Vi povas helpi per via agado kiel en Interreto, tiel surloke.
Bonvolu subskribi - aux eĉ sendi leteron al unu el la respondeculoj:
Interrete:
lanĉi temojn pri la naftodukto en ĝeneralaj kaj
specialaj forumoj, kie vi komunikiĝas kun aliaj homoj
(ankaŭ en lokaj retoj), konvinki homojn pri nepermesebleco
de la duktokonstruado laŭ la bordo de Bajkalo kaj tra
naturgardaj teritorioj;
trakti kun paĝarposedantoj pri tio, ke ili metu ligilojn al
la voĉdonado
Bonvolu vocxdoni tie (en la rusa - foliumante ĝis la fino de la pagxo)
Baikal-Pipe.Net ("english version" - je la dekstra rando))
La informon en Esperanto vi legas ĉi-sube:
Aktuala situacio (2006-04-04)
La situacio pli kaj pli ardiĝas, ĉar multaj oficialuloj kredas ke ni
protektantoj de la lago "estas mon-nutrataj de eksterlandaj firmaoj, kiuj ne
volas ke Rusio vendu multe da nafto", ili verŝajne tute ne komprenas ke por
ni gravas la loko kie ni loĝas. Por ili - ne.
La planitaj por sabato mitingetoj en Moskvo kaj Rostov-sur-Don ja okazis,
sed estis dispelitaj de polico. Eks-ministro Mihail Kasjanov ekkritikis la
projekton nominte ĝin "katastrofiga eraro" kaj planas uzi sian influon por
ke la projekto ne efektiviĝu.
Krome, oni plu kontraŭprocesas pro leĝrompa ekzpertizado. Homoj en nia
regiono pli kaj pli envolviĝas la protestojn. Sufiĉe multaj leteroj venis
al la Prezidento, oni eĉ inkludis la temon en la raporton pri leteroj por
Prezidento.
Bonvolu skribi leterojn al rusiaj ŝtataj institucioj kun peto
malpermesi konstruadon de la naftodukto en la baseno de Bajkalo.
Surloke:
Komuniki la informon laborloke, lernogrupe, rakonti pri la
problemo al via familio, viaj amikoj kaj konatoj ktp.;
verki kaj publikigi artikolon en gazeto aŭ retpaĝaro,
fari (organizi) la televidan programon aŭ radioprogramon
(aŭ vi persvadu ĵurnalistojn fari tion);
Sendi al adreso de la instanco registritan paperleteron kun
motivita postulo pri malpermeso de konstruado laŭ la
ekzistanta projekto.
Fakte, nerusianoj apenaŭ rajtas postuli ion ĉe rusia
registaro, tamen vi povas esprimi vian opinion, kial la
konstruado ne farindas.
Inform-paĝoj en la angla:
(Vi povas sendi viajn komentojn, demandojn kaj kontribuojn al
baikal.live@mail.ru, prefere en Esperanto aŭ en la rusa)
25 milionoj de jaroj da pura akvo.
Mi ne lasos forpreni Bajkalon!
La antikva lago Bajgal Nuur (nomata tiel de burjataj
saĝuloj), kvazaŭ naskiĝanta lunarko, kuŝas
inter montoj. La profundega Bajgaal Dalaj (nomata tiel de
mongolaj nomadoj), kvazaŭ dolĉakva spegulo
entranĉiĝas en ŝtonajn rokojn. La majesta Bej Hej
(aŭ Norda maro, nomata tiel de ĉinaj imperiestroj)
nutriĝas de centoj da montaraj riveroj, donacas hejmon al
miloj da fiŝoj kaj restas gardejo de puregaj akvoj jam dum
milionoj de jaroj. Bajkal - tiel ni nomas ĝin.
Iam la Eta Princo diris:
Plenkreskuloj tre ŝatas ciferojn. Kiam vi rakontas al ili
pri nov-aperinta amiko, ili neniam demandas pri gravaĵoj.
Neniam ili diros: "Kia estas lia voĉo? Kiajn ludojn li
ŝatas? Ĉu li emas kapti papiliojn?"
Ili demandas: "Kiom da jaroj li aĝas? Kiom da fratoj li
havas? Kiom li pezas? Kiom enspezas lia patro?"
Kaj poste ili imagas ke jam ekkonis la personon.
Kiam vi diras al plenkreskuloj: "Mi vidis belan domon el
rozkolora briko, kun geranioj en fenestroj kaj kolomboj sur la
tegmento" ili neniel povas imagi tian domon.
Sed vi diru al ili: "Mi vidis domon je cent mil frankoj kostan",
kaj ili tuj krias: "Kiel bele!"
La lago Bajkal situas en suda parto de Orienta Siberio, altas je
455 metroj super la marnivelo, enhavas 23 mil kubajn kilometrojn
da akvo, kio egalas al 20% de la tutmonda (90% de tutrusia)
provizo de dolĉa akvo. Bajkal havas la formon de grandega
krescento, je 636 km longa kaj je 80 km larĝa. La
bordolinio longas je ĉ. 1850 km. La surfaca areo egalas
31470 kvadratajn kilometrojn. Pleja profundo estas 1637 m,
averaĝe 730 m.
Bajkal sendube estas plej profunda lago en la mondo, ĝia
viculo, afrika lago Tanganjika, profundas je 200 metroj malpli.
336 konstantaj riveroj kaj rojoj portas siajn akvoj al Bajkal,
kaj duonon de akvo donas rivero Selenga.
El Bajkal fluas nur unu rivero - Angara, alfluanta riveron
Jenisej. En Bajkal loĝas pli ol 2600 specioj animalaj kaj
pli ol 1000 plantaj. De tempo al tempo sciencistoj trovas pliajn
novajn speciojn (nuntempe oni konas proksimume nur kvar
kvinonojn de la specioj loĝantaj en la lago). Sur la bordoj
nestas 200 specioj de birdoj.
En Bajkal loĝas unika (kutime mara) mamulo - bajkala foko
(nerpa). Bajkal aĝas 25 milionojn de jaroj, estante do la
plej antikva lago en la mondo.
Kaj strategie grava por Rusio estas la projekto konstrui
naftodukton Orienta Siberio - Pacifika Oceano, laŭ aktuala
plano ĝi pasos proksime de la bordo de Bajkal; kostos 11
miliardoj de dolaroj.
Se okazus eventualaj akcidentoj ĉe la dukto (kaj tio tre
probablas, konsiderante altan sismemon en la regiono),
ĉirkaŭ 3000 tunoj da nafto (laŭ optimisma takso
de Transneft) povas atingi la lagon en 20 minutoj. Post tio la
lago estos poluita de nafto sur areo je pli ol 10 mil kv.km
(triono de ĝia surfaco).
Faktoj:
"Variantoj de naftodukta itinero" (sen bildo):
Sur la mapo, kiun ni ricevis el Irkutska Terkrusta Instututo,
estas prezentitaj tri itineroj de la dukto:
1. Prezentita en 2004, aprobita, sed dum projektado rifuzita de
Transneft mem (flava-nigra linio).
2. Prezentita en 2005 kaj aprobita la 3an de marto de estro de
Rosteĥnadzor (Rusia teknika kontrolo) Konstantin
PULIKOVSKIJ (ruĝa linio).
3. Proponata de profesoro LEVI K. (Terkrusta Instituto) (blua
linio).
La ruĝa varianto unuarigarde estas la plej simpla, ĝi
linias laŭ la Bajkal-Amura Fervojo, kelkloke je 800 metroj
for de Bajkal. Kiel danĝera estas ĝi?
Ni rigardu la mapon de la regiono kun epicentroj de tertremoj
(statistiko pri lastaj 50 jaroj)..
"Mapo de sismaj epicentroj apud Bajkalo" (sen bildo):
Klare videblas ke Bajkal troviĝas en la centro de tektona
faltego, kaj la intencata konstruado estos tre malfaciligita de
sismaj kondiĉoj. Ekz., ĉi tie okazis unu el plej
fortaj tertremoj en la 20 jarcento – tiu je la 27a de junio
1957. Ankaŭ rememorindas la nokta tertremo la 11-12an de
januaro 1862, kiam parto de Bajkala bordo malsupreniĝis je
ĉirkaŭ dek metroj kaj aperis golfo Proval (=
interfalo).
Ni konsultu la konstruajn normojn kaj regulojn por t.n. arteriaj
(longaj) tubduktoj (rusia dokumento SNiP 2.05.06.85).
Ĉe elekti itineron por duktoj en sismemaj regionoj
necesas eviti deklivajn terenojn, nestabilajn kaj subfalemajn
grundojn, minejajn teritoriojn kaj aktivajn tenkotajn
disrompaĵojn, kaj ankaŭ regionojn sismemajn je pli ol
9 gradoj.
Konstrui duktojn ĉe listigitaj ĉi-supre kondiĉoj
eblas nur por ekstrema neceso, kun speciala dokumentaro aprobita
de respektivaj ŝtataj kontrolaj instancoj. Tiukaze la
projekto devas inkludi aldonajn rimedojn por plisekurigi la
dukton.
Ni lasu flanken la (ĉu ekzistantan?) “ekstreman neceson”
meti la dukton nome en ĉi tiu loko, laŭ la bordo de la
plej granda kaj plej pura lago sur la planedo, kaj agnosku: la
apudbajkala parto de la dukto OSPO estas ekster la konstrua
normaro (neniam en Rusio oni konstruis ion similan en tiom
malfaciligaj kondiĉoj), ĉar ĝi linias tra
deklivoj en regiono de aktiva tektona disrompaĵo je
11-grada sismeco.
Do, la vojon taksendas laŭ SNiP helpe de fakuloj. La
ekspertizo okazis la 28an de januaro 2006, kaj 42 ekspertizistoj
el 52 konkludis klaran NE pri la projekto. Sed poste komencis
okazi strangaĵoj. La estro de Rosteĥnadzor ne
aprobis la komisionan decidon kaj per sia ordono pligrandigis la
komisionon per ankoraŭ 34 ekspertizistoj kaj eligis 4 plej
fervorajn kontraŭulojn (la rezulta komisiono ne havis
eĉ unu fakulon pri Bajkal, kaj kvarono de la “fakuloj” tute
ne havis sciencajn artikolojn publikigitajn). Tiam la nova
komisio per kelkvoĉa plimulto ŝanĝis la decidon,
do permesis konstrui la dukton.
Do, ni observu kaj refutu la argumentojn de la projektantoj kaj
defendantoj.
1) La dukto estas sendanĝera por Bajkalo.
Laŭ la takso de Transneft mem, kaze de eventuala akcidento
la kvanto de elfluinta nafto estas 3000 tunoj. Tamen ĉi
taksaĵo malaperis el la dua redaktaĵo de la projekto.
2) La teknologio de “saĝa tubo” estos uzata.
La projektantoj ne rakontas detale pri la teknologio, nek
indikas ekzemplojn de ties sukcesa uzo. Estas opinio ke temas
pri la tru-indikiloj en Alaska naftodukto, kiuj ne sukcesis
preventi la antaŭnelongan akcidenton (komence de marto). Do
ĉu estas ili tiel sekurigaj?
3) La tuba diko estas trioble pli ol kutima – 27 milimetroj.
Kontrolejoj distancos je kvin kilometroj (anstataŭ kutime
32 km).
Ĉu vi pensas ke tio vere povos savi de sismo je 11 gradoj?
Ni rememorigu (12-grada sisma skalo laŭ detruoj):
7 gradoj. Fendoj en muroj de ŝtonaj domoj.
Sismorezistaj kaj lignaj domoj restas nedamaĝitaj.
8 gradoj. Fendoj en krutaj deklivoj kaj likva grundo.
Monumentoj desurlokiĝas aŭ renversiĝas. Domoj
estas tre damaĝitaj.
9 gradoj. Damaĝego kaj detruiĝo de ŝtonaj
domoj.
10 gradoj. Detrua sismo. Larĝaj fendoj en grundo.
Lavangoj. Detruiĝo de ŝtonaj konstruaĵoj.
Kurbiĝo de fervojaj reloj.
11 gradoj. Larĝegaj fendoj en tero. Multnombraj
lavangoj. Ŝtonaj domoj plene detruiĝas.
12 gradoj. Larĝegaj detruiĝoj de grundo,
multnombraj fendoj kaj lavangoj. Aperas akvofaloj ĉe
riveroj kaj lagoj, riveroj deklinas. Nenia konstruaĵo
restas.
4) Eĉ se iom da nafto elfluos, ĝi estos kolektita
de sur akvosurfaco per speciala floto.
Bajkal estas kovrita de glacio dum kvin monatoj jare, printempa
kaj aŭtuna glacio estas maldika kaj poroza. Dum la cetera
tempo ŝipoj neofte povas navigi, ĉar preskaŭ 4
monatojn jare Bajkalo ŝtormas, do kolekti nafton ebluz nur
dum malpli ol duonjaro. Krome, oni konsideru ke modernaj
naftokolektaj teknologioj ne ebligas kolekti ĉiom da nafto
de sur akvosurfaco kaj pezaj frakcioj subakviĝus al la
fundo. Dum riveroj fluas kaj do povas sin purigi per la fluado,
la Bajkala akvo renoviĝas en 300 jaroj, ĝian nunan
purecon ni ŝuldas al unikaj mikroorganismoj kiuj povas vivi
nur en pura akvo. Do, se la lago estos tre poluita nur unu
fojon, tio sufiĉos por rompi la mekanismon de mempurigado,
kaj Bajkal pereos – jam por ĉiam.
5) Se oni ĉiam konsultus verdulojn, ili nenion permesus
konstrui! Kaj la dukto interalie plisekurigas Bajkalon, ĉar
la nafto nun estas veturigata en vagonaroj, same laŭ la
bordo. Povas okazi ja ankaŭ fervojaj akcidentoj.
La dukto estas necesa por Rusio, tio ne argumentindas. Sed
ekzistas ja alternativo, t.n. Jakut-Lena itinero. Ĝi estas
pli longa, sed kuŝas ekster la sismema regiono kaj
preteriras naftajn minkampojn en Jakutio (vd. brunajn
rektangulojn sur la mapo). Krome, ĝi vere helpos al
disvolvo de nordaj teritorioj, ekzemple, nun ne ekzistas tutjara
ŝoseo ĝis Jakutsk, estas nur vintra vojo.
6) Pli longa vojo signifas pliajn kostojn!
Ĝis fino de projektado ne eblas ĝuste diri pri kostoj.
Laŭ taksoj de Geografia kaj Terkrusta Institutoj, la norda
projekto povas esti ne multe pli kosta, pro pli simplaj
kondiĉoj kaj neneceso de specialaj teknologioj. Sed
ajnokaze ĝia funkciado ĉe pli simplaj kondiĉoj
estos ege malpli multekosta. Krome, estas ankoraŭ unu
ekonomia argumento: pura akvo pli kaj pli multekostiĝas,
kaj Bajkal (plej granda ĝia deponejo) iĝas strategie
pli grava por Rusio.
7) Oni jam traktis plurajn projektojn. Kaj jen unu el ili jam
pretas, sed projekti kaj akordigi alian novan varianton postulos
pliajn jarojn da prokrasto.
Bajkal ekzistis milionojn da jaroj antaŭ la homo. Kaj
nuna homa malsaĝeco kaj tujprofita deziro povas mortigi
ĝin ene de kelkaj tagoj.