|
Karaj amikaj verduloj,
elkorajn salutojn. AVE Bondeziroj por 2006 Mi deziras al vi kaj viaj familianoj pli verdan mondon dum venonta jaro. Jaro dum kiu atombomboj tutmonde ne ekzistus kaj povro, malsato kaj ĉiuj doloroj ne ĝenus iun! Eĉ se ne eblas ni povus deziri, ĉu ne? (vortoj de Fatemeh Solat)Mi, Manfred Westermayer - sekretario de AVE - same deziras Bonan Novan Jaron (pardonu, se por vi la jaro komenciĝas je alia tago - aŭ la jaro ne plu estas nova - ĉiukaze mi bondeziras). Mi dankas vin se vi sendis leteron kun informoj kaj same dankas se vi ankoraŭ sendis la AVE-Kotizon - sciante, ke ne ĉiuj povas (trans-)pagi facile. La AVE-Kotizo (propono, jare, libervole pagenda): A-Landanoj kaj riĉuloj: 5 EUR B-Landanoj: 2 EUR Pagenda al nia UEA-Konto: avex-z aŭ per monbileteto (EUR, (USD, GBP, PZL, RMB, RUR, YEN)) en letero. Fiksdatoj de AVE: Mi invitas vin ĉiujn al niaj diversaj kunvenoj en 2006: Kaj tre ŝatas se vi respondos al mi kiujn kunvenojn vi partoprenos (intencas partopreni). 2006-07-29/08-05 Florenco, 91-a UK de Esperanto: AVE-Kunsido, -Informbudo, -Ekologia Ekskurso. UK florenco 2006-08-19/26 Beogrado, SAT-Kongreso; Ekologiisma Frakcio kaj AVE - Kunsido. SAT 2006-08-06/13 Sarajevo (Bosnio), TEJO-Kongreso okaze de la IJK. Renkontiĝo kun la AVE-Junularo. TEJO 2006-10-13/15 Genevo (CH), 2-a Kongreso de la Eŭropa Verda Partio. AVE-Kunsido kaj Informstando. Europeangreens.org ----- Aliaj okazaĵoj (en rilato kun la Verda, Sociala, Pacifisma Movadoj): 2006-08-01/14 Odessa-Regiono, Ekspedicio sur la rivero Dnestro 2006. Odeso Aliaj Fiksdatoj: 2004-02-02 Internacia Tago de la Marĉoj. Post trakribrado AVE havas 382 membrojn, interesulojn kaj abonantojn de nia bulteno Aveno. El tiuj 40 estas asocioj, kaj nuraj abonantoj de Aveno. Ĉirkaŭ triono estas virinoj. Laŭ kontinentoj: Azio 26, Afriko 6, Ameriko 22, Eŭropo 283 kaj Aŭstralio/Oceanio 3. Nia strukturo fortiĝis iomete. Kunlaboras en la provizora estraro: Goerge Sossois kaj Manfred Westermayer Pluraj komitatanoj akceptis kunlabori por aparta temo aux regiono, kaj pluraj membroj sendis valorajn informojn kaj artikolojn. Regule la sekretario elektronike dissendis artikolojn. La printita versio de AVE aperas unufoje jare. Por aliĝi bonvolu viziti: http://lists.riseup.net/www/info/verduloj Kaj alklaki "subscribe" - poste vi ricevos ret-mesaĝon (en la angla), ke vi devus resendi konfirmilon (ke vi estis tiu kiu aliĝis, kaj ne iu viruso k.s.) ------- |
AVENO-Indekso |
Al la enirpordo |