Memorindaj Homoj
2015-12-18
|
se vi volas aldoni homon aux daton aŭ trovas eraron - bonvolu skribi al AVE
Certe pli detala informo sur Vikipedio !
Al ne plu vivaj homoj
Bonaj Politikistoj
Vivantaj
- N.I.Sequoyah / Billy Waldon sidas en la Morto-Ĉelo de la Usona malliberjo San Quentin.
Li vizitis la UK en 1985 en Augsburg (DE), kie mi (MW) paroli kun li.
Mi ne rimarkis ion strangan; sed oni akuzis lin pro multaj krimoj, kiuj okazis en la aŭtuno de la sama jaro.
Ni opinias, ke oni sxutis la akuzojn super li por tiri lin for de la publiko,
cxar li parolis - ankaŭ eksterlande - pri la neglekto de la Homaj Rajtoj de la indigxenoj en Usono.
Legu pli pri la sistemo de Mortpuno en Usono (kaj pri P.R.Ĉinio, Japanio, Irano, Norda Koreio, Arabaj Ŝtatoj)
- Aktham Naisse ricevas Homrajto-Premion:
Li estas advokato kiu jam delonge batalas por respekto de la
Homaj Rajtoj en Sirio, kie reĝas sama ne-demokrata Baath-
Partio kiel en la iama Irako. Li estis arestita plurfoje.
1989 li kunfondis la Komitaton por
la Defendo de Demokrataj Liberecoj kaj Homaj Rajtoj (CDDLHR).
Ili postulas la abolicion de la Leĝoj sub Kriza Stato (de
1963); kaj organizis seĝan blokadon antaŭ la
parlamento favore al la liberigo de politikaj arestitoj.
La premion de la Martin-Ennals-Fonduso el Svisio (20 mil da SFR)
subtenas 9 internaciaj NRO-oj, inter ili Amnestio Internacia.
(Die Tageszeitung (taz), Beate Seel 2005-01-12)
- Zenat Karsai ne nur estas edzino de la afghana prezidento,
sed memstare kaj jam delonge subtenas la afghanajn virinojn.
Sxi estas promovita kuracistino, ginekologo, instruas akusxistinojn -
aparte grava, cxar en Afghanio multaj virinoj mortas je la nasko.
Dum la Taliban-Regximo sxi praktikis en Pakistano.
Krome sxi kun aliaj fondis NRO por subteni virinajn projektojn.
(Badische Zeitung, Elke Windisch 2005-01-05)
- Edward Snowden kiel 29-jaragha (2013?) analizisto forlasis sian tutan vivon - la
koramikinon, la postenon, la hejmon - por avert-denunci la shokan,
usonan registaran PRISM-programon, kiu legadis kaj registradis niajn
ret-, Skype-, Facebook-mesaghojn kaj telefon-alvokojn dum jaroj.
Kiam Bradlej' Maning' (Bradley Manning) transdonis tiajn informojn
al Vikiliko (Wikileaks), Usono reage jhetis lin nude en
individuigan malliberejan chelon, kiun UNO priskribis kiel
"kruelan, kontrauhumanan kaj kontraudignan".
Li ricevis i.a. la "Stuttgarter Friedenspreis" de la CSO Anstifter (incitantoj) , lau taz, 2014-11-25, p.1-3
artikolo en Vikipedio - ankau en Esperanto.
Mortaj Homoj
Sen detala dato tie-ĉi, aliaj ordigitaj kalendare.
- Nigraj Vidvinoj
- 2011-09-25 Wangari Maathai el Kenio !
2004 ŝi ricevis la Nobel Premion por la Paco.
En Aveno 20 (1999) trovigxas raporto sxia tiama agado,
protekti arbaron cxirkaux la metropolo Nairobi kontraux tereno-spekulantoj.
Krome sxi kaj sxiaj kunlaborantoj re-arbarigas kie eblas.
Nun sxi estas iel vic-ministrino, sed eble ricevos propran kaj - finfine povan -
ministrion por naturprotektado. (red.)
Shi instigis la Green Belt Movement (angle) - Movado por rearbarigi - kie mankas arbaroj.
Pli en Aveno 20, p. 3 (1999)
- 1977 Vital MICHELON, la dua, kiu mortis pro granato de la polico,
okaze de protestoj kontraux la t.n. Superfenikso (?) en Francio.
Ĉu necesas tiaj martiroj ? Espereble ne !
Poste homoj vekiĝis, fondiĝis Verda Partio en Germanio, kiu sukcese
instigis forlasi la atomenergion kaj la evoluon de la alternativaj energioj.
Ĉu ankaŭ nun - almenaŭ io pliboniĝos ?
- 2006-09-11Solange FERNEX (*1934-04-14) - eksa franca EP-anino de la Verduloj;
ŝi okupiĝis kontraŭ la danĝeroj de la atomenergio.
Kun sia edzo subtenis la suferantojn de la katastrofo de Ĉernobil.
- 2004-11-07 Sébastien Briard (FR, 21j.), mortigita de trajno protestante kontraux transporto de
"Castor"-konteneroj kun alt-radioaktiva rubo.
Protesto kontraŭ la Castor-Transportoj el Francio al Germanio.
Temas pri la re-transporto de radioaktiva nuklea rubo, el t.n. brul-staboj
el-bruligitaj el atomreaktoroj, kiuj estis prilaboritaj de Cogema en La Hague.
La manifestacintoj/protestantoj ĝenerale kontraŭas la uzadon de atomenergio.
Sed ankaŭ la transportoj de si mem portas riskon; kiam okazos akcidento,
kiu detruas konteneron, t.n. Castor [kastor], grandskala radioaktiva poluado
povas okazi.
Ĝis nun ne(nie) ekzistas sekura deponejo por la necesa eterna tempo.
Nun tiuj konteneroj devas resti dum longa tempo en intertempa stokejo.
Kvankam miloj da policistoj akompanis la transporton;
la trajno ne povis halti justatempe, fortranĉis ambaŭ piedojn de protestanto
- 21-jara Sébastien Briard - kiu malgraŭ rapida helpo mortis.
Tro granda ofero por la homo mem, lia familio kaj la ĉeestantaj geamikoj !
- 2004-11-11 Jassir Arafat (Palestino, 75j.), fondinto de Palestino kaj de la
terorisma liberigo-organizajxo Fatah,
Nobel-Premiito pri la Paco kune kun Itzhak Rabin;
tamen ne sukcesis arangxi pacan rilaton al Israelo.
Espereble post lia morto komencigxos pacaj rilatoj, igxos funkcianta sxtato Palesitino,
kaj lia posedajxo helpos al la popolo evolui la landon.
- 2005-11-15 (?) Francisco Anselmo de Barros, 65, ekbrulis sin kaj post 24 horoj mortis.
La sinbruligo okazis dum manifestacio kontraŭ industrialigo
en la naturprotektejo Pantanal, suda Brazilo.
Li skribis: "mi donas mian vivon por savi la Pantanal."
Pantanal (230.000 km^2) estas grandega humida regiono kun
multaj specoj da birdoj kaj fiŝoj.
(laŭ taz, 2005-11-16)
Nuntempe (2005-11) en Amazonio regas nekredebla terura
sekeco - certe parte pro la grandregiona forhakado kaj bruligado
de la praarbaro.
La homa influo al tiaj regionoj kaŭzas katastrofojn -
eĉ en aliaj regionoj de la tero, ĉar ili influas la
klimaton de la tero.
Espereble Francisco ne mortis senrezulte!
- 1977-11-16 Hartmut Gruendler, la unua morto de protestanto kontraŭ la atom-teĥniko.
Li membruligis sin okaze de la Hamburg-a SPD-asembleo por protesti kontraŭ la atom-politiko de la tiama
kanceliero Helmut Schmidt (SPD).
La afero akriĝis ĉar la registaro de Schmidt mensoge traktis la NRO-jn;
per "duobla taktiko": Diskuti kun la NRO-oj pri la danĝeroj de la atomenergio kaj
samtempe daŭrigante la konstruadon de atom-centraloj.
dokumentejo pri Hartmut Gründler[de]
Bonaj Politikistoj 2006-01-27
listigo laux landoj - sendepende cxu ili estas oficiale akceptitaj sxtatoj aux ne.
(certe iomete arbitra kaj nekompleta elekto)
Germanio: Johannes Rau (1931 - 2006-01-26, eksa prezidanto, rim-o:
hom-rilata,
kiel unua germana sxtatestro rajtis paroli en la israela parlamento kaj tie pardonpetis pro Holokauxsto de la nazi-germanoj..
Kosovo: Ibrahim Rugova ( - 2006-01-??), eksa prezidanto.