Bonvenon al AVENO 33


2009-05-10/korektita 08-11 (fina ret-versio)

2009-07-26 Aldonita la prologo por Aveno 33:
25 Jaroj de AVE, unuaj AVE-anoj
 

Aveno 33 - komplete

Detalajn artikoloj kun fotoj vi trovos jen:

AVE & la Verda Movado

Mozaiko: Ekologio, Ekonomio
(2009-04-10)

Mozaiko: Socio, Homaj Rajtoj, Paco
(2008-11-15)

AVE Raportoj

Verdaj Partioj tutmonde

NRO-oj aktuala: Manifestacio 2008 en Benken


Fiksdatoj de AVE:
Mi invitas vin ĉiujn al niaj diversaj kunvenoj en 2009: Kaj tre ŝatas se vi respondos al mi kiujn kunvenojn vi partoprenos (intencas partopreni).

2009-07-25/08-01, Bjalistoko (PL), AVE-Kunveno okaze de la 94-a UK de UEA.

2009-08-22/29, Svitavy, AVE-Kunveno okaze de EkoTur; kun prelego pri Verda Ekonomio kaj/au "Videblaj kaj nevideblaj sekvoj de plastaĵoj en la akvaro".
aliĝi je P.Chrdle

AVE Bondeziroj
Karaj geamikoj, certe eblas fiereti pri kvaronjarcento de AVE. Jen koncize la gravaj eventoj de la AVE-Historio: AVE estis fondita en Marto de 1984 en Liege (Belgio) okaze de la unua renkontiĝo de la Eŭropaj Verdaj Partioj.
El la fondintoj:
Christopher Fettes (unua redaktoro de AVE-NOvaĵoj, AVENO), - Irlando
Jean-Claude Thumerelle (unua sekretario ĝis 1991 ?) - Belgio
Robert Burnay - Belgio
Wolfgang Guenther, Ute Haas, Ruth Paintner-Trumpp - Germanio
Kaj aliaj de-komencaj kunlaborantoj:
Maire Mullarney (ŝi mortis 2008*) - Irlando
Emilo Mas (red-o de Aveno 6 (Sunradioj 1, komuna ĵurnalo por pluraj asocioj);
Claude Rouget eldonis la ekologiisman ĵurnalon VERDire - Francio
pardonu se mi pretervidis iujn - bonvolu sendi la informon al AVE@verduloj.org
Venonte venos listo de aliaj ekologiaj iniciativoj en Esperanto:
i.i: Ekologia Rondo Esperantista "ekoperanto" - ek de 1977? (Bert de Wit, k.a.)

Kiam eblis AVE-anoj kunvenis enkadre de esperantistaj kaj Verdulaj kongresoj. 1991 je la unua Eŭropa Kongreso de la Verdaj Partioj en Zuriko. Tie okazis interpretado de la ĉefaj prelegoj en Esperanton fare de Claude Piron kaj Farjon de la Gatinerie - ilia partopreno estis organizita de Mireille Grosjean dank al geamikoj el Francio kaj subtenita de la svisa-verda kongres-organizanto Hans Beat Schaffner.
AVE k.a. sukcesis ke la Eŭropaj Verduloj akceptis kelkajn resoluciojn favore al la uzado de Esperanto en la Eŭropa Unio; sur nacia nivelo la franca (1999) kaj la germana (2009) Verda Partio enmetis Esperanton en siajn Eŭropo-Programojn. Aliflanke AVE tradukas gravajn dokumentojn de la Verdaj Partioj. Je la kongreso en Zuriko Manfred Westermayer transprenis la agadon de AVE-sekretario de Emilio Mas. Dum la AVE-kunsido en Gotenburgo, 88a UK 2003, majoritato aklamis la ne-formalan statuson de AVE, kio estis poste konfirmita per voĉdono inter la membroj. AVE kunlaboras ankau kun Esperanto-Organizaĵoj kiel UEA kaj SAT, k.a. kiel EEU (en Maribor), Internacia Renkontiĝo (Riga) kaj kunvenos en 2009 je Ekotur (Svitavy). La koncernajn dokumentojn vi trovos je Verduloj.org au petante la sekretarion. Por membriĝi al AVE vi povas (sed ne devas) esti membro de iu Verda Partio, sed vi devus akcepti niajn "Celojn" kaj la verd-politikan filozofion. Bonvole informi AVE se vi aktivas (pli au malpli) en iu ajn NRO au partio por nia statistiko. *) Omaĝo al Maire Mullarney (1922 - 2008) Profesie ŝi estis flegistino kaj ĵurnalistino, sed dum ŝia tre aktiva vivo ŝi batalis por multaj bonaj aferoj/kauzoj, ekzemple lingvaj rajtoj, ekumenismo kaj familiplanado, kaj aparte kontrau batpunado en la lernejoj - tre ofte uzata irlande antau 50 jaroj. Ŝi estis jam 56-ara kiam ŝi unue renkontis Esperanton, kaj ŝia plej granda bedauro estis ke ŝi lernis tro malfrue por instrui la lingvon al siaj dek-unu infanoj (ĉiuj hejmedukitaj ĝis la aĝo de dek-du). Ŝi estis inter la kunfondintoj de la Verda Partio de Irlando en 1981, do estis nature ke, tri jaroj poste, ŝi estiĝis ankau kunfondinto de AVE. Inter ŝiaj pluraj libroj estas tre konata verko pri hejmedukado, kaj bonega enkonduko al Esperanto kun la titolo "Everybody's Own Language". Ŝi mortis 86-jara. Christoforo Fettes

Adreso kaj pagmanieroj:
  • Statistiko:
    Post trakribrado de la listo AVE havas 350 membrojn, interesulojn kaj abonantojn de nia bulteno Aveno. El tiuj 30 estas asocioj, kaj nuraj abonantoj de Aveno.
    Ĉirkaŭ triono estas virinoj.
    Kunlaboras en la provizora estraro:
    Goerge Sossois kaj Manfred Westermayer
    Pluraj komitatanoj akceptis kunlabori por aparta temo aux regiono, kaj pluraj membroj sendis valorajn informojn kaj artikolojn.
    Regule la sekretario elektronike dissendis artikolojn.
    La printita versio de AVE aperas unufoje jare.

  • Nia nova diskutlisto (pro politikaj kaŭzoj ne plu ĉe Yahoo):
    Por aliĝi bonvolu viziti:
    http://lists.riseup.net/www/info/verduloj

    Kaj alklaki "subscribe" - poste vi ricevos ret-mesaĝon (en la angla), ke vi devus resendi konfirmilon (ke vi estis tiu kiu aliĝis, kaj ne iu viruso k.s.)
  • Adreso kaj pagmanieroj:

     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
    La AVE-Kotizo (propono, jare, libervole pagenda):
    A-Landanoj kaj riĉuloj: 5 EUR
    B-Landanoj: 2 EUR
    Pagenda al nia UEA-Konto: avex-z
    aŭ per monbileteto (EUR, (USD, GBP, YEN)) en letero.
    Gxenerale vi povas pagi al la posxtkonto de UEA en Nederlando:
    IBAN: NL24PSTB0000378964, BIC: PSTBNL21
    notico: (de "via nomo" por Kto. avex-z)

    Sekretario: Manfred Westermayer
    Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen (Germanio);
    Ret-adreso: AVE
    AVENO-Indekso

    Agotagoj de UN, ...


    Al la enirpordo