AVENO 25
Informoj el la Tuta Mondo

>> Pozitive (AVENO 25)
> Mortpuno aboliciita en Euxropo:
36 el 44 sxtatoj, ligitaj pere de la Euxropa Konsilio,
subskribis amendon al la Euxropa Konvencio de la Homaj
Rajtoj en Vilnius (Litovio). Gxi signifas, ke ecx en kazo de
milito aux simila stato la mort-puno ne plu okazu. Ankaux
Svisio ratifis gxin. (NZZ 2002-05-04, p.2)

> Energio: La ventoenergio kreskadas. En Germanio (ekz-
e), en 2001 gxi egalas al 2,5% de la kurento. Dank' al
legxaro de la rugx-verda registaro la investado en tiajn
regajneblajn energiojn igxas pli interesa. T.s. la uzantoj de
elektra kurento devas pagi iomete pli. Krom la vento temas
pri biomaso (bovinejo povas produkti biogason, same povas
organika rubajxo el kuirejoj, kiu porkoj povas igxi malsanaj per
gxi), akvoenergio (sub observo de la naturprotekto),
sunenergio (fotovoltaiko kaj varmo). Alia "energi-fonto" estas
la efika kaj sxparema uzado de la energioj; en Euxropo pluraj
sxtatoj instigas la sxparadon pere de ekologiaj impostoj por la
forkonsumo de fosiliaj resursoj.
Diversaj firmaoj varbas por la biciklado kaj komuna uzado de
auxtomobiloj (Pfizer Lab Notes AAL, 2000/6).
Oni povas lerni la veturadon per auxtomobilo uzante
sxpareman vetur-manieron; AVE verkus informfolion.

> Trafiko & Energio: Dank' al altigitaj prezoj kaj eko-
impostoj je cxiuj veturiloj oni pripensas ekonomie uzi la
energion; ecx la aviadiloj, kvankam ili gxis nun ne pagas
imposton al la fuelo (kerozeno).
Se unu persono veturas de Frankfurt al Berlino la germana
 fervojo
kalkulis la energion, laux specifaj indico-valoroj.
El 1 l da benzino oni produktas cxirkaux 2 kg da
 karbondioksido:
Trajno (rapidega, duonplena): 598 km, 15,5 l da benzino.
Auxtomobilo (dizela): 542 km, 67,3 l da dizelo.
Aviadilo: 433 km, 33,5 l da keroseno.

> Aero-Kvalito en Irano: Mi informas pri 19-an de Januaro
(29-an de Dej lau nia kalendaro) kiu estas nomita kiel "Tago de
Pura Aero" en Irano kiam multaj specialaj NROj okazigas
diversajn programoj kaj la sxtato propagandas ne uzi la
auxton privatan dum tiu-cxi tago.
Cxijare, okaze de la "Tago de Pura Aero" la sxtato ne plu
distribuos benzinon enhavante plumbon (Pb) por uzado de
auxtoj, kiu tre evitos la aerpoluon.
Cxi-tiun agon tre bonvenigis la NROj, tamen multaj suspektas pri
dangxeroj de cxi-tia benzino por sano de la popolo.
(de F.Solat, 2002-04 Tehran)
> Komento (mw): la dangxero devenas eble de benzeno
(C6H6), kiun oni aldonas anstataux plumbo-tetraetilo. Por
eviti la dangxeron oni devus instali benzin-pumpilon, kiuj
malhelpas la evaporadon de benzino dum la plenigo de la
benzinujo; en varmega lando ecx pli necesa - ankaux por
sxpari benzinon.

> Kemio: Ankaux kemiistoj (kiel la AVE-sekretario) res-
pondecas pri siaj faroj kaj pripensas tion. Legu pri POPs en
Mozaiko. Granda artikolo okaze de Rio+10 aperis en la
germana fak-jxurnalo: M.Eissen k.a.; "Dek jaroj post Rio",
Angew. Chem. 2002, p.402.
Oni malpermesas dangxerajn kemiajxojn; kaj sercxas verdajn
metodojn por la sintezo. "Green Chemistry" 8/2001, scienca
jxurnalo pri "verda kemio" premiis al:

* Prof-o Li Chao-Jun, por lia eltrovajxo uzi transir-metalajn
katalizenzojn, kiuj laboras en akvo-solvajxo: www.tulane.edu *
Malgrandfirma inventajxo EDEN Bioscience trovis
nedangxerajn molekulojn, nomitaj har-pinglo-teknologio, kiu
instigas en plantoj la kreskadon kaj samtempe defendon
kontraux malsanoj kaj mangxemuloj. AVE observos, cxu ili
restos nedangxeraj: www.edenbio.com

* Bayer AG eltrovis hxelatigxenzon, kiu estas biologie
malkomponigebla.

> Bestaj Rajtoj:
Ofte la bienistoj tenas la bruton, kokinojn
k.a. amase. T.s., ke ili ne povas vivi laux ilia maniero kaj
ofte bezonas medikamentojn. En Svisio jam 1981 estis
malpermesata la amasa tenado de kokinoj. 2002 Germanio
sub la verda ministrino Renate Knast, kun du gravaj pasxoj:
* La kagxoj por kokinoj devas esti pli grandaj kaj strukturitaj
por ke ili povas movigxi simile al la naturo - ekde 2009
kagxoj estos malpermesataj. Jam nun cxe Bioland k.a.
ekologiaj bienistoj kokinoj povas movigxi libere en granda
halo aux/kaj herbejo kaj vivas lauxspecie.

* Finfine ankaux la ne-verdaj partioj akceptis enmeti la
Bestajn Rajtojn en la konstitucion de Germanio. Tio signifas, ke
bestoj havas propran rajton kaj ili ne plu estas simpla
varo. Se oni intencas uzi ilin por provi kaj pruvi
medikamentojn, oni devas observi pli da reguloj kaj se iel
eblas uzi ne-bestajn metodojn.

> Genetike Modifitaj Organismoj: Euxropa Unio nuntempe
havas moratorion, kiu ne permesas planti/meti GMO-ojn
ekstere. La Verduloj en la EP-o ne akceptos la liberigon
dume ne eblas retroveblo, etikedigo kaj responseco por
damagxoj.
(Laux EU-Oekonews 05/2001 de Hiltrud Breyer, MEP)

> Akvo: la tendenco estas, ke pura trink-akvo igxadas
malfacile en kelkaj regionoj.

* homoj kaj la industrio devas uzi gxin sxpareme - ekz-e en
suda Auxstralio, kie Pfizer (Pfocus, 2002-04) skribas "cxiu
guto nombras cxe Caringbah", kaj ili priskribas manierojn
efike uzi la akvon kaj eduki la homojn.

* La firmao Solar-Fabriko en Frejburgo (DE) evoluis
kompletan aparaton kiu uzas fotovoltaikon por pumpi kaj
purigi la akvon.

* en Burkina Fazo (Afriko, Sahel zono) eblas reteni akvon
kaj grundon pere de sxton-linioj, kiuj preventas kontraux la
forblovado kaj sekigado de la grundo. Nur tiam faras sencon
uzi la subgrundan akvon. Subtenita (ekz-e) de Deutsche
Welthungerhilfe (vidu sub NRO).

> Akvo en Israelo: tie oni inventeme okupigxas pri la akvo - temas pri 7 diversaj "fontoj" kaj 7 "malfontoj" cxi tie tute koncize: * La 7 "akvofontoj":

* La 7 akvo-problemoj de Israelo: * Komento(mw): Israelo (re?)inventis la pogutan akvumadon, kiu sxparas akvon kaj reduktas la problemon de la saligo de la grundo. Kaj Israelo grandskale replantas arbarojn (parte por fruktoj) en la dezertoj; komence ili bezonas multe da akvo, sed poste ili plibonigas la grundon kaj retenas la akvon pli bone. Gxi estas bona investo. La arbaroj estis forhakitaj antaux pli ol du-mil jaroj por konstrui ekz-e milit-sxipojn.

Al la komenco de tiu cxi AVENO AVE
 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)