Returne al la cxefa pagxo de Aveno

AVE Raportoj, Aveno 31
2006-10-19

  • Ĝenevo, Kongreso de la Eŭropa Verda Partio, 2006-10-13/14
    Dank' al pluraj helpantoj AVE povis montri denove ke Esperanto vivas.
    Entute estis Charmian, Marie, Jacqueline, Nicole, Mireille kaj Manfred, Charles kun alia samideano. Do, ni povis informi kaj diskuti en pluraj lingvoj. Charmian kunportis koncizajn informilojn pri Esperanto kaj pri la gramatiko en la angla kaj franca, de SAT ni havis materialon en aliaj lingovj (finna, sveda).
    Pri la uzado de Esperanto ene de la Verda Movado ni havis
    "Verdan Mondon" en la angla, franca kaj germana;
    la AVE-informileton "Kial ..." estis krom tio en la germana, nederlanda, norvega, pola kaj serba.
    La bela afiŝo "Paco estas ..." en Esperanto kaj 118 lingvoj beligis nian standon, la samideanoj ricevis ĝin kiel eta rekompenco, kaj pluraj aliaj aĉetis ĝin - kaj multaj serĉis sian lingvon (ankaŭ estis ekstereŭropaj gastoj el Ĉilio, Japanio, k.a.).
    Ĉifoje ni ne prezentis rezolucion, ĉar kutime neniu sekvas el tia rezolucio.
    Ni disdonis ekzemplerojn de
    Kontribuo pri Lingva Politiko ene de la Europa Verda Partio (eo)
    Contribution about European Green Party Language and Communication Policy, 2nd European Green Party Congress (en)
    Contribution vers une Politique de Langue et de Communication au 2ième Congrès du Parti Vert Européen (fr)

    Ĝi postulas uzi ne tro komplikan lingvon kaj disciplinon de la denaskaj parolantoj de la angla, paroli nek tro rapide, nek tro slange. Ili eĉ metis la punkton, serioze konsideri la uzadon de artefarita lingvo dum la kongreso sekvis diskuto pri la temo, sed sen mencii la punkton pri artefarita lingvo.
    Fakte, dum la kunsido de "Tutmondaj Verduloj" oni plurfoje parolis pri la lingvaj problemoj; kaj ĉar AVE jam de 1984 havas regulajn kontakton kun la Eŭropa Verda Partio, Catherine Grèze aludetis al la visia solvo pere de Esperanto, sed ne pli.
    Malgraŭ tio ni havis multajn bonajn interparolojn, kaj montriĝis unu novbakita esperantisto inter la delegitoj kaj alia lasis sian filon ĉe ni por lerni la bazan gramatikon.
    Nia alia ĉefa tasko estis kolekti subskribojn kontraŭ la grapolo-minoj por "Handikapo Internacia". Pri la problemo informis gesinjoroj Weiss dum la SAT-Kongreso, kaj ili postulas de la francaj sindikatanoj zorgi ke en Francio oni ne plu konstruas grapolo-bomboj, sed male - por ne perdi la laboron - maŝinojn por sendanĝerigi la milionojn de tiaj kontraŭ- personaj minoj.
    La verda kongreso ankaŭ decidis samdirektan rezolucion.
    Entute estis sukcesplena varbado ankaŭ por Esperanto.
  • AVE-Renkontiĝo okaze de la IJK en Sarajevo, 2006-08-13?

    Dum la IJK okazis diskuto de EDE pri politiko, kie ankaŭ AVE estis prezentita, kaj Kristjan Schmidt disdonis la AVE-Informilojn.

  • AVE-Renkontiĝo okaze de la 79-a SAT-Kongreso, 2006-08-20 en Beogrado
    Enkadre de la 79a SAT-Kongreso en Beogrado okazis kunsido de la ekologia frakcio, kiun organizis AVE. Krom konciza informo pri AVE ni diskutis pri:

    - Bestaj Rajtoj: rilate la eksperimentado je bestoj por eltrovi novajn medikamentojn au eĉ plibeligenzojn.
    Ne eblas simple malpermesi; sed la nombro da eksperimentoj povus esti reduktita, se oni aplikas en-provtubo-testojn, kunligas la rezultojn de diversaj firmaoj (en neŭtrala instanco), aplikas teoriajn metodojn uzante analogiojn. Por instrui studentojn en universitatoj eblas unue uzi simulado-programojn kaj plastikajn organojn (anstataŭ ranojn) kaj simple viziti buĉejon (dum ili ankoraŭ ekzistas) kaj uzi mortitajn korpojn (anatomio).

    - Rubo: ĉar survoje en eksa Jugoslavio (el trajno videbla) ofte troviĝis hazardaj rubejetoj kaj kelkfoje oni bruligas la rubaĵon (Tereza Kapista rakontis similan el Burundio) , la fumo de rubo kun plastikaĵoj enhavas toksajn substanocjn (dioksinoj, pezaj metaloj (Cd, Hg), ktp., kancerogenajn fulgojn). Edukado kaj pli bona organizado de reciklado aŭ finfine bruligo de restaĵoj en taŭgaj instalaĵoj necesas.

    - Pri rubaĵo-politiko de sukerofabrikado en Serbio ni aŭdis je la fino de la kunsido, kaj surbaze de la informoj verkis la jenan rezolucion:

    Rezolucio el la ekologia frakcio de SAT, 2006-08-20
    Eksciante, okaze de la kunsido de la ekologia frakcio dum la 79-a SAT-Kongreso en Beogrado, ke en Serbio ankoraŭ eblas al entreprenoj ŝpari monon sur la kostoj de la natura medio kaj de la civitanoj, ni decidis la jenan rezolucion:
    Priskribo de la afero:
    La italdevena sukerfabriko en Senta en norda Serbio planas foruzi grandan terenon, ĉ. 1.000 ha, kie nun estas bienoj kaj somerdomoj en harmonio kun la naturo, por filtri malpurajn akvojn el la sukeroproduktado, kiuj ĝis nun estas verŝitaj en la riveron Tisa (ankaŭ malbone) - kun la sekvo de pun-pago.
    Ni postulas kune kun la movado kontraŭ tiu plano, ke la firmao investu en instalaĵojn por purigi la akvon ene de la fabriko (laŭ la teknika nivelo)
    Ni argumentas, ke la plano ĝenas pro la jenaj kialoj:

    1-e La fabriko aĉetos la terenon je prezo sub la aktuala valoro, laŭdire je 1/10 de la valoro. Kaj la nunaj multaj posedantoj estos devigataj vendi sian terpecon sen la ebleco akiri similan areon - kaj simile proksiman - per tiu mono.

    2-e La pejzaĝo, kie nun estas tre fekunda grundo kun multaj frukt-arboj kaj variaj kulturoj, perdas sian belecon kaj diversajn utilojn (freŝa aero, libertempo en la naturo, bonkvalitaj fruktoj) kaj oni antaŭvidas ŝanĝojn en flaŭro kaj floro al malpli alta biodiverseco (tie troviĝas ankaŭ sovaĝaj bestoj).

    3-e Por ni ne estas klara, ĉu la areo odoros laŭ tiaj malpuraj akvoj, sed tio ja eblas.
    Krome ni postulas de la ŝtataj, regionaj kaj lokaj administracioj ke ili postulu de la entrepreno pli modernan kaj daŭripovan manieron purigi la akvojn, kio nek ĝenas la homojn, nek la naturon. La alternativo, trovi malpli valoran grundon por la filtrado estus nur dua-ranga kaj ne-daŭripova solvo.
    Subskribis: Manfred Westermayer (KN 97) kaj Magdolna Roevid (KN 71)

    kroma informo:
    Tiu itala entrepreno (nomo mankas ankoraŭ) eksportas parton de la sukero al EU-landoj kaj tie ricevas pli altan prezon por la sukero.
  • AVE-Renkontiĝo okaze de la 91-a UK en Florenco, 2006-08-03

    La sekretario, Manfred Westermayer, prezentis AVE kaj raportis pri la aktuala stato (vidu Aveno 30). George Sossois, kun-estrarano ekde 2005 skribis la protokolon. Pluraj - ekde 1998 -neaktivaj membroj estis forstrekitaj el la listo. Dum la kunsido aliĝis 9 personoj. Do, nun estas 349 membroj kaj 40 abonantoj de Aveno. Partoprenis entue ĉ. 50 personoj. Ĝis nun AVE restas neformala asocio; dum la kunsido neniu postulis tion - ĉiukaze necesus respondeca kasisto.

    Manfred rakontis pri la duflanka engaĝiĝo de AVE kaj la etajn sukcesojn (rezoluciojn kaj ret-ligilojn el la Verdaj Partioj kaj NRO al Esperanto). AVE subtenis la NRO-ojnkiuj postulis alian vojon por nova oleo-dukto (nafto) for de la lago Bajkal en Siberio. Manfred informis Naturopa, naturprotekta oficejo de la Eŭropa Konsilio, pri la afero; ĉar Rusio partoprenas la EK. Finfine la prezidento Putin ordonis uzi alian alternativon.

    AVE partoprenos la Eŭropan Verdan Kongeson en Ĝenevo, 2006-10-13/15, per informstando kaj kun-diskuto rilate la EU-lingvo-politikon. Ni deziras limigitan eksperimenton kun Esperanto kiel dua relajsa lingvo ene de la EU-/EP-sistemo.

    AVE ŝatus sendi du afrikajn membrojn al Nairobi en Januaro 2007 (okaze de la Afrika Verda Konferenco kaj Tutmonda Konferenco de la Verda Junularo) kaj eble partopreni kun pluraj membroj en Januaro 2008 (okaze de la 2a Tutmonda Verda Konferenco).

    Diskutoj:
    Ĉu ni havas rilaton kan Amnestio Internacia ? Ne-rekte, ni havas ligilon sur la AVE-retejo, kaj kunlaboras por helpi al nia amiko N.I.Sekvojo, kiu sidas ek de 1992 en San Quentin - mortpunita. (pli poste)
    Elizabeth rakontis pri kunveno (2006-08-13) de la franca NRO "Sortir du Nucleaire" ("Eliri el la Nukleaj Teknikoj" (atom-reaktoroj, kaj - bomboj)); ili akceptis laborgrupon kiu uzos Esperanton.
    Iu demandis pri E.D.E.: Ĉar ili estas partio - almenaŭ okaze de EP-balotoj - ili estas konkurenco al la Verdaj Partioj kaj AVE ne subtenas ĝin; sed aliflanke, ilia varbado por Esperanto estis relative efika. Ni esperas, ke la Verdaj Partioj ne rifuzos Esperanton poste, dirante, ke ja ekzistas la EDE.

    La kotizo de AVE restas libervole pagenda. Dank' al pluraj kiuj pagis pli ol la kotizo (5 EUR jare, kaj 2 EUR por neriĉaj landoj kaj membroj)

    Mankas ekologio-rilata libro en Esperanto:
    Tiu de Edgar Guhde jam estas 20-jar-aĝa; ni serĉu la plej taŭgan kaj daŭrigeblan por traduki kune.
    Post la konferenco Tatjana Auderskaja rakontis pri la de ŝi el la rusa tradukita lernolibro de Ju.N.Sokolov "Ekologio de la Homo" (de 1996, 114 p.); ĝi estas relative teoria kaj mankas fotoj.

    Aktuala aktiveco rilate al UEA:
    denove - post 1998 - postuli la amendon de la UEA-Statutoj per la temo "daŭrigeblo"; ĉifoje UEA devus reagi pli pozitive, ĉar eĉ la kongresa temo rilatis al daŭrigeblo, kaj dank' al Jose Vergara ankaŭ rilatas al la naturmedia kaj sociala daŭrigeblo, krom la protekto de la endanĝerigitaj lingvoj.

    Tiom por nun:
    Ni estas feliĉaj ke la milito inter Israelo kaj la araboj haltas; kaj esperas, ke ili trovos pacon.

  • Returne al la Indekso de Aveno 31
  • Returne al la Indekso