Bonvenon al AVENO 31


2007 - Julio

AVENO 31 - koncize printita versio

Rimarko: Du-paĝa Aveno 31 estis printita por disdoni dum la kongresoj 2007 (SAT, EEU, UK) aktualan informon pri AVE.
Ĝi enhavas i.a. grandan liston da programaj tezoj.
La Mozaikoj k.a. partoj restas kiel kolektaĵo de la rete dissenditaj tekstoj.

AVE Raportoj: UK, IJK, SAT (2006)

AVE kaj la Verda Movado: >Najrobio 2007-06 - (Junaj Verduloj & MSF)

Verdaj Partioj tutmonde / EVP 2006-09-20

Mozaiko: Sociala, Homaj Rajtoj, Paco

Mozaiko: Ekologio, Ekonomio, 2007-06-21
 
 

Dato........ Okazaĵo
2007-01-16/19 Nairobi (Kenio), Afrika Kongreso de la Verdaj Partioj; kaj
Tutmonda Kongreso de la Verda Junularo.
Simba Mramba (Tanzanio) partoprenos por AVE . i.a. pere de inform-tablo pri lingvaj aferoj.
Tutmondaj Junaj Verduloj
Tutmondaj Verdaj Partioj
2007-07-21/28 Parizo, Chatenay-Malabry, SAT-Kongreso.
AVE-Kunsido kune kun la Ekologiisma Frakcio. SAT
2007-07-28/
08-04
Maribor (Slovenio), 7-a EEU-Kongreso
Eŭropa AVE-Kunsido, AVE estas invitata partopreni.
La ĉefa temo estas - ĉiuj aspektoj de - "akvo".
2007-08-04/11 Yokohamo (JP), 92-a UK, José A. Vergara organizos la AVE-kunsidon.
2007-07-28/08-03 Hanojo, IJK, TEJO-Kongreso eble renkontiĝo de la AVE-Junularo
TEJO
2008-05-01/04 Nairobi (Kenio), Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj
AVE serĉas partoprenantojn - prefere el najbaraj landoj - por kunsido kaj inform-tablo pri lingvaj aferoj.
Tutmondaj Verdaj Partioj
Aliaj okazaĵoj (en rilato kun la Verda, Sociala, Pacifisma Movadoj):
2007-08-01/14 Odessa-Regiono, Dnestro Ekspedicio 2007
Odeso

Karaj amikaj verduloj, elkorajn salutojn.

AVE Bondeziroj Deziroj de AVE por la Nova Jaro ?

Pacon !

en multaj subpremataj landoj, inter Israelo kaj Palestino, en la Irako, en Sudano/Darfur, kie nun okazas simila afero kiel priskribita en la biblio, kiam Kain (la nomado, ĉasisto) mortigis sian fraton Abel (la kamparano); arĥaika afero, sed en la modernaj tempoj oni devus trovi pli pacajn eblecojn solvi la problemon (tro granda brutaro, manko da akvo, demografia problemo).

Sanon !

en multaj landoj kie ankoraŭ kuŝas minoj kiuj malebligas la agrikulturon kaj detruas aŭ kripligas multajn homojn kaj bestojn - anstataŭ produkti, vendi kaj aĉeti tiajn minojn, necesas produkti mino-formeto kirasitajn maŝinojn, Ofte malsano okazas pro la malriĉeco (tuberkulozo), registantaj homoj devas rezigni la propran riĉigon sur-kostoj de la civitanoj, kaj fari leĝojn por ke aliaj riĉuloj donu parton de la riĉeco al la ŝtato (korupcio estas ŝtelado).

Respekto de la Homaj kaj Bestaj Rajtoj !

Lando kie la homoj ne povas esprimi sin libere - se homoj tiel endanĝerigas sian vivon - estas malliberejo. Tiuj kiuj lasas mortigi ĵurnalistojn, ĉar ili publikigas problemojn, estas fi-homoj. Tiuj kiuj malrespektas alian etnon estas stultuloj. Tiuj kiuj soifas je la mortpuno estas krueluloj - mem ne pli bone ol la krimuloj. Tiuj kiuj praktikas aŭ favoras la mortpunon malgraŭ la problemo ke jam ofte oni ekzekutis (kaj ekzekutos) sen-kulpulojn estas mem krimuloj. Tiuj kiuj praktikas la mortpunon por poste vendi la organojn de la ekzekutitaj, estas monavidaj hom-buĉistoj. Mi esperas, ke la civitanoj fortiĝu kontraŭ tiaj ne-respektemaj homoj kaj organizaĵoj.

Prudentecon !

La libro "Kolapso" de Jared Diamond montras bone kiamaniere ni pripensu nian vivon, kiamaniere ni kiel civitanoj kaj politikistoj administru nian terenon kaj la resursojn. Respekti la ekologion (la bazajn mediajn leĝojn), kaj la najbarojn (fremdaj landoj) gravas; esti memstara je la plej gravaj resursoj ankaŭ gravas - alimaniere sekvas servuteco kaj malstabileco.

Ĝojon !

Ke ni vivas.
Bondezirojn, ke espereble sufiĉe bone, sane, pace, respektoplene kaj respektite, prudente.
En tiu ĉi direkto ankaŭ AVE daŭrigas sian vojon.

Mi dankas vin se vi sendis leteron kun informoj kaj same dankas se vi ankaŭ sendis la AVE-Kotizon - sciante, ke ne ĉiuj povas (trans-)pagi facile.
La AVE-Kotizo (propono, jare, libervole pagenda):
A-Landanoj kaj riĉuloj: 5 EUR
B-Landanoj: 2 EUR
Pagenda al nia UEA-Konto: avex-z
aŭ per konvertebla monbileteto (EUR, ktp.) en letero.

Fiksdatoj de AVE:
Mi invitas vin ĉiujn al niaj diversaj kunvenoj: Kaj tre ŝatas se vi respondos al mi kiujn kunvenojn vi partoprenos (intencas partopreni).


Jam okazis:
2006-10-13/15 Genevo (CH), 2-a Kongreso de la Eŭropa Verda Partio.
AVE-Kunsido kaj Informstando. Europeangreens.org
Aliaj Fiksdatoj: 2004-02-02 Internacia Tago de la Marĉoj.

  • Statistiko:
    Post trakribrado ghis 1999, AVE havas ch. 300 membrojn, interesulojn kaj abonantojn de nia bulteno Aveno. El tiuj 40 estas asocioj, kaj nuraj abonantoj de Aveno.
    Ĉirkaŭ triono estas virinoj.
    Laŭ kontinentoj: Azio , Afriko , Ameriko , Eŭropo kaj Aŭstralio/Oceanio .
    novaj nombroj venos baldau
    Nia strukturo fortiĝis iomete.
    Kunlaboras en la provizora estraro:
    Goerge Sossois kaj Manfred Westermayer
    Pluraj komitatanoj akceptis kunlabori por aparta temo aux regiono, kaj pluraj membroj sendis valorajn informojn kaj artikolojn.
    Regule la sekretario elektronike dissendis artikolojn.
    La printita versio de AVE aperas unufoje jare.

  • Nia nova diskutlisto (pro politikaj kaŭzoj ne plu ĉe Yahoo):
    Por aliĝi bonvolu viziti:
    http://lists.riseup.net/www/info/verduloj

    Kaj alklaki "subscribe" - poste vi ricevos ret-mesaĝon (en la angla), ke vi devus resendi konfirmilon (ke vi estis tiu kiu aliĝis, kaj ne iu viruso k.s.)
    -------
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
    Sekretario: Manfred Westermayer
    Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen 
    Email: AVE
    AVENO-Indekso

    Agotagoj de UN, ...


    Al la enirpordo