El Rusio

  • Homaj Rajtoj / Socio en Rusio

    Aktualigita: 2006-07-21

    Sociaj Indeksoj:
    aktuala pozicio/ de entuta nombro, (diferenco al 2005), fonto (laŭ "Der Spiegel" 2006/1, p.88)
    
    Ekonomiaj Liberecoj: 124/ 161 (-10) Heritage Foundation & Wall
    Street Journal
    Korupcio: 126/159 (-36) Transparency International
    Homa Evoluiĝo: 62/177 (?) Unuiĝintaj Nacioj
    Amasmedia Libereco: 138/167 (?) Raportistoj Internaciaj
    
    Pli pri Rusio:
    La bonaj kamaradoj, ekz-e Bjelorusio ricevas tergason je malalta
    prezo (48 USD/1000 m^3), la aliaj devos pagi ege altajn prezojn
    en 2006;
    ekz-e Ukrainio (230) pro la alproksimiĝo al okcidentaj
    demokrataj strukturoj (Oranĝkolora Revolucio),
    kaj simile Moldavio (160) pro la sama kaj aparte pro la
    konflikto pri Transnistrio -
    teritorio kie loĝas multaj rusoj kaj troviĝas rusaj
    trupoj (de la sovetia tempo), kvankam ĝi ne apartenas al
    Rusio.
    (laŭ Elke Windisch, Badische Zeitung 2006-01-04,p5)
    
    Simila afero rilatas al kreditoj: Rusio postulas pagon de
    ŝuldoj de Afganio de la tempo kiam Rusio okupaciis
    Afganion.
    Afganio reagis per postulo rekompenci la detruojn dum la
    okupacio, kiam la infrastrukturo de la lando estis detruita
    plejparte .
    (laŭ Elke Windisch, Badische Zeitung 2006-01-03,p5)
    
    Komento: Energio, nova armilo de superpotenco Rusio.
    La Kremlo regas grandan parton de la oleo- kaj aparte
    tergaso-ekspluatado en Rusio tra Gazprom (kaj la nova Rosneft).
    Dank' al la altaj prezoj sur la tutmonda merkato Rusio ricevis
    multa da mono, tial povas repagi facile la sovet-uniajn
    ŝuldojn.
    Aktuale Gazprom uzas la prezon por la tergaso kiel politika
    bastono kaj levilo.
    Ukrainio volis diskuti la kotizon por la uzo flanke de la rusa
    mararmeo de la ukraina marhaveno Sewastopol (..), sed Putin ne
    pretas diskuti pri tio.
    Ne mirinde ke multaj popoloj ja ŝatas la unuopajn rusojn
    kaj la rusan literaturon, sed ne la "rusan urson".
    "Kion Fari ?"
    La malagrabla akrigo de la energio-prezoj ĉiukaze donas
    ŝancon
    pripensi pli efikan uzadon de fosiliaj energioj kaj investi
    unurange en tiun sferon:
    Kolekti energion de la suno, vento, akvo kaj de bio-(a)maso; kaj
    investi en pli efika uzado, izolado, evito de malŝparado
    kaj novaj teknologioj.
    Ĉar iam venos la tempo kiam vere reduktiĝos la kvanto
    de la ekspluateblaj fosiliaj energioj.
    (mw)
    
    -----------
    2005-11-29: Uzbekio: manifestaciantoj estis prijuĝitaj
    
    2005-11-28: Ĉeĉenio / Rusio: Baloto okazis, Putin-a
    partio gajnis ĉ. 60%. Laŭ diversaj observantoj ĝi
    ne estis en ordo. aparte gravas, ke ne okazis oficiala kontrolo
    de la baloto flanke de OSKE (Konferenco por Sekureco kaj
    Kunlaboro en Eŭropo), ĉar vere malferma balotado
    komencas jam je la elektado de la kandidatoj. Rusio ne akceptis
    tian observadon. Do, farso okazis; almenaŭ sen mortintoj.
    
    Homaj Rajtoj en Rusio kaj Ĉinio

  • Kio pri Ĉeĉenio ? Malbona fru-kolonialisma politiko !
  • Naftoindustrio, Ekologio, Ekonomio, Demokratio ? en Rusio:

    Ekologia Nafto-Katastrofo je Kuban-Rivero:
  • Pri Malferma Socio en Rusio / Jukos:

    Studentoj de rusaj universitatoj kunvenis ekster la Meshchansky Kortumo por protesti kontraux la malliberigo de Miĥail Ĥodorkovski kaj Platon Lebedev (kiu estas malsana).
    Students from Russian Universities gather outside Meshchansky Courthouse to protest the detention and trial of Mikhail Khodorkovsky and Platon Lebedev.
    Jukos kaj ĝia presidinto M.B. Ĥodorkovskij, - kiu ek de unu jaro sidas en malliberejo "Matrosova" ĉefe pro politikaj kaŭzoj, subtenis la evoluon al Malferma Socio en Rusio.
    Jukos - rusa naftofirmao - klopodas eviti ekologiajn damaĝojn - kontraste Gazprom - bonvolu vidu la artikolon - kiu plejparte apartenas al la rusa ŝtato kaj malgranda parto al germana kompanio (Ruhrgas).

  • Ekologia Nafto-Katastrofo je Kuban-Rivero:
    Kuban (en / eo) (2004-09-24)
  • Foruzado de Resursoj
    Rusio akceptis la Kyoto-Protokolon (2004-09-30)