AVENO 18

AVE-Nova^joj Junio / Septembro 1998

Karaj Amikaj Verduloj,

ni bonvenigas la novajn membrojn kaj ^gojas pri la intereso de ne-verdaj esperantistoj je nia asocia vivo. AVE estas reto por tiuj, kiuj laboras en kaj ekster la verdaj partioj favore al ekologio kaj socio. Ni estas 246 membroj, inter ili 61 virinoj kaj 35 membroj de verdaj partioj. En Afriko (5), Ameriko (15), A^ustralio (12), Azio (13), E^uropo (201). En Montpellier ali^gis pluraj novaj membroj. Da^uraj ne-membroj ricevos la statuson de "abonantoj" - kaj mi esperas, ke ili iam rekompencos AVENOn (4 Internaciaj Respond- kuponoj, a^u pago de 10 NLG jare al nia UEA-konto: avex-z). Nia filozofio estas (ekde la fondi^go de AVE en 1984): Realigo de pensado kaj agado la~u la principo, ke la vivo kaj ne la homo devas esti la centra kaj pivota punkto de ^ciu evoluo sur tiu ^ci planedo. Esperanto kiel internacia komunikilo per siaj ecoj lingva ne~utraleco, mondvasta aplikebla facileco adekvatas al la ekologia principo "Eta estas bela". Niaj konkretaj programeroj paralelas al la "Programaj Gvidlinioj" (Masala ^ce Helsinki, 1993) de la EFVP (E~uropa Federacio de Verdaj Partioj). Ni kunlaboras kun la EFVP neformale. Krom tio ni kunlaboras kun aliaj Ne-Registaraj Organizoj en Esperanto (SAT, TADEN, BEMI, Vegetaranoj) kaj kun ne-esperantistaj NRO-oj en aliaj lingvoj. Manfred Westermayer, nuntempa sekretario de AVE.

  • Reen al la Hejma Pagxo

  • AVENO-Indekso


    Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) - Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen
    Email: m.westermayer@3landbox.comlink.apc.org