Se la tuta homaro (en 2001 vivis pli ol 6 miliardoj da homoj)
loĝus en vilaĝeto kun 100 enloĝantoj, tiu-ĉi vilaĝo enhavus:
57 azianojn
21 eŭropanojn
14 amerikanojn
8 afrikanojn;
kaj el ili
52 estus inaj kaj 48 viraj;
kaj laŭ la koloro / religio / seksemo
70 estus ne blankaj
70 estus ne kristanaj
89 estus heteroseksaj;
kaj laŭ la posedo
6 personoj posedus 59% de la tuta monda riĉaĵo kaj
ĉiuj el ili venus el Usono (?)
kaj laŭ la vivokvalito
80 ne havus sufiĉe bonajn loĝejojn
70 ne regas legi kaj skribi
50 malsatas
1 uzus komputilon (?)
1 akirus universitatan diplomon.
Se oni rigardus la mondon el tiu vidpunkto, evidentiĝus kiel gravas kompreno, solidareco,
akceptemo, toleremo kaj klerigo.
Pripensu do la sekvan:
Se vi hodiaŭ matene vekiĝis sana, tiam vi estas pli feliĉa ol unu miliono da homoj,
kiuj mortos venontan semajnon.
Se vi neniam travivis militon, neniam la solecon de la mallibereco,
la agonion de la turmentigita aŭ neniam sentis malsaton (dum pli ol kelkaj horoj),
tiam vi estas pli feliĉa ol 500 milionoj da homoj en la mondo.
Se vi povas iri al preĝejo sen timo pro minaco ke oni vin arestas aŭ mortigas,
vi estas pli feliĉa ol 3 miliardoj da homoj.
Se vi havas manĝaĵon en la fridujo, estas vestita,
havas tegmenton super via kapo kaj liton por kuŝi,
tiam vi estas pli feliĉa ol 75% de la loĝantoj de tiu-ĉi mondo.
Se vi posedas bankkonton, iom da mono en la monujo kaj "iom da moneroj" en via
sekurskatolo, tiam vi apartenas al la 8% de la bonstataj homoj de tiu-ĉi mondo.
Kaj krome - ne tute bagatela - pli ol duono de la monda vilaĝeto povus
kompreni "Radio Babylonischer Turm" parto de Radio Dreyeckland en Frejburgo, 102,3 MHz
(sudokcidenta Germanio), ĉar ili sendas en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto;
tio estas bone por kompreno kaj alproksimiĝo inter etnoj,
kulturoj kaj individuoj sur la tuta mondo.
(fonto de la teksto ne certa - kiu scias ? - indikojn en krampoj de MW)