Nigraj Vidvinoj
Terorismo, Ĵurnalismo kaj demokratio en Rusioj / Ĉeĉenio:
aktuale: 2005-01-07
Fianĉinoj de Alaho
Mallibera ĵurnalismo
Por pli bone kontroli la publikan opinion registaroj preferas
redukti la influon de la ĵurnalistoj. Tiel ne nur iam en
Germanio dum la nazia epoko; sed ankaŭ nuntempe en Italio,
kaj pli draste en ambaŭ Rusioj: Bela- kaj normala.
La prezidento Lukaŝenko ekz-e malpermesis 6 sendependajn
gazetojn en la lastaj 2 semajnoj. (laŭ afp; taz 2004-09-08,
p.21)
La prezidento Putin devigis la ĉef-redaktoron, Raf
Ŝakirov, de la fama ĵurnalo "Iswestija" rezigni pri
lia posteno. Li raportis kritike pri la sangoplena finigo de la
ostaĝo-dramo en Beslan. Dum la dramo okazis, la rusa popolo
ne ricevis klaran bildon pri la afero.
(Badische Zeitung, 2004-09-08, p.33)
Fianĉinoj de Alaho
Nigraj Vidnvinoj Kaj eble ankaŭ ne vaste raportita:
Rusa ĵurnalistino intervjuis la familiojn, kaj proksimulojn
de la "Nigraj Vidvinoj" post la dramo en la muzikalo "Nord-Ost"
en Moskvo. Ŝi estas samaĝa kiel tiaj "teroristinoj"
kaj volis ekscii, kiamaniere homo - despli juna virino - povas
fari tian memmortigan eksplodon. Ili ne ek-eksplodigas sin mem;
ne, iu (viro) sendas la elektrikan impulson por kaŭzi la
eksplodon.
Ŝi trovis du grupojn:
Junaj virinoj el fundamentalistaj familioj, kiuj estas sendataj
de sia patro aŭ frato (se la patro ne plu vivas); por ili
estas "honoro" oferi la filinon aŭ fratinon.
La alia grupo estas mez-aĝaj virinoj kiuj perdis rektan
familianon; ŝia vivo estas detruita ĉar oni mortigis
ŝian edzon aŭ infanon kaj detruis la domon. La
terorista varbanto, kiel membro de "Hom-Rajta Organizaĵo"
unue helpas al tia virino; poste pli kaj pli psike devigas
ŝin al venĝo.
Necesus helpi al tiaj virinoj kaj malhelpi la laboron de la
varbatoj; sed helpi ne estas la devo de la Sekreta Servo; ekz-e
virino kiu anoncis sin al ili, kaj helpis identigi la
drivantojn, ricevis punon de 20 jaroj. Do, eble rapida morto -
inkluzive de la honoro de la klano - estus pli alloga.
La SoSo ankaŭ malpermesis vendi la libron "La Fianĉinoj
de Alaho".
Pli facile estas fari militon, kaj pli facile oni gajnas multe
da mono en tia malordo - ol klopodi por pacaj rilatoj inter la
popoloj. Korupcio kaj malemo rekonstrui la detruitajn regionojn
en kaj ĉirkaŭ ĉeĉenio subtenas la malamon
kontraŭ la rusa koloniisma sistemo.
(laŭ ARD Moskvo, 2004-09-06, Sabine Adler)
Fianĉinoj de Alaho
Jen el tiu-ĉi libro raporto pri Sura, juna virino - sen patro, partoprenis la ostaĝigon en la
teatro "Nordoriento" en Moskvo, kaj mortis tie.
La raporto montras paralele la sen-esperigan situacion de kelkaj
personoj en Cxeĉenio kaj kiamaniere tiuj estas dungitaj de teroristoj.
La rusa okupacia sistemo kaŭzas tiom gigantan malesperon -
pro tio vivo malpli valoras ol la morto kiel heroino. Certe
ankaŭ temas pri religia delogo, kiu baziĝas sur tiu-
ĉi malespero.
(Julia Jusik, "Die Bräute Allahs", (germana traduko; Fianĉinoj de Alaho), eldonejo NP Buchverlag,
ISBN 3-85326-373-9, 171 p., 2005; ĉapitro printita en Die Zeit, 2004-12-09, p. 5)
Returne al "Homoj"
Returne
AVE