Opinio - Palestinio/Israelo
Mi havas la vizion, ke iam araboj kaj judoj k.a. povas logxi pace kune en unu sxtato. Ili ja estas parencaj popoloj, kvankam la kulturoj kaj organiziteco diferencigxas.
Sed ja, nuntempe sxajnas plej bezonata ke ambaux etnoj/grupoj ricevu propran sxtaton kun plena auxtoritato.
1-e: Tio signifas por Palestinio, ke ili konstruu registaron kun iel ajn demokrataj reguloj (kun dispartigitaj fortoj), cxar nuntempe cxefe regas diversaj grupoj, kun diversaj celoj; kaj ke tiuj grupoj finu la atakojn kontraux israeloj.
2-e: Tio signifas por Israelo, ke ili respektu la teritorion de la palestinoj laux la aktuale validaj traktatoj - t.s. ke la novsetlitaj judoj en la regiono de la Okcidenta Bordo devus resetli en Israelon, aux igxi civitanoj de Palestino. Cxu eblas alimaniere disdividi la regionon ? Por eviti ke Palestino konsistas el du partoj, kiu montrigxas potenciala fonto de kvereloj. Kaj oni ankaux trovu manieron juste dispartigi la akvon inter la du sxtatoj.
3-e: Tio signifas ke cxiuj (arabaj aux islamaj) sxtatoj, kiuj gxis nun ne agnoskis Israelon, devas fari tion. Tiel ili helpas al la palestinoj atingi finfine normalan vivon. Alimaniere la paco ne estos stabila. Pozitiva evoluo - ekz-e la rearbarigo de la Negev-Dezerto, kiu estonte povus plibonigi la humideco- klimaton - bezonas pacon.

Nun (2002-05-01) ambaux flankoj nutras diablan cirklon:
* tiom la israela sxtato perfortas kaj subpremas kaj forprenas (setlante) la grundon de la araba etno (palestinoj),
* tiom la memmortigaj atakoj de arabaj homoj furiozigas la isrealojn.
Ambaux malamas unu la alian - sed ambaux devas vivi kune en suficxe malfacila regiono, laux la klimato. Necesas estroj ambauxflanke, kiuj respektas unu la alian kaj instruas siajn popolojn same. Se tiel povis okazi inter Francio kaj Germanio post pluraj militoj - kial ne eblus inter Palestinio kaj Israelo.

Multaj raportoj aperas pri la kruelaj agoj de israelaj soldatoj, ekz-e demandu cxe S.Said kiu priskribis perfortan agon kontraux virinoj.
Israelo timis neuxtralan enketon fare de UN.
Tio ne altigas la fidon al ili.
Opinio de M. Westermayer, sekretario de AVE, 2002-05-01 Intertempe Israelo decidis konstrui lim-baron je 130 km.

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)