NRO - AVENO 30
Agado de Neregistaraj Organizaĵoj
Bonvolu atentigi pri la diversaj Ago-Tagoj de UN, k.a..
  • Ago-Tagoj

    SAT-Esperanto

  • MONDA ASEMBLEO SOCIA - MAS
    Fondita 2005-08-02. Tie vi trovas ne nur informojn pri MAS mem, sed ankau interesajn artikolojn pri aktualaj sociaj kaj politikaj demandoj.
  • Elkoran Gratulon al Memorial en Eksa Sovet-Unio !
    NRO, defendanto de la Homaj Rajtoj, ricevas la Alternativan Nobel-Premion 2004: Memorial
  • Esperanto ĉe la Naturprotektantoj
    Ni tradukis ĝeneralan paĝon de la regiona germana branĉo de la germana branĉo de la Amikoj de la Tero (BUND). Tie vi ankaŭ trovos pli pri la riskoj de GMO (Genetike Modifitaj Organismoj) - kaj sub Mozaiko.
    BUND-Freiburg

  • Pri la natura medio kaj Homaj Rajtoj en P.R.Ĉinio:
    Hejmpaĝoj pri natura medio kaj politiko en Ĉinio:
    SEPA ŝtata medio-administracio

    Amikoj de la Tero en Ĉinio "Amikoj de la Tero"

    Greenpeace Verdpaco en Ĉinio

    Gulagoj pri labor-gulagoj en Ĉinio, de Harry Wu

    Homaj Rajtoj pri Homaj Rajtoj en Ĉinio, de Wei JingSheng (laŭ Verdpaco en "greepeace magazin 2006/2")

    La prezidento de P.R.Ĉinio protestis kontraŭ la prezidento de Tajvano, kiu haltigis la agadon de la Konsilio por Reunuiĝo. (laux dpa en "die tageszeitung", 2006-03-01)
  • Surloka Agendo 21
    La pintokonferenco en Rio de Janeiro 1992 pri medio kaj evoluo (en: UNCED, eo: UNKME) diskutis vojojn por
    solvi la plej urĝajn tutmondajn problemojn ekologiajn, ekonomiajn kaj socialajn de la homaro fronte al la
    21-a jarcento. Finfine la "Agendo 21" estis ratifita de 178 registaroj. La temaro ampleksas unue socialajn kaj
    ekonomiajn dimensiojn, due la konservo kaj mastrumado de la resursoj kaj ruboj, trie la roloj de diversaj sociaj
    grupoj (junuloj, gea demokratio, justa komerco, scienco kaj tekniko, kamparanoj, komunumoj kaj neregistaraj
    organizaĵoj), kaj kvare la eblecoj kaj mekanismoj efektivigi la Agendon 21.
    
    La rolo de la komunumoj estis prilaborita en Aalborg 1994. La eŭropa konferenco pri daŭripovaj
    urboj kaj komunumoj tie decidis la "Ĉarton de Aalborg". Ĝi postulas ke la urboj kaj komunumoj kune
    kun siaj civitanoj prilaboru komunuman agoprogramon la "Loka Agendo 21". Intertempe multaj urboj ratifis tiun
    ĉarton, inter ili Frejburgo kaj ankaŭ Lausanne; kaj en 2004 okazis la aktualiga konferenco
    Aalborg+10.
    
    La urba konsilio de Freiburg 1996 ratifis la Ĉarton de Aalborg kaj mandatis la urban administracion evolui
    agado-programon kune kun la diversaj sociaj agantoj kaj la civitanoj, cele al "Daŭrigebla Frejburgo".
    Daŭrigebla aŭ daŭripova agado baziĝas sur socia justeco, daŭripovaj
    ekonomio-sistemoj kaj stabila natura medio. Ankaŭ en Lausanne ekzistas Agenda 21, nomita "Quartiers 21",
    kiu komencis en 2002 kaj fondis laŭtemajn "atelierojn".  En Frejburgo ekzistas 9 diversaj laborgrupoj el
    civitanoj kaj neregistaraj organizaĵoj kiuj ellaboras agendo-planojn kaj diskutas ilin kun la urba
    administracio. Temas pri:
    
    Sociala, kleriga, kultura agendo:
    - Kunordigas rilate tiujn aspektojn evoluajn kaj malfaldigajn eblecojn;
    - klopodas eviti kaj superi la socialan elkludon kaj ekskludon;
    - subtenas ŝanco-egalecon kaj partoprenon je evoluaj kaj decidaj procesoj;
    - observas la respondecon rilate venontajn generaciojn kaj naturon.
    Plie ili invitas kunlabori fakulojn el lernejoj, klerigejoj, por-infana kaj -junula agado kaj el projektoj por laboristoj,
    virinoj, migrantoj, senhejmuloj por efektivigi la ellaboritajn gvidocelojn kaj trovi konkretajn agadpaŝojn.
    
    Ebligi la partoprenon de virinoj en ĉiuj ekonomiaj, ekologiaj kaj socialaj decidoprocezoj:
    - Egalrajta partopreno en la urba politiko;
    - urba kaj regiona planado kiu akordas virinajn bezonojn;
    - justa partopreno de ambaŭ seksoj en ĉiuj laborkampoj ne nur en la edukado kaj pli-klerigo;
    - egalrajta partopreno je la kultura vivo;
    - sekureco aparte por virinoj rilate ĉiujn formojn de perforto;
    - krei la necesajn strukturojn por atingi tiujn celojn.
    
    Urbo-evolua kaj Areo-utiliga agendo:
    La urbo-administracio instalis oficejon kiu organizas la partoprenon de la civitanoj kaj NRO-oj ĉi-rilate. La
    civitanoj ellaboras konceptojn por daŭrigebla urbo-evoluo laŭ la postuloj de la Agendo 21.
    - La urbo kaj la ĉirkaŭa regiono formas komunan vivo-areon;
    - la rilato inter urbo-centro kaj urbo-partoj estu en bona ekvilibro;
    - la integro de la urbo-partoj estu konsiderata;
    - trafiko- kaj pejzaĝo-planado apartenas al al urboplanado.
    
    Akvo-agendo (koncize):
    Fluantaj akvoj kaj uzado de la akvo-forto; lagoj kaj grundakvo; trinkakvo kaj pluvakvo; malpurigitaj akvoj
    (abakvoj) el domoj kaj fabrikoj.
    
    Civitaneca kaj asocia agendo ("Denkwerkstatt" / Pripensejo):
    - Civitaneca kunlaboro kaj partopreno.
    La urba administracio transdonis apartan renkontejon "Treffpunkt" por multaj asocioj. Tie ankaŭ la
    Esperanto-Grupo renkontiĝas ĉiu-lunde, kaj tiel estas en kontakto kun aliaj asocioj (Wilhelmstr. 20).
    
    Unu-Mondo-agendo:
    - Ebligo de digna vivo por fremduloj en la urbo;
    - uzado de urbo-partnerecoj (urbo-ĝemeliĝoj) por interŝanĝi ideojn rilate la Agendon 21;
    - subteni la klerigon rilate nia interplektecon en la mondo;
    - subteni justan komercon rilate ekologiajn kaj socialajn normojn je la produktado kaj komercado de varoj.
    Ekz-e ekzistas laborgrupoj en lernejoj kaj aparta asocio kiu organizas vendejon por varoj praktikante justan
    komercon, "Fair Trade", kaj vendas laŭ-temajn librojn (strato Gerberau en la centro de Frejburgo).
    
    Trafiko-agendo:
    - Preferi novajn metodojn de la mobileco, kiu nuntempe estas dominata de vira individueco;
    - plibonigi la atrakcion de la publika transporto;
    - fleksebla uzado de aŭtomobiloj, ekz-e uzante komunan uzadon de aŭtomobiloj;
    - redukti la bruon kaj ne poluadon de la aero pere de vost-gasoj de aŭtomobiloj kaj aliaj ellas-gasoj;
    - sekurigi la vojojn por piedirantoj kaj biciklantoj;
    - partoprenigi la civitanojn en la trafiko-evolua planado.
    
    Sekva generacio / Infano-agendo:
    - lobiado favore al la infanoj;
    - altigi la sekurecon (stratoj, infrastrukturo, sociala vivo).
    
    La preleganto krome prezentis gamon da agad-eblecoj por civitanoj kaj komunumoj. La aktuala altigo de la prezo
    por fosiliaj hejtoleo kaj -gaso urĝigas al plej efika uzado de ili (izolado de la konstruaĵoj, uzado de
    suna varmo). Reuzado de papero, eviti papertukojn (aparte la blankaj estas produktataj sur-koste de la lastaj
    praarbaroj) se eblas uzi laveblajn.
    Sekvis interesa diskuto. Ekz-e ĉu pli bone aĉeti novan fridujon aŭ daŭre uzi la malnovan:
    tio dependas de la kvalito, ĉar malbone izolita fridujo (se ĝi estas malvarmeta ankaŭ ekstere)
    dispias kaj tiel malŝparas dum sia vivo pli da energio ol necesas por konstrui novan, kun tre bona izolado.
    
    Adreso de la Agenda-Oficejo:
    Wilhelmstr. 20, D-79098 Freiburg
    tel-o: +49-761-76785 11, fakso: 76785 13
    ret-adreso: Freiburger Agenda21
    ret-paĝaro: Freiburger Agenda21
    ret-paĝaro de la diversaj asocioj: Treffpunkt Freiburg, Inter ili ankaux la Esperanto-Grupo Pliaj adresoj rilate "Agenda 21" en Germanio: Forschungsstätte der Evangelischen Studiengemeinschaft e.V. fest La federacia lando Baden-Virtembergo subtenas la "Agenda 21" per materialoj; ekz-e priskribas la 24 plej gravajn indikatorojn por montri kiom daŭrigebla estas la komunumo, kaj specimenon de daŭrigeblo-raporto. LFU
    Eta terminologio (diskutinda): Ge-a demokratio, aŭ neologisme ĝendra demokratio - rilatas la egalrajtigon de ambaŭ seksoj en la sociaj sferoj. germandevena prefikso "ab-" por uzita aero kaj akvo, do, abgaso (vostgaso, kamengaso), abakvo (mastruma kaj industria uzita kaj poluita akvo). angle: "Car-Sharing" = komuna uzado de aŭtomobiloj de neprofita asocio. angle: "Car-Pooling" = regula kunveturado en privataj aŭtomobiloj. angle: "Fair Trade" = justa komerco; t.s. ne premi la kamparanojn, k.a. produktantoj, per plej malalta pago, eluzante la fortan pozicion de komerca firmao kompare al la kamparano. Asocio de Verduloj Esperantistaj, Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen, UEA-Konto: avex-z rete: m.westermayer@comlink.org; ttt-ejo de AVE: www.comlink.apc.org/ave/welcome.htm
  •  
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)