Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj
Verdaj Partioj: (mll: VP.)
Gxenerala TTT-ejo: Verda Interreta Socio:
Global Greens
Bonvole trovi la ligojn sub Ligoj; la euxropajn
V.P. vi trovos pere de EFVP kaj iam rekte per la kontinenta sub-pagxo.
Nia TTT-ejo nun ligas al multaj verdaj partioj kaj kontinentaj
federacioj, uzante subpagxojn; en kelkaj landoj partio ne
ekzistas, sed verda NRO.
Entute la Verdaj Partioj (kelkaj havas alian nomon) sukcesis;
tamen, je malmultaj reduktigxis la nombro da parlamentanoj. La
nombro da ministroj altigxis (vidu ekz-e la raporton pri la
Euxropa Kongreso).
Partopreni en registaro kiel en Belgio, Finnlando kaj Germanio
montris malfacilajxojn. Cxu ni gratulu al la Vihreä Liitto, ke
ili forlasis la registaron en finnlando - cxar la majoritato
decidis konstrui plian atomcentralon ? Ni esperu, ke ilia decido
estis sagxa.
En Germanio felicxe ni ne havis tiun decidon, sed similan:
rilate la subteno de militoj en Kosovo kaj Afganio. Kelkaj
pacifistoj forlasis la partion pro tio. La mondo ja toleras
multajn malbonajn situaciojn sen subteni la subprematan parton
per milito.
> Afriko:
En Marto 2002 okazis la 2-a Kongreso de la Federacio de Afrikaj
Ekologiaj Partioj en Dakar. La Verda Movado igxis pli kaj pli
politike, ekz-e la Green Belt Movement kun Wangari Mathai. Tri
Verduloj jam estas ministroj: Abubacar Djalo ( Guinea-Bissau,
defendo kaj konfliktreduktado), Sylvio Michel (Mauritius,
fisxistoj), Ram Ouedraogo (Burkina Faso, pri nacia repacigxo).
Pro la kolonia historio oni uzas aux la francan aux la anglan en
plej grandaj partoj de la nearaba parto de Afriko. La kongreso
klopodis balancigi siajn klopodojn kaj financajn rimedojn; trovi
"unu vocxon" (en la rekta lingvistika senco kaj en la enhava
senco) por partopreni en la pinto-konferenco Rio+10 en
Johannesburg.
(Catherine Grèze en Update 2/2002)
Do, ni povus proponi ankaux al ili uzi Esperanton.
> Ameriko:
Usono: La VP. ricevis oficialan ("legal") statuson, do, la saman
kiel la du grandaj partioj. Elektitaj oficistoj estas jam 120.
Ili havas 200.000 membrojn kaj ili partoprenos je la Kongresaj
Balotoj.
Meksiko: La VP. forlasis la registaron de Fox, cxar gxi ne
komencis fari la promesitajn reformojn.
Mike Feinstein igxis urbestro de Santa Monica (... da
enlogxantoj), Kalifornio.
> Auxstralio 2002:
4,9%, du (+1) ge-senatanoj, Bob Brown (Tasmanio) kaj Kerry
Nettle (NSW). La Tasmania Verda Partio estis fondita 1972, kiel
unua verda partio de la mondo - Gratulon ! En sxia unua publika
letero Kerry nomis tri gravajn punktojn: Tutmondigxo, aparte sxi
menciis GATS (Tutmonda Konkordo pri la Komerco en la Servoj, en
2001 AVE tradukis dokumenton pri GxKKS en Esperanton); klimato
kaj forcejgasoj; respondeco rilate azilpetantoj.
Ili diskutas nun proponi ekologian imposton al uzado de fosiliaj
resursoj kaj samtempe redukti la imposton al la laboro. AVE 1999
publikigis dokumenton pri la sistemo de Ekologiaj Impostoj.
> Euxropo (Informoj plejparte el Update 1 kaj 2, 2002
Belgio: La VP. faris purpuran-verdan koalicion kun la verdaj
ministroj Vera Dua (Agrikulturo), Magda Alvoet (Sano kaj Medio)
(k.a. ?).
Ili jam sukcesis per traktato malsxalti la sep atomcentralojn -
post 40 jara aktiveco; t.s. la unuaj finigxos en 2015, la lasta
en 2025.
Britio (England and Wales Green Party): Cxifoje ili havas pli
multaj kandidatoj (930 dum marto) kaj altigxis la membro-nombro
al 5000.
Francio: Noel Mamere ricevis 5,25 % kiel kandidato al la
prezidento. Gxi estas sukceso por la partio, cxar gxi ankaux
ricevas sxtatan subtenon (ek de 5%); bedauxrinde la tri
"malgrandaj" ge-kandidatoj kauxzis tiel, ke poste ili devis
vocxdoni por la iom dekstra Chirac - por malhelpi la
nacionaliston Le Pen.
Germanio: La VP. findiskutis bazan programon (valida gxis 2020)
kaj krome baloto-programon. Ambaux entenas frazon en sia
internacia parto pri la protekto de malgrandaj lingvoj, i.i.
ankaux pri regionlaj kaj krome pri supernacia(j) lingvoj (tio
povus esti Esperanto, kio devus esti pridiskutata - vidu la
raportojn).
La unua verda elektita cxefurbestro estas Dieter Salomon, kiu
bone sukcesis en Frejburgo (200.000 da enlogxantoj) kontraux la
kandidatino de CDU (kiu jam estas urbestro en malpli granda
urbo) - sxi faris grandan eraron, varbante por si, ke verda
urbestro ne sukcesos ricevi suficxe da mono por la urbo de la
federaci-landa registaro (CDU-a).
Hungario: La komplika elekto-sistemo reduktas la sxancojn. VP.
kaj Verda Interdikto (?) trovigxas en koalicio Centro kiu gajnis
3,85%. Tio suficxas por eviti dekstran registaron.
Malta: En kvar komunumoj (kiuj egalas al 10% de la popolo de
Malta) Alternattiva Demokratika ricevis meze 5,7%; sed ne
suficxis por segxoj.
Nederlando: Groen Links nun havas 432 (post 398) komunumaj
konsilistoj.
La iomete nacionalista kandidato Fortuyn, kiu alvenis kun nova
partio, estis mortpafita.
Norvegio: VP. festas sian 15-jarigxon; nur malrapide sxangxigxas
la akcepto de verdaj vidpunktoj en N-o.
Rumanio (FER): preparas la 4-an nacian kongreson en autuno.
Federatia Ecologista din Romania
Pollando: VP. gxis nun ne ekzistas. Samideanoj trovigxis parte
en la liberala kaj la agrikultura partioj. Sed nun sxangxigxis
la politika sfero, kaj oni vidas lokon por memstara Verda
Partio.
Bonvolu skribi al:
Marek Kryda
Portugalio: Rugx-verda koalicio gajnis 6,97%, kio rezultis en 2
parlamentaj segxoj.
Svisio: Kantono Vaud (21 el 180 segxoj); Philippe Bi‚ler
preskaux sukcesis (mankis 829 vocxoj) por la kantona registaro.
Kantono Bern (15 el 200 segxoj).
Ukrainio: VP. malsukcesis en la naciaj elektoj, kiuj similis al
batalo. Tamen la Verduloj dauxrigos sian laboron por ekologia
kaj sociala socio.