EKZILE EL SLOVENIO ĜIS PIRENEOJ


Pro la kontraŭmedia premego daŭre kaŭzata de la homa socio multaj bestaj specioj estas malaperantaj el multaj regionoj de la Tero. En Pireneoj ursoj mortis pro diversaj kaŭzoj, inkluzive pafadon. La specio preskaŭ malaperis. Asocianoj estis kaj plu estas aktivantaj, por ke la franca registaro konsentu reenkonduki geursojn en Pireneojn.

Viglaj diskutoj okazas inter homoj dezirantaj reenkondukon kaj homoj ĝin rifuzantaj. Ŝafistoj timas, ke ursoj manĝos ŝafojn. Rimarkinde estas, ke la ŝafisto zorgas ne pri la vivo de la ŝafoj, sed ja kompreneble pri la ebleco vendi ŝafojn al buĉejo.

Tiel nomataj naturamikoj (ĉu ursamikoj ?) elvokas la pasintecon aŭ ian utilon, aŭ substrekas kiel natura estas la ĉeesto de ursoj en Pirenenoj. La malapero de la ursaro ne kongruas kun ilia deziro pri medio apenaŭ sub la influo de la homaro. Fine, la ministerio pri ekologio permesis la enkondukon de kvin ursinoj en 2005 kaj kvin ursoj en 2006.

Al la kontraŭ-uloj kaj al la por-uloj mi metas jenan demandon :

Ĉu vi zorgas pri la propraj interesoj de la ursoj ?

Oni imagu urson, kiu vivas serene ĉe montaro de Slovenio. Subite aperas fihomoj, el kiuj unu eligas sian pafilon. Paf ! Onia urso iĝas anestezita. Post pluraj horoj ĝi vekiĝas, timigate pro veturado kaj enkarcerigo. Pordo malfermiĝas. La ĉielo aperas. Per rigidigitaj membroj ĝi eliras kaj ekvidas pejzaĝon tute nekonatan…


Veturigante ursojn, senskrupulaj homoj elradikigas ilin el montaro hejma al regiono malproksima kaj nekonata. Krom tiu elradikigo malsereniga, tiuj malfeliĉaj ursoj riskas sian vivon pro pafemaj ĉasantoj kaj ŝafistoj. La sama psika traŭmato trafas ankaŭ linkojn enkondukitajn en Ĵurason kaj lupojn.

Oni lasu la ulojn el ĉiuj specioj – malaperantaj aŭ ne, kompreneble – travivi sian vivon libere kaj serene tie, kie ili kutimas vivi.

La 182a numero de la revuo "Laute !" (en marto k aprilo 2006) aperigis gxin.


Ugo el Bretonio, januaro 2006