Returne al la cxefa pagxo de Aveno
AVE kaj la Verdaj Movado, Aveno 30
2006-07-21
|
Bonvolu aubteni la Verdan Movadon en via lando, kaj plej eble membrigxu en la Verda Partio.
Ĝeneralajn informojn pri la Verdaj Partioj vi trovas sub iliaj
ligiloj
Verdaj deputitoj en la Europa Parlamento
Hiltrud Breyer, MEP (Esperanto & pli ol 20 lingvoj>
(servo de esperantistoj al la Verduloj)
Informoj el la Verdaj Partioj:
La Verda Partio en Bulgario pli aktivas. La centra gvidanto, s-
ro Karakaĉanov vizitis Veliko Tarnovo, la antikva
ĉefurbo de Bulgario. Tie okazis regiona kunsido kun la celo
kompletigi la regionan gvidantaron kaj diskuti pri eventuala
kunlaboro kun aliaj partioj, konekse kun estonta parlamenta
baloto.
(laŭ Ivan Tr. Minĉev, Veliko Tarnovo, 2006-04)
----
La Verda Partio en Italio sukcesis je landaj balotoj.
La eksterlande loĝantaj italoj elektis Arnold Cassola;
ĝis tiam ĝenerala sekretario de la Eŭropa Verda
Partio.
Interese por AVE: li ĉiam subtenis la partoprenon de
esperantistoj je Verdaj Kongresoj.
----
La germana Verda Partio en la federacia lando Baden-Virtembergo
sukcesis en baloto fine de Marto 2006 kun 11,7% kaj do 17
parlamentanoj. La ĉefaj temoj estis GMO (genetike modifitaj
organizmoj), nukleaj centraloj kaj la lerneja moderniĝo.
--
La Verda Partio en Germanio atingis ĉ. 8% en la federacia
baloto, 2005-09; la nova frakcio konsistas el 51 parlamentanoj,
inter ili 20 viraj. Respondeculoj "parolantoj" por la frakcio
estas Fritz Kuhn kaj Renate Kuehnast.
Buendnis 90 / Die Gruenen
----
La Eŭropa Verda Partio konsistas el 35 landaj partioj, 7
observantaj partioj kaj la Federacio de Eŭropa Verda
Junularo.
Bonvolu viziti la koncernajn retejojn.
Ligiloj al Verdaj Partioj en Eŭropo
2005-08-07 Grenoble, Kunsido de la Esperanto-Komisiono de Les
Verts okaze de la Someraj Tagoj de la franca verda partio.
Isabelle Nicolas prelegis pri la historio de la Esperanto-
Komisiono. Manfred Westermayer, AVE, raportis pri la aktualaj
ligoj inter verdaj partioj kaj Esperanto. Aparte menciinde estas
la ligoj de la Eŭropa Verda Partio kaj de la germana al la
Esperanto-versio de la Tutmonda Ĉarto de la Verdaj Partioj
(decidita 2001 en Canberra), kaj la projekto de Corinne Daudier
por subteni la verdajn membrojn de la Eŭropa Parlamento
pere de pli-ol-20-lingva memprezentado sur
ikso.net/Verduloj/MEP/
Dum plurtaga informstando la komisionanoj informis la alajn
verdulojn pri Esperanto.
Ni invitas nin, la verdulojn de la aliaj landoj, ankaŭ
kunlabori pri Esperanto ene de sia Verda Partio.
Interretaj Ligoj de eksteraj organizaĵoj al Esperanto
organizitaj de AVE aux AVE-anoj:
Partioj:
Eŭropa Verda Partio:
Eŭropa Verda Partio
EU-Parlamentanoj de la frakcio Verduloj/Regionalistoj;
prezento en pli ol la 20 oficialaj EU-Lingvoj
verdaj EU-Parlamentanoj
(servo de esperantistoj al la Verduloj)
Bündnis 90/ Die Grünen (Germanio)
Die Grünen
(vidu sub: Gruene International)
kaj
Dokumentoj, inkluzive de ligo al Esperanto
Verdpartiaj Veteranoj en Germanio:
Veteranoj (de)
En Euxropo: ENGS (European Network of Green Senors)
----
Les Verts ( Francio):
suborganizajxo: Esperanto-Komisiono:
Les Verts - agado
2005:
Les Verts - info
2003:
Les Verts - rezolucio
Radicala Partio de Italio (sur la paĝoj de Les Verts)
Internacia Lingvo
Esperanto-Ligoj ĉe NRO-oj:
APC (alternative and progressive communication):
AVE sur la paĝaro de APC
Amikoj de la Tero
BUND (Bund Umwelt- und Naturschutz Deutschland)
gxenerala memprezento en Esperanto
Amikoj de la Tero
Ĉarto de la Tero
|