AVENO_18: AVE - Verdaj Partioj


Verdaj Partioj

: Kontinentaj Federacioj de Verdaj Partioj
Afriko:
En pluraj franclingvaj landoj fondi^gis verdaj partioj el NRO-oj
- en la anglalingvaj ili restis NRO-oj.

Ameriko:
Ekzistas Federacio de Amerikaj Verdaj Partioj.
En Mexico-Urbo a^utune '98 estos renkonti^go de verdaj
parlamentanoj. 

E^uropo:
E^uropa Federacio de Verdaj Partioj (EFVP) havas novan membron,
la Verda Partio de Cipro; do, nun estas 30 partioj.

Germanio:
La Verda Partio (Bndnis 90 / Die Grnen) havas malfacila^jojn,
ekz-e pro la eko-impostoj, kiun la partio enmetis kun detala
koncepto en la programon de Magdeburg '98. En balotoj por la
Landtag (parlamento de federacia lando) rezultis:  1998-03:
Schleswig-Holstein 6.8% (10.3%); regas SPD & Verduloj. 1998-04:
Sachsen-Anhalt 4.9% (5.1%); do, parlamento sen Verduloj. En
Germanio estos federaciaj balotoj fine de septembro 1998.
Intertempe la Verda Partio eldonis koncizan programon, kiu
evitas detalajn nombrojn pri la fuela imposto. Tamen la koncepto
pri eko-impostoj restas. 
Pluraj neregistaraj asocioj kaj institutoj subtenas tiun ^ci
koncepton: imposti la uzadon de resursoj kaj redukti la
socialajn krompagojn je la homa laboro. Tamen, konvinki la
"normalajn" civitanojn estas malfacile.

+++++++++++++++++++++
Mortis: RUDOLF BAHRO (1935 - 97), verda filozofo. 
Li opiniis ke
"Ekologia krizo finigos la kapitalismon."
++++++++++++++++++++++

Hispanio
Los Verdes (14 grupoj), Jose Ribas, San Antonio, Balearoj, estas
la unua kandidato sur la listo por la E^urop-Unia baloto (1999).

Irano: 
Kvankam ne verda, tamen la unua kaj demokratia partio
"Servantoj de la Konstruo" en Irano estis fondita, helpe de la
prezidento Khatami. Kiel ^generala sekretario estas nomita
Gholam Hossein Karba^si, urbestro de Tehran. Eble iam Verda
Partio estos kreita.

Nederlando: 
Gratulon pro la sukceso: 7.2% (3.5%) por la dua
^cambro; ili gajnis 11 el 150 se^goj. Unu de tiuj estas Farah
Karimi, juna virino, kiu laboris sur la kampo de enmigrintaj
virinoj. Krom tio De Groenen gajnis 0.2%.  

Nov-Zelando:
La Verduloj forlasis la parlamentan aliancon "Alliance", ^car
ili devis obei al la aliancaj politikoj, kvankam la partio havus
alian decidon. La plej lasta letero montras, ke la registaro nun
^cefe "batalas" kontra^u la popolo, pro financaj celoj.

Svislando:
En Genevo (2 se^goj) kaj Lausanne (1) la Verduloj denove estas
en la lokaj parlamentoj.

Ukrainio: 
Ni elkore gratulas al la Ukrainiaj Verduloj. 1998-03-26
estis baloto la^u miksita proporcia (partiolisto) kaj plimulteca
(lokaj personoj) sistemo. 19 Verduloj estis elektitaj la^u la
partiolisto. La programo ^sajnis nekonvena por Ukrainio -
ukraina konato ripro^cis, ke sole per bonaj afi^soj kaj multe da
mono la rezulto povis esti tiom bona. Mi konas S. Kurykin el
Kiev kiel EFVP-delegiton. 
La sekvan raporton sendis Marc Heller el Nikolaijiv, Ukrainio:
Nun mi estas eksterpartia verdulo, sed je 1990 - '94 mi estis
aktiva partiano; e^c prezidanto de Nikolajeva urba klubo de
ukrainia verdulo-partio.
La^u peto de Leonid Pin^cuk - gvidanto de loka verdulpartia
organiza^jo, mi post ia hezito konsentis partopreni en ^ci jara
balotado kiel agitanto. Mi ne facile decidis tion ^car estis
multe da duboj, hezitoj, diskutoj kun kontra^uuloj. Prezidanto
de nikolajeva provinca asocio "Zelenij Svit" (Verda Mondo),
Anatolij Zolotu^hin, kaj ties sampensantoj diris, ke en la vicoj
de la partio estas multe da entreprenistoj, privataj aferistoj
kiuj persekutas aliajn ne naturprotektajn celojn, sed malgra^u
tio mi kaj kelkaj aliaj membroj de la asocio decidis helpi al la
partio kaj partiani^gis kaj kandidati^gis kiel parlamentanoj a^u
anoj de urba kaj provinca konsilantaro. La sukceso estis e^c ne
atendita. La partio strebis atingi la 4%-an baron. Fakte, post
la baloto okazis, ke ^gi ricevis 5,74% da vo^coj kaj okupis la
4-an lokon inter 8 partioj kiuj aperis en la parlamento
(Ver^hovnaja Rada).
La balotoj estis samtempaj: por la parlamento, por urbaj,
distriktaj kaj provincaj konsilantaroj. En iuj balotaj
distriktoj
la vo^coj por la Verda Partio atingis e^c 33%. En la urban kon-
silantaron estis elektitaj du indaj verduloj unu el kiuj estas
estro de ekologia fakultato de Nikolajeva Mara Universitato,
Sergej Litvak.
Sian agadon en la parlamento la 19 Verduloj komencis alveninte
en la parlamentejon per bicikloj. Kieva stabo de asocio Zelenij
Svit kies estro estas malnova partiestrarano kaj parlamentano,
Samojlenko, protestis kontra^u la atomeksplodoj en Hindio. Jes,
en la partio kaj nun en la parlamento estas ri^caj partianoj-
aferistoj. ^cu tio estas bona a^u malbona? Mi opinias, ke bona.
^car la verda movado ricevis rimedojn por subteni sin politike.
Bone estas ke iuj ri^culoj komprenis, ke ne nur en ri^ceco
ekzistas feli^co. ^cu estas inter ili personoj kiuj anime ne
estas verdaj ? Eble jes; mi ne certas. Sed la plej aktivan rolon
en la parlamento ludas nun nuraj verduloj. Verda ideo kiel la
"Interna Ideo de Esperanto" ne dependas fakte de la volo de iu
ajn ano a^u subtenanto de la verda movado, de iliaj intencoj
kiam
ili ani^gis.  Dum la balotada kampanjo ri^caj anoj de V.P. sub-
venciis multajn aran^gojn: pagitan laboron de volontuloj-
agitantoj, politikan reklamon kiu estis la plej bona, disdono de
humanitara helpo por bezonantoj, k.t.p..
Mi opinias, ke la ^cefa kialo de la verda venko estas la
kompreno
de la vo^cdonantoj en nia lando, ke nuntempa socio ne povos
ekzisti sen veraj naturprotektantoj. ^Cu pravigos niajn esperojn
la Verda Partio, tion montros la estonteco.

[KOMENCO] [INDEX] [+]