AVENO 30
Mozaiko: Ekologio, Ekonomio
2006-07-21

Mozaiko / Ekologio

Mallonge:
  • Protekto de konsumantoj kontraŭ kemiaĵoj:
    REACH, en la Euxropa Parlamento, 2006-05-11
  • Baikalo: Aktuale pri protestoj kontraŭ la planita oleo-dukto je la norda Baikal-rando(2006-04-04):
    Intertempe la rusa prezidento Putin ordonis sxovi la dukton for de la lago.

    Bonvolu helpi por savi la Bajkal-Lagon (eo)
    No-Baikal-Pipe (en) (vivanta jhurnalo)
    Pliaj informoj je Konstantin

  • Naturprotekto de Francio / Vogezoj, 2006
  • Sovagxaj Bestoj kaj la Homo

  • Kolektado de subskriboj por eliri el la atomenergio. Laŭ la ankoraŭ ne valida konstitucio por la EU, la civitanoj rajtas instigi la EU-Komision fari referendumon (aŭ simile) pri la dezirata afero.
    Ek de 2004-04-26 oni komencis kolekti en pluraj EU-Ŝtatoj. Tiu ĉi kolektado daŭros ĝis 2006-09-30
    (do, 20 jaroj post la nuklea katastrofo en Ĉernobil).
    Plurlingvaj paĝoj troviĝas sur: Atomstopp.
    Aliaj informoj sur: Antiatom-Info.
  • Pri la natura medio kaj Homaj Rajtoj en P.R.Ĉinio:
    Hejmpaĝoj pri natura medio kaj politiko en Ĉinio:
    SEPA ŝtata medio-administracio

    Amikoj de la Tero en Ĉinio "Amikoj de la Tero"

    Greenpeace Verdpaco en Ĉinio

    Gulagoj pri labor-gulagoj en Ĉinio, de Harry Wu

    Homaj Rajtoj pri Homaj Rajtoj en Ĉinio, de Wei JingSheng (laŭ Verdpaco en "greepeace magazin 2006/2")
    La prezidento de P.R.Ĉinio protestis kontraŭ la prezidento de Tajvano, kiu haltigis la agadon de la Konsilio por Reunuiĝo. (laux dpa en "die tageszeitung", 2006-03-01)
    -----
  • Urugvajo - ligno, rivero kaj papero:
    La plej granda novaĵo nuntempa ĉe ni, estas politika verda milito inter Argentinio kaj mia lando, pro la estonta malpurigado de la ĉefa limrivero inter Argentinio kaj ni, tiu estas la Urugvajo rivero, laŭ plendoj de argentinanoj, la rivero estos ege malpurigata de la konstruataj fabrikoj, grandegaj, pere de finlanda mono, por fabriki celulozon.
    Eĉ venis Greenpeace aktivulojn, kaj nun la prezidanto de nia lando anoncis ke li petos forĵeti Greenpeace el nia lando.
    Okazas ke la tuta feriantuloj dum la ĉefa labora somero estis haltita pere de Argentinio, kiel plendo kontraŭ la fabrikoj sur nia rivero.
    Estas serioza problemo, kaj sendube la fabrikoj malpurigos, sed en nia lando ekzistas nuntempe neniu alia tia fabriko; sed en Argentinio jam ekzistas 10 el tiuj.....sed ili tute ne aktiviĝas kontraŭ malpurigadon flanke de siaj propraj tiaj fabrikoj.... sed jes kontraŭ la venonta nia....!
    (laŭ Sandra Burgues, 2006-02)
    Komento de AVE (MW): La riĉa Eŭropa unio devus devigi siajn konzernojn trakti la medion ankaŭ ekster-EU same kiel ene de EU.
    Tie ili devas investi pli da mono por eviti tian malpurigadon de la medio. Krome necesus paper-uza imposto, almenaŭ sur ne-reciklitaj paperoj.
    Multaj arbaro-rilataj NRO-oj el la tuta mondo verkis komunan vizion por ŝanĝi la eŭropan papero-industrion. Jen resume:
    Ni volas ke Eŭropo tre reduktas la uzon de papero; aparte ke ili malpli(*) forhaku praarbarojn,
    respektu la rajtojn de indiĝenoj je iliaj terenoj,
    zorgu por laboro kaj plibonigo de la socialaj vivkondiĉoj.
    Ni volas ke la papero en Eŭropo estu reciklita papero kaj papero produktita laŭ daŭrigeblaj metodoj, rilate energion kaj akvon.
    (*)Rimarko de AVE: jam nun la praarbaroj estas tiom reduktitaj, ke jam urĝas lasi la restantajn sen industri-homa atako.

  • Rusio: Venenigo de dekoj da malsanuloj, aparte infanoj, en Ĉeĉenio.
    Ili troviĝas en malsanulejo pro pseŭdo-astma sindromo, kaj en Decembro ilia san-stato malboniĝis: sango elfluis el la nazoj, paniko aperis.
    Ĝis nun ne estas klara pro kio; iu hipotezo mencias glikolon en la akvo.
    (laŭ MosNews 2006-02-21)

  • 10 Riskoj de la Atomenergio:

    Verdpaco en "greepeace magazin 2006/2", rakontas la historion de la nuklea tekniko, danĝeroj, akcidentoj kaj katastrofoj, inkluzive de la militaraj.
    Greenpeace / Verdpaco

    Nuntempe (2006) oni postulas de Irano, ke ĝi ne pliriĉigu uranion en la propra lando, ĉar oni timas ke ankaŭ Irano volas produkti atombombojn. Sed: ankaŭ la "havuloj" - Usono, Rusio, Grandbritio, kaj ĉiuj aliaj ŝtatoj devus malprodukti siajn atombombojn laŭ la kontrakto de 1968. Ĉar ili ne faris - la ne-havuloj ankaŭ volas havi "La Bombon".

    1. Uranio-ekspluatado:
    La plej grandaj minejoj troviĝas en Aŭstralio, Kanado, Kasaĥio, kaj Niger. Laboristoj enspiras polvon de la "Flava Kuko" kaj Radon-gason; kiuj ambaŭ kaŭzas pulmo-kanzeron. Por produkti 1 t da uranio oni krom-produktas 40.000 t da neuzebla materialo. (AVE: Sed ne nur la laboristoj malsaniĝas.)

    2. Pli-riĉigo:
    "Flava Kuko" entenas 0,7% da fendebla uranio 235. En la formo de UF6 oni povas apartigi la isotopojn. Nukleaj centraloj bezonas pliriĉigon al 4% da U-235. Por uzado de uranio en atombombo oni devas pliriĉigi al pli alta procentaĵo.

    3. Brul-elementoj:
    El UF6 oni produktas UO2 - kutime en formo de tablojdoj. Dum tiu proceduro povas okazi ĉen-reakcio; kiel 1999 en Takaimura (JP). Oni muntas tion en t.n. brul-stangojn, la hejt-materialon. La fendo de U-235 kaŭzas multajn novajn kemiajn elementojn; inter ili plutonio - oni povas recikli la brul-elementojn kaj finfine produkti t.n. MOX-elementojn (MOX = miksita oksido (el PU kaj U).

    4. Nuklea centralo:
    La fendo de la atomkerno kaŭzas varmigon kaj diversajn fend- elementojn. La alta temperaturo uzeblas por produkti elektran kurenton. Oni bezonas fortan malvarmigon; t.s. oni varmigas aŭ riveron aŭ lagon aŭ la atmosferon. Se okazas teknika problemo la aro da brul-staboj, la t.n. "kerno" povas fandi (kio okazis 1979 ekz-e en Harrisburg, reaktoro "Three-Miles-Island" en Usono) kaj eksplodi. La krom-produktita hidrogeno (el akvo kaj varmego) kaj bruliganta grafito kaŭzas distribuon de la radioaktiva materialo en la atmosferon; kiel okazis en Ĉernobil (SU, nun UA) 1986, kun radioaktiva poluado aparte de tuta Eŭropo; ankoraŭ hodiaŭ troviĝas radioaktiva cezio en fungoj kaj en la viando de sovaĝaj bestoj. Multaj homoj mortis pro tio kaj pli multaj malsaniĝadis. Plej trafita estis la regiono de Gomel (BY). Proksime de Kap-Urbo (ZA) en feberuaro 2006 okazis tro-varmiga akcidento, kiu nur dank al funkcianta eksteraj dizel-pumpoj povis esti limigita.

    5. Nuklea reciklado:
    En La Hague (FR) kaj Sellafield (GB) oni reciklas la brul- stangojn. Ambaŭ uzinoj troviĝas je la marbordo, kaj ili rajtas ellasi radioaktivan ab-akvon en la maron. Tiel ili poluas la tutan regionon. Ili produktas MOX kaj radioaktivan rubaĵon, kion ili resendas al la hejm-lando de la materialo. En Germanio la ruĝ-verda registaro decidis fini tiun danĝeran ciklon ek de 2005.

    6. Radioaktiva rubaĵo:
    Oni bezonas sekuran lokon por stori la radioaktiva rubaĵon. Ĝi devas esti for de la akvo-cirkulado kaj sekurigita dum pluraj mil jaroj (imagu tion !). Neniu volas havi tian heredaĵon; nek tiuj kiuj profitis de la elektro, nek tiuj kiuj ne profitis de ĝi - nome, la indiĝenoj en fora nord-orienta Siberio, aŭ simile.

    7. Ŝtelado, ktp.:
    Kontrabanda vendado de radioaktiva materialo ne devus okazi pro la tre danĝera materialo; tamen ĝi okazas. El ĝi oni povas konstrui t.n. "malpurajn bombojn"; t.s. ke ili simple distribuas radioaktivecon kiam ili krevas.

    8. Transporto:
    Radioaktivan materialon oni transportas tra la mondo. Ĝi bezonas apartan sekurecon kaj puran pri-laboron. Ekz-e oni mezuris radioaktivan materialon sur la ekstera vando de t.n. "Castor" kontenero.

    9. Terorismo:
    Aviadilo povas ĵeti sin al nuklea centralo, kaj tiel kaŭzi radioaktivan katastrofon.

    10. Proliferado / Atombomboj:
    La liverado de radioaktiva materialo al landoj kiuj ne rajtas havi pliriĉigitan uranion kaj la bezonatan ekipaĵon nomiĝas proliferado. IAEA (Internacia Atom-Energia Agenturo) devus kontroli tion, sed fakte ne povas malhelpi la proliferadon. Feliĉe oni haltis la surteran atombombo-testojn, kiuj malsanigis kaj mortigis multegajn homojn kaj bestojn kaŭ kaŭzis radioaktivan pluvon tutmondan.

  • Tutmondo/ Usono (GMO): Kamparanoj batalas kontraŭ Monsanto
    (k.s.), kiu praktikas vendi GMO-semojn per "Terminator-Gen'". Ĝi malhelpas, ke oni povas uzi la rikoltitajn semojn por sekva semado (. (laŭ Nicola Liebert, taz, 2006-01-11, p.8) Tio estas komprenebla laŭ ekonomia vidpunkto, flanke de la kamparanoj. Sed laŭ biologia vidpunkto oni devus eĉ postuli ke ĉiu GMO-semo enhavu tian "Terminator" genon; ĉar ĝi pozitive servas por eviti la "poluon" de la normalaj plantoj per iuj GMO-aj genoj. >
  • Brazila medio-protektanto bruligis sin (taz, 2005-11-16).
    Francisco Anselmo de Barros, 65, ekbrulis sin kaj post 24 horoj mortis pro tio.
    Ĝi okazis dum manifestacio kontraŭ industrialigo en la naturprotektejo Pantanal, suda Brazilo.
    Li skribis: "mi donas mian vivon por savi la Pantanal."
    Pantanal (230.000 km^2) estas grandega humida regiono kun multaj specoj da birdoj kaj fiŝoj.
    Nuntempe (2005-11) en Amazonio regas nekredebla terura sekeco - certe parte pro la grandregiona forhakado kaj bruligado de la praarbaro.
    La homa influo al tiaj regionoj kaŭzas katastrofojn - eĉ en aliaj regionoj de la tero, ĉar ili influas la klimaton de la tero.
    Espereble Francisco ne mortis senrezulte!
  • Svisio malpermesas GMO
    Popola voĉdono rezultis en gajno por malpermesi la uzadon de GMO, Genteknike Modifitaj Ortganismoj,
    kaj plantojn kaj bestojn. Tio estas tre grava ankaŭ por la najbaraj landoj, ĉar ili havas plian argumenton. Bedaŭrinde ene de EU la situacio estas malpli facile: ne simple eblas malpermesi GMO-jn.
    Sed eblas postuli ke la kulturisto kovras la tutan riskon, ekz-e se GMO disiĝas al fremdaj kampoj, aŭ se okazas ia akcidento. Tion faris la verda ministrino Kuenast en Germanio (la nova registar emas ŝanĝi tion. Mi aŭdis, ke ankaŭ en Aŭstrio oni faris tian leĝon.
    Kio pri Francio ?
  • Kemio-Eksplodo en P.R.Ĉinio
    La vicdirektoro de la koncerna firmao mortis - ĉu nature ĉu ne-vole ?
    Oni rajtas supozi ke li estas ofero de la Ĉina politiko.
    Akcidento ne rajtas okazi - tial, se ĝi tamen okazas, estas duobla problemo:
    1-e.Tiuj kiuj kaŭzis la akcidenton estis tro severe punitaj. Sed tiuj kiuj respondecas pri la politiko de pura ekonomismo, ne.
    2-e. Se okazas akcidento oni ne tuj reagas, ĉar neniu volas esti la ofero.
    Ĉu vi ankaŭ legis aŭ aŭdis pri la benzena akcidento proksime de Ha'rbin (nordorienta Ĉinio, Manŝurio) ? Krom la kemia katastrofo okazis informa katastrofo:
    Evidente la informo ne fluis tiom rapide, pro tio la reago venis malfrue.
    Kaŭze de eksplodo en kemia fabriko en la provinco Jilin, okazinte je la 13a de Novembro 2005, kie 4 personj mortis kaj 10.000 da ĉe-loĝantoj estis evakuitaj elfluis granda kvanto da benzeno kaj nitrobenzeno en la riveron Songhua/Sungari - tiom ke laŭlonge de 80 km la rivero portas benzenon (benzeno "naĝas"sur la akvo, sed iomete ankaŭ miksiĝas kun ĝi.. La rivero parte jam glaciiĝis pro la vintro. Multaj urboj laŭlonge de la rivero, inter ili Ha'rbin kun 4 milionoj da enloĝantoj, ne plu havas trinkakvon dum minimume 4 tagoj.
    (laŭ korespondento H.Maas en Ĉinio, Badische Zeitung 2005-11-24)
    Komento (AVE/mw): Benzeno povas kaŭzi kanceron; ĝi fandiĝas je 5 gradusoj laŭ Celsius (5.5 °C), tio signifas, ke verŝajne ankaŭ parto de tiu benzeno precipitiĝis kaj tiel restas ĝis la printempo (kio fakte okazis) Tia akcidento estas refoja ekzemplo kaj tipa por la tro rapida kreskado de la ekonomio en la P.R. Ĉinio - oni malagnoskas la sekurecon.
    Kemiaj firmaoj devas antaŭ-plani akcidentojn je la konstruado.
    Ankaŭ en la okcidento okazis teruraj akcidentoj je kemiaj firmaoj (Seveso, Bhopal, Sandoz, Ĉernobil...) - kaj oni devus lerni el tiuj katastrofoj.
    Laux la menciita artikolo mankis ekz-e la necesaj basenegoj por kolekti forfluantaĵon. Kaj evidente la fluo-reguligo de la alfluanta benzeno ne havis rapidan fermilon.
  • Kemio-Malsano:
    Peter Roeder, meblisto, jam kiel meti-lernanto laboris kun ligno-protektenzoj kaj pro tio malsaniĝis. Li klopodis longatempe ke la profesia asekuro akceptis la malsanon kiel profesie-kaŭzitan. Li studis ĉiujn efikojn de la malsano kaj fondis la Iniciativon de kritikaj kemiaĵo-damaĝituloj. Li certigis - kontrastante la ideon de fakuloj, ke la malsano ne plu perdiĝas; eĉ ne kiam la persono evitas la kontakton kun tiaj kemiaĵoj.
    En Germanio troviĝas entute 200.000 da homoj kun tiaj simptomoj, kiuj ne ricevis agnoskon kiel kemiaĵo- malsanuloj. Li ricevis premion de la gazeto "die tageszeitung" por aparta sociala engaĝiĝo - tiel li povas daŭrigi la iniciativon. ret-adreso (de): ikuev
    (Heide Platen, die tageszeitung 2005-09-20, p.VII)
  • Eŭropo - REACH (Riskoj de amasaj kemiaĵoj) TAF (Tutmonda Animalo-Fondaĵo, en: WWF, World Wildlife Foundation) esploris kiom da kemiaĵoj troviĝas en la sango de la homoj (uzante 3 generaciojn de inoj en 12 eŭropaj landoj, entute 40 personojn). Ili trovis ĝis 50 diversaj homfaritaj kemiaĵoj en la sango. La kemi-industria asocio en Germanio (VCI) diris, ke tio ne estas risko, ĉar temas pri malgranaj kvantoj. Tamen, je multaj kemiaĵoj oni ne konas la longtempajn efikojn; aliaj estas konataj kiel nenaturaj hormonoj.
    Pli pri REACH, en la Euxropa Parlamento, 2006-05-11

    La EU-Parlamento nun diskutas pri REACH; la verduloj postulas severan studon pri kemiaĵoj depende de ilia produkto-kvanto (nun tempe eble 30.000 da kemiaĵoj). Samtempe oni postulas antaŭajn prov-tubajn esplorojn (en vitro) por eviti testojn je animaloj. B-vu vidi ankaŭ Oekonews de Septembro 2005.
  • Pfos: Perfluor-oktanilsulfonato. Kemiaĵo kiu repelas akvon kaj grason, kaj estas uzata ne nur por vestaĵoj, sed ankaŭ por kosmetikaĵoj kaj pakaĵoj de graso-havaj nutraĵoj. En Kanado Pfos jam dum pluraj jaroj estas malpermesita ĉar ĝi ŝanĝas la genetikon kaj povas kaŭzi misformajn idojn; krome verŝajne ĝi damaĝas la hepaton kaj tiroido-glandon. (Beate Beule, Badische Zeitung 2005-09-15, p.10)
  • Koreio - " La maro mem estas vivo "
    * Mi renkontis kun homoj kiu ŝirmas marĉon de la marbordo.* De la 6a tago ĝis la 15a de Julio en 2005 jaro, la evento okazis kio estas viva kaj paca rondvizitado. La temo de ĝi estas "Ni rekontu esperon en dolora tero!". En , aliĝuloj sentas valoron de 'vivo kaj paco' veturante Pyeongtaek-Buan-Yeongkwang-Namwon-Hamyang-Busan-Yangsan en Koreio. Mi partopenis ĉe evento de Saemanguem (urbeto Buan) en itinero de Paran de la 9a ĝis 10a matene. Mi aŭdis rakonton de loĝantoj en senceremonia konversacio ĝis malfrua nokto. La loĝantoj diris al ni tre kortuŝajn rakontojn. Sinjoro Ko Eunsik, loĝanto de insulo 'Gyehwado' en Saemanguem regiono, parolis: "Komence mi postulis garantii rajton de ekzistado kiel fiŝikaptisto. Tiam mi ankoraŭ ne sciis pri maro. Sed la maro neniel estas nur lukra rimedo aŭ nur donacejo de provivaĵoj. Mi sentis ke se la maro ne ekzistus, ni ne subtenus vivadon. Mi konsciis baraktante por ŝirmi Saemanguem ke la maro estas mem vivo." Sinjoro Ko havas karesnomon kiel 'Aglo 3 Frato' kun S-ro Oh Jonghwan kaj Kim Jongdeok, kio signifas ŝirmulojn pri insulo 'Gyehwado'. Ili estas gvidanta lernejon 'Gre' pri Saemanguem marĉo. En Saemanguem nun Korea registaro grandaskale elmarigas la teron kiel konstruado de nacia politiko. Kaŭzo de la konstruado estas ke ni devas rezervi farmbienon por multigi produktado-kvanto de la rizo. Insulo Gyehwado marĉo okupas 8% en Korea marĉo de marbordo, kaj 65% en gubernio Jeonlabukdo. 371 alispecaj vivaĵoj (kraboj, konkuloj, planktonoj, ktp...) logas en Saemanguem marĉo, kio estas trezorejo de ekosistemo kaj frajejo de fiŝoj. Do tiu loko multevaloras ekologie. Sed registaro perforte estas blokanta marakvon por konstruado, tial fiŝoj-provizoj estas malpliiĝanta videblige. Cetere antaŭe la lago 'Sihwaho' ĉirkaŭ urbeto Ansan en Koreio putris, kie mi loĝas. Pro tio registaro rekonis malsukceson de konstruado, kaj rezignis ŝanĝi marakvon en dolĉan akvon. Nun la akvo en Saemangeum ankaŭ estas putranta. Registaro ekspluatas per da mono de kelkaj bilionoj ŭno, tamen konsidero ne estas pri la kondiĉoj de la vivo por futuraj generacioj. Mi paŝis marĉon kaj marbordan vojon kun alia homoj matene en la 10a tago de Julio. Mi estis vidanta ke pramŝipo kaj fiŝo 'Zangdungeo' pendiĝas ĉe ŝtipo kiel la totemstango. Sekve mi sentis urĝece kunbatali por ŝirmi naturon kaj rajton de loĝantoj en ĉi tie. Mi estas konvinkita ke ŝrimi ĉi tian lokon egalas ŝrmi esperon. (Paz (Koreio) / Paz, laŭ teksto sendita de Viola)
  • EU - naturmedia politiko: 6-a Agoprogramo pri Naturmedio 1. Oni (la parlamento ?) sukcesis ke la plano de la medio-komisaro Dimas prezenti strategiajn dokumentojn pri 7 diversaj medio- rilataj temoj realiĝis. La prezidento de la EU-Komisiono Baroso volis prokrasti tion, kaj unu esplori la kostojn. Nun la Komisiono diskutos pri tio en Oktobro - tamen, la parlamentanino Hiltrud Breyer (Verduloj) suspektas, ke ili diskutos la temojn sub vidpunkto de la Lisabono-Strategio, kaj tiamaniere malfortigos la celojn. Temas pri programoj por: plibonigo de la aerokvalito; protekto de la maro, de la grundo, de la naturaj resursoj, de la urba naturmedio; reduktado de rubo, reduktado de pesticidoj. 2. REACH Esploro de ĉ. 100.000 da kemiaĵoj kies riskoj ne estas sufiĉe bone konataj. Unue oni planis ke kemiaĵo kies jara produktokvano superas unu tunon estu esplorata pri la diversaj riskoj (sano, naturmedio). La industrio postulas altigi la sojlon al 100 tunoj. tio estas danĝera; por redukti la amason da esplorendaj substancoj oni devus eble trovi adiciajn kriteriojn kaj prioritato-vicon , ekz-e laŭ la parenceco de la formulo al jam konataj danĝeraj substancoj. 3. EU akceptas la importon de GMO-maizo MON 863. Ĉar la EU-Membroŝtatoj ne trovis interkonsenton, la Komisiono decidis akcept maizon de Monsanto, MON 863, kiel besto-nutraĵo. La koncesio validas dum 10 jaroj; oni ne rajtas kultivi la maizon en EUropo. La Verduloj kaj pluraj NRO- oj kritikis tion, ĉar Monsanto ne publikigis esplor- raporton kiu montras malbonan efikon de MON 863 al ratoj. En Junio germana juĝejo postulis publikigon de la test-raporto. 4. EU akceptas importon de GMO-kolzo GT73. Same la EU-konisiono donis koncesion al Monsanto importi GMO- kolzon GT73, kiu enhavas resisto-geno kontraŭ la total- herbicido Roundup. Greenpeace/Verdpaco kritikas, ke oni ne sufiĉe testis la influon al la naturmedio kaj la neatenditan distribuo ekster la kampoj. (laŭ Hiltrud Breyer, MEP, Oeko-News 2005-09) 4. Konferenco pri Ne-GMO-sojo: Oni diskutis kiamaniere atingi estontecon sen GMO-sojo. Krome: en Germanio 79% malakceptos genetike ŝanĝitan nutraĵon, vidu: 5. La EP malpermesis la uzadon de ftalatoj kiel moligenzo en ludiloj por beboj kaj infoj kiuj ofte estas enbuŝigitaj; ekz-e plastikaj anasetoj ktp.. Aparte ĉar infanoj ofte suĉas kaj maĉas la molajn ludilojn. Tiaj ludiloj ofte konsitas ĉefe el PVK (polivinilklorido) kiu bezonas kemiaĵon (ftalato) por moligi la materialon. Dum la tempo tiu ftalato, familio de tipaj moligenzoj, eliras al la ludilo kaj ekz-e eniras en la infanon. Ses ftalatoj estas malpermesataj nun ĉar ili agas kiel seksaj ksenohormonoj. Oni bezonis ok jarojn por atingi tiun decidon ! 6. La EU-Komisiono akceptis agadplanon por mediorilataj teknologioj, (angle: ETAP). La plano subtenos la evoluon de medio-afablaj teknologioj; vidu la EU-dokumenton: A6-0141/2005. 7. Protekto de migrantaj akvo-birdoj akceptita, dokumento: C6-0048/2005. 8. Danĝeraj substancoj en elektronikaj aparatoj: polibromdifenileteroj. La EU-Komisiono volis akcepti esceptokaze DecaBDE (deka-bromodifenil-etero) kiel flamoinhibenzo. Tiu substanco estas tre danĝera, ĉar ĝi estas persista kaj akumuliĝas laŭ la nutraĵo-ĉeno. La Eŭropa Konsilio decidis en juni 2005 en Helsinki, ke oni observu la aktualajn sciojn pri la damaĝaj efikoj de DecaBDE. La EU-Komisiono rajtas realigi la escepton se la Konsilio ne agos post du monatoj: Dokumento B6-0392/2005. Invito al laborgrupo pri reduktado de pesticidoj en Eŭropo, 2005-10-12/13 en Bruselo: Stragtegioj por protekti la "Nordan Maron" kontraŭ danĝeraj substancoj, k.a.: 9. Habitat-Direktivo en Slovakio ankoraŭ ne observata. Tiu direktivo devigas la registarojn efektivigi la esploron de akordiĝemo de iuj planoj rilate la konservo-celoj de la koncerna regiono. Aktuale temas pri plano de aŭtoŝoseo proksime de Spisske Podhraide, regiono Travertiny, kiu endanĝeriĝos la populacion de zizelo (lat: Citellus citellus). Dokumento: E-2232/05DE, demando de H. Breyer kaj respondo de la komisaro Dimas. 9. Prezo de atomenergio ne pagas la riskojn. "New Economics Foundation" en Britio kalkulis la realajn kostojn unu KWh el atomenergio al inter 5 kaj 12 EUR-cendoj. Ili kritikas la kalkulon de "British Energy and Nuclear Fuels", kiu kalkuis inter 3 kaj 4 cendoj; ĉar ili ne enkalkulis la diversajn riskojn, ekz-e la sekvoj de terorisma atenco. 10. EU-Referendumo: Eliri el la atomenergio. Al la bazaj dokumentoj de la EU apartenas la traktato EURATOM, kiu subtenas la esploron de atomenergio. Intertempe pluraj registaroj (Britio, Francio, Germanio,...) elspezis multajn miliardojn da EUR ĉi-cele, kaj nur frakcion por la alternativaj energioj. En Finnlando oni nun komencas konstrui novtipan atomreaktoron, dum Germanio troviĝas sur la elir- pado. Laŭ la EU-Konstitucio (kiu ankoraŭ ne validas) eblas referendumo kiam unu miliono da civitanoj subskribas la peton. Pro tio oni komencis jam lastjare kolekti 1 milionon da subskriboj, kaj planas atingi unu milionon ĝis la 20a jariĝo de la katastrofa akcidento de Ĉernobil kio okazis 1986-04-26. en Germanio vi trovas la agadon sub: BUND - Antiatom (de)

  • Invito al Tutmonda Konferenco pri Renovigeblaj Energioj.
    2005-11-26/30, Bonn: WCRE
    Medio-Ministerio de Germanio
    Renovigeblaj Energioj
    Informoj de Hiltrud Breyer,MEP de la Verda Partio
    Ŝia prezento kiel MEP en Esperanto estas legebla sur Hiltrud Breyer, MEP (eo & pli ol 20 lingvoj>
    (servo de esperantistoj al la Verduloj)

  • Alternativo por eviti la pliriĉigon de Uranio montras Kanado. Tie oni evoluis CANDU-Reaktorojn, kiuj uzas naturan uranion. Kompreneble ankaŭ ili havas preskaŭ ĉiujn aliajn problemojn de la radioaktiveco; sed ne tiom facile gvidas al konstruado de atom-bomboj. CANDU
    Dank' al Benno Frauchiger
    Kontraste al CANDU troviĝos la EPR: Nova tipo de atomcentraloj (2004-10-21)
  • Nuklea reciklado-fabriko Seallafield / Thorp (GB): Elfluis grandega kvanto da alt-radiokativa "supo" - imagu la nagxbasenon de olimpikaj ludoj. 20 t da Uranio kaj 200 kg da Plutonio (suficxe por 20 atombomboj) en nitrat-acido (supozeble detruis tubon) kaj elfluis en basenon, kiu evidente estis konstruita por tia akcidento. Gxis nun estas ne-klara, cxu eblas regajni la materialon, cxu oni "fin-fermos" la basenon. Laux la informoj neniu persono estis trafita de la radioaktiveco (gxis nun). La fabriko ricevos "ferion" de kelkaj monatoj. (Badische Zeitung, Freiburg, 2005-05-10, p.5)

  •  
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)