AVENO 33
Mozaiko: Ekologio, Ekonomio
2009-04-10

Centra Azio - sen atombomboj
La kvin shtatoj de Centra Azio formas la unuan grandan regionon sen nukleaj armiloj / atombomboj. (lau taz/dpa 2009-03-23, p.8)
Komento AVE/mw: Sovetunio uzis la terenon de Semipalatinsk, Kazahhio, por fari provojn de atomeksplodoj. La libro de Trutanov "Tra la inferno de Semipalatinsk" klare montras kiajn terurajn damaghojn kauzis tiaj eksplodoj (same ankau la provo de Usono, Francio, Chinio). Kunpasaghero en trajno al Alma Ata post la UK en Pekino, 2004, rakontis pri muzeo "Kuns(t)kamera" de abnormaj organismoj (i.i. meduzecaj homaj beboj) pro la ekslpodoj en Semipalatinsk, kiu trovighas en la medicina fakultato de Alma Ata.

Sukero el Steevia: Dolchega enhavo de planto - alternativo por sukero.
freestevia.de

Alvoko organizi surloke je la tutmonda Chernobil-Tago 26-a de Aprilo.
Jen la pagho kun multaj dokumentoj en la franca kaj angla: Chernobil-Tago (en, fr)

Aveno 33 - 2009-03-26

Atomenergia Katastrofo jhetas longegajn ombrojn
Ech pli ol 20 jaroj post la atom-eksplodo en Chernobil montrighas la viv-dangherecon de radioaktiveco aparte en la "malpermesita" regiono chirkau la atom-reaktoro. Esploristoj de franca kaj usona universitatoj dum la Majo kaj Junio de la jaroj 2006 ghis 2008 ili enketis (je 731 lokoj) la nombron da insektoj, papilioj, libeloj kaj araneoj tie. Same en antauaj jaroj ili enketis la nombron da birdoj. Ili konstatas ke ju pli alta la radioaktiveco des pli malalta la nombro da tiaj vivuloj. (lau Biology Letters online, kaj DPA/taz 2009-03-20, p.18)
Komento/ mw: ankau en tiuj regionoj kie falis la radioaktiva pluvo en la tagoj post la katastrofo trovighas pli alta radioaktiveco en fungoj kaj similaj nutrajhoj, kiel sovaghaj bestoj kaj lago-fishoj. Miaj pli junaj fratoj tiam havis ch. 33 jarojn; post 20 jaroj ambau perdis la tiroidan glandon pro riska evoluo tie. Mi supozas rilaton kun la Chernobila katastrofo. En Germanio ekzistas regula enketo (registro) de kancero je infanoj - sed ne pri kancero je plenkreskuloj. Oni scias, ke sangokancero (leukemio) pro radioaktiveco bezonas multajn jarojn por el-montrighi. Enketo trovis altigitan rilaton de infanaj kanceroj en proksimeco de 5 km chirkau atom-reaktoro - kiu ja rajtas eligi radioaktivajn substancojn en certa kvanto.

AVENO 33 - 2009-03-10

Mortiga Modo:
Certe vi konas tiujn junulojn kiuj shatas aperi kun "shton-lavitaj ghinzoj" (pantalonoj, kiuj aspektas delonge uzataj - sed fakte estas nov-achetitaj. Mi opiniis, ke ili vere estas "shton-lavitaj", sed fakte ili estas prilaboritaj pere de sabloblovilo. En Turkio oni faras tion en malgrandaj laborlokoj sen tauga protekto de la junaj laboristoj. Nun tiuj komencas morti pro "silikozo" - do, la sablo-polvo eniris la pulmojn. Profesoro Kilicaslan diras ke tiu malsano ne estas kuracebla, kaj li timas, ke eble duono de ch. 10.000 junuloj finfine mortos pro tio. Li postulas ke la registaro zorgu por taugaj instalajhoj.
(lau J. Gottschlich, Bad. Ztg. 2009-03-06)
Komento de AVE/mw: bone - zorgi pri taugaj instalajhoj (tutmonde - kaj pri multaj similaj laborlokoj). Kaj aliflanke eviti tiajn modajn stultajhojn kiuj endangherigas la homojn (au naturon - kiel je birdo-plumoj).
intertempe Turkio malpermesis tian neprotektitan laboron, Aprilo 2009

Shanghurboj tutmonde: (Plia informo de Jennifer el Australio)
Temas pri lokanoj kiuj urgxe kunlaboras por kuragxigi la urban, provincan kaj sxtatan registarojn atenti kaj serioze pritrakti la klimatan sxangxigxon kaj la bezonon cxesigi la uzadon de petrolo pro la kosto. La fondinto estas brito, Rob Hopkins, el Totnes en sudokcidenta Anglio. Cxe Youtube trovata per Google- transition towns- oni trovos lian prelegon (en la angla). Morgau ni infomigxos pli pri 'transition towns' tra la mondo kaj mi kredas ke kunlaborado per Esperanto estus mirinde efika. Per Esperanto eble oni povos kontakti komunumojn de gxemelurboj por intersxangxi ideojn, planojn, konsilojn ktp.
Gxis nun 'sxangxurboj' trovigxas en Britio,Germanio (Berlino), Kanado, Nederlando, Italio, Cxilio, Usono, NovZelando.

2009-03-01, Australio, Kiel redukti la dangxeron de brul-katastrofo ?
Fakte ni logxas en la urbo (Melburno) mem, sed mi ankorau timas cxar cxio estas sekega kaj ankau nia ligna domo estas cxirkauita de arboj kaj parkoj.
La manko de pluvo en la suda parto de Australio estas la cxefa problemo. Plej ofte estas fulmo kiu komencas la fajrojn kaj la sekeco kaj la vento kiu malebligas rapidan cxesigon. La cindroj kaj brulintaj arboj restas problemoj kaj post morgau la prognozo atendigas nin pri plua 'nigra tago', cxar ni refoje atendas ventegon. Certe la vitikulturo kaj aliaj frukto-agrikulturoj bezonas multe da akvo kaj kutime prenas la akvon el la rivero Murray, sed nun la nacia registaro limigos tion kaj starigas novan multekostan politikon por replenigi la Murray riveron, la vivofonto de la plej homplena parto de la lando. Tamen sen pluvo mi dubos cxu tio eblos. Vintro kaj espereble akompanonta pluvo baldau komencigxos. Bondezirojn, Jennifer kaj Alan Bishop
Rimarko de AVE/mw: La klimato en suda Auxstralio pli kaj pli sekigxas, supozeble pro la forceja efiko kauxzita de nia tutmonda teknologia kulturo. Eble ankaux la klimataj ciklo de El Ninjo kaj El Ninja atribuas al gxi. Evidente la registaro eklaboras pri la tasko limigi la akvo-uzadon, por kio ni bondeziras, cxar estas malfacila limigi la - alkutimitan - uzon de akvo. Se la rivero havus pli da akvo, tiam la grundakvo estus pli alta kaj la arboj ne tiom sekigxus.

Jen cxi-rilata mesagxo de senatoro Bob Brown (Verduloj) (angle):
Australiaj Verduloj

Aldona informo de Save-our-Seeds (savu-niajn-semojn) al la menciita Kiber-Agado:
Ekde 1998 oni diskutas pri la permeso de du novaj tipoj da GMO-majzoj:
(bt 11 de Syngenta/Bazelo kaj 1507 de Pioneer/DuPont (Usono). saveourseeds.org

2009-02-25 Aveno 33

Letero al EU-Ministroj kontrau MON 810
Karaj geamikoj en la EU-landoj,
jen la alvoko partopreni la Kiber-Agadon de Juan Behrend de la Europa Verda Partio. Je la sekva Lundo okazos vochdonon en la EU-Komisiono pri la kultivado de GMO-majzo MON 810 (de Monsanto) en Hungario kaj Austrio.
Sindeteno de via ministro signifos JES-on.
La retejo montras leterojn jam en pluraj lingvoj kaj adresita al la koncernaj agrar-ministerioj - bonvolu alklaki vian landon/lingvon, legi la leteron kaj se vi akceptas plenigi la adres-kampeton. Tie eblas aldoni personan rimarkon. gmo-free-regions.org

Please take part in the Cyber Action on the GMO maize MON 810 and spread this email to all friends and allies! On MONDAY, Environment Ministers will vote on the Commission proposal to lift the bans on the cultivation of MON 810 in Hungary and Austria. You find a letter to be sent to your Minister at: http://www.gmo-free-regions.org/stop-the-crop-action.html   Please find more information below. It is crucial to convince the Governments now to vote against the Commission proposal! Each abstention will be counted as a vote in favour of the proposal. Kind regards from The Green Food Campaign greens.eat-better
(Corinna Zerger, Irmina Pelc, Jean Kutten, Antje Koelling, Michael Earle, Hannes Lorenzen)

Aveno 33 - 2009-02-20

2009-07-05 organizatas biciklado de Hamburg al la klimattendaro en Kopenhago. La tendaro okazos inter la 11-19a de Julio 2009.
Okazos komuna biciklado ek de Hamburgo je la 5a.
La organizantoj volas gastigi eventojn, kaj fari aktivismajxojn [nedevigajn versxane] survoje. Se vi volas partopreni aw ecx kunorganizi, bonvolu kontakti la homojn de la Jugend Umwelt Projektwerkstatt (junula medio-ateliero) en Bad Oldesloe. (informo de Ronaldo N)
germanlingva retadreso (BUND junularo): cyclingforchange@gmx.de

Jen blogo kie vi trovos pli da informoj - ghis nun en la germana. blogo (de)
b-vu alklaki: "Radeln fuer ein anderes Klima"
Se vi intencas kunbicikli enkadre de Esperanto-grupo b-vu informi Ronaldon:

Armeaj aviadiloj kauzas kanceron - chu iu scias pli pri tio ?
Jen informo de leganto-letero pri tio: Chirkau la manovro-regiono en orienta Vestfalio (Augustdorf) en la linio kie alterighis la armeaj jetoj altighis la kanceroj. Kaj de Ramstein kie la usonaj jetoj alterighas estas sama problemo. Laudire tiaj bataljetoj uzas radioaktivajn substancojn kiel brul-akcelenzoj por la t.n. post-bruligado. chu iu scias pli pri tio ? (lau Chr. P. Oehmichen, taz, 2009-02-18) Komento AVE/mw (lau letero de ??): eble ne temas pri radioaktiva substanco sed pri kemia: tipo de hidrazino, sed venena.

2009-02-20 supozeble Rusa armea shipo kauzas "oleo-tapishon" sude de Irlando kaj Valisio.
Post tankado de la shipo drivas 500 tunoj da oleo kaj oni timas ke ili malpurigos la bordojn. (dpa/Bad. Ztg., 2009-02-20, p.10)
Sur la sama pagho trovighas pluraj malagrablaj anoncoj pri Rusio (dronigo de china shipo; jes,ja, ghi volis fughi el la haveno - sed eble oni havas aliajn rimedojn); ebriuloj malbone kaj danghere kondutas en aviadiloj.) Kaj sur p. 1 & 5 oni* raportas ke la murdisto(j) de Anna Politkovskaja ankorau ne trovita(j) - post stranga proceso oni devis lasi en liberecon la suspektulojn. Komento de AVE/mw: Al sinceraj jhurnalistoj en Rusio minacas murdo - la registaro evidente malshatas malferman jhurnalismon.

AVENO 33 - 2009-02-18

2009-02 Nun en Tajvano ofte okazas amasbiciklado por plezuro, dum duono de tago, kun centoj da bicikloj. Qiyao

Pri elektromagneta sensibileco:
Multaj el ni uzas mobilan telefonon kaj WLAN por la interreto. Certe vi jam audis pri la riskoj de tia teknologio, aliflanke la lobiistoj diras ke ne estas risko. Fakte la risko altighas kun la intenso kaj la metodo de la tia radiado, kaj evidente ekzistas la risko de alergio. Pri tio mi legis frapan ekzemplon, kiu trovighis en tute serioza gazeto jam sur la tria pagho: Ulrich Weiner (32) kiel junulo entuzmiasmighis por tiu nova teknologio de mobila telefonado, kaj tio ighis lia profesia laboro, radiokomunikado. Sed post kelkaj jaroj komencis stranga alergio, ghis kolapso de la cerba funkcio, se li trovighas en la kampo de radioondoj. Nun li povas vivi senprobleme nur en loko kie ne trovighas (senteblaj) radioondoj, krom li estas pluraj aliaj homoj kiuj ankau estas trafitaj de la elektromagneta sensibileco. (lau Franz Schmider, Badische Zeitung, 2009-02-16, p.3)
Komento de AVE/mw: ni estu singarda uzi tian teknologion, ghi bezonas almenau kontrolon kaj lim-valorojn. Fakte la radioondoj (elektromagnetaj) interagas kun la sinapsoj de la cerba sistemo, kiuj ja ankau uzas elektronikon. (pliaj informoj sekvos)

Saluton!
Mi estas brazila esperantistino kaj mi petas vian helpon disvastigi internacie kreadon de Fondajho por protekti estingantan brazilan pluvan arbaron kaj sian gravegan ekosistemon: "Mata Atlantica" che Mantiqueira Montaro. ("Mata Atlantica" enhavas multe pli biodiversecon ol Amazonio, kaj sia nuna situacio estas vera ekologia katastrofo).
La "Mantiqueira Fondajho" jam havas lokon (granda naturprotektada bieno en Mantiqueira Montaro) kaj infrastrukturon, donacitaj senpage de Lino Matheus de Sá Pereira, sinjoro amiko mia, simpatia al esperanto, sindedicha naturprotektisto dum pli ol tridek jaroj. Nun li serchas personoj kaj organizajhoj interesataj je helpi - labore (mono-ricevante au voluntule) au per-mone - je tiu nobla projekto, kiu interesas sendube al la tutmondaj verduloj.
Krom direkta naturprotektado, la fondajho celas ankau la necesan eko-edukadon de la chirkauaj popoloj kaj socio-ekologiajn agadojn, intencante harmonian naturkunvidadon. Tiuj kiuj interesighos, bonvolu kontakti min por pliaj informoj:

La retpagharo estos konstruata che mantiqueirafoundation.org
Informoj pri la loko (nuntempe estas naturprotektada bieno, kun gastejoj): fazenda boavista
Amike salutas, Molina Milanez

AVENO 33 - 2009-02-10

2009-01-26, Bonn (DE), Fondighis IRENA "International Renewable Energy Agency"
(Internacia Agentejo por Regajneblaj Energioj). Claude Turmes (MEP, Verduloj) kiel raportisto de la EP subtenis la plian evoluon de regajneblaj energioj. IRENE plifaciligus la investadon kaj kreadon de laborlokoj kaj aliflanke reduktus la dependeco de importenergioj.
Samdirekte la Europa Verda Partio delonge postulas "Europan Komunumon por Regajneblaj Energioj", ERENE. Lau Rebecca Harms (MEP, Verduloj) ghi substituu la traktaton EURATOM, kiu estas la bazo por la miliardoj da subvencio favore al la atomenergio. ERENE

AVENO 33 - 2009-01

Fishoj - trofishitaj:
Pardonu - denove pri la trofishado. Sed vere multaj fisho-specoj estas en la danghero de ekstermigho. Lau EU-legho la fishistoj ne rajtas albordi ne-celitajn fishojn. Ekz-e char la kvoto de aparta speco jam estas plenigita, sed ankau se ili trovas pli favoratajn - au pli grandajn - ili forjhetas la troajn - nefavoratajn. Kompreneble tiuj fishoj plej ofte ne supervivadas. Novaj retsistemoj povas redukti tiun nedeziratan kaptajhon je 80% - lau WWF. "Eliminator-Reto" estas konstruita tiel, ke ghi enhavas truojn - tiel ke la dezirataj fishoj estas kaptitaj kaj la aliaj povas forfughi (ekz-e eglefino supren, moruo malsupren). (lau taz, 2008-12-16, p.2 kaj 2008-12-20, p.7)
Kaj aliflanke WWF kunlaboras kun la vendejoj, por ke tiuj ne plu vendas la endangheritajn fish-specojn (ekze- dorno-sharkon (germane: Dornhai - el kiu oni produktas la "Schillerlocke"). tutmonde
Fischratgeber

Aveno 33 - 2008-12-28
Por-agrikulturaj subvencioj en EU-landoj:
Travideblo gravas en demokratio. pro tio finfine ankau EU publikigas la mon-fluojn por subvencii la agrikulturon; parte ghi ja subtenas ekologiajn aferojn - en la germana.
transparenzdatenbank.at
agrar-fischerei-zahlungen.de
En aliaj EU-lingvoj: funding

1.226 - Temas pri la nombro de birdspecoj, el 9.856 nombritaj, kiuj, laù Monda Unuigho por la Naturo (IUCN), estas en "kriza danghero de finigho"; tio estas 1 birdo el 8 ! Aldonighas 835 aliaj birdspecoj "preskaù minacitaj".
La kialoj estas konataj : la intensega senarbarigo, la malbonigho de la chirkaùajho, la konkurado kun invadantaj ekzotaj specoj kaj la klimata transformigho.
(laù la revuo "Agenda Plus", n°203, dec.2008/jan.2009, BE-Louvain-La-Neuve, agendaplus.be ) (info de Germain Pirlot)

Filmoj pri ekologio, soci- kaj natur-agrabla turismo, GMO:
filmo

Baldau aperos filmo, en la franca lingvo, pri senkemiaj nutrajhoj kies titolo estas: Nos enfants nous accuseront, ghi signifas:
Niaj infanoj akuzos nin!
Vi povos spekti la ''bendo-anonco'' en la franca lingvo sed subtitolita en la angla. jen la filmo
Spektinde. Samideane via. Claude Bros

Aveno 33, 2008-11-30

NE al GMO en EU !
Post la kompleta mesagho kiun mi sendis antaunelonge:
Emile MAS proponas subteni peticion, kiu estis lanchita de sciencisto, SERALINI, kolego de Christian Vélot, alia altnivela sciencisto famkonata en Francio. La du estas favoraj al esperanto ...
Kaj la inicianto de cyber-acyerus, nomita Alain Uguen , jam lanchis peticion pri la afero ERIKA, en 8 lingvoj, inkluzive esperanto ! Do, ni gesamideanoj, havas maloftan okazajhon, uzi Esperanton, por kontribui al nia komuna vivo, kaj ankaù pruvi la utilecon de Esperanto.

Ciber-agado - la virtuala manifestaciado de engaghitaj civitanoj. Jen kelkaj regionaj kaj tutmondaj ekzemploj. Se vi scias alian gravan ligilon el via regiono -bvu informi AVE-n.

Campact.de
cyberacteurs.org (fr)
MoveOn (en, Usono)
AVAAZ (13 lingvoj)

Por produkti palm-oleon la firmaoj forhakas pli kaj pli grandajn areon de la pluvarbaroj en Filipinoj kaj ankau en Kolumbio. Ili ne nur forpelas la tie vivantajn bestojn sed ankau la familiajn kamparanojn kiuj vivas tie. Ili petas subten-subsubskribojn. Regenwald.org

Moskvo (simile kiela aliaj megalopoloj/ mega-urboj) dronas en la trafik-shtopigho. Kiam mi vizitis Moskvon mi preskau ne vidis biciklantojn. La Metroo estas bonega, sed la kalkulita nombro da homoj nun estas pli granda; kaj nun estas multe pli da privataj autoj. (lau foto en Bad. Zeitung, 2008-11-24)
Kion Fari ? (citajho de Lenin):
Distribui la komenco-tempon de firmaoj, lernejoj, oficejoj.
Bicikli - ebligi al homoj uzi la biciklojn por mezlonga vojo (ghis 6 km) la bezono da trafik-areo estus malpli granda. Bremsi la kreskadon de la mega-urboj: malcentrigi - favorigi la investon kaj lokigi institutojn en aliajn urbojn.

La novelektita usona prezidento strebas al klimate agrablan ekonomion.

Interreta kurento-vorado:
Kelkfoje mi ricevas retmesaghojn kun belaj kaj grandaj bildoj, kiujn mi ne mendis. Tion mi ne shatas; sufichas kelkaj vortoj. Forsendi retmesaghojn kun grandaj bildoj al multaj homoj, kiuj ech ne volas la bildojn, signifas malshparon da energio.

Gugli - energio-vora afero.
La interreto intertempe estas mondvasta, sed aliflanke, kion oni ne rimarkas kiel uzanto, ghi bezonas kurenton povumon de 20 Gigawatt. Interesa demando: Kiom da CO2 produktas unuopa guglo-demando ? La respondo: Inter 0,2 gramoj (firmao) kaj 7 g (lau prof-o Wissner-Gross de Harvard). La unua (0,2) rilatas al la rekta uzo, dum la dua rilatas al la energio-bezono de la tuta komplekso. Google ja krome ofertas plurajn aliajn servojn: "maps", "earth", "youtube". (lau Ch.Ries, Bad.Z. 2009-01-22, p.10)
Komento (MW): Google elektas sidejojn kiuj ofertas fortan kurentopovumon, ekz-e loko kie pli frue trovighis aluminiumo-uzino. Eblas gugli pli efike, se oni uzas pli detalan demandon. Eblas eviti gugladon se oni uzas leksikonon (dum ghi ekzisatas paperforme) je malshaltita komputilo. Alia kampo estas la interagaj paghoj sub Java, ka.; tiu tekniko estas efika por la uzanto sed malefika rilate la energio-bezono je 10-ono, kompare kun kompilitaj programoj.

Verda IT - altigi la efikecon:
Komputiloj, t.n. serviloj, malshparas energion kaj resursojn, char ili ofte ne laboras plene, sed je 20%. Nova teknologio, t.n. virtualaj serviloj evitas la instaladon de pluraj komputiloj; pere de pluraj procesoj sur la sama mashino. (lau informo de Franz Alt:
sonnenseite.de

2000-Watt-a Socio:
Bonan sloganon oni trovis en Svisio rilate energie pli efikan estontecon: La 2000-Watt-a Socio. 2000 Watt estas la averagha energio-konsumo de chiu mondano. Lau kalkuloj tio ankau estas la limo - lau produktado kaj klimata efiko - kion povus elteni nia planedo. En la malvarmaj regionoj de la Tero granda potencialo por shpari energion montrighas la izolado de la domoj. Tutmonde estas la trafiko kaj lumigado. Ekz-e komuna uzado de automobiloj evitas la bezonon havi propran auton por multaj homoj - jes, ne por chiuj. Kaj pli bona kaj inteligenta publika trafiko ebligas tion pli kaj pli. La realeco: Ekz-e en Germanio la energi-bezono de unu homo estas 6000 Watt. En Svisio jam pluraj grandaj urboj sindevigis al la celo uzi ne pli ol po 2000 Watt je homo. (lau B. Janzing, Bad.Z. 2009-01-09, p.20; Novatlantis.ch kaj 2000 Watt Gesellschaft

Aveno 33 - ekologio (2008-11-08)

Post la abeloj mortas la fazanoj.

En printempo 2008 mortis kelkaj mil abelo-popoloj en la regiono de supra Rejno pro aplikado de la pesticido Clothianidin de firmao Bayer. La chasistoj informis en autuno ke multaj junaj fazanoj malsatmortis char mankis la insektoj, ilia chefa nutrajho. Pix ankau demandas la federacian registaron de Baden-Virtembergo, chu la viando de sovaghaj porkoj enhavas la pesticidon. Li prezentis mocion malpermesi la pesticidon Clothianidin. "Ni bezonas re-shanghon en la agrikulturo al la malnova praktiko de kultivado per alternaj plantoj dum almenau tri jaroj. Tion faras la svisa agrikulturo kun bona rezulto rilate la kontrolon de la majz-radika anobio (insekto kiu boras en la radiko). " (Pix) Kaj ni Verduloj postulas la subtenon de natur-konformaj metodoj preventi kontrau nedezirataj insektoj.
(Reinhold Pix, Verdula MP en Baden-Virtembergo/Germanio, 2008-11)

Hiltrud Breyer (2007-07) pri kemiajhoj en la chirkauajho
Ni bezonas fortan dekreton en la EU pri la Registrado, Evaluado, Rajtigo de Kemiajoj (REACH).
La analizo de mia sango farita de WWF montris:
Malgrau respondeca nutrado ni akumulas ne-naturajn kemiajhojn en la sango. Ili trovighas chie. En la lavpulvoro, vestajho, mebloj, komputilo.
Ni povas protekti nin nur limigite. Kelkaj el ili restas dum la tuta vivo en la korpo. Kiel patrino mi mamnutris miajn infanojn, char tio estas la plej bona nutrado por beboj. Sed tiamaniere mi transdonis al ili sano-riskon. Pro tio ni forte postulas dekreton pri la produktado kaj surmerkatigo de kemiajhoj, kiu protektas la homon kaj la naturon kontrau dangheroj. Kemiajhoj devas esti kontrolitaj rilate iliaj riskoj kaj oni ne rajtas porti ilin en la merkaton se ili montrighas san-dangheraj kaj aparte kiam ili estas persistaj. (lau teksto de H. Breyer (2007-07) je la diskutado de la EU-dekreto REACH)
intertempe ghi estas decidita, sed ne sufiche forte protektas la homojn.

Klimato-shangh(igh)o:
Griza vualo rapidigas la fandadon de Grenlandaj glacheroj. La fumo el la bruligado de karbo sen apliko de bonaj filtriloj - nuntempe aparte el Chinio, Hindio kaj Vjetnamio - rapidigas la fandighon de la glacheroj sur Grenlando kaj la Arkta Glacio. La griza koloro kaptas la energion de la suno, anstatau reflekti ghin. La fandon de tiu giganta amaso da glacio altigus la mar-nivelon finfine je 6 m. Necesas apliki nuntempan teknologion por pli bone bruligi la karbon kaj filtri la fumon. (lau R. Wolff, taz, 2008-09-23, p.9)
Samtempe la klimata varmigo fandigas la perma-frostajn grundojn (grundo en norda Siberio, ktp., kiu ghis nun ne varmighas super 0 °C). La konsekvencoj povas esti katastrofaj. Multaj oleo-duktoj kushas sur tia grundo, kaj povus rompighi. Rubejoj de la atomindustrio ka de kemiajhoj havos kontakton kun la fluanta akvo. Ankau la vivo de la nomadoj en tiu regiono dependas de la permafrosto.
(lau B. Clasen, taz, 2008-09-24, p.8)

Pontoj - du-flanka afero
Oni planas gigantan ponton, 19 km-ojn longa, inter Germanio kaj Danlando, t.n. Fehmarn-Belt Ponto. La germana naturprotekta NRO NABU protestas kontrau la konstruado, char ghi bezonas 70 pilierojn. La konstruado de tiuj estas ligita kun bruego kaj malpurigo (sedimenta nebulo) de la regiono dum pluraj jaroj. La malgrandaj balenoj (porko-balenoj) kaj fokoj en la Balta Maro jam vivas je la limo de ekstermo, kaj tiel pli suferus. Krom tio, la ponton tenus harfoj da kabloj, kiuj povas esti dangheraj por la migrantaj birdoj. NABU.de
Belt-Querung
(NABU, 2008-09-20)

Artikolo pri la uzado kaj funkcio de kompost-necesejo: (en pluraj lingvoj, sed ne en [eo], kiu emas traduki ?
necesajoj
(de Gereon, 2008-08)
Pri seka komposhtiga necesejo:
komposht-necesejo

Letero el Tajvano: - Karaj Esperantistoj!
La biciklo popularighis en Tajvana dum la pasintaj monatoj. Nun la plej vendata veturilo estas la biciklo, inkluzive normalaj kaj faldeblaj bicikloj.
Chi tiuj monatoj la prezo de benzino altighis, kaj oni emfazas, ke oni shparu energion kaj malmultigu la uzighon de karbono. Nun pli kaj pli multaj homoj veturigas al la laboro per biciklo. Cetere, frumatene kaj vespere pli kaj pli multaj biciklas por sporto. Oni vidas grupojn da biciklantoj. Semajnfino ech pli. Oni ech portas per autoj au sharghautoj biciklojn al kamparoj au montenoj, kaj biciklas malproksimen au surmonteten (lau montaj autovojoj). Oni nun rajtas (sub kondichojn) porti biciklojn sur trajnojn kaj urbajn trajnetojn.
Dum la antauaj jaroj, Tajvana "misuzis" Mondan Senautan Tagon por biciklagado en urbo au kamparo. Temante pri biciklo, multaj homoj (eble mil) partoprenas. Temante pri Senauta Tago, chi tiun jaron Tajpeo (chine: Taibei) faris senautan tagon chirkau la urboregistrejo, almenau ne chirkau la urbocentro. Motorciklantoj kaj rapidliveristoj sentis tion maloportuniga.
Alia novajho: Tajvanano elpensis "riveran elektroproduktilon". Oni metas rulantajhon en riverflanko kaj tio produktas elektron, makimume po 100 kW (kilovattoj - finnoj kaj vattoj havas duoblajn konsonantojn). Oni planas 35 mil instalajhojn, kaj tio povos produkti 10 elcentojn da elektroj por Tajvano.
Salutojn, (de Qiyao, 2008-09-27)

Aveno 33 - 2008-08-08

Se vi interesigxas pri etnobotaniko, jen pagxaro de Gereon, kiu nun logxas sur insulo Ibiza, pri multaj sanigaj plantoj. etnobotaniko
La gxenerala artikolo kaj la plantonomoj estas en Esperanto, sed la tekstoj plejparte - ankoraux ne. plantoj

Cxu ankaux vi ofte malgxojas, cxar vi ne povas vidi la stelan cxielon - pro la lumo-poluo ? Jen du retejoj (angle kaj germane) kun pliaj ligoj:
hela chielo
lichtverschmutzung

--- Aveno 33. 2008-07-14

Dum la mondkongreso de la International Vegetarian Union, samecentjaragxa kiel UEA, kiu okazos en Dresdeno de Julio 27 gxis Augusto 2, okazos du prelegoj pri Esperanto. Unu, prezentota de la prezidanto de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio), Christopher Fettes, temas pri la valoro de Esperanto por amikigi vegetarajn familiojn; la alia, farota de TEVA vicprezidanto Francesco Maurelli, pridiskutos la temon: "Vegetarismo kaj Esperanto: du Verdaj Vojoj".
Ambau prelegantoj unue cheestos la Universalan Kongreson en Roterdamo: interesataj samideanoj estas invitataj kontakti ilin.

Sabate, la 12a de Julio en Parizo okazos granda internacia manifestacio kontraux la atomenergio- politko. La informo de la NRO "Sortir du Nucleaire" estas en la franca kaj en la angla:
manifestacio

Radiokativa poluo en Francio:
La aomcentralo Tricastin, norde de Avignon, perdis 360 kg da malricxigita uranio, de kio 75 kg nun trovigxas en la riveretoj, alfluantaj al la Rodano, cxar la baseno kie la likvajxo enfluis estis je riparo. La katastrofo atingis la numerojn 1 gxis 3 lau la skalo INES. La informo pri la akcidento venis nur post 8 horoj ! Oni malpermesis la banadon, kaj uzon de la rivera akvo dum pluraj semajnoj, kaj la uzadon de grundakvo cxar la likvajxo enfluis en la grundon, La volumeno de la perdita likvajxo estis 30 kubaj metroj ! (malgranda banejo: 3 * 10 * 1 m^3) pli pri Tricastin: CRIIRAD
(laux Axel Veiel, Bad.Z., 2008-07-10, p.6)

Aveno 33, 2008-07-03

Pesticidoj - datenoj:
Hiltrud Breyer, germana MEP de la Verduloj/Regionalistoj aktivas sur la kampo "Protektado de la konsumuloj*". Sxi kolektis la gravajn novajxojn rilate la damagxoj kaj aparte la neurotoksajn efikojn sur infanoj de la EU-a "Permeso de Pesticidoj". Hiltrud Breyer pri pesticidoj

------ Aveno 33, 2008-06-22
Poncho Pro mortigis abelojn amase. La insekticido Clothianidin de la germana firmao Bayer estas uzata kontraux la skarabo kiu boras en la radikojn de la maizo. La maizo-grenoj estis umigitaj per la polvo de la insekticido antaux la semado; dum la semado - per novtipa metodo uzante aerpremon - la vento forblovis parton de gxi. La polvo kolektigxis ankaux sur la floroj kie la abeloj sucxis. Finfine mortis 12.000 da abelo-popoloj en la sud-Rejna regiono de Germanio. Bayer promesis pagi la abelo-damagxon. Kiom da aliaj insektoj mortis - oni ne scias. Sed certe temas pri sovagxaj abeloj kaj similaj insektoj. La ekologiaj NRO-oj kaj la Verda Partio postulis malpermesi tiun-cxi insekticidon entute. La alternativo estus sxangxi la plantojn sur la kampoj en du-/tri-jara ritmo, kiel oni faras tion en Svisio. Tiamaniere oni povas sxpari nitrogeno-fekundenzon, kaj la organika humuso en la grundo amasigxus pli bone. (laux Silvia Faller, BZ, 2008-06-21, p.VII; kaj laux dpa, BZ, samtage).

Klimato-Katastrofo plurloke:
Pro la plialtigo de la mara temperaturo estas pli da akvo en la aero, kaj sekve de tio pli forte pluvas. Aparte grava nun en suda Cxinio kaj je la Missisippi-Rivero. Cxu oni povus mildigi tiajn katastrofojn ? Planti pli da arboj, bruligi malpli da oleo kaj karbo, doni al la riveroj pli da spaco (la M. ja cxiam bezonas digojn, pro la kanaligo) - jes facile dirita sed ege malfacile organizi tion. Kaj el kelkaj malaltaj insuloj en la Pacifika Oceano la homoj komencas fugxi, cxar la akvo-nivelo de la maro plialtigxas - kaj la koralo-rifoj detruigxas pro diversaj kauxzoj.

Nigra Maro: Olimpikaj Vintro-Ludoj en Sochi
La Verda Partio de Georgio informas pri la ebla ekologiaj problemoj kauzataj de la konstruado por la Vintro-Ludoj en Sochi (Rusio). Ili supozas, ke granda parto de la konstrumaterialo - ekz-e por nova haveno devenos el al bordo de la Nigra Maro en Abhxazio. Temas pri la regiono de la Kabo Kodori kaj la Kodori-Deltao. (Europa Verda Partio, Update 2008-06-20)

Olimpika Rekordo de 2008 (se ni jam trovigxas je tiu kampo):
La P.R.Cxinio manifestaciis per la Olimpika Torcxo gxis antaux la Potala Palaco en Lhasa.
La tibetanoj estis plejparte ekskluditaj, centoj malliberigitaj pro la protestoj. "Olimpikaj Ludoj = Ludoj de la Paco" ???

----- Aveno 33, 2008-06-12

Re-komunumigita akvoprovizo: La kalifornia filio Cal-Am de la germana konzerno RWE, devas revendi la akvo-provizon al la malgranda urbo Felton. Civitana vocxdono postulis tion, cxar la privata kompanio altigis la prezojn je 44% kaj forprenis laborlokojn. (laux David Hachfeld, taz, 2008-0609)
Komento pri tiaj publikaj servoj (GxKKS): Krom RWE estas la franca Veolia kaj Suez kiuj alprenis la akvo-provizon en grandaj regionoj. Legu pli je verduloj.org kaj je E. Mas.

Anaerobaj maroregionoj:
Entute en 200.000 km^2 da maraj regionoj mankas la oksigeno - en la profundaj partoj. Tie ne plu ekzistas organismoj kiuj bezonas oksigenon. En la Balta Maro kaj en la Nigra Maro gxi estas kauxzata de la elfluajxoj el la troe sterkumitaj/ nutritaj kampoj; ambaux maroj havas nur malgrandan kontakton kun la malferma maro. ankaux la bruligo de fosilioj kauxzas tro-nutradon, cxar kromprodukto de la fajroj estas nitrogen-oksido. (laux dpa, Bad.Z., 200806-07, p.12). La Danubo kaj la Dnjestro alportas multe da nutrajxoj; kaj dank' al la diversaj klopodoj la situacio antaux la Danuba deltao iomete plibonigxis. Oni plie prilaboras la mastrumajn rubakvojn kaj la plialtigo de la kostoj por kemia fekundenzo sekvas en malplia aplikado de tia.
(laux Danube Watch 1/2008, Danubo )

Ekonomio-energetiko:
Pozitiva sekvo de eola parko (ara da vento-generatoroj ) en la elektrogenerado.
Nueva Gerona (Kubo), 11 jun (ACN) La eksperimenta eola parko situanta en Los Canarreos regiono de la kuba Insulo de Junularo, sude de Havano, unua kreita en la lando, funkciadas de antauw unu jaro kaj duono, rezultigante gxis nun, sxparon de miloj da dolaroj pro ne konsumo de 488 tunoj da peza oleo. La ingxeniero Odelexis Flores, direktoro de la entreprena unio baza por racia uzo de energio, informis ke tiu parko produktis mil 952,5 megavatojn hore ekde la 31ª de januaro de la pasinta jaro gxis fino de majo cxi-jara. Li klarigis ke tiu kargo generita de la ventoj eniris la tutan elektran sistemon de la lando, kaj auwtomate reduktis la cxeeston en la reto de la generatoroj kiuj laboras per peza oleo, kaj pro tiu koncepto la insulo sxparis ciferon ekvivalentan je dudeko da cisterno-kamionoj kun la krudajxo. Lokaj fakuloj nuntempe realigas laboron de gxenerala mantenado al la moderna instalajxo, kreita de la franca kompanio Vergnet, kio inkluzivas laborojn en la kontrol-paneloj de la aerogeneratoroj kaj en la surtera drat-reto por minimumigi la damagxojn pro elektraj sxargxoj, oftaj en tiu cxi periodo de la jaro. La ses turoj de 55 metroj altaj, situantaj en la nordoriento de la teritorio, posedas kapaciton totalan por generadi 1,65 megavatojn, kiu konsistigas gravan kontribuon por la insulo, tial ke la cifero reprezentas proksimume 10% de la energio bezonata en horaro de maksimuma demando. Flores ankau aldonis ke la celo estas kovri gxis 48% de la elektra energio generata en la teritorio per renovigebla energio, kaj tiucele oni laboras en investoj kiuj profitas la hidrajn kaj arbarajn rimedojn, cxi-lastajn surbaze de rubajxoj. aez//arp 08 0316 (informo de

Erozio pro maltauxga agrikulturo:
Krome mi auxdis, ke la cxina agrikulturo en Nei Mangu (interna Mongolio) gxenas la nomadojn (malpermesas al ili pasxti la gregojn laux la kutima maniero), kaj same severe kauxzas erozion. simila okazas en Tibeto.
Kelkaj regionoj postulas la nomadan kulturon de dum-tempa pasxtado, kiu en la koncernaj duon-sekaj (semi-aridaj) regionoj evitas erozion. (DLF)


*) Terminologie - invito diskuti: Konsumuloj - ni cxiuj estas konsumuloj; kelkaj homoj emas konsumi (eble tro), ili estas konsumemuloj. Ni estas konsumantaj cxiam kiam ni konsumas ion.

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)