2009-05-10
Korekto: Listo de fondintoj & interpretistoj en Zuriko, 2009-08-11
: Fiksdatoj de AVE
Kunvenoj de AVE
Verduloj kaj Esperanto
Mozaiko - ekonomio, ekologio
Mozaiko - paco
Mozaiko - Homaj Rajtoj, Sociale, Mortpuno
Mozaiko - Lingvoj (politike)
Mozaiko - Pri la Verdaj Partioj
Pli pri AVE
Diversaj: Terminologio, Ret-ligoj
Al la Indekso
Karaj geamikoj,
certe eblas fiereti pri kvaronjarcento de AVE.
Jen koncize la gravaj eventoj de la AVE-Historio:
AVE estis fondita en Marto de 1984 en Liege (Belgio) okaze de la
unua renkontiĝo de la Eŭropaj Verdaj Partioj.
El la fondintoj:
Christopher Fettes (unua redaktoro de AVE-NOvaĵoj, AVENO), - Irlando
Jean-Claude Thumerelle (unua sekretario ĝis 1991 ?) - Belgio
Robert Burnay - Belgio
Wolfgang Guenther, Ute Haas, Ruth Paintner-Trumpp - Germanio
Kaj aliaj de-komencaj kunlaborantoj:
Maire Mullarney (ŝi mortis 2008*) - Irlando
Emilo Mas (red-o de Aveno 6 (Sunradioj 1, komuna ĵurnalo por pluraj asocioj);
Claude Rouget eldonis la ekologiisman ĵurnalon VERDire - Francio
pardonu se mi pretervidis iujn - bonvolu sendi la informon al AVE@verduloj.org
Venonte venos listo de aliaj ekologiaj iniciativoj en Esperanto:
i.i: Ekologia Rondo Esperantista "ekoperanto" - ek de 1977? (Bert de Wit, k.a.)
Kiam eblis AVE-anoj kunvenis enkadre de esperantistaj kaj Verdulaj
kongresoj.
1991 AVE aktive partoprenis je la unua Eŭropa Kongreso de la Verdaj
Partioj en Zuriko.
Tie okazis interpretado de la ĉefaj prelegoj en Esperanton fare de
Claude Piron kaj Farjon de la Gatinerie -
ilia partopreno estis organizita de Mireille Grosjean dank al
geamikoj el Francio kaj subtenita de la svisa-verda kongres-organizanto Hans Beat Schaffner.
AVE k.a. sukcesis ke la
Eŭropaj Verduloj akceptis kelkajn resoluciojn favore al la
uzado de Esperanto en la Eŭropa Unio; sur nacia nivelo la
franca (1999) kaj la germana (2009) Verda Partio enmetis
Esperanton en siajn Eŭropo-Programojn. Aliflanke AVE
tradukas gravajn dokumentojn de la Verdaj Partioj.
Je la kongreso en Zuriko Manfred Westermayer transprenis la
agadon de AVE-sekretario de Emilio Mas. Dum la AVE-kunsido en
Gotenburgo, 88a UK 2003, majoritato aklamis la ne-formalan
statuson de AVE, kio estis poste konfirmita per voĉdono
inter la membroj.
AVE kunlaboras ankau kun Esperanto-Organizaĵoj kiel UEA kaj
SAT, k.a. kiel EEU (en Maribor), Internacia Renkontiĝo
(Riga) kaj kunvenos en 2009 je Ekotur (Svitavy). La koncernajn
dokumentojn vi trovos je Verduloj.org
au petante la sekretarion.
Por membriĝi al AVE vi povas (sed ne devas) esti membro de
iu Verda Partio, sed vi devus akcepti niajn "Celojn" kaj la
verd-politikan filozofion. Bonvole informi AVE se vi aktivas
(pli au malpli) en iu ajn NRO au partio por nia statistiko.
*) Omaĝo al Maire Mullarney (1922 - 2008)
Profesie ŝi estis flegistino kaj ĵurnalistino, sed dum
ŝia tre aktiva vivo ŝi batalis por multaj bonaj
aferoj/kauzoj, ekzemple lingvaj rajtoj, ekumenismo kaj
familiplanado, kaj aparte kontrau batpunado en la lernejoj - tre
ofte uzata irlande antau 50 jaroj. Ŝi estis jam 56-ara kiam
ŝi unue renkontis Esperanton, kaj ŝia plej granda
bedauro estis ke ŝi lernis tro malfrue por instrui la
lingvon al siaj dek-unu infanoj (ĉiuj hejmedukitaj ĝis
la aĝo de dek-du). Ŝi estis inter la kunfondintoj de
la Verda Partio de Irlando en 1981, do estis nature ke, tri
jaroj poste, ŝi estiĝis ankau kunfondinto de AVE.
Inter ŝiaj pluraj libroj estas tre konata verko pri
hejmedukado, kaj bonega enkonduko al Esperanto kun la titolo
"Everybody's Own Language". Ŝi mortis 86-jara. Christoforo
Fettes
Al la Indekso
:: Fiksdatoj de AVE:
2009-07-05/19 biciklokaravano al Kopenhago, klimato-pinto:
La tendaro okazos inter la 11-19a de Julio 2009. Por kunbicikli
inter esperantistoj, demandu Ronaldon:
Jen pli da informoj [de]: cyclingforchange.blogsport.de/
b-vu alklaki: "Radeln fuer ein anderes Klima"
2009-07-18/25, Milano (IT), eble Kunveno de AVE & Ekologiista
Frakcio de SAT, okaze de la SAT-Kongreso (respondeculo
serĉata).
2009-07-25ff, Bjalistoko (PL), AVE-Kunveno okaze de la 94-a UK,
respondeculo Michael Leibman.
2009-08-22/29, Svitavy, AVE-Kunveno okaze de EkoTur; kun prelego
pri Verda Ekonomio kaj/au "Videblaj kaj nevideblaj sekvoj de
plastaĵoj en la akvaro". Aliĝi je P.Chrdle
2010-04-26 Ĉernobil-Tago Jen la ret-paĝo kun multaj
dokumentoj en la franca kaj angla:
Chernobyl-Day
Al la Indekso
:: Verduloj kaj Esperanto - Agado de AVE
AVE tradukis la
Manifesto [en, eo, k.a.] -
de la Eŭropa Verda Partio okaze de la baloto 2009 al la Eŭropa Parlamento en Esperanton,
kaj ĝi troviĝas sur la oficiala pagho - la kompleta teksto en Esperanto venos.
2008-05-01/04, Sao Paulo (BR), Tutmonda Kongreso de la Verdaj
Partioj. AVE partoprenis dank' al du brazilaj samideanaj
studentoj. Lucas kaj Semedho disdonis la ĉi-rilatan
kontribuaĵon, ĉefe de la francaj Verduloj, por diskuti
la uzadon de la angla lingvo ene de la Eŭropa Verdaj
Partio. Unuflanke ĝi celas al klara lingvo, kiu estas
komprenebla ankaŭ de "non-native-speakers" kies patrina
lingvo ne estas la angla; kaj aliflanke ĝi metis en la
diskuton la uzadon de planlingvo kiel ekz-e Esperanton.
Ambaŭ parolis kun pluraj partoprenantoj pri la potencialo
de Esperanto; tio kaj la fakto ke AVE "Esperanto Greens"
partoprenis jam estis bona rezulto. La temo de la laborgrupo
organizita de AVE estis "Lingva Politiko por la Verduloj".
Partoprenis la estas tradukistino (AU), kaj la sekretarino de la
svedaj Verduloj. Kiel rezulto de tiu diskuto Lucas verkis
"Reflection on Language Politics" (pripensoj pri lingva
politiko), kiu bone servas kiel dokumento dum nia laborgrupo je
la Eŭropa Verda Somera Universitato fine de Aŭgusto.
AVE (dank' al Ute) subtenis ilian partoprenon.
(laŭ la raportoj de Lucas); globalgreens.info
2008-08-28/31, Frankfurt/Oder (DE) & Slubice/Odra (PL),
Eŭropa Verda Somer-Universitato. AVE organizis laborgrupon
pri "Lingva Politiko" kaj informstandon sur la Verda Foiro; EVSU
Por informiĝi kaj diskuti pri gravaj temoj la EVP okazigis
la unuan Someran Universitaton je la rivero Odro, la limo inter
Germanio kaj Pollando. Ni povis uzi la universitatojn Viadrina
en Frankfurt kaj la Collegium Polonicum en Slubice.
* Ekskurso pri GMO-maizo & abeloj & bio-nutraĵoj; kie mi
(mw) partoprenis. Ni vizitis areon kie najbaras farmbieno kiu
semas GMO-maizon MON 810., enhavante la toksinon BT. Tiu
mortigas ne nur la maizo-manĝantan papilieton, sed
ankaŭ aliajn papiliojn. La polenojn forblovas la vento
ĝis mil metroj; kuŝante sur folioj ĝi estas
manĝataj de la papilio-raŭpoj aŭ abeloj, kiuj
depende de la speco kaj kvanto da polenoj povas morti pro la
toksino BT. (kom-o: pluraj landoj, 2009 ankaŭ Germanio,
malpermesis la semadon de MON 810).
* Ekskurso tra "Slubfurt", socia artaĵo en la tradicio de
Beuys, por pensigi la homojn pri sia najbara urbo (Slubice kaj
Frankfurt, respektive) aliflanke de la rivero. Pro la sekvoj de
la milito nur malmultaj familioj vivas tie pli longe ol 60
jaroj; t.s. ke mankas la loka tradicio.
* Legado de verkistoj, i.i. Herta Mueller kaj Yuri Andryuchoviĉ.
* Filmoj, ekz-e Persepolis - tiu bildstria filmo montras la
vivon de virinoj en Irano - poste diskuto kun la reĝisorino
M. Satrapi. (mia edzino vidis kaj pozitive rakontis)
AVE okazigis laborgrupon (entute ĉ. 30) pri "Lingva
Politiko - la Potencialo de Esperanto": 14 partoprenantoj, el
kiuj 6 parolis E-on.
* Enkondukis D-ro Manfred Westermayer, sekretario de AVE,
rakontante pri la celoj de AVE kaj la kunlaboro kun la Verdaj
Partioj ekde 1984. AVE proponis ke la potencialo de Esperanto
kiel relajsa lingvo en unu el la komitatoj de la EP estu pruvita
dum plurjara eksperimento. Sed tio estis taksata kiel tro frua
postulo.
* D-rino Diana Siebert, plurlingva kaj sperta pri la trilanda
kunlaboro de Verduloj en la Heerlen-Grupo menciis la
lingvo-problemojn inter la Verduloj, kaj klarigis la
malfacilaĵojn de la angla lingvo, kiuj klasifikas ĝin
kiel ne-tro-taŭga kiel internacia lingvo - kompare kun la
teknikaj avantaĝoj de Esperanto. Ŝi ankaŭ
instigis la Esperanto-movadon, eniri en la eksterajn temojn.
* D-ro Sean O'Riain [o rian], diplomato en Bruselo kaj
EEU-presidanto, prezentis i.a. la tri gravajn lingvo-politikajn
"raportojn" enkadre de la Eŭropa Parlamento:
* Dell Alba (2004, uzado de Esperanto en la EP: voĉdonado
(+43 kaj -57), do ne sufiĉe apogita); subtenita parte de la
Verduloj kaj Regionalistoj.
* Prof-o Fr. Grin (2005, raportis ke pro la lingvo-instruado kaj
tradukado fluas jare 17 miliardoj da EUR al Grand-Britio k.
Irlando, kaj Eŭropo povus ŝpari ĉirkaŭ 25
miliardojn per la uzado de Esperanto: Grin Rapport
* Maalouf (2008, raportis proponante la lernadon de minimume tri
lingvojn: propran, ĉefan kaj persone elekteblan (PAL,
personal adoptive language) i.i. Esperanto: Maalouf Rapport
O'Riain rakontis pri la ĵus fondita grupo da MEP-oj por
diskuti la lingvajn problemojn; nomita Geremek Grupo - honore al
la pola MEP Bronislaw Geremek kiu mallonge antaŭ sia morto
(2008-07-13) invitis al tiu parlamenta grupo. Gerard Onesta de
la francaj Verda Partio intencis partopreni, sed ne povis pro la
dato (Julio 20a).
Kaj li substrekis ke krom la neŭtraleco Esperanto havas
propedeutikan utilon por lerni fremdajn lingovjn: unue
Esperanton, por poste pli bone kompreni la strukturon de aliaj
lingvoj (Paderborn-a lerneja eksperimento & Saltotabulo por
faciligi la lingvolernadon).
Sekvis vigla diskuto:
Kelkaj junaj virinoj: Al Esperanto mankas avantaĝoj,
kulturo, idiomaĵoj kaj atraktiveco. Tion la ĉeestantaj
esperantistoj per propraj spertoj respondis kaj montris ke
Esperanto provizas internaciecan kampon de la lingvo-uzado,
ekz-e por internacia urba partnereco kiel je Herzberg am Harz.
Agendo 21 kaj la medioprotektado estas alia kampo por diskuti
globalajn (tutmondajn) temojn ene de Esperanto, kiel ekz-e
montras la junulara ĵurnalo Kontakto: tejo.org
Finfine ni interkonsentis prezenti kiel la tri ĉefajn
rezultojn:
1. Inviti Verdan MEP-on al la Geremek-Grupo de la EP, por kune
puŝi rolon de Esperanto en la lingvo-lernado (propedeutika
utilo) kaj cele al eŭropa identeco.
2. Esperanto estas vivanta lingvo kun propra kulturo (originala
kaj tradukita literaturo, teatro-verkoj, kantoj kaj kanzonoj,
denaskaj parolantoj, pacema historio kaj lingva evoluo.
3. Postuli ke la Komitato por Kulturo kaj Edukado de la
Eŭropa Parlamento mendu sciencan esploron pri la
"Kontribuoj de Esperanto al la Inter-Kultura Dialogo".
Jen la diskutopaĝoj (bedaurinde nur en la angla !)
Vi devus aliĝi por sendi vian komenton. La grupon "Lingva
politiko - potencialo de Esperanto" vi trovos facile se vi metas
"Esperanto" en la grupo-demandilon. Tie oni povas legi nian
resumon; kaj indus verki komenton.
2009: AVE sukcesis amendi la Eŭropo-Programon de la germana
Verda Partio. Jen la traduko de la finfina versio de la ĉapitro Kulturo:
"Kultura diverseco estas vivanta kaj oni ne rajtas redukti
ĝin al nura folkloro au la protekto de merkataj nomoj kiel
Kamemberto, Fetao, Hallumio. La bazo kaj esprimo de la kultura
multeco estas la lingvoj de Eŭropo, ne sole la lingvoj de
la plimulto-socioj, sed ankau de la minoritatoj kaj krome
Esperanto kiel internacia lingvo de la interpopola komunikado.
Plurlingveco estas forte subtenenda."
Europawahlprogramm [de]
Al la Indekso
Kunvenoj de AVE
2008-07-19/26, Roterdamo, 93-a UK, AVE-Kunveno.
La AVE kunveno ce la UK, estis ĝenerale sukcesa, kvankam
ĉio ankoraŭ dependas de la estonta plenumado de
diversaj taskoj. Ĉe-estis la kunvenon tridek-kvin homoj.
Diversaj problemetoj pri la nuna funkciado de AVE estis klare
metataj sur la tablon; same pri demandoj koncerne la rolo de
AVE, kaj pluraj personoj pretas antauenigi niajn planojn,
daurigante la laboron. Mi vidis nian UKan diskuton kiel neceso
por organizi efikajn agadojn venontjare. Ekzemple, ni povus
kolektive prepari prelegon-debaton pri Paco, Resursoj kaj
Klimatŝanĝoj ĉe la UK en Bjalistoko. Estas grave
ĉar la ekologiisma movado ne grandas en la orienta
Eŭropa. Sed kiel arigi pli da homoj? Ni devas prepari
dokumentojn ktp. Do ni devas organizi nin tiu-cele.
Ni diskutis pri la la elektronikaj dissendlistoj. La enskribo
sur la listo permesas kaj la ricevon kaj la sendon de
mesaĝojn. lists.riseup.net
Pli generale, koncerne la ttt-paĝaro, ni konsentis ke la
paĝaro povus esti plibeligita, igita pli legebla,
interaktiva. Se iu pretas aktive mastrumi tion - bonvolu
sinanonci.
Persone, mi pensas ke ni ĉiuj volas defendi la naturan
medion, favori la pacon kaj la homajn rajton, kontraŭi la
militismon ktp. kaj ĉiam necesas pli da internaciaj
kontaktoj. Por internacia komunikado inter la Verduloj nepras
Esperanto. La Verdaj Partioj estas la plej distingebla,
strukturita kaj politike influa forto en la "ekologiisma
movado". Tie indas konstrui plurjaran strategion por montri ke
Esperanto jam vivigas rilatojn inter Verdanoj de diversaj
landoj. La grupo kiu nomigas "grupo" de Heerlen celas precize
kunigi la Verdanojn trans la limoj. Tio kreas oportunon montri
kiel E-o utilas, paralele kun (sed pli efike ol) aliaj lingvoj.
Mi dankas ... kaj esperas ke la venonta jaro permesos al ni
antauenigi Esperanton en la (ekologiisma) Verda Movado.
(laŭ la raporto de Mikaelo Leibman)
Al la Indekso
:: Mozaiko - klimato & ekologio, energio & radioaktiveco, biologio, ekonomio
La novelektita usona prezidento strebas al klimate agrablan ekonomion.
Klimato-Katastrofo plurloke:
Pro la plialtigo de la mara temperaturo estas pli da akvo en la
aero, kaj sekve de tio pli forte pluvas kelkloke kaj aliloke
mankas la pluvo dum jaroj (aldone al la klimataj fenomenoj El
Ninjo kaj La Ninja). Aparte grava nun en suda Ĉinio kaj je
la Missisippi-Rivero, Aŭstralio kaj Argentinio. Ĉu oni
povus mildigi tiajn katastrofojn ? Planti pli da arboj, bruligi
malpli da oleo kaj karbo, doni al la riveroj pli da spaco.
Jam el kelkaj marnivelaj insuloj en la Pacifika Oceano la homoj
komencas fuĝi, ĉar la akvo-nivelo de la maro
plialtiĝas - kaj la koralo-rifoj detruiĝas pro
diversaj kaŭzoj.
Ĉu ankaŭ vi ofte malĝojas, ĉar vi ne povas
vidi la stelan ĉielon - pro la lumo-poluo ? Jen du retejoj
(angle kaj germane) kun pliaj ligoj:
dark-skies , Lichtverschutzung
Moskvo (simile kiel aliaj megalopoloj/ mega-urboj) muĝas
pro trafik-ŝtopiĝoj. Kiam mi vizitis Moskvon mi
preskau ne vidis biciklantojn. La Metroo estas bonega, sed la
kalkulita nombro da homoj nun estas pli granda; kaj nun estas
multe pli da privataj autoj.
(lau foto en Bad. Zeitung, 2008-11-24)
Kion Fari ? (citaĵo de Lenin):
Distribui la komenco-tempon de firmaoj, lernejoj, oficejoj.
Bicikli - ebligi al homoj uzi la biciklojn por mezlonga vojo
(ĝis 6 km) la bezono da trafik-areo estus malpli granda.
Bremsi la kreskadon de la mega-urboj: malcentrigi - favorigi la
investon kaj lokigi institutojn en aliajn urbojn.
Ŝanĝourboj tutmonde (en: transition towns):
Temas pri lokanoj kiuj urĝe kunlaboras por kuraĝigi la
urban, provincan kaj ŝtatan
registarojn atenti kaj serioze pritrakti la klimatan
ŝanĝiĝon kaj la bezonon
ĉesigi la uzadon de petrolo pro la kosto. Per Esperanto
eble oni povos kontakti komunumojn de ĝemelurboj por
interŝanĝi ideojn, planojn kaj konsilojn. Ĝis nun
'ŝanĝurboj' troviĝas en Britio,
Germanio, Kanado, Nederlando, Italio, Ĉilio, Usono, Nov-Zelando.
(lau J. Bishop/ Rob Hopkins).
2009-03-01, Australio, Kiel redukti la danĝeron de
brul-katastrofo ?
Fakte ni loĝas en la urbo (Melburno) mem, sed mi ankorau
timas ĉar ĉio estas sekega kaj ankau nia ligna domo
estas ĉirkaŭita de arboj kaj parkoj. La manko de pluvo
en la suda parto de Australio estas la ĉefa problemo. Plej
ofte estas fulmo kiu komencas la fajrojn kaj la sekeco kaj la
vento kiu malebligas rapidan ĉesigon.
Certe la vitikulturo kaj aliaj frukto-agrikulturoj bezonas multe
da akvo kaj kutime prenas la akvon el la rivero Murray, sed nun
la nacia registaro limigos tion kaj starigas novan multekostan
politikon por replenigi la Murray riveron, la vivofonto de la
plej homplena parto de la lando. Oni esperas la autunon &
vintron.
(lau Jennifer kaj Alan Bishop)
Rimarko de AVE/mw: La klimato en suda Aŭstralio pli kaj pli
sekiĝas, supozeble pro la forceja efiko kaŭzita de nia
tutmonda teknologia kulturo. Eble ankaŭ la klimataj ciklo
de El Ninjo kaj La Ninja atribuas al ĝi. Evidente la
registaro eklaboras pri la tasko limigi la akvo-uzadon, por kio
ni bondeziras, ĉar estas malfacile limigi la - alkutimitan
- uzon de akvo. Se oni prenus malpli da akvo el la rivero, tiam
la grundakvo estus pli alta kaj la arboj ne tiom sekiĝus.
Jen ĉi-rilata mesaĝo de senatoro Bob Brown [en]
2008-09-26 Griza "vualo" rapidigas la fandadon de Grenlandaj glaĉeroj.
La fumo el la bruligado de karbo sen apliko de bonaj filtriloj
- nuntempe aparte el Ĉinio, Hindio kaj Vjetnamio -
rapidigas la fandiĝon de la glaĉeroj sur Grenlando kaj
la Arkta Glacio. La griza koloro kaptas la energion de la suno,
anstatau reflekti ĝin. La fandon de tiu giganta amaso da
glacio altigus la mar-nivelon finfine je 6 m.
Necesas apliki nuntempan teknologion por pli bone bruligi la
karbon kaj filtri la fumon. (lau R. Wolff, taz, 2008-09-23, p.9)
Samtempe la klimata varmigo fandigas la perma-frostajn grundojn
(grundo en norda Siberio, ktp., kiu ĝis nun ne
varmiĝas super 0 grad. Celsius). La konsekvencoj povas esti
katastrofaj. Multaj oleo-duktoj kuŝas sur tia grundo, kaj
povus rompiĝi. Rubejoj de la atomindustrio ka de
kemiaĵoj havos kontakton kun la fluanta akvo. Ankau la vivo
de la nomadoj en tiu regiono dependas de la permafrosto. (lau B.
Clasen, taz, 2008-09-24, p.8)
2008-09-20 Pontoj - du-flanka afero: Oni planas gigantan ponton,
19 km-ojn longa, inter Germanio kaj Danlando, t.n. Fehmarn-Belt
Ponto. La germana naturprotekta NRO NABU protestas kontrau la
konstruado, ĉar ĝi bezonas 70 pilierojn. La konstruado
de tiuj estas ligita kun bruego kaj malpurigo (sedimenta nebulo)
de la regiono dum pluraj jaroj. La malgrandaj balenoj
(porko-balenoj) kaj fokoj en la Balta Maro jam vivas je la limo
de ekstermo, kaj tiel pli suferus. Krom tio, la ponton tenus
harfoj da kabloj, kiuj povas esti danĝeraj por la migrantaj
birdoj. Beltquerung
Brazila pluvarbaro - subtenenda:
Molina Milanez, esperantistino petas vin subteni fondaĵon
por protekti estingantan brazilan pluv-arbaron kaj sian gravegan
ekosistemon: "Mata Atlantica" ĉe Mantiqueira Montaro, kiu
situas en ekologia katastrofo.
La "Mantiqueira Fondaĵo" jam havas lokon: granda naturprotektada
bieno kaj infrastrukturon, donacitaj senpage de Lino Matheus de
S. Pereira. Li estas simpatia al esperanto, sindediĉa naturprotektisto
dum pli ol tridek jaroj. Nun li serĉas personojn kaj
organizaĵojn por helpi - labore (mono-ricevante au
voluntule) au per-mone - je tiu nobla projekto. Krom direkta
naturprotektado, la fondaĵo celas ankau la necesan
eko-edukadon de la ĉirkauaj popoloj kaj socio-ekologiajn
agadojn, intencante harmonian naturkunvidadon. Bonvolu kontakti:
molinamila@gmail.com au angle linomath@gmail.com;
Mantiqueira (nova) kaj Fazenda
Mantiqueira (malnova) [pt]
Por produkti palm-oleon la firmaoj forhakas pli kaj pli grandajn
areojn de la pluvarbaroj en Filipinoj kaj ankau en Kolumbio. Ili
ne nur forpelas la tie vivantajn bestojn sed ankau la familiajn
kamparanojn kiuj vivas tie. Ili petas subten-subsubskribojn:
regenwald.org [de,en,es,pt]
Kom-o AVE/mw: ja la produktado de bio-fuelo* oni devas respekti
la protektendajn areojn, kiel aparte la pluvarbaron, la hejmo de
multaj specioj (bestoj kaj plantoj). *) tio validas por
ĉiuj homaj agadoj; sin-limigi, aliflanke la biologia
sistemo de la mondo kolapsos. La homo estas tiu besto kiu
perforte povas interveni en ekologiajn cirkuladojn, sed ĝi
ankau havas la racion por limigi sian konsumon kaj agadon,
inkluzive la plimultiĝadon.
Nigra Maro: Olimpikaj Vintro-Ludoj en Sochi (RU)
La Verda Partio de Georgio informas pri la ebla ekologiaj
problemoj kauzataj de la konstruado por la Vintro-Ludoj en
Soĉi (Rusio). Ili supozas, ke granda parto de la
konstrumaterialo - ekz-e por nova haveno devenos el al bordo de
la Nigra Maro en Abĥazio. Temas pri la regiono de la Kabo
Kodori kaj la Kodori-Deltao. (Eŭropa Verda Partio, Update
2008-06-20)
Fiŝoj - trofiŝitaj: Vere multaj fiŝo-specioj
estas en la danĝero de ekstermiĝo.
Lau EU-leĝo la fiŝistoj ne rajtas albordi ne-celitajn
fiŝojn. Ekz-e ili kiam la kvoto de aparta specio jam estas
plenigita, sed je trovo de pli favoratajn - au pli grandajn -
ili forĵetas la troajn - nefavoratajn. Kompreneble tiuj
fiŝoj plej ofte ne supervivadas.
Novaj ret-sistemoj povas redukti tiun nedeziratan kaptaĵon
je 80% - lau WWF. "Eliminator-Reto" estas konstruita tiel, ke
ĝi enhavas truojn - tiel ke la dezirataj fiŝoj estas
kaptitaj kaj la aliaj povas forfuĝi (ekz-e eglefino supren,
moruo malsupren). (lau taz, 2008-12-16, p.2 kaj 2008-12-20, p.7)
Kaj aliflanke WWF kunlaboras kun la vendejoj, por ke tiuj ne plu
vendas la endanĝeritajn fiŝ-specojn (ekze-
dorno-ŝarkon (germane: Dornhai - el kiu oni produktas la
"Schillerlocke").
tutmonde: WWF.org
germane:
Fischratgeber
2008-12-28 Por-agrikulturaj subvencioj en EU-landoj:
Travideblo gravas en demokratio. pro tio finfine ankau EU
publikigas la mon-fluojn por subvencii la agrikulturon; parte
ĝi ja subtenas ekologiajn aferojn - en la germana.
Transparenz-DB, Agrar-Fischerei
En aliaj EU-lingvoj:
EU/agrikulturo
Filmoj pri ekologio, soci- kaj natur-agrabla turismo, GMO:
Cinerebelde.org [de,en,es,fr]
Baldaŭ aperos filmo, en la franca, pri senkemiaj
nutraĵoj kies titolo estas: Niaj infanoj akuzos nin! Vi
povos spekti la „bendo-anonco“ en la franca lingvo, subtitolita
en la angla. Nos enfants...
Spektinde. Claude Bros
Kompost-necesejo, alternativo por ŝpari akvon, kaj produkti fekundenzon:
en pluraj lingvoj, sed ne en [eo], kiu emas traduki ? jen
Pri seka kompoŝtiga necesejo: Wikipedia
> Energio, Atomenergio, Atombomboj, Radioaktiveco
2008-07-12 En Parizo okazis granda internacia manifestacio
kontraŭ la atomenergio- politko. La informo de la NRO
"Sortir du Nucleaire" estas en la franca kaj en la angla:
Sortir du Nucleaire.org
Radiokativa poluo en Francio:
La atomcentralo Tricastin, norde de Avignon, perdis
likvaĵon da 30 kubaj metroj enhavante 360 kg da
malriĉigita uranio, de kio 75 kg nun troviĝas en la
riveretoj, alfluantaj al la Rodano, ĉar la baseno kie la
likvaĵo enfluis estis je riparo. La katastrofo atingis la
numerojn 1 ĝis 3 lau la skalo INES.
La informo pri la akcidento venis nur post 8 horoj ! Oni
malpermesis la banadon, kaj uzon de la rivera akvo dum pluraj
semajnoj, kaj la uzadon de grundakvo ĉar la likvaĵo
enfluis en la grundon. CRIIRAD (laŭ Axel Veiel,
Bad.Z., 2008-07-10, p.6)
Tajvanano elpensis "riveran elektroproduktilon". Oni metas
rulantaĵon en riverflanko kaj tio produktas elektron,
makimume po 100 kW . Oni planas 35 mil instalaĵojn, kaj
tio povos produkti 10 elcentojn da elektroj por Tajvano.
(Qiyao, 2008-09-27)
Kubo uzas la ventoenergion: Nueva Gerona (Kubo), 11 jun (ACN) La
eksperimenta eola parko de ses vento-generatoroj (55m altaj)
situanta en Los Canarreos regiono de la kuba Insulo de Junularo,
sude de Havano, unua kreita en la lando, funkciadas de antauw
unu jaro kaj duono, produktis mil 952,5 MWh kaj tiel ŝparis
konsumon de 488 tunoj da peza oleo. (lau
Centra Azio - sen atombomboj. La kvin ŝtatoj de Centra Azio
formas la unuan grandan regionon sen nukleaj armiloj /
atombomboj. (lau taz/dpa 2009-03-23, p.8)
Komento AVE/mw: Sovetunio uzis la terenon de Semipalatinsk,
Kazaĥio, por fari provojn de atomeksplodoj. La libro de
Trutanov "Tra la inferno de Semipalatinsk" klare montras kiajn
terurajn damaĝojn kauzis tiaj eksplodoj (same ankau la
sur-teraj provoj de Usono, Francio, Ĉinio).
Kunpasaĝero en trajno al Alma Ata post la UK en Pekino,
2004, rakontis pri muzeo "Kuns(t)kamera" de abnormaj organismoj
(i.i. meduzecaj homaj beboj) pro la eksplodoj en Semipalatinsk,
kiu troviĝas en la medicina fakultato de Alma Ata.
Atomenergia Katastrofo ĵetas longegajn ombrojn
Eĉ pli ol 20 jaroj post la atom-eksplodo en Ĉernobil
montriĝas la viv-danĝerecon de radioaktiveco aparte en
la "malpermesita" regiono ĉirkau la atom-reaktoro.
Esploristoj de franca kaj usona universitatoj dum la Majo kaj
Junio de la jaroj 2006 ĝis 2008 enketis (je 731 lokoj) la
nombron da insektoj, papilioj, libeloj kaj araneoj tie; kaj en
antauaj jaroj la nombron da birdoj. Ili konstatas ke ju pli alta
la radioaktiveco des pli malalta la nombro da tiaj vivuloj.
(lau Biology Letters online, kaj DPA/taz 2009-03-20, p.18)
Komento/ mw: ankau en tiuj regionoj kie falis la radioaktiva
pluvo en la tagoj post la katastrofo troviĝas pli alta
radioaktiveco en fungoj kaj similaj nutraĵoj, kiel
sovaĝaj bestoj kaj lago-fiŝoj. Miaj pli junaj fratoj
tiam havis ĉ. 33 jarojn; post 20 jaroj ambau perdis la
tiroidan glandon pro riska evoluo tie. Mi supozas rilaton kun la
Ĉernobila katastrofo.
En Germanio ekzistas regula enketo (registro) de kancero je
infanoj - sed ne pri kancero je plenkreskuloj. Oni scias, ke
sangokancero (leukemio) pro radioaktiveco bezonas multajn jarojn
por el-montriĝi. Enketo trovis altigitan rilaton de infanaj
kanceroj en proksimeco de 5 km ĉirkau atom-reaktoro - kiu
ja rajtas eligi radioaktivajn substancojn en certa kvanto.
2009-01-26, Bonn (DE), Fondiĝis IRENA "International
Renewable Energy Agency"
(Internacia Agentejo por Regajneblaj Energioj).
Claude Turmes (MEP, Verduloj) kiel raportisto de la EP verkis
por plia evoluo de regajneblaj energioj. IRENE plifaciligus la
investadon kaj kreadon de laborlokoj kaj aliflanke reduktus la
dependeco de importenergioj.
Samdirekte la Eŭropa Verda Partio delonge postulas
"Eŭropan Komunumon por Regajneblaj Energioj", ERENE. Lau
Rebecca Harms (MEP, Verduloj) ĝi substituu la traktaton
EURATOM, kiu estas la bazo por la miliardoj da subvencio favore
al la atomenergio.
ERENE
Interreto / Gugli - energio-vora afero.
La interreto intertempe estas mondvasta, sed aliflanke, kion oni
ne rimarkas kiel uzanto, ĝi bezonas kurento-povumon de 20
GW Gigawatt.
Forsendi retmesaĝojn kun grandaj bildoj al (multaj) homoj
sen antaua mendo, signifas malŝparon da energio.
Verda IT - altigi la efikecon: Komputiloj, t.n. serviloj,
malŝparas energion kaj resursojn, ĉar ili ofte ne
laboras plene, sed nur je 20%. Nova teknologio, t.n. virtualaj
serviloj evitas la instaladon de pluraj komputiloj; pere de
pluraj procesoj sur la sama maŝino. (lau informo de Franz
Alt:) Sonnenseite.com
Interesa demando: Kiom da CO2 produktas unuopa Guglo-demando ?
La respondo: Inter 0,2 gramoj (firmao) kaj 7 g (lau prof-o
Wissner-Gross de Harvard).
La unua (0,2) rilatas al la rekta uzo, dum la dua rilatas al la
energio-bezono de la tuta komplekso. Google ja krome ofertas
plurajn aliajn servojn: "maps", "earth", "youtube".
(lau Ch.Ries, Bad.Z. 2009-01-22, p.10)
Komento (MW): Google elektas sidejojn kiuj ofertas fortan
kurentopovumon, ekz-e loko kie pli frue troviĝis
aluminiumo-uzino. Eblas gugli pli efike, se oni uzas pli detalan
demandon au uzas leksikonon (dum ĝi ekzistas paperforme)
je malŝaltita komputilo, au Vikipedion:
Alia kampo estas Web 2.0, la interagaj paĝoj sub Java, ka.;
tiu tekniko estas efika por la uzanto sed ofte malefika rilate
la energio-bezono je 10-ono, kompare kun kompilitaj programoj.
2000-Watt-a Socio:
Bonan sloganon oni trovis en Svisio rilate energie pli efikan
estontecon: La 2000-Watt-a Socio. 2000 Watt estas la
averaĝa energio-konsumo de ĉiu mondano. Lau kalkuloj
tio ankau estas la limo - lau produktado kaj klimata efiko -
kion povus elteni nia planedo. En la malvarmaj regionoj de la
Tero granda potencialo por ŝpari energion montriĝas la
izolado de la domoj. Tutmonde estas la trafiko kaj lumigado.
Ekz-e komuna uzado de automobiloj evitas la bezonon havi propran
auton por multaj homoj - jes, ne por ĉiuj. Kaj pli bona kaj
inteligenta publika trafiko ebligas tion pli kaj pli. La
realeco: Ekz-e en Germanio la energi-bezono de unu homo estas
6000 Watt.
En Svisio jam pluraj grandaj urboj sindevigis al la celo uzi ne
pli ol po 2000 Watt je homo. (lau Bad Ztg. Alternative B. Janzing, Bad.Z. 2009-01-09,p.20)
novatlantis.ch
2008-06-12 Re-komunumigita akvoprovizo:
La kalifornia filio Cal-Am de la germana konzerno RWE, devas
revendi la akvo-provizon al la malgranda urbo Felton. Civitana
voĉdono postulis tion, ĉar la privata kompanio altigis
la prezojn je 44% kaj forprenis laborlokojn. (laŭ David
Hachfeld, taz, 2008-0609)
Komento pri tiaj publikaj servoj (ĜKKS): Krom RWE estas la
franca Veolia kaj Suez kiuj alprenis la akvo-provizon en grandaj
regionoj.
Pli: Ĝenerala Konvencio pri Komerco rilate Servoj [eo]
kaj MAS-eo.org
> Biologio kaj Sano
Sukero el Steevia: Dolĉega enhavo de planto - alternativo
por sukero. Freestevia.de
2009-02-18 En Tajvano ofte okazas amasbiciklado por plezuro, dum
duono de tago, kun centoj da bicikloj. La biciklo
populariĝis en Tajvana dum la pasintaj monatoj. Nun la
plej vendata veturilo estas la biciklo, inkluzive normalaj kaj
faldeblaj bicikloj. Ĉi tiuj monatoj la prezo de benzino
altiĝis, kaj oni emfazas, ke oni ŝparu energion kaj
malmultigu la uziĝon de karbono. Nun pli kaj pli multaj
homoj veturigas al la laboro per biciklo. Oni nun rajtas (sub
kondiĉojn) porti biciklojn sur trajnojn kaj urbajn
trajnetojn. (Qiyao)
Lau la Skvamiŝ-a tribestro Seattle: "La homo ne povas vivi
sen la bestoj." Tion ankau diras la sciencistoj, ĉar en la
reto de la vivantaro ĉiu specio havas sian valoran taskon.
1.226 - estas la nombro de birdspecoj, el 9.856 nombritaj, kiuj,
la? Monda Unuiĝo por la Naturo (IUCN), estas en "kriza
danĝero de finiĝo"; tio estas 1 birdo el 8 !
Aldoniĝas 835 aliaj birdspecoj "preskaŭ minacitaj". La
kialoj estas konataj : la intensega senarbarigo, la
malboniĝo de la ĉirkaŭaĵo, la konkurado kun
invadantaj ekzotaj specoj kaj la klimata transformiĝo.
(G.Pirlot, lau la revuo "Agenda Plus", n-ro 203, 2008-12,
BE-Louvain-La-Neuve) Agendaplus.be [fr,nl]
Mortiga Modo: Certe vi konas tiujn junulojn kiuj ŝatas
aperi kun "ŝton-lavitaj ĝinzoj" (pantalonoj, kiuj aspektas delonge
uzataj - sed fakte estas nov-aĉetitaj. Mi opiniis, ke ili vere estas
"ŝton-lavitaj", sed fakte ili estas prilaboritaj pere de sabloblovilo.
En Turkio oni faras tion en malgrandaj laborlokoj sen tauga protekto de la junaj laboristoj.
Nun tiuj komencas morti pro "silikozo" - do, la sablo-polvo eniris la pulmojn.
Profesoro Kilicaslan diras ke tiu malsano ne estas kuracebla, kaj li timas, ke
eble duono de ĉ. 10.000 junuloj finfine mortos pro tio.
Li postulas ke la registaro zorgu por taugaj instalaĵoj.
(lau J. Gottschlich, Bad. Ztg. 2009-03-06)
En Aprilo la turka ministro malpermesis tiun metodon.
Komento de AVE/mw: bone - zorgi pri taugaj instalaĵoj (tutmonde - kaj pri
multaj similaj laborlokoj). Kaj aliflanke eviti tiajn modajn
stultaĵojn kiuj endanĝerigas la homojn (au naturon - kiel je birdo-plumoj).
2008-09-22 Ĉinio: Melamino-Lakto
Pli ol 50.000 da beboj/infanoj (en klinikoj) jam suferas pro la
"plivalorigado" de akvo - uzante la kemiaĵon Melamino kaj
aldonante ĝin en la lakton por havi pli altan profiton. Jam
mortis oficiale 4 beboj. La registaro diras ke ĝi mem ne
kulpas, nur kulpas la lokaj administrantoj. Jam en Marto
gepatroj trovis kristalojn en la urino de siaj beboj kaj
informis la sano-autoritaton, kaj iomete pli poste komencis la
raportoj pri reno-ŝtonoj. Sed tiam la supera registaro de
Ĉinio nur pensis pri la "granda" harmonio je la Olimpiko.
Malagrablaj aferoj kiel kriantaj malsanaj beboj ne rajtis
ĝeni la harmonion. Sed la granda registaro diras, ke siaj
manoj estas sen-kulpaj. Eble tiu lando estas tro granda?
Bedaurinde estas multaj aliaj ekzemploj: Plumbo-koloroj en
ludiloj; kemiaĵo en ŝtofoj de foteloj, kiu kauzas
klor-akneo.
Kiam simplaj kamparanoj kaj laboristoj kritikas (...) kaj
manifestacias ili estas mutigitaj per klaboj kaj aresto. Justeco
ankorau estas malforta. Tio estas signo ke tie ne regas la t.n.
"Bona Regado" (angle "Good governance"). Kelkaj ĉinaj
studentoj jam grumblas, ke la malnova ĉina etiko
perdiĝis, kaj restis nur la adoro de la (Ma)mono.
(i.a. Badische Zeitung, 2008-09-22, p.11; kaj -23, p.7)
2008-06-22 "Poncho Pro" mortigis abelojn amase. La insekticido
Clothianidin de la germana firmao Bayer estas uzata kontraŭ
la skarabo kiu boras en la radikojn de la maizo. La
maizo-grenoj estis umigitaj per la polvo de la insekticido
antaŭ la semado; dum la semado - per novtipa metodo uzante
aerpremon - la vento forblovis parton de ĝi. La polvo
kolektiĝis ankaŭ sur la floroj kie la abeloj
suĉis. Finfine mortis 12.000 da abelo-popoloj en la
sud-Rejna regiono de Germanio. Bayer promesis pagi la
abelo-damaĝon. Kiom da aliaj insektoj mortis - oni ne
scias. Sed certe temas pri sovaĝaj abeloj kaj similaj
insektoj. La ekologiaj NRO-oj kaj la Verda Partio postulis
malpermesi tiun-ĉi insekticidon entute.
La alternativo estus ŝanĝi la plantojn sur la kampoj
en du-/tri-jara ritmo, kiel oni faras tion en Svisio. Tiamaniere
oni povas ŝpari nitrogeno-fekundenzon, kaj la organika
humuso en la grundo amasiĝus pli bone.
(laŭ Silvia Faller, BZ, 2008-06-21, p.VII; kaj laŭ
dpa, BZ, samtage).
2008-11-08 Post la abeloj mortas la fazanoj.
En printemo 2008 mortis kelkaj mil abelo-popoloj en la regiono
de supra Rejno pro aplikado de la pesticido Clothianidin de
firmao Bayer. La ĉasistoj informis en autuno ke multaj
junaj fazanoj malsatmortis ĉar mankis la insektoj, ilia
ĉefa nutraĵo.
Pix ankau demandas la federacian registaron de
Baden-Virtembergo, ĉu la viando de sovaĝaj porkoj
enhavas la pesticidon. Li prezentis mocion malpermesi la
pesticidon Clothianidin.
"Ni bezonas re-ŝanĝon en la agrikulturo al la malnova
praktiko de kultivado per alternaj plantoj dum almenau tri
jaroj. Tion faras la svisa agrikulturo kun bona rezulto rilate
la kontrolon de la maiz-radika anobio (insekto kiu boras en la
radiko). " (Pix)
Kaj ni Verduloj postulas la subtenon de natur-konformaj metodoj
preventi kontrau nedezirataj insektoj. (Reinhold Pix, verda MP
en Baden-Virtembergo/Germanio, 2008-11)
Kom-o AVE/mw: 2009 Clothianidin estas malpermesata
2009-02-25 Kiber-agado skribi leteron al EU-Ministroj kontrau MON 810.
GMO-maizo: Aldona informo de Save-our-Seeds (savu-niajn-semojn)
al la menciita Kiber-Agado*:
Ekde 1998 oni diskutas pri la permeso de du novaj tipoj da GMO-maizoj:
(bt 11 de Syngenta/Bazelo kaj 1507 de Pioneer/DuPont (Usono). Saveourseeds.org [de,en]
La Verduloj kaj AVE kunagadis. Je la sekva Lundo okazos
voĉdono en la EU-Komisiono pri la kultivado de GMO-maizo
MON 810 (de Monsanto) en Hungario kaj Austrio. Sindeteno de via
ministro signifos JES-on.
La retejo montras leterojn jam en pluraj lingvoj kaj adresita al
la koncernaj agrar-ministerioj - bonvolu alklaki vian
landon/lingvon, legi la leteron kaj se vi akceptas plenigi la
adres-kampeton.
Eblas aldoni personan rimarkon.
GMO-free-regions.org
EU - Verdpartia Nutraĵ-kampanjo
Emile MAS proponas subteni peticion, kiu estis lanĉita de
sciencisto, SERALINI, kolego de Christian Vulot, alia altnivela
sciencisto famkonata en Francio. La du estas favoraj al
Esperanto. ... Kaj la inicianto de cyber-acyerus, nomita Alain
Uguen , jam lanĉis peticion pri la afero ERIKA, en 8
lingvoj, inkluzive esperanto !
Pesticido-datenoj: Hiltrud Breyer, germana MEP de la
Verduloj/Regionalistoj aktivas sur la kampo "Protektado de la
konsumuloj*". Ŝi kolektis la gravajn datenojn rilate la
damaĝoj kaj aparte la neurotoksajn efikojn sur infanoj de
la EU-a "Permeso de Pesticidoj".
Pesticidoj
2007-07: REACH, Hiltrud Breyer pri kemiaĵoj en la
ĉirkauaĵo:
Ni bezonas fortan dekreton en la EU pri la Registrado, Evaluado,
Rajtigo de Kemiajoj (REACH). La analizo de mia sango farita de
WWF montris: Malgrau respondeca nutrado ni akumulas ne-naturajn
kemiaĵojn en la sango. Ili troviĝas ĉie. En la
lavpulvoro, vestaĵo, mebloj, komputilo. Ni povas protekti
nin nur limigite. Kelkaj el ili restas dum la tuta vivo en la
korpo. Kiel patrino mi mamnutris miajn infanojn, ĉar tio
estas la plej bona nutrado por beboj. Sed tiamaniere mi
transdonis al ili sano-riskon.
Pro tio ni forte postulas dekreton pri la produktado kaj
surmerkatigo de kemiaĵoj, kiu ne endanĝerigas la homon
kaj la naturon.
Kemiaĵoj devas esti kontrolitaj rilate iliaj riskoj kaj oni
ne rajtas porti ilin en la merkaton se ili montriĝas
san-danĝeraj kaj aparte kiam ili estas persistaj.
(lau H. Breyer (2007-07) je la diskutado de la EU-dekreto REACH;
intertempe decidita, sed ne sufiĉe forte protektas la
homojn.)
2008-07-14 Mondkongreso de la International Vegetarian Union,
samecentjaraĝa kiel UEA, kiu okazis en Dresdeno de Julio 27
ĝis Augusto 2, okazos du prelegoj pri Esperanto. Unu,
prezentota de la prezidanto de TEVA (Tutmonda Esperantista
Vegetarana Asocio), Christopher Fettes, temas pri la valoro de
Esperanto por amikigi vegetarajn familiojn; kaj
TEVA vicprezidanto Francesco Maurelli, pridiskutos la temon:
"Vegetarismo kaj Esperanto: du Verdaj Vojoj".
Se vi interesiĝas pri etnobotaniko, jen paĝaro de
Gereon, pri multaj sanigaj plantoj: etnobotaniko
La ĝenerala artikolo kaj la plantonomoj estas en Esperanto,
sed nur malmultaj tekstoj. plantoj [eo]
Armeaj aviadiloj kauzas kanceron - ĉu iu scias pli pri tio ?
Jen informo de leganto-letero pri tio: Ĉirkau la regionoj
en orienta Vestfalio (Augustdorf) kaj Ramstein en la linio kie
alteriĝis la armeaj jetoj altiĝis la kanceroj. Laudire
tiaj bataljetoj uzas radioaktivajn substancojn kiel
brul-akcelenzoj por la t.n. post-bruligado. Ĉu iu scias pli
pri tio ? (lau Chr. P. Oehmichen, taz, 2009-02-18)
Kom-o AVE/mw: Leo De Cooman respondis, ke supozeble temas pri
venena hidrazin-tipa kemiaĵo.
2009-02-20 supozeble Rusa armea ŝipo kauzas
"oleo-tapiŝon" sude de Irlando kaj Valisio. Post tankado de
la ŝipo drivas 500 tunoj da oleo kaj oni timas ke ili
malpurigos la bordojn.
(dpa/Bad. Ztg., 2009-02-20, p.10)
Anaerobaj maroregionoj: Entute en 200.000 km^2 da maraj regionoj
mankas la oksigeno - en la profundaj partoj. Tie ne plu ekzistas
organismoj kiuj bezonas oksigenon.
En la Balta Maro kaj en la Nigra Maro ĝi estas kaŭzata
de la elfluaĵoj el la troe sterkumitaj/ nutritaj kampoj;
ambaŭ maroj havas nur malgrandan kontakton kun la malferma
maro. ankaŭ la bruligo de fosilioj kaŭzas
tro-nutradon, ĉar kromprodukto de la fajroj estas
nitrogen-oksido. (laŭ dpa, Bad.Z., 200806-07, p.12).
La Danubo kaj la Dnjestro alportas multe da nutraĵoj; dank'
al diversaj klopodoj la situacio antaŭ la Danuba deltao
iomete pliboniĝis. Oni plie prilaboras la mastrumajn
rubakvojn kaj la plialtigo de la kostoj por kemia fekundenzo
reduktas la uzadon.
(laŭ Danube Watch 1/2008, Danubo )
Erozio pro maltaŭga agrikulturo: Krome mi aŭdis, ke la
ĉina agrikulturo en Nei Mangu (interna Mongolio) ĝenas
la nomadojn (malpermesas al ili paŝti la gregojn laŭ
la kutima maniero), kaj same severe kaŭzas erozion; simile
okazas en Tibeto.
Kelkaj regionoj postulas la nomadan kulturon de dum-tempa
paŝtado, kiu en la koncernaj duon-sekaj (semi-aridaj)
regionoj evitas erozion. D-Radio
Pri elektromagneta sensibileco:
Multaj el ni uzas mobilan telefonon kaj WLAN por la interreto.
Certe vi jam audis pri la riskoj de tia teknologio; aliflanke la
lobiistoj diras ke ne estas risko.
Fakte la risko altiĝas kun la intenso kaj la metodo de la
tia radiado, kaj evidente ekzistas la risko de alergio. Pri tio
mi legis frapan ekzemplon, en tute serioza gazeto:
Ulrich Weiner (32) kiel junulo entuzmiasmiĝis por tiu nova
teknologio de mobila telefonado, kaj tio iĝis lia profesia
laboro, radiokomunikado. Post kelkaj jaroj komencis stranga
alergio, ĝis kolapso de la cerba funkcio, se li
troviĝas en la kampo de radioondoj. Nun li povas vivi
senprobleme nur en loko kie ne troviĝas (fortaj/senteblaj)
radioondoj, krom li estas pluraj aliaj homoj kiuj ankau estas
trafitaj de la elektromagneta sensibileco.
(lau Franz Schmider, Badische Zeitung, 2009-02-16, p.3)
Komento de AVE/mw: ni estu singarda uzi tian teknologion,
ĝi bezonas almenau kontrolon kaj plejeble malaltajn
lim-valorojn. Fakte la radioondoj (elektromagnetaj) interagas
kun la sinapsoj de la cerba sistemo, kiuj ja ankau uzas
elektronikon.
Drogoj: Malsaĝa uzado da drogoj estas danĝera kaj por
la propra vivo kaj familio kaj socio.
Tial Usono (k.a.) preferas batali kontraŭ la drogoj. Tiel
ili ŝovas la komercon de tiaj drogoj en la tn. Nigran
Merkaton kie regas mafiecaj strukturoj, kaj altegaj prezoj.
Necesas informi pli bone pri la pozitivaj kaj negativaj efikoj
de la drogoj; kaj eduki la homojn al saĝa memstareco, krei
justajn sociojn. Necesas apartaj drogo-vendejoj kun kontrolita
kvalito kaj psiko-sociala subteno.
Eve Morales, prezidento de Bolivio, klopodas konservi la
koka-kulturon, kiu apartenas al tiu montara regiono. Fakte
koka-folioj donas forton kaj mineralojn, ili ne estas
danĝeraj. Sed nur kokaino estas la danĝera produkto,
kaj uzata aparte en Usono.
Interesa estas, ke sole la konzerno"Coca-cola" rajtas uzi la
ekstrakton de Koka. Legu pli pri Bolivio en Le Monde
Diplomatique (germana versio de Majo 2008).
Simile estas pri kanabo. Interesa libro el vidpunkto de
etno-biologio en la kunteksto de la historia, regiona kaj socia
uzado. Gereon Janzing, "Psychoaktive Drogen" (de), 156 p., ISBN
3-930442-51-5, Prezo 10 EUR; (Gereon estas esperantisto, do eble
tradukos ĝin).
Gereon
Por atingi la 8 Jarmilajn Evoluo-Celoj (angle: Millennium Goals)
necesas kiel plej grava afero la bona regado tutmonde. Lau Uschi
Eid, membro de la Federacia Parlamento de Germanio kaj Verdula
ekspertino pri Afriko, la t.n. Millenium-Celoj nur parte estis
atingeblaj ĉar ofte mankas la framo-kondiĉoj: Paco,
stabileco, bone funkcianta ŝtata registaro, subteno de
daurigebla agrikulturado - unue por la loĝantoj, kaj nur
poste por la eksporto, mikrokreditoj, civilaj rajtoj. (lau
ĵurnaleto en "taz" de
Oikokredit
Dokumento ankaŭ en Esperanto, je Vikipedio: JEC , kaj
Global Marshal-Plan (de, en, es, fr)
2008-10-10 Verda Ekonomio - bazaj elementoj:
- Ne malŝpari energiojn, t.s. investi en energio-efikajn
aparatojn, trafikilojn kaj domojn.
- Uzi la energion de la suno kaj de la tero mem: suno, vento, akvoforto,
biomaso, geotermio; sed respektante la bezonojn de la vivantaro.
- Recikla uzado de materiaj resursoj, lau la modelo de la naturo
(kiu ankau ne perfekte laboras).
- Prefere uzi re-kreskantajn materialojn (ligno, fibroj, brulaĵoj).
- Leĝaro kiu balancigas la interesojn de la entreprenoj kaj la laboristoj.
- Leĝaro kiu limigas la riĉiĝon favore al pli egala viv-niveloj.
- Leĝaro globala kiu malebligas financajn/impostajn kaŝlokojn.
- Infrastrukturo (stratoj, planado de diversaj loĝ- kaj
labor-zonoj) baziĝu sur plej alta efikeco.
- Alta sociala statuso ne donas tiu kiu foruzas multe da energio,
sed tiu kiu foruzas plej malmulte por tamen digna vivo.
- Forlasi la padon de atom-energio - kaj globale malpermesi
atombombojn. Studi la fuzio-energion eble jes, sciante ke
finfine ĝi povas montriĝi ne-tauga.
Interesa Legaĵo: "Oekotopia" de Ernest Callenbach, 1975;
tradukitaj en plurajn lingvojn. Ĝi donas interesajn kaj ne
nur tro-idealismajn ideojn pri alternativa ekonomio.
2008-11 Barack Obama kiel estonta prezidento de Usono - Gratulon.
La espero estas grandega rilate multajn temojn:
- Ekologio: pli sincera respondeco de la registaro, pli alta
efikeco de energio-uzado (domoj, trafiko) kaj kunlaboro en la
temo de tutmonda klimato.
- Homaj Rajtoj: (Guantanamo, Tutmonda Kortumo) ni eĉ
esperas abolicion de la mortpuno, kvankam tio ne estis anoncita).
- Ekstera politiko: pli da respekto kontrau aliaj landoj; halti
la ĉasadon de teroristoj kun la sekvo ke plejofte senkulpaj
homoj estas mortpafitaj. Postuli de Israelo halti la setladon en
la palestina regiono, kaj subteni pacan kunvivadon.
- Financa ekonomio: kiu estos pli travidebla kaj malpermesas al
bankoj distribui riskon al aliaj, sen partopreni je tia risko.
- Malgrandigi la diferencon inter la riĉa kaj malriĉa
parto de la socio, ia. je la sano.
Kom-o de gp: atendi la faradon de novaj politikistoj; plej
multaj ne povos plenumi la promesojn.
Kom-o mw: Obama certe bezonos forton, bonŝancon kaj longan
tempon por plenumi la promesojn.
2009-04: ĝis nun komencis pozitivaj ŝangoj. Sed
Afganio ne povas esti "pacigita" per milito, aparte ne en
kiu ISAF mortigas civilulojn; ŝanĝi la maĉisman
sintenon de la viroj tie bezonos jardekojn. La mortpuno ankorau
validas en Usono.
Financa krizo de 2007/2008/2009
Nekredebla avido kaj stulteco je la koncernaj registaroj kauzis
sufiĉe grandan krizon kaj pereon de la plej riskemaj
institutoj.
La komenco estis malalta interezo, kiu instigis la homojn en
Usono preni kreditojn por domoj; la domoj pli-valoriĝis;
oni ricevis pli da kreditoj; kaj tiuj estis kunmetitaj kaj
pluvenditaj; la veziko krevis kiam la valoro de la domoj ne plu
kreskis kaj multaj homoj ne plu povis pagi la intertempe (tro
rapide) altigitan interezon. Ja temis ne nur pri domoj. Kaj
bankoj en aliaj landoj aĉetis tiujn kreditojn, opiniante,
ke ili ja estas valoraj.
(M.W. lau diversaj informoj, 2008-09-27)
Kom-o mw: Pluraj registaroj savis siajn bankojn per kreditoj kaj
garantioj. Sed kelkaj registaroj ne povas, adicie ilia valuto
malvaloriĝis; se tiaj kreditoj baziĝas sur EUR, la
homoj draste perdas.
Verduloj ka. postulas: Necesas financa ekonomio kiu estas
limigita per reguloj kaj kontroloj. Kaj tutmonde ne rajtas
ekzisti regionoj sen impostoj kaj sen tiaj kontroloj, tio ankau
limigus la mafion.
Al la Indekso
:: Mozaiko - Paco, Homaj Rajtoj
Peticio kontrau la konstruo de la Usona rakedo-ŝirmo en
Ĉeĥio Nenasili [9 lingvoj]
2008-08-30 Granda Manifestacio kontraŭ (Usonaj) atombomboj
kiuj stokiĝas en Germanio ĉe Buechel, NU-Germanio.
Atomwaffenfrei.de
Nikolaj Koslow estis metita en la psikiatrio kaj traktita per
kemiaĵoj, ĉar li protestis kun aliaj por savi la
parkon Caricino en Moskvo. Tiu metodo estis kutima en la UdSSR.
(B. Clasen, taz, 2008-08-04, p.11)
Rusio, dronigis ĉinan ŝipon; jes,ja, ĝi volis
fuĝi el la haveno - sed eble oni havas aliajn rimedojn).
Rusaj ebriuloj malbone kaj danĝere kondutas en aviadiloj.
Rusa Registaro: La murdisto(j) de Anna Politkovskaja ankorau ne
trovita(j) - post stranga proceso oni devis lasi en liberecon la
t.n. suspektulojn. (dpa/Bad. Ztg., 2009-02-20, p.1, 5)
Kom-o AVE/mw: Al sinceraj ĵurnalistoj en Rusio minacas
murdo - la registaro evidente malŝatas malferman
ĵurnalismon.
La milito inter Georgio kaj Rusio - la prezidento de Georgio falis
en politikan kaptilon kaj agresis sudan Osetion, kies aparteno al Rusio
au Georgio estas ne klara. Georgio perdis - stulte. (mw)
Olimpika Rekordo de 2008
La P.R.Ĉinio manifestaciis per la Olimpika Torĉo
ĝis antaŭ la Potala Palaco en Lhasa. La tibetanoj
estis plejparte ekskluditaj, centoj malliberigitaj pro la
protestoj.
"Olimpikaj Ludoj = Ludoj de la Paco" ???
Sennaciece pri la Olimpikaj Ludoj:
"La Olimpikaj Ludoj estas lau la tuta koncepto dekomence
politikaj, ĉar esence temas pri festo de naciismo. Se ili
estus eksterpolitikaj, la atletoj konkurus individue kaj ne kiel
anoj de naciaj teamoj, enirus la stadionon ordigite lau sportaj
disciplinoj kaj ne lau ŝtatoj.
Ne flirtus flagoj, oni ne kalkulus kaj komparus la medalojn de
unuopaj landoj, kaj oni ne markus la pintajn sportajn atingojn
per ludado de naciaj himnoj."
(de Gary, Sennaciulo, 2008-07/08)
2009-03-26 EU: UFE (Unuiĝo de FederistojEŭropaj)alvokas pro la ekonomia kaj
konstitucia krizo de EU antau la elektado por la EU-Parlamento en Junio 2009: UFE
(Eo-trad-o de J-C Rinaldo)
Al la Indekso
:: Mozaiko - Homaj Rajtoj, Mortpuno
2009-04-21 Rememoro al amoko en Columbine-Gimnazio
(Colorado/Usono); post tiu okazis pluraj aliaj amokoj, ankau en
Finnlando, Germanio (Erfurt & Winnenden, 2009). Certe la
komputil-ludoj kun daura mortigo ludas rolon, kaj la ebleco
akiri pafilojn (kiuj altigas la amplekson)
Kom-o de Heinz Hoffmann: Abolicii produktadon, vendadon kaj
uzadon de komputilaj ludoj kun mortiga enhavo ...
Kom-o de Ronaldo Nobel: La statistiko ne montras malpli
(gravajn) amokojn antau la tempo de komputil-ludoj; la
kapitalisma sistemo evokas agresojn. Kaj tiaj uloj estas ofte
viktimoj de malspritaj ŝercoj far la samaĝuloj.
Kom-o mw: do, necesas pli respektema interkomunikado, kaj
pedagogoj kiuj povas subteni tion. Ni devus preferi tiajn
ludojn, kiuj gvidas - ne nepre al harmonio - sed al pensado de
reciproka respekto, kaj trovi elirvojon el la labirinto de
sociaj konfliktoj.
2009-03: Jen la aktuala listo de Amnestio Internacia por la jaro 2008:
A.I. registris minimume 2390 ekzekutoj; ne ĉiuj ŝtatoj donas la ciferojn.
P.R. Ĉinio (1718, minimume ), sed eble pli, ĉar la
registaro ne donas la nombrojn.
Irano (346, minimume), Saudi-Arabio (m. 102), Usono (37),
Pakistano (m. 36), Irako (34), Vjetnamio (m. 19), Afĝanio
(17), Norda Koreio (m. 15), Japanio (15), krome Indonezio,
Libio, Bangladeŝo, Belarusio, Egiptio, Malajzio, Mongolio,
Singapuro, Sudano, Sirio, VAR, Bahrajno, Botsuano kaj St. Kitts kaj Nevis.
Mortpuno ne plu en Usono jam en 15 federaciaj ŝtatoj, New
Mexico, dank al la guberniestro Bill Richardson - kaj dank al
NRO-oj kiel NCADP - ĉesigas la mortpunon, ĉar la
justico-sistemo kauzis plurajn erarajn ekzekutojn; enketo: 64%
de la civitanoj ne (plu) volas la mortpunon.
(lau taz, 2009-03-20 k. 25, p.11)
Komento de AVE/mw:
Ni ne forgesu la aliajn formojn de mortigo flanke de registaroj k.a.:
Krom la mortigoj inter soldatoj la milito au ne-leĝa agado
ene de milito, Usonaj atakoj al civiluloj en Afĝanio
(intencitaj au ne), Israelaj soldatoj kiuj intence mortpafis
civilulojn dum la okazinta (ĉu lasta ?) Gaza-Milito*1,
mortigo de oponantoj (Tibeto..) kaj de ĵurnalistoj
(Rusio..), strangaj murdoj pro superstiĉo ekz-e pro la
hautkoloro (Tanzanio*2), pro rasismo en multaj t.n. civilizitaj
landoj (ekz-e en Germanio), au por vendi organojn en P.R.
Ĉinio (sub preteksto de mortpuno). Simile agas la sociala
maljusteco , kiam oni "elpremas" la homojn por pligrandigi la
profiton.
Ja - ankau la sociaj rilatoj murdas, la maljusta alpreno da
resursoj au terenoj, tiel ke homoj kaj ankau liberaj bestoj
malsatmortas (arbaroj).
Ja - ankau militistoj kaj teroristoj murdas - ĉu ne eblas
balanci la interesojn sen mortigo.
Ja - ankau la trafiko mortigas; bona organizado de la trafiko kaj ankau
rapidec-limigo kaj agres-limigo, preventas mortigajn akcdentojn.
*1) (lau I. Guenther, Bad. Ztg. 2009-03-20, p.5)
*2) (lau J. Dieterich, Bad. Ztg. 2009-03-23, p.12)
NCADP (Usono); Todesstrafe.de (tm); A.I. (tm, 4 lingvoj)
2009-03-10 Ĉinio ĉijare rememoras plurajn gravajn eventojn (6521):
Antau 60 jaroj fondiĝis la Popol-Respubliko - afero kun pozitivaj kaj negativaj emocioj.
Antau 50 jaroj okazis la leviĝo de tibetanoj kontrau la subpremo de la tibeta kulturo.
Certe ankau kelkaj aliaj etnoj sentas sin subpremataj, kiel la ujguroj kaj mongoloj.
Ili ĉiuj postulas pli profundan autonomion por iliaj kulturo kaj naturo.
Antau 20 jaroj la ĉina registaro masakris por-demokratio-manifestaciantajn studentojn
sur la placo de la Ĉiela Paco.
Antau 10 jaroj estis malpermesita la sekto Falun Gong; sed ne en Hongkongo.
Kaj kiel tutmonde, la ekonomia krizo defias la registaron, pli bone evolui la tutan landon,
kaj ne nur la orientajn eksport-industriojn. Ĉar por multaj migradolaboristoj
bezonatas laboro en siaj hejmaj regionoj.
AVE deziras saĝan kaj hom-respektan traktadon de tiaj problemoj.
2009-02-17 Tibeto - Jarraporto pri la stato de la Homaj Rajtoj 2008
(en:) Tibeto
2008-11-23 Tibeto: La subpremo de la Tibeta etno estas denove
pli severa. Multaj tradiciaj festoj estas malpermesitaj. Post la
konferenco de eksilaj tibetanoj montriĝis:
La Meza Vojo - vere kultura autonomio de la provinco Tibeto,
kiun sekvas la Dalai Lamao - ne estas akceptita de la ĉina
registaro. La junaj Tibetanoj deziras sendependecon de la
historia Tibeto, pli granda ol la nuna Tibeta Provinco en
P.R.Ĉinio.
Kom-o mw: Ni rememoru la vortojn de MAO DseDong: "Popoloj
strebas al sendependeco". Ĉu la Han-Ĉinoj forgesis
tion ? Krom la Tibetanoj ankau la Ujguroj kaj eble aliaj etnoj
estas malkontentaj pri mankanta kultura autonomio. Ne
sufiĉas montri folkloron por la turistoj.
(lau Franz Alt: Sonnenseite.com )
2009-01-17 Israelo/Palestino - Milito inter Israelo kaj
Hamas/Gaza-Strio
Israelo bombadis la Gaza-Strion pro la daura, sed malgrava,
atako per rakedoj al Israelo.
Ambau flankoj kulpas. Hamas same kiel la nuna Irano, kiu
subtenas la Hamas-on, neas la ekzisto-rajton de Israelo, kaj
Israelo daure etendiĝas per trouzo de la rivera akvo,
setlado kaj la muro ekster la limoj de la Oslo-Traktato - sur la
tereno de la Okcidenta Bordo (de Jordano). Dum tiu tempo mi
estis en Kairo kaj spektis tiun militon en la TV el diversaj
vidpunktoj. Israelo detruis multon kaj uzis malpermesitajn - por
hom-loĝataj terenoj - fosforajn bombojn. Mortis ĉ.
2000 homoj, eble duono civilaj. Aliflanke Hamas uzis moskeojn
kaj loĝdomojn kiel militaj bazoj ankau malpermesita de la
milito-leĝo.
Samtempe en Usono okazis la ŝanĝo de la prezidento kaj
Israelo alfrontis balotoj.
El la biografion de la edzino de Anwar Sadat mi komprenis ke li
vere celis al stabila kaj justa paciĝo inter la araboj kaj
la judoj, kaj ankau pro tio estis mortpafita de fanatikulo(j).
Mi esperas ke "oni" baldau trovos Rondan Tablon por
interkompreniĝi.
(diversaj fontoj; ekz-e "taz" 2009-01-13, p.2)
2008-08-11 Milito inter Rusio kaj Georgio (Kartvelio) servas
diversajn celojn flanke de Rusio:
ke la oleodukto tra Georgio restu ne stabila; ke la regiono de
suda Osetio restu ligita al Rusio, ke Georgio ne aliĝu al
la NATO. Kaj flanke de Georgio: ke suda Osetio kaj Abĥazio
restu ĉe Georgio.
Fakte suda Osetio apartenas laŭ la Interpopola Juro al
Georgio; sed la sama ankaŭ rilatis la Kosovo, kie la
okcidentaj landoj subtenis la dividon de Serbio. La rolo de EU
estus subteni la interkompreniĝan solvon de tiu problemo.
Demokrata Respubliko Kongo/ Goma:
Denove okazas forpelado de homoj el la orienta limregiono de
Kongo, Goma, mortigoj kaj seksperfortoj. La afrikaj pac-fortoj
ne estas sufiĉe fortaj au agemaj.
Komento lau Mayoma Diankembo 2008-11-01: La sociala situatio
estas bone en la ĉefurbo Kinshasa, ni vivas pace; nur en
aliaj orientaj partoj estas militadon.
> La rolo de la religioj k.s.
Pri la etablitaj religioj (Ateismo, Baha'i, Budhisma, Hilelismo,
Islama, Kristanaj kun Ekumenismo, Spiritismo), oni trovos la
koncernajn adresojn en la UEA-jarlibo. La liberpensuloj havas
frakcion ene de SAT. Mi ŝatus ke la religioj respektas unu
la alian - kiel trovebla en la projekto Weltethos (Tutmonda
Etiko); ke ili respektas la Homajn Rajtojn - sed tio plurfoje
kolizias kun religiaj (plie tribaj) dogmoj, ekz-e rilate la
samvaloro de virinoj.
Similan vojon kiel la Tutmonda Etiko trovis LBV - eduka kaj kultura organizo
kiu, naskiĝis antaŭ 60 jaroj kaj uzas E-on. LBV
Proksime al la ekumenismo troviĝas:
Internacia Homekologio-Iniciativo - de Jaroslav Karhan,
Erenburga 7, CZ-779 00 Olomouc (sen ret-adreso) kiu kunlaboras
kun la Centro Sivron (de Jeremi Gishron): , Centrosivron
Turkio: En la tuta mondo estas problemoj, kiuj ia. havas religian fonon
Nuntempe la Alevitoj, unu el la fluoj de la Islama
super-religio, plendas ke la turka registaro nur subtenas la
Sunnitan parton de la Islamo, eĉ finance subtenas la
konstruon de iliaj moskeoj, aliflanke la Alevitoj (kaj supozeble
la Ŝiitoj) ne ricevas iun ajn subtenon, sed male devas pagi
imposton. La Alevitoj ja estas unu el la plej liber-pensaj kaj
toleremaj Islamanoj.
(lau radioelsendo en DLF de Th. Bormann, 2008-11-13)
Rim-o: La Alevitoj simile kiel la Baha'i estas rigardataj kiel
apostatoj (malfideluloj). Same la kristanoj havas
malfacilaĵojn en Turkio.
En 1997 Khatami iĝis prezidento de Irano, kaj ĵus tiam
mi povis viziti Iranon dank' al kelkaj esperantistoj. Khatami
zorgis por limigita libereco; ankau la Baha'anoj ĝojis
plian respekton Post li bedaurinde ne plu. La Baha'i estas
religio kiu devenas el la ŝiitisma flanko de la Islamo -
lau ili Baha'ullah estis la atendata Mahdi. Sed simile kiel
Jesuo ĉe la Judoj, ankau Baha'ullah estis ne akceptita kiel
nova profeto; sed la anoj de tiu nova kaj avangarda religio
estis persekutitaj kiel apostatoj (kiuj de-falis de la
ĝusta kredo).
2009 Religia malpermeso de memmortigaj atakoj:
Fatŭo kontrauas memmortigajn atakojn kiu mortigas
senkulpajn homojn. Fatuo (leĝa ekzpertizo lau islama
religio) de la duon-ŝtata universitato Al-Azhar en Kairo,
2002, diras:
"Ni ne akceptas ke iu sin eksplodigas ene de grupo da senkulpaj
homoj" - pliaj informoj pri tiu debato vi trovos (en la germana)
je: Islamische Zeitung.de
Pri religiaj fanatikuloj: Fanatikaj islamuloj ordonis la fermon
de lernejoj por knabinoj kaj la malpermesis al virinoj viziti
bazarojn en la nord-Pakistana Swat-valo. En tiu regiono ili
mortigas ĉiun kiu malobeas al ilia stranga maĉisma
koncepto. Ili diras ke tio postulas la islama Ŝario. (lau
dpa/Bad. Ztg. 2008-12-27, p. 5)
Al la Indekso
:: Mozaiko - Lingvoj (politike)
2009-02-04 Libereco por ĉiuj lingvoj - kun ligo al la
Deklaro de la Esperanto-Movado pri la Indiĝenaj Lingvoj kaj
Kulturoj: http://openfsm.net/projects/libero/esperanto
Propono de Ljudmila Novak por Esperanto en la Eŭropa Parlamento:
Jen tradukoj de la tri proponoj de Ljudmila Novak transdonitaj
2009-01-21 oficiale al la Eŭropa Parlamento en la Komitato
por Kulturo sub la signo: PE 416.668v01-00 (Artikolo 4) kadre de
debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura.
4a. (nova) konstatas, ke la principo de estimo de egalrajteco ne
povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan)
kiel "lingua franca".
4b. (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn,
estimante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj
lingvoj, oni pristudu la eblon kaj utilon de enkonduko de komuna
artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus
faciligi interkompreniĝon en Eŭropo kaj kun
loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas
simpla por lernado kaj uzo.
4.c. (nova) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna
eŭropa monunuo, ege faciligis komercadon inter la
ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda
stabileco en EU. Similajn efektojn povus havi ankaŭ
enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ
limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.
Alvoko de Henri Masson: subteni la proponojn por Esperanto kadre
de eŭropaj konsultadoj: Je EU-civitanoj
Elektu vian flagon/lingvon. Serĉigu: Esperanto. Por enskribiĝi,
klaku sur: "Ĉu ne ankoraŭ membro? Enskribiĝu ĉi tie!"
Eblas skribi rete al s-rino Novak au per-poŝte:
Eŭropa Parlamento, Wiertz-straat 60, BE-1047 Bruselo, Belgio.
(laŭ Henri Masson kaj Edukado.net )
Mozaiko - Pri la Verdaj Partioj
Aliaj sporadaj informoj pri Verdaj Partioj el Update de la
Eŭropa Verda Partio:
* 2009-07-19/26, Orienta - Okcidenta Tendaro en Georgio/Kartvelio.
Temo: Verdaj valoroj por la suda Kaukazo. CDNEE.org, ret-adreso: office@cdnee.org
* Verda/Regionalista Frakcio en la EP verkis resolucion pri la
"Lisabona Strategio" okaze de la Eŭropa Printempa Konsilio,
2009-03-19/21. Temas pri la necesaj ŝanĝoj por eviti
pluajn financajn krizojn kaj enkonduki Novan Verdan Ekonomion
cele al dauropoveco.
Ili surtabligis propran proponon, ĉar plej multo de la
majoritata resolucio ne estas sufiĉe dauripova. Ĝi
servus kiel diskut-bazo ĉe la diversaj Verdaj Partio ene de EU.
Ĝi estas legebla jen en la 22 oficialaj lingvoj - por via
lingvo bonvolu meti la respektivan lingvokodon (anstatau EN en la suba linio): Propono
* La Verda partio de Azerbajdshan decidis la labor-programon por
2009: ekologio kaj nafto, 25-punktoj por solvi la
Karabaĥ-problemon (lau Mais Gulaliev, partiestro)
* 12 parlamentanoj en Albanio malsat-strikis kontrau la dekreto de
la Albana prezidento Berisha, ke nur la du grandaj partioj
partoprenus en la baloto-komisiono - per kio la malgrandaj
partioj estus ekskludataj de la kontrolo de la venontaj balotoj.
Jam en 2005 okazis simile.
Al Parlamentanoj de la EP kiuj volis viziti la strikantojn,
estis malpermesita dum pluraj horoj eniri la parlamentejon.
* Verduloj en Israelo partoprenis sukcese por komunumaj konsilioj
gajninte entute 50 seĝojn. La du ekologiaj partioj, Ir
Lechulanu kaj Hayerukim, gajnis 25% (8 seĝojn) en Tel Aviv.
* Verduloj en Usono gajnis en multaj elektoj por la Usona Parlamento.
* La Verda Partio en Kanado ricevis duoble da voĉoj kaj
altigis sian publikan akcepton:
Ili ricevis 6,79 %, sed pro la ne-justa elekto-sistemo - ili jam delonge protestas -
ne ricevis seĝon en la parlamento. Jen la plej favoraj provincoj:
Yukon 12,96%, British Columbia 9,37, Alberta 8,78, Nunavut 8,25,
Nova Scotia 8,03, Ontario 7,98. La unu-ranga kaj entuziasma Elizabeth May ricevis 32%.
* 2008-07-02 Ingrid Betancourt estas liberigita - en sprita
(sen-sanga) operacio - de la kolombia armeo; kune kun pluraj
aliaj ostaĝoj de la FARC-ribeloj. Ŝi kandidatiĝis
kiel Verdulino por prezidento en Kolumbio, sed estis
ostaĝigita de la ribela organizo FARC antaŭ 6,5 jaroj.
Diversaj: Terminologio, Ret-ligoj
Mll.: [lingvokodoj], tm = tutmonde
AVE, EEU, EDE, SAT, UEA : Asocioj de la Esperanto-Movado
EVP : Eŭropa Verda Partio
MEP : Membro de la Eŭropa Parlamento
kW : kilovattoj - finnoj kaj vattoj havas duoblajn konsonantojn
(de Qiyao)
Fatŭo : Komento de islama gravulo pri iu ajn demando.
Konsumuloj : ni ĉiuj estas konsumuloj; kelkaj homoj emas
konsumi (eble tro), ili estas konsumemuloj. Ni estas konsumantoj
ĉiam kiam ni konsumas ion.
Aŭtoroj: mw Manfred Westermayer, gp Germain Pirlot
>> Pliaj ret-ligoj:
europeangreens.org : Eŭropa Verda Partio
fyeg.org : Federacio de Eŭropaj Junaj Verduloj
greenparty.ca : Verda Partio de Kanado
Ciber-agado - la virtuala manifestaciado de engaĝitaj civitanoj.
Jen kelkaj: Germanio: campact.de, NABU.de
Francio: Cyberacteurs
Usono: MoveOn.org
Tutmonde (13 lingvoj): AVAAZ.org
> Krome pri Eŭropo kaj Esperanto:
Ludmila Novak (MEP, SL) invitas vin voĉdoni por Esperanto en sia retpaĝaro :
jen - vochdoni
Europo Demokratio Esperanto
Eŭropa Esperanto-Unio
Prilingvaj dokumentoj
Al la Indekso
:: Pli pri AVE
> Komunaj aktivecoj de AVE:
Nova diskutejo de AVE (pro politikaj kauzoj ne plu ĉe Yahoo).
Por aliĝi bonvolu viziti: lists.riseup.org
Niaj temoj: ĝenerale: Ekologio, Sociala Justeco, Homaj kaj Bestaj
Rajtoj, Milito kaj Paco, Konfliktsolvado pere de nemilitaj agadoj.
: besto-protekto, ekz-e preventi torturojn je tenado kaj
transportado de la brutaro;
: helpi regajni la Aral-maron en Centra Azio, ni serĉas
novan surlokan NRO-on por kunlabori;
: ni subtenas projektojn Mazingira en Tanzanio (arboplantado kaj
putoj por la trinkakvo, uzi la lokajn resursojn (Jatrofa-nukso),
trovi geonklojn por la lerneja edukado de orfoj.
: informo pri kaj tradukado de gravaj tekstoj de la Verda
Movado:
Ekz-e ni tradukis - havebla e-poŝte au papere, senkoste:
Ekologiaj-Impostoj (4 p.), Paco-Politiko (3 p.), Civila Krizo-
kaj Konflikt-Solvado (2 p.),
Ĝenerala Konvencio pri la Komerco en la Servoj (2 p.),
Eŭropa Manifesto de la Verdaj partioj, 2004 (3 p.); kaj la
pli-ampleksaj moder-koste + sendokostoj:
Ĉarto de la Tutmondaj Verduloj, 2001, 12 p., 2 EUR
Programo de la Eŭropa Verda partio, 2006, 16 p., 2 EUR
Ekologio de la Homo, Sokolev, tradukis Auderskaja, 1996/2008, 51 p., 5 EUR.
Internaciaj Komunikado-Rajtoj (APC), AVE/Leo tradukis en Esperanton.
> Kotizo:
La membro-kotizo estas libervola: ni proponas 5 EUR.
Bonvolu pagi la kotizon kaj volonte ankaŭ donacojn por AVE
prefere al nia UEA-konto: avex-z .
Se vi ne estas membro de UEA, vi tamen povas transpagi al nia konto kun la rimarko:
"via nomo, por AVE, UEA-konto: avex-z"
Tutmonde al la poŝt-konto de UEA en Nederlando:
IBAN: NL24PSTB0000378964, BIC/SWIFT: PSTBNL21
Ni volonte akceptas ankau konverteblajn monbiletojn EUR, USD, ..
La mono estas por la UEA membreco kiel faka asocio, renkontejoj, papera Aveno.
> Kiel sekretario de AVE mi invitas vin elkore, partopreni en
AVE por interŝanĝi spertojn kaj opiniojn; kaj por
influi niajn ne-esperantistajn geamikojn kaj kolegojn en
ekologio-socialaj (verdaj) partioj au NRO-oj.
Amike salutas Manfred Westermayer, sekretario de AVE
Adreso:
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen
UEA-Konto: avex-z
Verduloj.org (peranta ligilo)
aŭ: Verduloj.org (rekta aliro)
:) Se vi skribas, mi preferas simplan tekston au RTF-formaton:
"ĉ..ŭ, ch..u, aŭ en NHA (ch,j,kh,y,zh,sh +q,w,x)"
Al la Indekso
Pri la ret-adreso de AVE je APC (Alternativa kaj Progresema Komunikado):
La celo de APC (ktp.): surbaze de la plej simplaj teknikaj rimedoj interŝanĝi
informojn inter NRO-oj. Tio signifas interŝanĝi tekstojn en ASC-kodo (7-Bita).
COMLINK: estas la german branĉo de APC.
Jen raporto pri sen-drata konekto de lernejo al la interreto: "sen-drata lernejo"
Amikoj de la Tero- BUND (Bund Umwelt- und Naturschutz Deutschland)
gxenerala memprezento en Esperanto:
Amikoj de la Tero [eo - k.a.]
Ĉarto de la Tero
[eo]