AVENO_18: Agadoj de NRO-oj


Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

: Virina Agado en Afriko
La cirkumcido je knabinoj pro tradiciaj ka^uzoj estas kruela kaj
vivdan^gera. Iu medicina ka^uzo ne estas konata (kontra^ue al la
cirkumcido je knaboj). ^sajnas ke temas pri nura avanta^go por
la viroj. Temas pri tre efika metodo de socia kontrolo prepare
al ideala cirkumcidita (estonta) edzino. Tiurilate la patrinoj
havas ^slosilan rolon. Ekz-e en Gambia virinoj organizas sin.
Waris Dirie el Somalio luktas enkadre de la Unui^gintaj Nacioj
kontra^u la cirkumcido je knabinoj. 
(Subteno: Elisabeth Schwarzer, Berlino)

Pri Organika Nutra^jo en Usono, la ^stato permesas genetike
modifitan semaron kaj ionizadon. En E^uropo la komisiono nun
finfine postulas marki gen-nutra^jon; la asocioj de organika
agrikulturo malpermesas tiajn te^hnikojn.

"Scorecard"/ Mapo de kemia polucio 
Tian mapon oni nun konstruis en Usono por ekscii kie necesas
agado por eviti estontajn san-problemojn kaj venenitan
trinkakvon. ^gi estas rigardebla je:  http://www.scorecard.org

Elektronika^joj:
Ili kutime estas uzeblaj nur dum mallonga tempo (10 jaroj a^u
malpli). En diversaj lokoj (Usono, E^uropo) nun komencas studoj
kaj eksperimentoj reuzi la valora^jojn de tiaj aparatoj (TV, ..)
kaj eviti ke post la uzado ekestos dan^gero pro toksaj kemia^joj
en ili; ekz-e PKB (Polikloro-bifeniloj). Krome temas pri la
analizo de la tuta "vivo-ciklo": konstruado, uzado (bezono de
energio, radiado, moligenzoj), ripareblo,  reciklado.

En Germanio jam estas altaj normoj por bruligi kemian rubon,
enhavante kloron k.t.p., ekz-e PVK-rubon. La brulgaso devas esti
lavita por ne veneni la aeron. Bavaria  entrepreno (GSB) ellasas
la malpurigitan akvon en la rivereton Paar. Granda amaso da
kloridoj kaj pezaj metaloj tiamaniere venenas la akvon de la
rivereto. Teorie oni povas vaporigi la akvon kaj deponi la
solidan rubon ie ajn; tio kostus multe da mono kaj energio. La
civitanoj nun postulas tian senzorgadon. ^cu ne estus pli racie,
redukti la amason de tia speciala rubo, ekz-e de PVK (vidu en
VERDire 20). Krom tio ekz-e Kadmio kaj Hidrargo forvapori^gas je
la brulado kaj sekve devas esti ellavataj. Kadmio situas en tiaj
flavaj kaj ru^gaj farboj por plasta vazaro, kaj en ^sargeblaj
baterioj.

Poli-vinilklorido (PVK):
(angle: PVC) estas uzata en multaj produktoj, plasta vazaro,
infan-ludiloj, tuboj kaj aliaj teknikaj produktoj. PVK estas
malmultekosta kaj konvena je la produktado de mulditaj formoj;
krom la t.n. moligenzoj, dan^gero ekzistas je brulado de tiaj
produktoj, ^car la kloro povas produkti dioksinojn, depende de
la kondi^coj de brulado. Je fajro de domo, eli^gas - krom la
dioksinoj - hidroklorida acido (sal-acido); tiu estas
vivdan^gera je la enspirado. 
Ekz-e je brulado de aeroporto en Dsseldorf ('96) pluraj homoj
veneni^gis krom la dama^go, kiun faris la acido al la
konstru-materialo. Malpli dan^gera sed pli multekosta
estas la alternativo: muldita^joj el polietileno, metalo a^u
ceramiko.
Dank' al la agado de Verdpaco (Greenpeace) almena^u en Germanio
grandaj magazeno-entreprenoj decidis ne plu vendi PVK-enhavajn
ludilojn, pro la moligenzaj ftalatoj (angle: phthalate), kiuj
endan^gerigas la enajn organojn (renon, hepaton kaj la seks-
hormonan sistemon). ^car la ftalatoj evapori^gas, ili nun
trovi^gas ^cie en la medio kaj nutra^jo. Ili do akumuli^gas en
la grasa parto de la vivantaro.

Popola Globala Agado (PGA)
"Tutmonda Ekonomia Forumo" - Davos Konferenco de la 1000 plej
grandaj entreprenoj = globalizistoj. La usona prezidento Clinton
postulis, ke la Tutmonda Merkato Organizo (TMO, a: WTO) respektu
pli bone la medion, cele al da^urigebla evoluo.
Kontra^ue al tio 192 NRO-oj (ekz-e sindikatistaj, ekleziaj,
indi^genaj, kamparanaj, de aktivistoj por homaj rajtoj, medio
kaj evoluo) el 54 landoj publikigis la "Deklaracion kontra^u la
globalizantoj de la mizero". Ili malakceptas la akcelitan cent-
ralizadon de politika kaj ekonomia fortoj pro la globalizado,
kiu kreas tiajn neakceptindajn kaj nedemokratajn instituciojn
kiel TMO kaj la Plurflanka Akordo pri Investoj (PAI) (a: MAI).
Tiuj tendencoj sole helpas al la elitoj de la multinaciaj
entreprenoj; samtempe pli da homoj malsatas, al ili mankas
edukado kaj bazaj medicinaj servoj. Ili pli kaj pli estas
endan^gerigataj pro la detruo de la medio. La Popola Globala
Agado (PGA) la unuan fojon renkonti^gis 1998-02-23 en Genevo: 
http:// www.agp.org;  
e-posxto: playfair@asta.rwth-aachen.de; 
fakso: +34-8-524.11.21, 
Peoples Global Action, Pedro Masaveu 1 10 E
ES-33007 Oviedo.

[KOMENCO] [Kapo de AVENO] [+]