Bonvenon al AVENO 25


2002-06-06 - kompletigita 09-19

 

Fiksdatoj

Raportoj

NRO-oj

Opinio

Negative

Pozitive

Mozaiko

Novajxoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

Karaj amikaj verduloj,
                                           elkorajn salutojn.
Ingrid Betancourt, kiu kandidatigxis en Kolumbio estis kaptita
kune kun sxia helpantino Clara Rojas de rebeloj de FARC; kvankam
sxia politiko gvidus al sociala integrigxo, vidu sub
www.greens.org/gis/ (en la angla, ktp.)

Tamen la mondo progresis iomete (b-ve legi ankaux sub Raportoj)
- virinoj kaj knabinoj rajtas lerni denove kaj oficiale en
Afganio; en Angolo komencis la fino de la plurdekjara milito kaj
parte pro la minacanta tutmonda terorismo la sxtatestroj de
Cxinio, Rusio kaj Usono kaj aliaj komencis interamikigxi. Tamen,
kvankam ni pregxis, premis la dikfingrojn kaj alimaniere esperis
- restas la malpaco en la mondo. En Palestinio batalas
duonoficiala terorismo kontraux oficiala setlado fare de la
izraelanoj en ilia regiono. Inter Hindio kaj Pakistano oni
batalas pro Kasxmiro. Ni jam scias, ke en Afganio temis ne nur
pri la 11-a de Septembro sed pli aux malpli pri la ebleco
transporti teroleon kaj -gason el la nordaj regionoj de Centra
Azio al la maro por malsoifigi nian soifon je fosilia energio.
Sed pri kio temas je Kasxmiro ? Eble pri la akvo aux la
setleblaj grundoj en ties valoj ?
La Tutmonda Kongreso de Infanoj (geknaboj), organizita de
UNESKO, aboliciis la mortpunon almenaux por infanoj; kaj Svisio
subskribis parton de la UDHR (Universala Deklaracio de la Homaj
Rajtoj) por abolicii la mortpunon (aux simile). En Usono la
Verda Partio ricevis statuson de partio - eble ili sukcesos
aboliciigi la mortpunon. Mi ne certas, cxu Sekojo (Billy Waldon)
ricevas AVENOn - cxiukaze ni esperas por li liberecon kaj en
Rusio indulgajn verdiktojn por la propagandistoj de felicxa vivo
kiuj atendas verdikton post tro longa esplor-aresto (dum pli ol
unu jaro !).

Nepre, mi emas instigi vin aktivi en la Verda Partio de via
lando (kies adreson - parte sub alia nomo - vi trovos cxi-tie en
nia TTT-ejo sub Ligoj aux petu informon de AVE), aux se gxi ne
ekzistas en ekologia aux sociala NRO.
Tio estas ne nur por ke dum la 2a Tutmonda Kongreso de la Verdaj
Partioj, okazonta gxis 2006 en Johannesburgo (ZA) ni aperu kiel
memstara organizajxo; sed ankaux por fortigi la VP-ojn tutmonde.

Cxu vi jam havas nian komunan Cxarton de la Tutmondaj Verduloj
en Esperanto, subskribita de 70 Verdaj partion en Canberra, 2001
? Gxi trovigxas sub Dokumentoj kaj estas ankaux havebla rekte de
AVE. Mi sendos gxin al cxiuj kiuj pagis kotizon; al aliaj post
mendo (materie, kun la sendokostoj, gxi "valoras" 2 Euro; sed
entute gxi estas valorega).
AVE salutas kaj bondeziras al la 87a UK en Fortaleza.
Bonvole vidi sub Mozaiko petleteron al la prezidento de Brazilo
por rajtigi senterajn kamparanojn, 
kiuj okupis malgrandan parton de grandega latifundio.

 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen 
Email: AVE
Al la
AVENO-Indekso


Al la enirpordo