R E A C H , 2006-05-01
aktuale: 2006-05-11
|
EU-Eŭropo:
Temas pri vojo al nova EU-leĝo REACH =
"Registrado, Evaluado kaj Akceptado de Kemiaĵoj"
(laŭ simila angla titolo).
Ĝi estos findiskutata en la
Ĉi tiu estas progreso al pli sekura kemio-politiko. Temas
pri
30.000 da konataj (malnovaj) kemiaĵoj rilate ilian efikon
sur
la medio (plantoj, animaloj, homoj).
Hiltrud Breyer, verda MEP, tre diligente laboris por altigi la
sekurecon, dum la kemia industrio same diligente labori por
"tro-akvigi" (malakrigi, malgravigi) la leĝon.
Kiam oni komencis la listo estis pli longa, sed nun oni
akceptis, ke la ĝenerala pezo-limo ĉu iu kemiaĵo
estu
traktita tiel, estu minimume 1 produktita tuno po-jare.
La Verduloj ankaŭ intencas evolui la uzadon de prov-tubaj
testoj, kaj eviti la uzadon de testo-animaloj.
Oni konsideras 3 diversajn sekureco-temojn:
1. CMR-oj: Kancerogenaj kaj mutagenaj substancoj kiuj
kaŭzas
kanceron, endanĝerigas la genetikon aŭ la fruktivon
(povo havi
fruktojn aŭ idojn).
2. PBT-oj: Persistaj substancoj kiuj (praktike) ne estas
metabolitaj (ne estas de-komponeblaj ene de iu natura
organismo), kaj sekve akumuliĝas en la graso de bestoj kaj
homoj.
3. Ksenohormonoj: Substancoj kiuj ĝenas la hormon-sistemon
(ĝenerale de animaloj), tiel ke la normala seksa
orientiĝo
perdiĝas. Ĝi endanĝerigas la femalojn (ekz-e tro
frua evoluo)
kaj la masklojn (redukto de fekundeco, denseco da spermioj);
montriĝas pli ofta cvitereco (ambaŭsekseco).
Sur la retejo (hejmpaĝo) de Hiltrud Breyer vi trovos multe
da
informoj kaj formularoj, ekz-e por PVC-liberaj komunumoj (ktp.).
Kompreneble diversaj NRO-oj kaj partioj kunlaboras.
Hiltrud Breyer, MEP (de)
Gruene Partei Europa (en la germana)
Verda Partio en la EP (de, en, fr)
Amikoj de la Tero(de, germana branxo)
www.greenpeace.de
www.greenpeace.org (en, ligoj al aliaj lingvoj)
WWF (en, Tutmonda Animalo-Fonduso)
BEUC (en, fr, Eŭropa ligo por protekti la konsumantojn)
VZBV, (de, konsumanto-protekto en Germanio)
Terminologio/ Komentoj:
mi rapide tajpis la tekston - se iuj terminoj estas
neakcepteblaj bonvolu respondi indikante pli bonan alternativon.