Returne al la enira paĝo de AVENO

AVE Raportoj, Aveno 32
2007-08-21


2007-07-21/28: 80-a SAT Kongreso en Antony/Parizo.
Ni devis iri longan vojon al la kongresejo, sed almenaŭ
parte eblis tra belega parko.
Ene de la laborkunsidoj okazis prezenton pri la temo grund-minoj
kaj "pafaĵoĵetoj el bomboj" (mll. grapol-bomboj).
Bedaŭrinde ankoraŭ multaj grandaj nacioj produktas kaj
aplikas tiajn detruilojn, kiuj eĉ post la milito malhelpas
la evoluon de la lando kaj mortigas kaj kripligas homojn kaj
bestojn.
SAT celas al la sindikatanoj kiuj laboras en tiaj firmaoj, por
ŝanĝi la tian produktadon - ekz-e al maŝinoj por
sendanĝere formeti la kuŝantajn milionojn da minoj.
Belgio estas la unua ŝtato kiu aboliciis la produktadon de
tiaj armiloj; kaj en Kroatio okazas subtenata de SAT-anoj rapida
formeto de la grund-minoj.

Ankaŭ interese estis la ekskurso al metiejo de
handikapuloj, kiuj kapablas labori dum certa tempo, sed ne estas
sufiĉe fortaj por labori "sur la libera merkato",
ankaŭ ĉar multaj firmaoj preferas pagi anstataŭan
pagon.
Ĉiukaze ili laboras laŭ la kapablo, kaj trovi tiajn
laborojn estas la zorgo de la organiza teamo, kiu ankaŭ
aliflanke subtenas kaj konsilas ilin. Ni vespermanĝis en la
domo kie multaj el ili loĝas; kaj ili servis al ni.

La komunan kunsidon de AVE kaj de la  Ekologiista Frakcio de SAT
partoprenis 14 homojn, inter ili 8 AVE-anoj. Ĉefe ni
diskutis pri la energio-politiko de Francio kunligita kun la
atom-bomba armeo. Ni verkis rezolucion pri tio.
Claude Bros tradukis ĝin en la Francan kaj niaj francaj
geamikoj prezentos ĝin okaze de la Somera Universitato de
Les Verts en Bretonio fine de Aŭgusto; kaj mi sendos
ĝin al la francaj Verdaj Eŭroparlamentanoj.


2007-07-29/08-04: 7-a EEU-Kongreso en Maribor. Kongreso pri Interkultura Komunikado (--- pri tio b-vu legi la raporton de EEU ---) La AVE-Kunsido partoprenis entute 17 homoj, inter ili 7 AVE-anoj. Krom la prezento de AVE kaj ĉi-rilataj demandoj ni verkis rezolucion proksime al la kongres-temo "Akvo", kiu troviĝas sur nia retejo. kaj Konferenco pri AKVO: Jam en la malferma sesio ni aŭdis tre belan kaj ampleksan - materian kaj filozofan - prelegon pri la konferenca temo Akvo de profesoro Endre Dudich el Hungario. ---- La Akvo-Konferenco okazis en la domo de la firmao Andragorski, kiu prpvizas la trinkakvon en la granda regiono de Maribor. Estis du matenoj kun prelegoj kaj unu mateno kun aparta ekskurso informiĝi pri la akvo-provizo de Maribor. La normala trinkakvo el la kranoj estis tre bongusta. La prelegoj: Vesna Obradovic (Slovenio, la organiza zorgantino de la kongreso), Akvaroj en Slovenio: Ŝi montris la tre variajn riverojn, lagojn kaj karst-grotojn per tre interesa softvaro, de slovena firmao Burger, kiu ebligas kvauaŭ tridimensian ĉirkaŭrigardon eĉ en la kavernoj - gvidata pere de muso. Manfred Westermayer (el Germanio - AVE), Agendo 21 - Ni kaj la Akvo: Pri la danĝeraj influoj de la homoj (agrikulturo (tro-sterkado kaj pesticidoj), kloakaj akvoj el domoj kaj fabrikoj, plastaĵo-pecoj en la akvo kaj la kvar san-danĝeraj kemiaĵoj el la plastaĵoj, kiuj amasiĝas en la graso de tiuj bestoj kiuj staras je la pinto de la nutro-ĉeno). Ne mankis la alvoko konduti pli bone. Jose Salguerdo kun la edzino (el Hispanio, Estremadura), Birdoj - terminolgio: Kelkaj ekzemploj de akvo-birdoj kun la duopaj nomoj, sciencaj kaj popolaraj. Normando Fleury (el Kanado, laboras en la Botanika Ĝardeno de Montreal), Arbaroj kaj la Akvo: Prezentis kontraston inter mult-speca natura arbaro kun plantita, ofte monokultura forsto. Monokulturoj, ekz-e eŭkalipto-arbo, detruas la biodiversecon kaj facile ek-brulas. Por sekaj regionoj arbaro helpas kontraŭ erozio, kaj ekz-e speco Jatropha povas eĉ servi por protekti la grundon kaj produkti oleon en aridaj regionoj. Profesorino Rafaela Oruena (Hispanio, internacia juristiko), Internacia Juro de la Akvaroj: Ŝi prezentis la evoluon de tiu internacia leĝaro, kiu nun preventas militojn. Sed taman restas problemoj, ekz-e ke Slovenio havas marbordon 40 km longan, sed la maro apartenas aŭ al Italio aŭ al Kroatio. Simile, nun kiam Rusio asertas, ke la tuta regiono de la arkta oceano (ĝis la norda poluso) apartenas al Rusio - por pli poste ekspluati la tieajn marajn resursojn. ------------------ 2007-08-07: AVE-Kunsido dum la 92-a UK en Jokohamo. Verdaj Partioj en Japanio kaj en Koreio estas ne-konataj, sed ekzistas parencaj organizaĵoj (mi ne certas ĉu ili havas la statuson de partio): En Japanio (Ĉielarko kaj Verduloj): < no-gintokken En Ĉinio (en, zh): Greenpeace en Ĉinio En pluraj (kaj ankaŭ 6 aziaj) landoj, Fonduso Heinrich Boell (de, en, es): Boell-Fonduso ĝenerale Tutmondaj Verdaj partioj: Globalgreens
Kunordigite de José Antonio Vergara, marde la 7-an de Aŭgusto inter la 17:15 kaj la 18:00 horo okazis la AVE-kunsido. 1. venis entute 17 kongresanoj. 2. Oni disdonis la cirkuleron Aveno 31 kun gheneralaj informoj. 3. Dominique Vasconi-Couturier (KN 410) raportis pri la Esperanto-komisiono de la Verda partio en Francujo (Les Verts), kiu lastatempe spertis revivlighon, shajne lige al la ekzisto de la Europa Verda Partio. En la grupo estas pli malpli 20 personoj, el kiuj 10 estas partianoj. Oni havos budon kaj atelieron en la Somera universitato de la partio. 4. José Antonio menciis ke en Francujo membroj de la Verda partio kiuj kampanjis por la NE en la europkonstitucia referendumo starigis kun similtendencaj verduloj el aliaj europaj landoj la reton Alterecolo, por grupigi la verdulojn kiuj sentas sin iom je la maldekstro de la plimulta tendenco en la respektivaj verdaj partioj. La retejo de Alterecolo ankau havas Esperantan version. Li aldonas ke li mem opinias sin rughverdulo, t.e., membro de la verda maldekstro, kaj ke eble iam organizos rughverdan frakcion en AVE. 3. Oni parolas pri la fundamenta sinteno de la verduloj kontrau la mortopuno, kiu ankorau ne estas aboliciita en Japanujo. Pridemanditaj, japanaj kunsidantoj iom parolas pri la situacio en la propra lando. Iu sinjorino demadas chu tiu temo havas rilaton al la okupigho pri mediprotektaj taskoj, al kio oni respondas ke la verduloj havas principan starpunkton defendi la vivon. 4. S-ro HOSHIDA Acusi rapide rakontas per japanlingva bildlibro kaj antaue zorge preparita traduko de la teksto en Esperanton. Tre interesa historio pri ekologia krizo sur japana norda insulo pro troa ekspluatado de la arbaro flanke de la tieaj fishistoj, kio siaflanke grave minacis la vivkondichojn de tiu komunumo, kaj kiel do ili mem prizorgis la restarigon de la ekosistemo. Temis pri tre instiga kaj bele prezentita konkreta ekzemplo de la kerna interrilato ekzistanta inter la naturmedio kaj la homaj vivbezonajhoj, kaj omaghe al la gastiga kongreslandanaro oni volonte permesis a tiul japana samideano regali la cheestantaron per tiu rakonto. "Reviviĝu, la arbaro de Erimo!" -----

 
  • Lingva Diskriminacio en EU
    Teksto de la Komunikadcentro en Bruselo
    Ret-Adreso de la Komunikadcentro
    Al la komenco de tiu-ĉi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)