AVENO 31
Mozaiko: Ekonomia, Sociala, Paca
ĝis 2007 - Julio

Ekonomiaj informoj:

- Regasiga stacio planata en Italio por tergaso el Nigerio por
la itala  nafto-firmao ENI. Pro la malbonaj kondiĉoj en
Nigerio por la naturo  (medio-malpurigo) kaj por la homoj (manko
da civitanaj rajtoj, mortigo  de manifestaciantoj) itala grupo
protestas kontruax tia ekspluato-maniero. Pli detalan leteron vi
ricevos baldaŭ.

- Karbominejoj en Rusio, Ukrainio kaj Kasaĥio parte sub
posedo de  Lakhshmi Mittal estas viv-danĝeraj, ĉar la
firmao ne investas en  sekurecon. En la minejo Lenin en
Karaganda mortis 41 ministoj, en la  ukrainiaj karbo-regiono
Doneck ĉiujare mortas ĉ. 100 ministoj; aparte  en
"Sasjadko" dum la lastaj 7 jaroj okazis 4 gravaj eksplodoj kiuj
mortigis pli ol 120 ministojn. (laŭ E. Windisch, BZ,
2006-09-22, p.9)

- Radioaktiva rubaĵo-monto enhavanta radioaktivan rubon
produktas  la radioaktivan isotopon de Hidrogeno Tricio, kiu
poste troviĝas en  grundakvo (700 Bc/l); tio signifas ke
tiu akvo estas sep-foje tro alta je  radioaktiveco. Kamparanoj
uzas la akvon por iliaj bestoj. (laŭ  Greenpeace/Verdpaco
en Schrot&Korn, 2006-07, p. 8)
rim: Schrot&Korn estas ĵurnalo ĉefe por informi pri
biologia nutraĵo.

- P.R.Ĉinio nordokcidenta provinco Shaanĥi: je la
firmao Jongning  Drilling (=ekspluato) okazis oleo-akcidento,
pro tio oleo elfluis en la  riveron Ĝou (cn: Zhou) - entute
sur 9 km. (laŭ afp, taz, 2006-08-14, p.8)

- Eŭropo eksportas venenon al Afriko, Ebura Bordo: tie
mortis pluraj  homoj kaj bestoj kaj multaj estis severe
damaĝigitaj. 500 t da alt-venena rubaĵo ne-legale
estis ŝutitaj proksime de la ĉefurbo  Abidjan.
Laŭ EU-Leĝara, tia rubo devas esti traktita
(neniigita) ene de  la lando kie ĝi estas produktita.
Korupcio (ambaŭ-flanka) kaj avido de  la blankuloj ebligis
la eksporton. (laŭ taz, 2006-09-15, p.1ff)

- Tutmonda Banko: investas en nukleajn centralojn kaj gigantajn
barlagojn  laŭdire por batali kontraŭ la
malriĉeco. Sed fakte per la  barlagegoj ili detruas la
naturon kaj forprenas la vivo-areojn por la  malriĉuloj,
kiuj kutime ne ricevas taŭgan anstataŭaĵon (same
en  Hindio, kiel en Ĉinio, ktp.). La asocio
IRN (Internacia Retejo por la  Riveroj)
 pledas kaj proponas investi en regajneblaj  energioj, inkluzive de malgrandaj
akvostacioj. (laŭ N.Liebert, taz, 2006-09-15, p.8)

- GMO-Rizo trovita (LL601 de la germana firmao Bayer, produktita
en  Usono) kie ĝi ne devus esti. Tio signifas, ke sekureco
kaj informa  diafaneco ne povas esti garantiata, rilate kelkaj
nutraĵoj - ĉu ili estas  naturaj aŭ GMO-aj (=
genteĥnike modifita organismo). La plantado  de tia rizo
por nutraĵo-produktado eĉ ankoraŭ ne estis
permesita en  Usono. (laŭ K-P.Klingelschmitt, taz,
2006-09-15, p.8)
Pli da informoj ankaŭ (en)
kaj la

prelego de Perci Schmeiser (de)

- Tajvano: 2005 Ben-Q aĉetis fabrikon por produkti la
mobilajn  telefonojn de la germana firmao Siemens. Ben-Q ricevis
multe da  mono de Siemens kaj de la ĉi-rilata landa
registaro (NRW) (ĉ. 350  milionoj EUR); ili garantiis la
daŭrigon de tiu fabriko por kvin jaroj. Sed  nun ili
klarigis Insolvencon (ne-pagipovecon) de la fabriko - kaj
evidente  antaŭe ili forportis la valoraĵojn
(patentojn kaj similajn dokumentojn,  valoro laŭ la
fabrika-konsilisto je 1 miliardo) al Tajvano. Ĉ. 3000 da
laborlokoj estus neniigitaj. La laboristoj eĉ akceptis
redukton de  salajroj antaŭ la forvendo al Ben-Q. Evidente
kontraktoj ne plu validas.  Sed ankaŭ Siemens perdis la
bonan famon, ĉar ili ne sukcesis evolui  la propran
firmaon. (laŭ N.Liebert, taz, 2006-09-30)

- Usono, Kalifornio: la guberniestro Schwarzenegger instigas la
investon en alternativaj energioj kaj postulas multe da mono de
aŭtomobil-produktantoj por malpuraj ellas-gasoj (rubo-
gasoj). rim-o (AVE/mw):
Sed - kiam Schwarzenegger avangarde abolicios la mortpunon ?

----------------

Socialaj informoj

La Konsilantaro de Eŭropo konsentis ĉi-jare meti en
sian retpaĝaron pri  la Eŭropa Tago de Lingvoj
materialojn en Esperanto. La afero estis  aranĝita de
Katalin Kovįts kun helpo de kelkaj aliaj pri la tradukoj. Tion
vi povas vidi jen: Tradukoj

Kelkaj esperantistoj kaj ankaŭ mi skribis al la
Konsilantaro de Eŭropo  por danki ilin pro tio. Mi (RC) skribis
iom oficiale nome de UEA kaj proponis  disponeblecon fari kune
pliajn aferojn, ĉar UEA estas oficiale en rilatoj  kun la
Konsilantaro mem. (de Renato Corsetti / Eventoj)

Do, dankon al Katalin, ŝiaj kunlaborantoj kaj UEA - ankaŭ
AVE kelkfoje skribis al ECML,  rilate la minoritatajn lingvojn
en Eŭropo, kaj rimarkante la potencialon de Esperanto.
----

Rusio iom krude pritraktas la antaŭan kolonion Georgio
(Kartvelio), kaj eĉ pli krude  Ĉeĉenion - kiu
estas en stato de kolonio, sed mankas la evoluaj kaj riparaj
laboroj tie  (ĉiukaze mi ne legis pri tio).
La aktuala fi-teatraĵo pri Georgio denove fi-famigas la
grandan Rusion - komparebla  kun la nafto-politiko kontraŭ
Ukrainio kaj Transnistrio.
Georgio sufiĉe rapide transdonis la 4 rusajn spionojn al
OSKE, sed Oni nun ĉasas la  georgio-devenajn
enloĝantojn en Rusio. Se la sekureco-polico en Rusio (FSB)
batalus  kontraŭ mafio kaj similaj ne-leĝaj strukturoj
de ĉia deveno - bone; sed nun ili batalas  kontraŭ
ĉiuj vendistoj kaj  gastejestroj de georgia deveno. Eĉ
lernantoj en lernejo de  rusaj soldato-infanoj en Georgio estis
forpelantaj. Tio estas stulta rasismo.
-------

Norda Koreio klopodas reakiri la eblecon transpagi monon per
internaciaj bankoj por ke  la nomenklaturanoj vivu ĉiam
bele kaj bone - dum la popolo malbonfartas. Ŝajne pro tio,
kaj por festi la naskiĝtagon de la prezidento Kim, ili
minacas per prov-eksplodo de atombombo.
Eble vi scias ke evidente/verŝajne ne ekzistas libera
Esperanto-grupo en la t.n.  demokrata  "Demokrata Popol-
Respubliko Koreio"; sed eble vi ne scias, ke ekzistas
hejmpaĝo de amikeca asocio por DPRK en Esperanto.
Mi skribos al ili, ke mi respektas la aŭtonomion de DPRK,
sed malakceptas la  diktatoran sistemon kiu regas neglektante la
Homojn Rajtojn de sia popolo. Mi ja ŝatus skribi, ke se
DPRK volas partopreni la internacian mono-sistemon ili (simile
kiel multaj aliaj diktatoraj ŝtatoj ) devas respekti la
Internacian Deklaracion de la Homoj Rajtoj. Sed Usono estas
malbona prototipo - ĉar la Usona registaro tenas homojn en
ne-leĝaj  koncentrejoj, (ktp.)) - vidu la ĉi-jaran
rezolucion de SAT.
Amikeco-Asocio de DPRK (eo)
Eble ni vizitu tiun paĝon - kaj demandu pri adresoj de esperantistoj en Norda Koreio.
----

Plorinda rimarko pri la atombomba stato sur nia planedo:
Bedaŭrinde ankaŭ Usono (k.a.) ne forlasas la vojon
evoluigi la atombombojn, tio  ankaŭ rilatas al la nuklea
problemo kun Irano. Du militaj prov-eksplodoj (Hiroshimo &
Nagasaki) jam estis tro. Mi legis la rakonton de aŭstralia
militisto pri la okazaĵo en  Hiroshimo (tradukita de Ralph
Harry en Esperanton) - nekredebla centmila suferado (krom la
tuj-mortigitaj).
----

P.R.Ĉinio kaj Tibeto - aktualaĵoj kaj agado por
subteni ke la Olimpikaj Ludoj helpu Tibeton. Ekz-e la ekonomia
evoluo de Tibeto laŭ ĉina maniero ne estas adekvataj
al la tiea natur-kondiĉoj.

Sporto por Tibeto (de, en)
Ni savu Tibeton (cn, de, nl, tibeta)
-------------

2007-03-24/25 EUropo 50 jaroj
La evoluo de la EU montras kiel eblas kunigi landojn kaj
popolojn kiuj dum antaŭaj jarcentoj militis unu
kontraŭ la alia. Libera unuiĝo de 27 ŝtatoj
kunligas ĉ. 490 milionojn homoj sub reguloj kiuj plejparte
respektas la Homojn Rajtojn. La ĉefa festo okazis en
Berlino, ĉar la germana kancelierino Angela Merkel  estas
laŭvice la Prezidento de la EU-Konsilio. Ŝi deziras
i.a. en la "Deklaracio de Berlino" antaŭenigi la procezon
cele al EU-Konstitucio (disputata kaj diskutenda).  Mi esperas
ke la nova provo estos pli konciza, kaj disktutata de la
"ĉiuj" civitanoj de la EU, kaj sekve voĉdonita en unu
voĉdonado. Ne urĝas havi la tekston, sed certe se EU
volas esti pli ol nura ekonomia subjekto, ni bezonas
konstitucion. En la Vatikano oni postulis, ke EU la kristanaj
religioj (aparte la katolika), havu (denove pli da)
privilegiojn; sed ni esperas, ke EU restos laika unuiĝo sen
fiksita ligo al iu ajn religio. Ĉar religio estu persona
afero. Kiel morala bazo sufiĉas la bazaj Homaj Rajtoj kaj
aliaj leĝoj kunligitaj al tiu-ĉi.
(laŭ Jan Feddersen, taz, 2007-03-26)

2007-03-26 EURATOM - 50 Jaroj - jam tro.
Kontraste al la unua provo, ni volas ke la Euratom-Traktato
restos ekster la konvencio. Ĝi estas kvazaŭ fosilio
(laŭ Bernward Janzing, BZ, 2007-03-26); eĉ ŝtatoj
kiel Aŭstrio, kiuj ne volas uzi la atomenergion devas pagi
devigan jaran kotizon (40 milionoj EUR). Per tiu mono EU
subvencias ekz-e la esploron rilate atomenergion, jare per 246
mio. EUR, kompare kun 96 mio. EUR por la renovigeblaj energioj.
La Eŭropa iniciativo "Stomstopp" - transdonis 630.000
subskriboj al la EU-Komisaro Piebalgs; kies subskribintoj el
diversaj organizaĵoj ĉiuj EU-ŝtatoj - kaj
ankaŭ de kelkaj aliaj -  postulas forlasi la atom-vojon en
la EU.  AVE-anoj ankaŭ helpis kolekti tiujn subskribojn -
vidu la detalajn nombrojn je:
Bonvolu Subskribi je Atomstopp
(Jam subskribis 634.686 - Dato: 2007-08-26)

---
2007-03-20 Eŭropo - Homaj Rajtoj - Rusio
En pluraj lokoj okazis publikaj lego-horoj memore kaj honore al
Anna Politkovskaja, kiu estis mort-pafita la 7a de Oktobro 2006.
Ŝi estas unu el multaj ĵurnalistoj kiuj mortis pro
ŝia laboro publikigi la fiajn rezultojn de la Putin-a
politiko en Rusio. Samtempe ni ankaŭ honoris la multajn
ĵurnalistojn en diversaj landoj kiuj estis mortigitaj dum
aŭ pro ilia laboro; multaj irakanoj.
---

2007-03-24, Moskvo - pliaj paŝoj al diktaturo.
La Supera Juĝkorto de Rusio finigis la ekziston de la
Republikana Partio, ĉar ili ne (plu) havis la bezonatan
nombron de 50.000 membroj.  Jam en la antaŭa elekto komence
de Marto sukcesis sole du partioj - ambaŭ apartenante al la
Kremlaj struktoroj. La protesto de la malgrandaj partioj, kiuj
plejparte ne povis publikigi siajn personojn kaj tezojn, aŭ
ne rajtis kandidatiĝi, montriĝis en relativa malgranda
procentaĵo de la balotintoj. Por la venonta elekto al la
Duma, la nacia parlamento, "oni" ŝanĝis la regulojn,
tiel ke, ekzemple individuaj homoj ne rajtas kandidatiĝi.
Eble la komunistoj estos la solaj "demokratoj". Eble multaj
rusaj homoj preferas la ordon pli ol la liberecon.
-------

2005 - 2007 - ?? Birmo, Darfur, Zimbabve (k.a.)
Rusio kaj Ĉinio blokis la rimedojn de la UN-Sekureca
Konsilio kontraŭ Sudano, por halti la forpeladon de homoj
el Darfur, ĉar ili kaj liveras armilojn kaj eksportas
nafton kaj aliajn resursojn.
Same ambaŭ malhelpis resolucion kontraŭ Myanmar (Birmo) kiu postulis liberigon
de ĉiuj politikaj malliberuloj.
Kaj en Zimbabve, prezidento Mugabe estas subtenata de Ĉinio,
malgraŭ la katastrofa situacio tie.
(letero de leganto T.B. en taz, 2007-03-26)

Kaj en la sama leter-listo alia (S.K.) skribas, ke Usono
konkurencas kun Ĉinio pro la nafto (tutmonde), kaj tial
uzas la homaran katastrofon tie, por kvereli kontraŭ
Ĉinio. (Kelkaj samideanoj ja ofte rimarkigas tion)

Aveno 29 raportis pri la historia evoluo de la Darfur-Katastrofo.
La ĉefa problemo estis la naturaj resursoj
(akvo kaj nutraĵo) kiu kaŭzis la militon inter nomadoj
kaj kamparanoj.
------

Eŭropa Junularo (aĝo ne gravas) kontraŭ la
diktatoraĵo en Belorusio. En la nokto de la 18a de Marto
Junaj Eŭropaj Federalistoj faros simbola agadon en la tuta
libera parto de Eŭropo. Certe ankaŭ aliaj liberec-
emuloj rajtas agadi. Ni dekoros statuojn per "buŝ-korbo"
kun la informo "Donu voĉon al la civitanoj de Belarus". La
diktatora registaro ne permesas sendependajn gazetojn, sed tenas
multajn politikajn "krimulojn" en malliberejon - simile kiel en
la iamaj faŝismaj ŝtatoj. Organiza konsilo: agu kune
kun viaj lokaj Esperanto-Grupo kaj aliaj geamikoj - la afero
povus esti gaja - malgraŭ la malbona vetero (kaj okazo);
viziti la fotojn de la lasta jaro: JEF
Sendu foton - se vi sukcesis al: JEF Europe
----

Le Monde Diplomatique - Esperanto-Versio:
kiel vera gazeto estus ege bona (ekz-e por la  Tutmonda Kongreso
de la Verdaj Partioj, 2008-05-04/05 en Sao Paulo) Eble indus
sendi ĝin al ĉiuj AVE-anoj (ĉ. 400). Prezo:
ĉ. 2 EUR. Kion vi - kara AVE-ano - opinias ?

Propono al la enhavo:
klimata ŝanĝiĝo,
alternativa energio-politiko,
naturprotekto (arbaroj, biosferoj, animaloj),
nutraĵoj (influo de la produktado al la naturo kaj al la
sano de la homoj), justaj socialaj kaj ekologiaj framo-
kondiĉoj por la tutmondiĝo,  respekto de la Homaj
Rajtoj (ĵurnalistoj, tutmonda abolicio de la mortpuno, vira
kaj virina egaleco en la socio kaj la justico-sistemoj),
ĝendra demokratio,
bona regado (malbonaj ekzemploj abundas (Putin, ...) ,
ĝeneralaj bazaj reguloj por bona regado),
endanĝerigitaj lingvoj,
la potencialo de Esperanto en multnaciaj organizaĵoj,
ret-adresoj pri Esperanto (viki, MAS, LMD, lernu, AVE, ....)
LMD (eo)

----
Iranaj virinoj:
En Irano oni jam kolektas 1000000 milionoj da subskriboj por
ŝanĝi la leĝojn anti-virinaj, same kiel diferenco
inter viroj kaj virinoj relate al eksedziĝ-peto,
eksteriĝo de lando, sango puno kaj multaj aliaj leĝoj.
Mi subskribis tiun peticion mane sed rete ankau oni povas fari
tion sed koncernan adreson mi nun ne havas.
(de Fatemeh, 2007-01)
-----

Mensenrechten.org ankał en Esperanto:
La ttt-ejo mensenrechten.org  (en la nederlanda) enhavas
nun tradukon en Esperanto, dank'al Dunko el Helmond.  Elektu "en Esperanto" maldekstre, sube.
Ał senpere al la Esperanto-versio ĉe:
homrajtoj.org
------

Garri Kasparov - Ŝako-Grandmajstro - organizis
"manifestacion de la disidentoj" en Moskvo (fine de Decembro 2006) kontraŭ
la detruo de demokratio en Rusio flanke de la prezidento V.
Putin.
(laŭ A. Blasberg, Die Zeit, 2006-12-28, tuta paĝo 53)
--------------

Ĉinio ne plu baras la uzadon de Vikipedio en la angla,
eĉ se temas pri "sentemaj" temoj;  tamen:la han-lingva
(ĉinlingva) versio restas barita en P.R.Ĉinio.
Malgranda sukceso de Vikipedio, kies mastrumantoj ne akceptis
mem bari ilian retan, kaj demokratian reta-enciklopedion.
(laŭ Raportistoj Senlimaj, en Le Monde Diplomatique (DE), 2006-11-10, p.4)
Tamen: Amnestio Internacia (de) pledas ekz-e ke Ĉinio malliberigas dissidentojn.
Amnestio Internacia (ar, en, fr).

  • Mallonge:
    P.R.Chinio: Denove jhurnalisto malliberigita, char li raportis pri la Masakro sur Tien-An-Men-Placo, 2006-09-01

  • Aveno 31 - sociala: kontraŭ-personaj minoj / Israelo, ktp.
    Raporto el la SAT-Kongreso:
    La ge-sinjoroj Weiss el Francio preparis tre detalan dokumenton
    pri kontraŭ-personaj minoj (KPM) kaj pri bomboj, kiuj
    disĵetas multajn tiajn minojn (mino-sternaj bomboj (MSB),
    angle: Cluster Munition).
    La antipersonaj minoj estas malpermesitaj pere de la Konvencio
    de Otavo, sed ankoraŭ ne ĉiuj ŝtatoj subskribis
    kaj ratifis la konvencion.
    La rezolucio de la SAT-Kongreso (kiu entute enhavas 9 temojn!)
    postulas de ĉiuj landoj aliĝi al la Konvencio de Otavo,
    kaj krome subtenas la Koalicion kontraŭ la Mino-Sternaj Bomboj, kiu celas
    malpermeso tiajn bombojn - kaj alvokas la francajn laboristojn
    de la firmao "Obus BONUS" rezigni pri la konstruo de MSB-oj,
    ĉar ili fakte egalas al kontraŭ-personaj minoj.
    
    Klarigo (el la dokumento):
    Ĉiuj 45 minutoj paŝas iu homo sur minon, kaj perdas la
    vivon aŭ restas severe damaĝita dum sia tuta vivo.
    Unu mino-sterna bombo sternas ĝis mil da malgrandaj minoj;
    ne ĉiuj el ili eksplodas tuj, sed restas sur la grundo -
    fakte kiel anti-persona mino.
    Jen listo da landoj kiuj ne subskribis la Konvencion kun la
    stoko da KPM-oj en krampoj (en 1000.000).
    P.R.Ĉinio (110), Hindio (5), Pakistano (6), Rusio (50),
    Usono (10), Norda Koreio (?), ...
    
    Israelo ĵetis la plej multajn MSB-oj sur la teritorion de
    Libano ĵus antaŭ la fino de la milito; 360 bomoj kun
    ĉ. 500.000 da minoj. Kaj tiel ĝenas la rekonstruon en
    tiu regiono dum jaroj.
    Mi ne scias ĉu Israelo subskribis la Konvencion de Otavo,
    sed ĉiukaze ili ne subskribis la novan Konvencion kiu
    postulas de la militintaj partioj, poste ripari la civilajn
    damaĝojn kiuj ili kaŭzis dum la milito.
    (kromaj informoj laŭ radio-elsendo Deutschlandfunk, 2006-31-08)
    
    Israelaj grapolbomoj: la israela armeo instruas la soladatojn de
    "Unifil" UN-paco inter Israelo kaj Libano, kiel sen-danĝerigi la kuŝantajn, ne-eksploditajn minojn.  (Bad.
    Zeitung, 2006-11-24)
    
    Belgio, kiel la unua lando, malgraŭ la lobiado de la armil-
    firmaoj malpermesis produkti kaj uzi la MSB-ojn.
    
    Kelkaj hejmpaĝoj:
    handicap-international (franca - aliro al aliaj landoj)
    handicap-international
    handicap-international (germana)
    stopclustermunitions (diversaj lingvoj)
    Streubomben (germana)
    Pli pri SAT, malnova pagharo
    Pli pri SAT, nova pagharo
  •  
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)