Kontribuo al la 2-a Kongreso de la Eŭropa Verda Partio, 2006-10-13/14
Cele al lingva kaj komunika politiko de la EVP, kiu respegulas Verdajn valorojn
En Eŭropo, kie tiom da lingvoj estas parolataj, lingvo ofte kreas obstaklon al komuniko pri politikaj aferoj. Malfacila aŭ malklara vortigado povas ankaŭ malkuraĝigi la homojn partopreni demokratajn traktadojn. Kiel Verduloj, ni devus plejeble helpi komunikadon inter Eŭropaj lingvo-komunumoj, kaj komenci kun niaj propraj tekstoj kaj diskutadoj.
La unua decido farigi la anglan la solan laborlingvon de la EVP ŝajnis logike, konsiderinte la malgrandajn rimedojn de la EVP, sed ne necesas adopti ĝin kiel daŭra solvo, por kaj praktikaj kaj etikaj kialoj. Ekzemple:
1. Membroj de naciaj partioj kiuj ne bone regas la anglan estas ekskluditaj de rekta partopreno en demokrataj traktadoj de la EVP.
2. La nivelo de partopreno de delegitoj de la EVP-Kongreso kaj -Konsilio en debatoj kaj diskutoj povas esti rigardata laŭ ilia regado de la angla pli ol laŭ la relativa graveco de politikaj temoj.
3. Verŝajne anglaj tekstoj verkitaj de ne-nacilingvaj parolantoj ne havus utilan politikan influon en anglolingvaj landoj kaj povas enhavi gravajn lingvajn erarojn, kiuj obstrukcias komprenon en kaj anglolingvaj kaj ne-anglolingvaj landoj.
4. Kuraĝigi Eŭropajn Verdulojn uzi nur unu Eŭropan lingvon efektive fermas la fenestron al multaj aliaj Eŭropaj kulturoj kiujn la EVP alie povus provizi.
Ni alvokas la Eŭropan Verdan Partion kunvenanta ĉi-tie en Ĝenevo moviĝi al lingva kaj komunikada politiko kiu akordas al Verdaj valoroj kiel solidareco, toleremo kaj kultura diverseco, por laŭgrade enkonduki rimedojn kaj strukturojn por plibonigi la interkompreniĝon. tia politiko povus enhavi la sekvajn rimedojn:
|
![]() |
||
Esperanto-Greens; Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
Email: AVE (c/o M. Westermayer) |