>> Mozaiko (AVENO 25)
> Nutrajxoj devas enhavi ne nur kaloriojn. Por dauxre viv-
teni sin la korpo bezonas mineralojn, vitaminojn kaj tute
diversajn substancojn (naturajn kemiajxojn), kiuj subtenas la
imunsistemon ktp. Cxu ni verku informilon?
> La Malpura Dudeko (POPs) malpermesata.
INC5: La Stokholma Konvencio, 2001: Delegacioj el 122
sxtatoj akceptis la tutmondan malpermeson de 12 pesticidoj;
la konvencio ekvalidas kiam 50 sxtatoj ratifis la konvencion.
Entute malpermesataj estos ekde difinenda dato: Aldrin,
Chlordan, Dieldrin, Endrin, Heptachlor, heksaklorobenzeno,
Mirex, Toxaphen, PCB (poliklorizitaj bifeniloj) kaj cxi-rilataj
kromproduktoj. Pro Malario, DDT restos aplikebla limigite.
La Inuit-popolo estas tre koncernata, cxar ilia nutrajxo cxefe
konsistas el marbestoj de la norda maro, kiuj akumulas tiajn
pesticidojn; ili donacis al Klaus Toepfer, direktoro de UNEP
(Medio-Programo de UN), simbolan figuron por memorigxi.
Pro klimataj kauxzoj POPs "migras" al la polusaj regionoj.
Laux la nutrajxocxeno ekz-e en la blanka urso oni trovas gxis
10mg PCB/kg - kaj simile cxe homoj. Kiam ili malsatas kaj
foruzas sian korpan grason, la pesticidoj reiras en la sangocir-
kuladon kaj kauxzas malsanojn aux preventas la gxustan
kreskadon de bebo. Pri tio skribis Rachel Carson cx. 1970 la
libron "Silent Spring" (mallauxta printempo) - cxar birdoj
(agloj, k.s.) ne plu povis kovi la ovojn - cxar ilia sxelo estis
tro maldika. Sxi eltrovis, ke pro la amasa aplikado de
pesticidoj tiuj koncentrigxis en la rabobestoj, kaj malhelpis la
bonordan formigxon de la ovoj.
Krom tio kelkaj aliaj kemiajxoj agas endokrine, do kiel
hormonoj, kiuj ekz-e transformas viran sekson en virinan. Al
tiuj apartenas ekz-e tributil-stanano, kiu estas uzata por
protekti sxipojn kontraux la alkresko de maraj plantoj kaj
konkoj; kaj ftalatoj, uzataj kiel moligenzoj.
www.chem.unep.ch/pops (Nachr. Chemie, Majo 2001)
> Medikamentoj en la akvo: simile al tiuj kseno-hormonoj
temas pri parte dangxera malpurigado de akvo per
medikamentoj. Multaj ne estas metabolizitaj en la korpo de
homoj kaj brutbestoj. Ili agas rekte al la akvo-estajxoj kaj
ankaux parte pere de reciklita trinkakvo denove kaj ne-
kontrolite sur la homoj.
> Balenoj/delfenoj:
* Cxar balenoj mem orientigxas per sono, la bruo el
industriaj instalajxoj (ekspluatado de teroleo) allogas pli ofte
balenojn en la regionon inter Germanio kaj Britio - kaj tie ili
ne plu povas orientigxi kaj pereas sur la bordo de la
malprofunda norda maro. (laux D. Hansen, Nacia Parko
Schleswig-Holstein (Bad. Zeitg. 2002-1-17).
* Delfenoj ofte estas kaptitaj en grandegaj retoj de fisxkapto-
sxipoj - aparte kiam temas pri la kaptado de tinusoj, cxar
delfenoj kune vivas kun ili. Cxar delfenoj estas mambestoj ili
devas spiri aeron; kaj kiam kaptitaj ili sufokigxas en la akvo.
Oni ekpensas metodojn por forpeli delfenojn de la reto pere
de sono. Se oni volas mangxi tinusojn, oni devas scii
kiamaniere ili estis kaptitaj - alimaniere rezigni.
> Global 2000: Cxu iu rememoras la 1500 pagxan studajxon
en 1980 kiu raportis al la usona prezidento ? Tiam cxefe
temis pri resursoj kaj la populacio.
Nun okazos pli ampleksa studo, kiu nomigxas Milenia
Ekosistemo-Taksado (en: MEA). Walter Reid gvidas 2000
ekspertojn kiuj priskribos dum kvar jaroj la sanon de la
tutmondaj ekosistemoj kaj la influon pere de la homaj
aktivecoj. (Nature, #417, 112)
> Brazilo / Grundo-Posedantoj bremsas la evoluon:
Kreskanta populacio estas plurflanka afero. Bonflanke gxi
donas junulojn por dauxrigi la evoluon, kontraste gxi bezonas
politikon kiu disdonas la areon kaj ebligas laborlokojn; kaj
gxenerale gxi bezonas racion: kiomgrada kresko de la
populacio estas dezirinda kaj eltenebla en la koncerna regiono
kaj fari tauxgan politikon.
* La 17an de aprilo 1996 estas historia tago por la Movado
de Kamparanaj Laboristoj-Senteruloj de Brazilo, cxar en tiu
tago, 19 laboristoj estis sovagxe murditaj fare de la militista
polico en Eldorado dos Carajas en la provinco Parana. En la
sama tago la senteraj laboristoj okupaciis la plej grandan
latifundion de la suda regiono (Giacomett Marondin, la nuna
"Araupel") kun 83 hektaroj en la centra parto de la provinco
Paranao.
Post granda lukto kaj organizado de la laboristoj, 1604
familioj estis fiksitaj en 27 hektaroj eksproprietigitaj fare de
INCRA (Nacia Instituto por Agrara Reformo), kaj restis al
la entrepreno, 56.000 hektaroj, kiu estas ankoraux la plej
granda latifundio kaj la problemo ne estis plene solvita cxar
multaj familioj ne estis fiksitaj.
1999-5-10 800 familioj okupaciis alian parton.
Post 3 jaroj, la familioj produktas mangxajxojn tiel solvante la
problemojn de malsato kaj senlaboreco. Aliaj malfacilajxoj estis
ankaux solvitaj rilate al edukado (cxiuj infanoj kaj
junuloj estas en lernejoj) kaj rilate al sano (tie estas
organizita la Episkopa Grupo por la Infanoj kaj estas reto de
komunumaj agentoj).
Nun tamen post la solvado de tiuj problemoj, la familioj vivas
en maltrankvila etoso, cxar la provincestro de Paranao,
Sinjoro Jaime Lerner, per radikala sinteno, minacas eldomigi la
kampadantajn familiojn. Ni scias ke se li fakte ordonos la
eldomigon la sekvoj estos neantauxvideblaj, kaj la rezultoj
povas ecx pli malbonaj ol tiuj de "Eldorado dos Caraj s".
Do: eble ankaux vi skribu proponitan leteron de Joao Manoel
Aguilera Junior, 2002)
Mi petas de vi la cxeson de la perforto al la senteraj
laboristoj kaj la tujan fiksigxon de la familioj kampadantaj en
la areo por la solvo de la socia konflikto cxe entrepreno
Giacomett Marondin (nun Araupel) kun 83 hektaroj en la
centro de la suda provinco Paranao, en la plej granda
latifundio de la sudo de la lando. Respektoplene ... Al
Sinjoro Jaime Lerner, Provincestro de Paranao, Fakso (41) 219
7337, rete: ouvidori@pr.gov.br
Sinjoro Sebastiao Azevedo, Prezidanto de INCRA (Nacia
Instituto por la Agrara Reformo), rete:
presidencia@incra.gov.br
Sinjoro Fernando Henrique Cardoso, Prezidanto de la
Respubliko (Brazilo), rete: pr@planalto.gov.br
> Euro / Kamerunio: La homoj en la Euro-landoj gxojis,
kiam komence de 2002 la Euro materialigxis; la ECU jam
ekzistis dum kelkaj jaroj. Movigxi en tiuj landoj estas pli
simpla kaj eblas kompari la prezojn pli bone. Montrigxas, ke pro
diversaj imposto-sistemoj oni trovas grandajn diferencojn en la
najbara lando. Do, konsekvence oni devas harmonigi la
grandajn impostojn en la Euxro-Landoj.
Sed aliflanke la Euxro ankaux havas efikojn sur aliaj landoj,
kiuj uzis unu el la antauxaj valutoj, kaj nun timas pri
malbonaj konsekvencoj. Sekvas letero el Kamerunio:
En januaro 1994 ni spertis kun granda peno la duan deva-
lutigon de nia "CFA" franko, hodiaux kun la eniro de la
euxropa mono, la tria devalutigo estas neevitebla; kaj tio ne
povas okazi sen gravaj konsekvencoj: inflacio, senlaboreco,
fakte granda ekonomia marasmo. La entreprenoj ne povante
importi krudmaterialojn, bankrotas kaj produktas tre mal-
multe, kaj konsekvence, krimeco kaj senlaboreco altigxas
grandskale; bedauxrinde, nia koruptita registaro preskaux
nenion faras por solvi la problemon; cetere ili subsxtelas
helpon el ricxlandoj destinitan por la landa konstruado.
(Patrice Tonga, > Komento (mw): mi esperas, ke ne estu tiel
nigre en tiaj landoj - sed gxi klare montras la bezonon de
bonakvalita registaro, kiu faras legxan framon por ebligi
funkciantan ekonomion sen rabo-sistemoj kiel korupcio kaj
mafio. Prof-o Stieglitz, avangarda pensanto de Attac, donis
ekzemplojn kiel fari tutmondigxon kun social-ekonomiaj
framoj; cxefe bazita sur la propraj fortoj de la landoj.