"Reviviĝu, la arbaro de Erimo!"
aktuale: 2007-08-21
|
Bildrakonto verkita de MOTOKI Yooko, pentrita de TAKADA Saburoo
Rakonto de fiŝistoj, kiuj revivigis arbaron dum kvindek jaroj sur marbordo de Erimo, dezerto kovrita de sablo.
Prezentita je la AVE-Kunveno dum UK en Jokohamo, 2007-08-07, de s-ro HOSHIDA Acushi
Rimarkoj:
Legu personan nomon laŭ esperanta prononco. Parenteze, oni montras ortografion laŭ japana nacia sistemo (Kunrei-siki).
(*) signifas bildo; mi lasis la indikon de la paĝo.
p2: Distrikto de Hidaka en Hokkajdo.
La urbeto Erimo situas ĉe la pinto de la kabo formita ĉe mergiĝo de la suda ekstremo de la Montaro Hidaka. Vico da rokoj etendiĝas punktite al fora maro. Oni povas observi ekstremaĵon de la montaro.
Sur la maro apud la kabo flosas boatoj por kolekti laminariojn. Kelke da homoj laboras sur strando por sekigi la rikoltojn. Cuneo(Tuneo) iras ĉiutage al la apudmara arbaro apud strando Hjakuninhama.
Kvindek jaroj pasis jam ... Nun kreskas juna arbaro en "Dezerto de Erimo".
p4: En pasinta tempo praarbaro kovris la distrikton Hidaka.
Profunda arbaro el kverkoj kaj mongolaj kverkoj etendis sin ĝis apud Hjakuninhama.
Arbaro favoris maron por havi kreskaĵojn en la maro.
La laminario rikoltata el maro de Erimo estis trezoro.
Antaŭ cent kvindek jaroj ekloĝis tie kelkaj homoj, laminario-kolektantoj.
Por pasigi tre malvarman vintron, ili hakis arbojn kaj amasigis hejtolignon ĉirkaŭ siaj domoj.
Ju pli multiĝis homoj, des pli malmultiĝis arboj iom post iom. Neniu rimarkis, ke morto de arbaro alportos morton al maro kaj baldaŭ ankaŭ homoj ne povos vivi.
Eĉ unu arbo ne restis tie post nur duonjarcento.
p. 7: Muĝas kaj hurlas ventego furioza. Ĉi tie kolizias daŝi-vento blovanta malsupren de la Montaro Hidaka kaj jamase-vento blovanta de la maro. Blovegas vento ducent sepdek tagojn jare.
Sablon de Hjakuninhama skrapas ventego. De kalvaj montetoj leviĝas polvaro de bruna tero kvazaŭ nuboj.
Furiozas sabloŝtormo tra la vilaĝo. La loĝantoj devis kovri la kapon per tuko krom okulojn dum paŝado eksterdoma. Ilin oni nomis sablomanĝantoj.
p. 8: Vento portis sekan teron al la maro. Pluvo forfluigis koton de kalva monto al la maro.
La maro brune malpura ĝis la foro. For estis ankaŭ fiŝoj. Trezoraj laminarioj estis jam en koto.
"Ĉion kaŭzis 'la dezerto'"
"Ni devas transloĝiĝi ien"
Ĉiuj estis preskaŭ decidontaj tiel antaŭ kvindek jaroj.
p.11: Cuneo, 24-jara, estis fiŝisto-laminariisto de la kvara generacio.
"Ni revivigu nian maron kaj hejmlokon per niaj propraj manoj! "
Finfine la loĝantoj leviĝis.
"Ni plantu arbojn kaj reakiru malaperintan arbaron. Certe revenos fiŝoj kaj laminarioj."
Jen estis komenco de longa batalado.
p.13: Ili ebenigis la dezerton kaj semis greson. Ili kovris la teron per kankurtenoj por protekti semojn kontraŭ vento. Ili planis verdigi dezertiĝintan teron per herboj, planti arbojn kaj kreskigi arbaron.
Sed ventego de Erimo forblovis kankurtenojn kaj semojn en momento. Karaj ĝermoj de greso baldaŭ formortis.
p.14: "Kiel ni povus gardi semojn kontraŭ ventego?" Cuneo pensadis ĉiutage.
Kiam la maro furiozas, disŝirita marherbaro surbordiĝas. Oni nomis ĝin "gota" (el "gotagota"=malordo) en Erimo, ĉar ĝi estas malorda kunmiksaĵo el diversaj marherboj. Gota algluiĝinta sur la teron estis ĝenaĵo en strando, sed ĝi fekundigis kampon.
" Ĝi devas esti utila!" --- Cuneo kun kolegoj portis ĝin al "dezerto" por kovri semojn.
Gota gardis semojn kaj ĝermantajn herbojn kontraŭ vento.
p.16: Longa tempo pasis. Verdo de herboj vastiĝadis sur la 'dezerto'. Leporoj kaj alaŭdoj ekaperis. Sablo forblovata de vento iom komencis malpliiĝi. Tio estis la unua paŝo por krei arbaron.
Post deksep-jara penado komenciĝis plantado en la 'dezerto'.
p.19: Oni plantis nigran pinon, kiu rezistas kontraŭ vento kaj toleras sekecon, - sed ĝi velkis dum semajno pro la akvoza tavolo sub sabla tero.
"Forigu la akvon fosante eĉ per niaj manoj"
Cuneo kaj liaj kolegoj pioĉis por fosi la teron. Sangaj blazoj aperis kaj dispremiĝis multe sur la manplatoj. Ili apenaŭ povis fosi dek metrojn da kanaleto dum tuta tago.
p.21: 20 jaroj pasis post la komenco de verdigo. Ĉiuj estis lacaj. Ankaŭ Cuneo malsaniĝis. Hideo, filo de Cuneo, ne volis esti fiŝisto kaj lernis en liceo de fora urbo. Tamen li revenis hejmen. Hideo elboatis al maro. Li vidis la strandon Hjakuninhama.
Malgranda arbaro de nigraj pinoj vidiĝis tie. Ĝi ŝajnis esti kvazaŭ oazo en vasta dezerto. Li povis imagi, kiel oni penis planti kaj pioĉi tie. Hideo fariĝis fiŝisto kaj aliĝis al la kolegoj de arboplantantoj. Ankoraŭ foras la celo - reverdigo.
p.22: Sur marfundo amasiĝadis sablo dum longa tempo. Unu maljunulo murmuris sur la marbordo
* "Iam venos flosanta glacio ĉi tien kaj forpurigos la marfundon". * Li rigardadis la maron ĉiutage.
Flosanta glacio atingas Erimon nur unu fojon en kelkdek jaroj. Neniu scias, kiam ĝi venos.
p.24: * En unu vintra tagiĝo. La maro klakis kaj knaris. Cuneo kaj liaj kolegoj alkuris la marbordon.
Blankaj masoj de glacio plene kovris la maron de Erimo. Flosanta glacio venis post kvardek jaroj!
La masoj de glacio forpuŝis la sablon amasiĝintan sur marfundo kaj frotis rokojn en marfundo.
Tio estis la kompleta purigo, kies venon kredadis la maljunulo. Jen aperis rokoj, kiuj estis plene kovritaj de sablo.
p.26: Sekvan jaron bone kreskintaj laminarioj, freŝnigre brilantaj, rikoltiĝis. La arbaro de la strando Hjakuninhama vastiĝis iom post iom. Muĝanta vento ĉiam blovas same kiel pasintajn tagojn, sed favoraĵoj de arbaro nun enfluas en la maron.
* Fiŝoj revenis, arbaro de laminarioj naskiĝis.
p.29: * "Mi estas fiŝisto-laminariisto, sed mi zorgadis pri la arbaro grandan parton de mia vivo. Estas ne sufiĉe, ke fiŝisto nur rigardu la maron. Kiam arbaro ruiniĝas, ankaŭ la maro mortos. Mi komprenas tion post kvindek jaroj!"
Tio estas la vortoj, kiujn donas Cuneo al siaj filo kaj nepo. Boato de Hideo eliras al la maro. La nepo diras, ke li estos la sesa-generacia fiŝisto-laminariisto.
p.31: * Kverkidoj kreskas en la arbaro de nigra piceo. Ankaŭ jezo-cervoj venas tien. Ankoraŭ daŭras la laboro de Erim'-anoj fari arbaron. Ili plantadas trans generacioj ĝis la reakiro de iama arbaro, kiu kovris la teron per kverkoj kaj mongolaj kverkoj.
Postskribo de la aŭtorino:
Nun en Afriko, Ĉinio kaj aziaj landoj marŝas vigle la agadoj renaski verdon sur la tero. Ili celas revivigi la arbaron, kiun homoj detruadis por sia vivo. Ni, la homaro, tre rapide detruadas arbaron en la tuta mondo, kvankam ni ne rimarkas tion vivante en Japanio plena de verdaĵoj.
"Dezerto de Erimo", eble ne konata vorto al vi. La Regiono Erimo, perdinta vastan arbaron apud marbordo pro utiligado por hejtaĵo ĝis la fino de Meiĵi-epoko(1911), estis nomata tiel.
Tiu ĉi rakonto estas vera historio, kiel la fiŝistoj-laminariistoj (laminario-kolektantoj), minacataj perdi hejmlokon, revivigis arbaron per sia multjara klopodado. Tion rakontas la loĝantoj-fiŝistoj en ĉi tiu libro. Tamen, tio estis granda verdiga entrepreno, kiun plenumis la loĝantoj kaj la registaro kune. Ŝajnas al ni, ke la loĝantoj de Erimo instruis, kiel penega estas la klopodo reakiri naturon foje perditan.
Mi esprimas koran dankon al Sinjorino IWASAKI Kjooko, kiu donis al li ĉiujn gravajn materialojn,
al Gesinjoroj IIDA Cuneo kaj Masako, al Sinjorino ARIOKA Chieko kaj S-ro OGAWA Jukija, kiuj volonte helpis por kolekti informojn.
2003. 8. MOTOKI Jooko
Krome li menciis, ke pluraj germanaj kantoj temas pri la verda arbaro; ekz-e "Oh Täler weit, oh Höhen", teksto de Eichendorff, melodio de mendelssohn-Bartholdy.