AVENO 31 (koncize)aktuale: 2007-07-14 | 
Saluton !
Jen konciza Aveno #31 por disdoni dum la sekvontaj kongresoj.
Ĝi entenas informojn pri la Asocio de la Verduloj
Esperantistaj (AVE) kaj konciza listo de nia politika sinteno.
Respektoplene mi metas gamon da konstituciaj reguloj aŭ
proponoj karakterizante daŭrigeblan paceman vojon sur nia
tero. Ne necesas listigi la nomojn de la respektivaj landoj
aŭ religioj. La homa historio plenas da kruelaĵoj,
evoluo al pliboniĝo, re-faloj al netaŭgaj
arĥaikaj tradicioj; stulteco ŝanĝiĝas
espereble al saĝeco, respekto de la Homaj kaj Bestaj Rajtoj
kaj feliĉe ankaŭ da humoro kaj ĝojo. AVE
daŭre kunlaboras kun la Verda Movado. Sur nia retejo
troviĝas: pli detalaj raportoj kaj informoj, politikaj
dokumentoj, ligoj. Jen la plej gravaj informoj pri AVE kaj pri
nia aktivado. Apartan dankon por tiuj kiuj pagis la kotizon (5
EUR), kaj al tiuj kiuj donacis al AVE. Mi deziras al ĉiuj
ĝojigajn kaj fruktodonajn internaciajn kaj regionajn
kongresojn kaj post-kongresan aktivadon.
                     Bondezirojn - Amike, Manfred.
La planataj renkontiĝoj de AVE:
  2007-07-21/28, Parizo, Chatenay-Malabry, SAT-Kongreso. AVE-
kunsido kune kun la Ekologiisma Frakcio.    2007-07-28/08-04,
Maribor (SI), 7-a EEU-Kongreso, AVEanoj renkontiĝos, temo
Agendo 21 - Akvo.   2007-08-04/11,Yokohamo (JP),92a UK,>
J.Vergara.
  2007-07-28/08-03, Hanojo, IJK, AVE-Junularo ?
  2008-05-01/04, Sao Paulo (BR), Tutmonda Kongreso de la Verdaj
Partioj. Kunsido kaj inform-tablo pri lingvaj aferoj. Ĉu
AVEanoj el Sudameriko helpos ?
  2008, Kongresoj de UEA, TEJO, SAT, Verduloj, ...
> Okazis:
2006 Renkontiĝoj de AVE okaze de la UK en Florenco kaj de
SAT en Beogrado (resolucio kontraŭ poluanta sukerindustrio
en Senta (Serbio), kiu malrespektas la naturon, por produkti
malaltkoste). AVE faris informstandon en Ĝenevo, je la
Kongreso de la Eŭropa Verda Partio. AVEanoj kolektis pli ol
cent subskribojn kontraŭ la grapolbomoj (enkadre de
Handicap International).
2007-01-16/19, Nairobi (KE), Tutmonda Kongreso de la Verda
Junularo kaj MSF. Partoprenis por AVE, Simba Mramba (TZ), i.a.
pere de inform-tablo pri lingvaj aferoj. Lia raporto
troviĝas en la AVE-retejo - Aveno_31. Krome AVE subtenis
lian studvojaĝon al EU kaj la SAT-Kongreso; li informos pri
sia projekto.
> Kunlaboro kun la Verduloj:
AVE-anoj partoprenis la Kongreson de la Eŭropa Verda Partio
en Ĝenevo (2006-10-13/14); dank' al regionaj esperantistoj
kaj AVE-anoj ni povis diskuti en pluraj lingvoj kun la verduloj.
Milan Horacek, verdpartia EP-ano, subkomision-ano pri la Homaj
Rajtoj, renkontis kun Sean O'Riain, de EEU, por diskuti pri la
lingvaj temoj. Bernat Joan i Mari de la Verda-Regionalisma
Frakcio paroladis pri lingvaj temoj en la EP.
AVEanoj instigis la Verdajn Partiojn fari ligojn al Esperanto,
ekz-e al la Tutmonda Ĉarto de la Verdaj Partioj (eo).
Benedikt Wildenhain de la Verda Junularo instruis '06 Esperanton
okaze de ilia somer-tendaro, kaj  metis detalan informon pri
Esperanto sur ilian retejon, kaj eĉ informon pri la Verda
Junularo en Esperanto. AVEano tradukis la ĝeneralan
paĝon de la retejo de la BUND (Amikoj de la Tero, (DE)) en
Esperanton.
> La Asocio de Verduloj Esperantistaj estas
malgranda Ne-Registara Organizaĵo. AVE-membroj parolas
Esperanton kaj favoras ekologian, socialan, pacan kaj viv-
subtenan politikon; aktivas en Neregistaraj Organizaĵoj
aŭ Verdaj Partioj. > En 2007 pere de AVE ligiĝas
ĉ. 300 membroj kaj 30 abonantoj tutmonde. La membro-kotizo
estas libervola (propono 5 EUR). AVE pagas por UEA renkontejoj,
por Aveno kaj diversaj subtenoj.  > AVE kunlaboras kun UEA (faka
asocio) kaj SAT (ekologiisma frakcio), EEU, krome kun
organizaĵoj, kiel ekz-e la "Eŭropa Verda Partio" kaj
NROj. Ni partoprenas "tutmonde" dank al la surloka organizo de
samideanoj (Aŭstralio 2001, Svisio 2006, Nairobio 2007, Sao
Paulo 2008 ?). Ni tradukas gravajn tekstojn de la Verdaj Partioj
kaj de la Movado.
> Nia historio: AVE estis fondita 1984 en LiŠge (BE) okaze de la
unua renkontiĝo de la eŭropaj Verdaj Part-ioj. 1991 la
unua eŭropa kongreso de la Verdaj Partioj en Zuriko
ĝuis la interpretadon de la ĉefaj prelegoj en
Esperanton fare de Claude Gacon kaj Claude Piron, kaj dank' al
niaj geamikoj el Francio kaj la svisa kongres--organizanto Hans
Beat Schaffner.
Afergvidantoj: Manfred Westermayer, sekretario ek de 1991
(Kunveno en Zuriko), kaj George Sossois (ek de 2005, UK
Vilnius); komitatanoj aktivas sur diversaj kontinentoj kaj
temoj. Ĝis nun AVEanoj preferas la ne-formalan statuson de
AVE.
> Komunaj aktivecoj de AVE estas diversmanieraj  (manifestacioj,
kolekto da subskriboj, subtenaj leteroj), ĝenerale ni estas
por (numeroj por pli facile retrovi):
1: Abolicii la mortpunon en ĉiu lando; ĉar tiu
arĥaika rimedo de venĝo ne povas preventi aliajn
krimojn, sed de si mem estas krimo kontraŭ la Homaj Rajtoj
de korpa integriĝo ... (Deklaracio, Art-oj 1-5). Ĝi ne
nur detruas la krimulon sed ankaŭ ties familion. Aparte
gravas, ke eĉ en bone evoluitaj ŝtatoj jam okazis
centoj da ekzekutoj de homoj, kiuj poste montriĝis ne-
kulpaj.
(PR Ĉinio, Usono, Israelo, Japanio, Libio ! ...)
2: Abolicii atombombojn kaj similajn amas-mortigilojn.
3: Abolicii produktadon kaj uzadon de minoj/eksplodiloj,
unuarange tiaj kiuj eĉ post la milito kripligas aŭ
morti-gas homojn kaj bestojn - ekz-e grapolbomboj.
4: Subteni ne-militara/civilan konfliktreduktadon inter la etnoj
aŭ religioj, pere de interkonatiĝo kaj interkom-
preniĝo kaj justa dispartigo de la resursoj kaj areoj.
5: Abolicii agresojn; kunlabori en internaciaj pacigaj
disponoj/rimedoj de la UN, trejni la soldatojn kaj iliajn gvi-
dantojn al propra respondeco kaj respekton.
6: Subteni demokration kun povo-dispartiga organizo, kiu
preventas korupcion kaj ebligas socialan justecon (v. la
proponitan libron "Kio estas Demokratio ?").
7: Malakcepti subtenon de diktaturaj sistemoj; informi kaj
subteni tieajn homojn pri alternativoj.
8: Evalui diversajn indeksojn por mezuri la kvaliton de la propralanda:
"ekologia piedpremo", demokratieco, ĵurnalisma libereco, korupcio;
cele al pliboniĝo.
9: Subteni liberan ĵurnalismon; nepra rimedo por ekscii la
propran historion, kontraŭ diktatoreco, korupcio.
10: Konscii la historion de la propra lando, etno, familio; unue ne-
tabuigi sed diskuti publike la estintajn fifarojn kontraŭ
homoj de alia etno aŭ religio, due instrui ĝin al la
lernantoj (aĝo-konforme) por preventi estontajn fifarojn,
trie laŭeble pardonpeti k. reparacii.
10a: Abolicii seksajn krimojn de soldatoj kaj seksan sklavecon
organizita de krimuloj.
11: Akuzi ĉi-rilatajn fifarojn de
la registaroj je la Internacia Juĝkortumo; aktuale: PR
Ĉinio, Irano, DPR Ko-reio, Rusio, Usono, Sudano, Zimbabwo,
...
12: Malpermesi GMOn (gen-teknike modifita organismo) en
agrikulturo kaj bruto-bredado.  13a: Protekti bestojn, specio-
konforme tenadi, preventi torturojn je tenado kaj transportado
de la brutaro.  13b: Malpermesi eksperimentojn kun animaloj, kaj
kun homoj sen ties akcepto. 13c: Postuli alternativajn metodojn
por esplori medikamentojn, anstatŭ uzi vivantajn bestojn.
14: Ordoni regulojn por fiŝistoj, fiŝkapta kaj
resursoekspluata industrio, por limigi la kvanton, ne dronigi
delfenojn k.a., por ne detrui la ekosistemon de la mar-fundo, de
koralo-rifoj, de la marbordoj (mangrovoj).
15: Ne ĵeti & alporti en la naturon danĝerajn kemiaĵojn,
i.a. agrikulturaj, plasto-moligenzoj, protektenzoj.
16: Malpermesi persistaj/daŭrajn organikajn poluaĵojn
(ksenohormonoj), kiuj endanĝerigas la hormonajn ciklojn de
la vivantaro.
17: Subteni la agadon por Vivantaj Lagoj; ekz-e regajni la Aral-
Maron en Centra Azio. AVE subtenis projektojn de arboplantado
por filtri la danĝeran fajnan polvon el la aero, kaj por
bona kvalito de la trinkakvo; ni eldonis broŝureton pri la
Aral-katastrofo. MW estas membro de Aralsee-Hilfe, kiu praktike
helpas en tiu regiono. Sed la nuna uzbeka registaro malebligas
rektan helpon. Kasaĥio pli bone gardas la akvon de la
rivero Syr Darja, kaj tiel sukcesis revivigi almenaŭ la
nordan parton "Malgranda Aral".
18: Kolekti rubaĵon laŭ materialo; aparte plastaĵo,
por eble reuzi ĝin, anstataŭ forĵeti en la naturon/maron,
kio endanĝerigas birdojn, bestojn kaj fiŝojn.
19: Racia uzado de la resursoj: efika uzado de energio,
nefosiliaj energioj, klimato-adaptaj konstru-metodoj.
20: Apliki energioalternativojn sen detrui la naturon.
20a: Konstrui energio-ŝparemajn domojn kaj aparatojn.
21: Evolui la publikan transporton kaj eblecon bicikli sendanĝere;
fi-famigi tro grandajn aŭtojn, k.s. luksaĵojn, kiuj
forvoras niajn resursojn.
22: Preventi la troan kreskon de la urbegoj, pere de pli bona
evoluo de mezgrandaj kaj vilaĝoj. 23: Subteni racian
naskokvanton, laŭ la regionaj kondiĉoj, pere de
informa klarigo kaj evoluo de sociala justeco, kiu reduktas la
bezonon havi multajn idojn.
24: Subteni san-subtenan kaj vegetaran manĝadon.
25: Subteni ekonomian kaj kulturan tutmondiĝon metante
socialajn kaj ekologiajn framokondiĉojn: kontraŭ
danĝera poluo de la grundoj, akvaroj, aero.
25a: Abolicii la ekspluaton de infanoj kaj laborsklavoj.
26: Abolicii mono-oazojn kie oni ne pagas impostojn kaj kie
kaŝmono estas lavata.
27: Favori tutmondan sistemon da ekologiaj impostoj, forpreni
profito-avantaĝojn pro malgardemaj registaroj.
> Libroproponoj:
J.N. Sokolov, "Ekologio de la Homo - el sistema vidpunkto" (1996),
trad. de T. Auderskaja, Odessa, eldonejo G&M Westermayer,
Gundelfingen (2007), ĉ. 60 p., ISBN 3-923596-08-1, Prezo
6.00 EUR
"Kio estas Demokratio ? - 80 Demandoj kaj Respondoj", 143 p.,
aŭtoroj: David Beetham kaj Kevin Boyle, UNESKO, 2000,
esperanten tradukita de: Geoffrey Sutton, eld-a de UEA, ISBN
92-9017-066-2
Novaj libroj de SAT! i.a. pri
"Mortpuno"
DPR Koreio
Amikeco-Asocio pri DPR Koreio (eo, ..)
Eble ni demandu pri kontaktoj al tieaj esperantistoj ?
Ret-ligoj pri Verduloj kaj Esperanto:
Pri Esperanto de la germana Verdpartia Junularo
Pri Gruene Jugend en Esperanto
Ligo el la germana Verda Partio al la Tutmonda Ĉarto de la Verdaj Partioj´(eo)
Tutmonda Ĉarto de la Verdaj Partioj (eo)
Ttumondaj Verdaj Junularo
Amikoj de la Tero / BUND (& eo)
Globidar - Solidareco kontraŭ la Malsato
Monda Asembleo Socia (eo)
Verdpaco - tutmonde
Israela-palestina paco-oazo (ar, eo, il)
NROj de Esperanto:
TEJO
UEA
SAT
EEU
Lingvo.Org
Pli da ligoj sur nia retejo.
Kiel sekretario de AVE mi invitas vin elkore, partopreni en AVE.
Interŝanĝo de opinioj pere de interreta diskutlisto
Verduloj. Niaj temoj: Ekologio, Sociala Justeco, Homaj kaj
Bestaj Rajtoj, Milito kaj Paco, Kon-fliktsolvado pere de civilaj
agadoj. Por aliĝi, bonvolu viziti:
http://lists.riseup.net/www/info/verduloj
Nia UEA-konto: avex-z. Se vi ne estas membro de UEA, eblas unzi
kontoj de UEA. Ekz-e en Germanio: Postbank-Konto Koeln de UEA,
Konto: 318291 509, BLZ 370 100 50 "via_nomo .., UEA-kto: avex-z
"
Bondezirojn - Amike salutas
Manfred Westermayer
- AVE - sekretario -
Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen
rete: m.westermayer@comlink.org
www.comlink.apc.org/ave/welcome.htm
AVE - la ligo inter Verduloj kaj Esperantistoj
Ni pensas tutmonde - Ni agas surloke kaj regione.
| 
 Email: AVE (c/o M. Westermayer)  |