AVENO_18: AVE - Fiksdatoj


Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

: Fiksdatoj / Kalendaro:
1998-08-08 Je la AVE-renkonti^go en Montpellier (okaze de la
83-a UK) ni diskutis la organizan strukturon de AVE - ^gis nun
nia strukturo estas malforta kaj neformala. La avanta^go estas,
ke ni ne perdas tempon pro formala^joj.
Beda^urinde mia kapacito estas limigita. Ni povus fari pli, se
trovi^gos pliaj kunlaborantoj, kiuj pretas organizi, respondece.
Krom tio necesas agi en la partioj por konvinki ilin pri la
utilo de Esperanto. 
La anonco pri nia renkonti^go en Montpellier kaj nia AVE-
Seminario pri Verda Politiko estas unuafoje publikigita en la
kalendaro de la E^uropa Federacio de Verdaj Partioj (EFVP). Mi
kune kun Kaija Liimatainen partoprenis la Konsilion de EFVP en
Helsinki. Beda^urinde nur parto de la delegitaro akceptas
Esperanton kiel lingvan rimedon por internacia komunikado. 
La malavanta^go de nia neformala strukturo estas, ke ekz-e la
EFVP-konsilio finfine malakceptis nian deziron i^gi observanto
de la EFVP. 15% de la AVE-anoj estas verd-partianoj. Tiu procen-
ta^jo estas grava en nia laboro konvinki la Verdulojn, ke
Esperanto utilas por internacia komunikado.

Do, mi instigas vin i^gi membro de verda partio. 

En kelkaj landoj ja ^gis nun e^c ne ekzistas tia verda partio.
Tamen, se iu el vi, AVE-anoj kaj simpatiantoj i^gos membro de
verda partio - kian Vi devus fondi en kelkaj landoj - mi tre
^gojus.

Okazis la AVE-Seminario pri Verda Politiko:
1998-08-09/11 en La Salvetat / La Couvertoirade (sud-franca
regiono Larzak). Ni faris duontagan ekologian migradon kaj
diskutis la^u komuna elekto pri:
+ Lingva Politiko en la E^uropa Unio kaj en Verdaj Partioj.
+ E^uropa Unio (Etendi^go, EP-Baloto '99). 
+ Tutmondaj Ekologiaj Problemoj (Dezertigo, 
       Arbaroj, Maroj, ..). 
+ Traduko de novaj tekstoj pri Tutmonda Merkato/
       Socialaj Normoj, Eko-Impostoj, Senperforta Evitado/Solvo 
       de Konfliktoj (programo por Berlin '99)
+ Libera Merkato de Ideoj (du horoj): Ni diskutis pri la
       enkonduko de la nocio de Da^uripova Evoluo en la Statuton
       de UEA, samrange kiel la Homaj Rajtoj kaj la Paco.

La kotizo estis:50/ 80 NLG. Ali^gis 14 personoj, kelkaj
partatempe. Organizis la seminarion  Marie-Pierre kaj Victor
Sion; Chemin des Fontinettes, F-59522 Lambrez-Les-Douai
e-posxto: mpsion@nordnet.fr

1998-12-xx: En Nairobi, Kenio, okazos la Afriko-E^uropa
Kongreso de la Verduloj. Beda^urinde lastjare pro politikaj
obstakloj okazis nur renkonti^go en Burkina Faso. Arthur Semedo,
Niamey, kaj Sebastien Essau, Cotonou (Benino), pretis partopreni
- pro tio mi tre dankas al ili. La senditan materialon Arthur
uzis por instrui Esperanton en sia lernejo - ni elkore salutas
la novajn esperantistojn en Niamey.
La kongreson organizos Adamou Garba el Niamey, sekretario de la
Afrika Federacio de Verdaj Partioj, kaj Wangari Maathai, kiu
ricevis la Alternativan Nobel-Premion 1983 pro sia organizo de
la Movado por Verda Zono en Afriko.
^cu eblus ke AVE-ano partoprenas je tiu ^ci konferenco ? Se jes,
bv. informi AVE-sekretarion por ke organizi la partoprenon de
AVE-ano.

1999-02-fino en Parizo: Kongreso de la E^uropa Federacio de
Verdaj
Partioj. Charly Dumont proponis aldone al la angla lingvo uzi
Esperanton kiel traduk-lingvon el iu ajn alia lingvo - a^u rekte
paroli Esperanton; ofte evidenti^gas je tiaj konferencoj, ke
necesas duobla tradukado; ekz-e el la portugala al la franca kaj
sekve en la anglan.
Dank' al la francaj Verduloj en 1991 je la Verda Kongreso en
Zuriko (Svislando) estis e^c interpreto en Esperanton, sed estis
malmultaj esperantistoj. ^ciukaze ni AVE-anoj partoprenu je la
kongreso; ni organizos AVE-renkonti^gon por montri la ta^ugecon
de Esperanto en politika diskutado.

1999-08-xx: Berlino, 84-a Monda Kongreso de Esperanto,
renkonti^go de AVE-membroj kaj interesantoj.

1999-08-7/10: post la UK, AVE-Seminario pri Verda Politiko, loko
ne tro malproksime de Berlino, eble en Pollando.
  • AVE-Seminario pri Verda Politiko

    2001: Green Global Conference - A^ustralio. Org-anto: Mi esperas, ke pluraj AVE-anoj partoprenos kaj prezentos la Asocion de Verduloj Esperantistaj.


    [KOMENCO] [INDEX] [+]