Kyoto-Protokolo & Rusio
La Registaro de Rusio akceptis la Klimato-Protekta Protokolo de Kyoto kaj transdonis ĝin al la parlamento por ratifi ĝin.
Post tio, dank' al Rusio tiu-ĉi traktato por protekti la tutmondan klimaton povas iĝi efika, ĉar nur kune kun Rusio la necesa kvoto de 55% de la tutmonda karbondioksida eligo kolektiĝos.
La lando kun la plej granda eligo da CO2 estas Usono; kaj nun tiu temo povus iĝi grava en la prezidenteco-balotado. Rusio, krom la devigo redukti la propran eligon, havos plurajn avantaĝojn:

1-e La klimato-varmigo degelos la t.n. permafrostaj grundoj (t.e. daŭra glacio sub la surfaco, kiu garantias solidan grundon - alimaniere iĝos grandareaj marĉoj tie).

2-e La kritiko el diversaj landoj pri la detruo de demokrataj strukturoj pere de pli kaj pli registar-centralisma gvidado kaj pro la mankanta re-evoluo de ĉeĉenio iĝos relative malpli grava.

3-e EU subtenos Rusion por iĝi mebro de la Tutmonda Merkato Organizaĵo (en: WTO); kun aparte bonaj kondiĉoj por prokrasti la liberigon de la rusa merkato.

4-e Dank' al la grand-area tajgo (arbaroj), Rusio povas eĉ vendi t.n. emisi-rajtigilojn; pri kiuj estiĝos aparta merkato. Tio ankaŭ estas devigo al Rusio mem, pli bone gardi la arbarojn kaj re-instali (pli) bonan reforstigo- programon; ĉar nuntempe Rusio verŝajne vendas pli da ligno ol rekreskas.
AVE