Justeca Ŝtateco ?


2005-11 MBK estas en gulago en orienta Siberio. tie li nun uzas la tempon por doktoriĝi.
2005-07 Mihxail B. Khodorkovski kaj Platon Lebedev estis punitaj en ekzemplodona proceso en Moskvo al 9 jara gulago (1,5 jaroj ili jam trovigxis en esplora malliberejo). Evidente la punado okazis laux decido de Vladimir Putin, cxar MBK enmiksigxis en la politiko. La judikativo en Rusio ne estas sendependa. Legu pli sub Malferma Socio.

2004-10-06: Alvokon al la rusa registaro sendis 49 subskribintoj:
(Membroj de la Eŭropa Parlamento kaj de naciaj parlamentoj, respondeculoj de diversaj NRO-oj kaj partioj (kristdemokrata, liberala, socidemokrata, verda))
Krom la strangaj metodoj kiu preskaŭ detruas la ekonomian bazon de la firmao Jukos; ili aparte kritikas la manieron de la proceson kontraŭ la respondeculoj de Jukos, M. Ĥodorkovski kaj Lebedev (malsana), kiuj troviĝas en metala kaĝo en la juĝejo.
La subskribintoj suspektas ĉefe politikajn motivojn kaj postulas justecan jurisdikcion kaj proceduron kontraŭ la koncerno kaj ties antaŭaj respondeculoj.
Ili postulas malferman, transparentajn (dianfana) procedurojn kaj la atenton de la internacia rajto al hipotezo de senkulpeco favore al la akuzitoj - valida ankaŭ en Rusio.

Klarigo de MW:
Jukos kaj ĝia presidinto M.B. Ĥodorkovskij, - kiu ek de fino de 2003 sidas en malliberejo "Matrosova" ĉefe pro politikaj kaŭzoj, subtenis la evoluon al Malferma Socio en Rusio.
Jukos - rusa naftofirmao - klopodas eviti ekologiajn damaĝojn - kontraste Gazprom - bonvolu vidu la artikolon - kiu plejparte apartenas al la rusa ŝtato kaj malgranda parto al germana kompanio (Ruhrgas).

Jukos: Ekologio - Justeco - Junularo

La kazo Jukos skuas la mondon (Yukos en anglaj tekstoj) - same la orientan kiel la okcidentan.
Dank al intervjuo kun pluraj homoj, kaj el gazetoj kaj el la
TTT-ejo de Yukos (en), aŭ
TTT-ejo de Jukos (ru)
mi ĉerpis la sekvajn informojn: Vidu ankaŭ pri la kazo Ĥodorkovskij:

Rilatoj kun Justeco, Junularo kaj Ekologio.
Ni komencu je Perestrojka - la rusa ŝtato donis al ĉiuj civitanoj t.n. vaŭĉerojn por ke ĉiu havu proprecon je la komunaj entreprenoj. Sed mankis plano kiamaniere ŝanĝi la konstruon de la sovetia ekonomio.

Kelkaj homoj, ekz-e el la Kaliningrada Sciencprodukta Firmao, surbaze de akcepto de la KomSoMol-a Organizaĵo ne nur havis monon - por amase aĉeti la vauĉerojn de la nescianta popolo - sed ankaŭ la ideon kiel aspektos la ekonomio post la Perestrojka.
Unu el ili estis Michail Chodorkovskij, kiu engaĝis sin, aĉetante vauĉerojn de nafto-industrio kaj transformi la malmodernajn entreprenojn en modernajn. Tiamaniere iom post iom estiĝis Jukos; nun unu el la plej grandaj rusaj entreprenoj de naftoproduktado.

Dank' al la kunagado de okcidentaj bankoj kaj pli grave de nafto-specialistoj la entrepreno estas bonkvalita; plibonigis la metodojn de la produktado kaj klopodas ripari la naturmediajn poluojn ĉirkaŭ la naftofontoj kaj eviti la poluadon entute.
Ekz-e en la Tomsk-a regiono la tergaso, kiu antaŭe estis simple forbruligita, nun estas kolektata kaj uzata por produkti elektran energion.

Jukos ankaŭ subtenas sciencajn kaj socialajn aferojn, konstruas kaj subtenas malsanulejon; subtenas la t.n. "Malferman Socion", kiu celas komprenigi la rusojn pri demokratio kaj moderna ekonomio.

Jukos iĝis 'kazo' kiam la fondinto finance subtenis la rusan demokration; do, malpli grandajn partiojn, por ke la registaro estu pli bone kontrolata.
Sed la presidento V. Putin, ne ŝatis tian "glasnost"; kaj eble ankaŭ ne ŝatas, ke jukos iĝis internacia entrepreno, ĉar pluraj specialistaj estroj venas el eksterlando kaj parto de la akcioj troviĝas ĉe eksterlandaj investoroj.
tute formale oni akuzis Chodorkovskij, ke li kaj Jukos ne pagis sufiĉe da impostoj en la jaroj 2000 kaj 2001; kaj metis lin aŭtune 2003 en malliberejon. Komence de 2004 la firmao estis atakita, ke ili devus pagi kromajn impostojn. - po ĉ. 3 mrd. da USD. Kompreneble la firmao ne tuj akceptis tion, ĉar ili pagis jam impostojn samgrade kiel la aliaj nafto-firmaoj.
Tamen, finfine iu juĝejo decidis ke la postulo de la registaro estis ĝusta, kaj pagenda. Oni ne donis sufiĉe da tempo por interveni, nek por pagi tiom grandan sumon. Sekve la prokuratoro "arestis" la kontojn de Jukos kaj pli poste ankaŭ de fila entrepreno en Tomsk.
La aresto de la kontoj signifas, ke Jukos ne povos pagi fakturojn, ekz-e la salajrojn kaj transporto-kostojn al la ŝtata Transneft kompanio. Tiamaniere oni kvazaŭ malfermas la enfluon da mono, post iomete da tempo.
Jukos ofertis anstataŭe areston de akcioj; t.s. ke la ŝtato ricevos ekvivalenton de la impostoj pere de kapitalo; tio altigus la influon de la registaro sur la entreprenon, sed ne tuŝus la funkciadon mem. En okcidentaj amas-komunikiloj ek de la komenco de 2004 oni informis konstante pri la afero, ĉar temas pri investita kapitalo; ekz-e de asekuraj kompanioj.
Pli kaj pli oni komprenas, ke la presidento volas fari ekzemplodonan publika punadon de Choderkovskij, por ke neniu plu enmiksiĝu en la politikon.
Samtempe la rublo falas, ĉar bankoj eksportas monon - ili ne plu fidas al justa politiko.
Gxis mezo de aŭgusto 2004 la akcioj perdis 60% de la antaŭ valoro. ankoraŭ estas neklara, ĉu sendependa valor-analizo de internacia kompanio DKW gvidos al pli justa traktado de la afero.

Kaj kial rilatas pri la junularo ?
Kutime junuloj ne tro interesiĝas pri ekonomio. Por ili gravas agrablaj geamikoj, bona edukado kaj iam interesa laborloko.
Do, jes, ekz-e en la regiono de Tomsk, ĉ. 70% de la ekonomio dependas de la nafto-produktado. ĉ. 1 miliono da homoj dependas de Jukos, laboristoj kun siaj familioj, sed anakaŭ aliaj entreprenoj kiuj konstruas domojn, vendas varojn, ktp.. Jukos donacis al kamparanoj fuelon, kiam ili bezonis ĝin por semi; pluraj socialaj projektoj vivas dank' al Jukos; universitatoj ricevas fondusojn. Dum mia vojaĝo tra Rusio, en Julio 2004, mi parolis kun pluraj homoj, kiuj substrekis tian pozitivan sintenon de Jukos; kiam la "caro" estas for.
Kompreneble, Jukos estas profito-cela firmao, sed entute ĝi helpis evolui la ekonomion en foraj regionoj. Laŭ mia opinio, necesas bona ekvilibro inter la ŝtataj interesoj kaj la privataj kaj necesas fidindaj reguloj; sed oni ne "ŝanĝu la regulojn dum la ludo"; kiel diris unu el miaj rusaj interparolantoj. Jam la nuna ludado montras al eblaj investoroj, ke sekureco estas relativa.
teksto ankoraŭ ne tute kompleta
Verkita unue por la kuriero de la IJK en Kovrov, Julio, 2004
Aŭtoro: Dr. Manfred Westermayer, surbaze de diversaj fontoj.
2004-08-18
  • Returne al la enirejo
  • Returne al la Mondo-Indekso
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

    Returni al Verduloj.org