La Aral-Maro Savinda - ĉu savenda ?

Aktuale: 2009-Septembro

La stato en Septembro 2009
Jen - ankorau en la angla - bona prezentado de la problemoj: Raporto de Izentaeva

Bonvolu Viziti la Galerion
La Malgrandiĝo de la Aral-Maro !
La mapoj montras la saman skalon !
Aral-Maro je 1950 Aral-Maro je 1998
Aralo 1950 Aralo 1998

La Aralo situas 45 gradusoj norde kaj 60 gradusoj oriente de
Greenwich. Inter 1950 kaj 1990 la mara surfaco reduktis de 66 al
33.000 km2. La profundo reduktis de 53 al 33 m kaj la volumeno
al kvinono.

La du bildoj montras la bordon de la maro je 1950 kaj je 2000 (kalkulita). Kvankam la nivelo de la Aralo ŝanĝiĝis dum historiaj tempoj nun temas pri homfarita afero (malsaĝa politiko de la Sovetia Sistemo sub gvidado de ^Hruŝĉov): grandskala uzado de la du alfluantaj riveroj Amu-Darja kaj Syr- Darja por akvumado tiom, ke tiuj riveroj preskaŭ ne plu atingas la Aralon. Tial la sal-enhavo altiĝis de 10 al 30 g/l. Krome toksaj substancoj el la agrikulturo, industrio kaj militaraj eksperimentoj trovižas en la akvo . Klimataj ŝanĝoj pligrandiĝis. Malsaniĝoj kaj infekcioj altiĝis; rena kancero estas dekoble pli ofta kompare kun aliaj landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj.
Tiu ĉi bildo montras la supozitan surfacon de la Aral Maro ĉirkaŭ la jaro 2000, se iu ne entute ŝanĝos la situacion. Hodia la sciencistoj ež opinias, ke tiu nova formo de la maro estus avantaĝo, se ne eblas plialtigi la kvanton de la alfluanta akvo. Kondiĉe ke oni konstruos kanalon por ke provizi freŝan (sensalan) akvon el la Amu Darja al la okcidenta parto kiu esta pli profunde. Nur tiel la okcidenta parto ricevus sufiĉe da freŝa akvo por resti stabila; kaj tiel fluos akvo el la norda "kanalo" al la pli kaj pli malaltiĝanta orienta parto. Sekve de tio la procentaĵo de salo en la okcidenta parto eĉ reduktiĝos. Tio vizio donus garantion al la fiŝista industrio, plidaŭri je tiu nova malalta nivelo. Tamen plej bone estus lasi pli da akvo kun pli bona kvalito en ambaŭ riveroj.

Ĝis la Jaro 2000

Problemoj en la regiono de la Aral-Maro: 1 Rilate al la kvanto de akvo. 1.1 Depreno de plejmulto de la akvo el la du riveroj Syr Darja kaj Amu Darja por irigacii la kampojn (rizo kaj kotono) de la regiono. La Kara-Kum kanalo eĉ gvidas la akvon en la Kaspian maron, kaj tie endanĝerigas la ĉirkaŭaĵon pro altigo de la mar-nivelo; ekz-e inundigas la oleo-ekspluatejoj. 1.2 Pro la malbona stato de la kanaloj kaj akvoduktoj granda parto de la akvo perdiĝas. Jam je la konstruo oni ne atentis pri likiĝo de akvo en la grundon. 1.3 Oni ne devas pagi por la akvo, do oni ne singarde uzas ĝin. 1.4 La kulturoj de rizo kaj de kotono foruzas de si mem multe da akvo. Alia problemo estas, ke bezonatas kroma kvanto da akvo por sen-saligo de la grundo. 1.5 Pro la redukto de la areo de la Aral-Maro la klimato ŝanŝiĝis al pli kontinenta: pli longe malvarma vintro kaj pli altaj temperaturoj dum la somero kaj pli seka aero - tial la dezerto kreskas. 2 Rilate al la venenigo de la regiono. 2.1 Multajn agro-toksaĵojn oni uzas en la agrikulturo; ekz-e por la mono-kultura kotono. Unue por kreskigi ilin, due por rikolti je la sama tempo kaj trie je la prilaboro de la kotono. Granda parto de tiuj substancoj plidaŭras, do finfine troviĝas en la akvo kaj en la nutraĵoj. 2.2 La ventoj transportas kune kun la sablo de la nun sekigita iama margrundo la salon kaj la toksaĵojn en pli forajn regionojn kaj eĉ je distanco de mil kilometroj al la Pamir- Montaro. 2.3 Sekve de la lavado de grundo por desaligo oni devas arte sterki la grundon - denove oni ne estas singarde al la kvantoj; do oni uzis tro grandan kvanton da nitrato. Tiamaniere multaj legomoj havas malaltan kvaliton kaj perdiĝas post mallonga tempo (ekz-e melonoj kaj brasiko). 2.4 La natura fekundeco de la grundo reduktiĝas, ĉar la grundo-faŭno ne eltenas la venenigon. 2.5 Parto de la elfluo el la kampoj refluas kune kun la ellavita salo kaj toksaĵoj ree en la riveron. Alia parto likiĝas en la grund-akvon kaj detruas ties kvaliton; ekz-e por la trink-akvo. 2.6 Mastrumaj kaj industriaj poluitaj akvoj fluas sen biologia pritrakto en la riverojn. 2.7 Militaraj biologiaj eksperimentoj sur la Insulo de Renaskižo kaj nukleaj eksperimentoj de apuda test-areo de atombomboj, Semipalatinsk, donas plurajn vivdanĝerajn efikojn. Diversaj kemiažoj (ekz-e Berilio ?) el la raketo-startoj al la stratosfero, kiuj okazas en Bajkonur aldonas plian venenigon. 2.8 La ĝenerala venenigo (nuklea, biologia kaj kemia) de la akvo reduktas la sanecon de homoj, bestoj kaj plantoj. Diversaj epidemioj endanĝerigas la vivon. La Aralo povas esti savota ! La sekvajn punktojn mi trovis - plejparte - en la literaturo. AVE-anoj povus uzi la reton de esperantistoj en Meza Azio, por helpi regionajn civitanajn iniciativojn je plibonigo de la ekologia kaj socio-ekonomia kondiĉoj - ekz-e pere de reciproka informado je loka nivelo. La UNEP agad-planon ni povas subteni surloke. Oni povas aŭ devus:
  • Enkonduki prezon por la uzita akvo, jam je la loko de la depreno el la rivero. La prezo komencu je malgranda sumo. Tiuj enspezoj ankaŭ devus helpi por finance subteni la sekvajn agad- punktojn.
  • Redukti la akvumitajn areojn - prefere la plej forajn. Je tiuj areoj oni devas aŭ ŝanĝi la kulturojn (do: rizo kaj kotono al greno kaj herbo) aŭ lasi ilin al la naturo por rezervejoj por sovaĝaj bestoj.
  • Plibonigi la kanalojn kaj la akvumigo-teknologion por redukti la necesan kvanton de akvo.
  • Enkonduki naturkonformajn agrikulturajn metodojn. Uzadi sunan energion.
  • Adapti agrikulturon al metodoj, kiuj ŝparas akvon.
  • Reforsti la regionojn kiuj situas je la rando de la dezerto (simile al la reforstigo je la rando de la Negev-dezerto en Israelo) ankaŭ por mildigi la klimatajn ŝanĝojn. Ekz-e la fajna polvo longe restas en la aero kaj malsanigas la homojn. UNDP nun komencas planti zonon de arboj ĉirkaŭ la urbo Nukus.
  • Biologie pritrakti komunalajn akvojn el mastrumoj kaj fabrikoj antaŭ ol lasi la elfluon en la riveron. Ekz-e en formo de lik-kampoj (germane: "Rieselfeld") kaj tiel filtri la akvon.
  • Plibonigi la higienajn kondiĉojn - por pli bone kontroli epidemiojn.
  • Plibonigi la koton-kvaliton kaj prilabori ĝin al ŝtofoj en la sama regiono - tiamaniere la laborlokoj ne perdiĝas - nur ŝanĝiĝas. Mi legis pri tipo de kotono kiu bezonas malpli da akvo.
  • Starigi la necesajn por teksaĵoj maŝinfakajn metiojn kaj industrion.
  • Haltigi la militarajn eksperimentojn biologiajn kaj nukleajn; kaj finfine detrui ĉiujn biologie sandanĝerajn kulturojn de la biologiaj militrimedoj.
  • Bonkvalite instrui la lernantojn.
  • Starigi instituton de medio-afabla agrikulturo.
  • Aktualigi la socialan kaj pensiulan sistemon, por ke la nombro da infanoj po familio povas esti malalta; kaj instrui la homojn rilate al saĝa familia politiko.
  • Rezervi areojn por la sovaĝajn bestojn kaj krei naturajn parkojn; pere de tio eblas starigi medio-afablan turismon. Organizo: La Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) kunlaboras kun lokaj organizoj kaj subteni ilin:
  • Muzeo de Solidareco kaj Paco, Samarkand (Anatoli Iunusov) Ni ŝatus kune kun ili prepari naci-lingvajn informilojn por Centra Azio. Ni pretas diskuti kun kamparanoj, kooperativoj kaj sindikatoj pri daŭrigebla agrikulturo kaj industrio. Ni pretas diskuti kun la politikaj kaj religiaj respondeculoj pri la spertoj el Okcidenta Eŭropo. AVE aparte subtenas la asocion Aral-See-Hilfe, kiuj nun subtenas infano-departementon en la tuberkulozo-malsanulejo "Sultanov" en Nukus/Karakalpakio (UZ) kaj surloke kunlaboranta kun la NRO "Central Asian Free Exchange" (CAFE Nukus). Temas pri duonjara renovigo de 60 cxambroj, lavejoj kaj necesejoj, centra provizo de varma akvo. Paralele al la informoj ni volas helpi rekte por daŭre plibonigi la lokajn situaciojn. Ni povas helpi pere de informoj por ekologie konsciaj homoj kaj organizoj en la riĉaj landoj por ke ili finance subtenu la projektojn. Rektan helpon (ekz-e medikamentojn) ni nur sendu kiam ili ne aĉeteblas surloke. AVE subtenas la NRO Perzent en Nukus; en 1998 ni subtenis la plantadon da arboj por filtri la salopolvon el la aero. Se vi - kara leganto - interesiĝas kunlabori, bv. kontakti AVE. Uzitaj Fontoj: Projekto de UNEP (Unuižintaj Nacioj Mediprotekta Programo) kaj UNDP (Evoluo Programo), Diagnoza Studo, 1992: Aral Sea Basin Project, c/o UNDP, 4 Taras Shevchenko St., UZ-700029 Tashkent. E-poŝto: momir@asp.un.org.uz B.A. Tashmukhamedov kaj A.N. Krutov, Aral Sea Basin Monitor 3, 8-9, 1996. Fakuloj: Sergej Bobilev (MGU, Moskvo), V.M. Kotlyakov (Sovetia Akademio de Sciencoj, Moskvo), Arkady Levintanus (Centro por Internaciaj Projektoj, Moskvo) kaj Gundula Bahro (Germana Oriento-Instituto, Hamburgo).

    Esperiga Evoluo de la Norda Aralo

    En la nordan parton kiu apartenas al Kasahxio fluas la rivero Syr Darja, kiu havas sufiĉe da akvo por nutri la nordan lagon.
    Nuntempe oni klopodas konstrui solidan bardigon por teni la akvon. Kaj ebligi la pliriĉiĝon de la vivo en la lago.

    Norda Aralo, 1973-05-29 (Landsat 1) Norda Aralo, 2000-07-29 (Landsat 7)
    Norda Aralo, 1973-05-29 (Landsat 1) Norda Aralo, 2000-07-29 (Landsat 7)

    La jaro 2005

    La suda parto de la Aralo pli reduktiĝas, ĉar ĝi preskaŭ ne ricevas akvon.
    La insuleto Vozroshdenje iĝis duoninsulo. Tie SU testis biologiajn armilojn, ekz-e bakteriojn kiuj kaŭzas peston kaj antrakson. La ujoj tutverŝajne ne estis detruitaj, sed simple enterigitaj.

    Por aktualaj informoj bonvolu viziti la jenajn paĝojn:
    CAFE Nukus (angle)
    NRO, kiu organizas plurflankan helpon surloke.

    Aral-See Helpo por infanoj (germane)
    NRO, kiu devenis el filmistoj, kiuj ne nur filmis la katastrofan situacion sed pro tio fondis la asocion.
    AVE havas rektan ligon kun Aralsee-Hilfe.
    Gxis 2004 ili renovigis infano-malsanulejon Sultanov por Tuberkulozo en Nukus (Karkalpaka Provinco de Uzbekio).
    La nuna projekto rilatas al kolhxoza lernejo en Darsan, distrikto Nukus. Kompreneble tiuj projektoj ne rekte redonos akvon al la Aralo; sed eble kroma efiko okazos.
    En 2009 tiu-chi NRO rezignis daurigi, char Uzbekio ne ebligas efikan subtenon - bedaurinde. Tamen ilia pagharo restas tre inform-richa.

    NRO Perzent, Nukus (Dr. Oral Atanyasova), subtenas virinojn kaj infanojn.

    INTAS EU-Funduso por Centra Azio (angle)
    Ekzemplo en Hindio (de)

    Vojaĝo al la Aral-Maro 1997

    Trajne - meze de aŭgusto - inter Jekaterinburgo kaj Taŝkento mi vidis 3 kamelojn kaj ni preterpasis dum duona tago la Balĥaŝ-Lagon. En Taŝkent mi tranoktis ĉe familio de biologino kaj geologo - biciklistoj; ni parolis pri la ekologia kaj ekonomia situacio. Ni vizitis la novan bestoĝardenon, kiu estas kopio de la moskva zoo - malgraŭ la alia klimato. Tie oni bredas sukcese diversajn bestojn.
      Tuttaga ekskurso per aŭtomobilo al la ^Cervak barlago (reloj ekzistas ĝis la lago), situante 40 km oriente de Taŝkent kaj 1000 metroj super la mara nivelo en la komenco de la Tien-ŝan montaro. Tie estas bona aero, lago por bani - ankoraŭ mankas konvenaj instalaĵoj por loĝi tie. Grandegan turisman komplekson oni ne finkonstruis; ĝi estus tro granda por la lago. Uzbekio volas evoluigi mediafablan turismon. Laŭ la ĉervak rivero oni povas iri ĝis la landlimo al Kirgizio; la vegetacio estas interesa, spicaj kaj sanigaj herboj, migdalaj arbetoj kaj pistakujoj. Uzbekio havas 3000 jaran historion, sed ĉefe interesis min la situacio de la Aral-Maro, kiu ne plu ricevas akvon. AVE eldonis broŝureton pri tiu ĉi problemaro. Por planti kotonon kaj rizon oni mortpafis per maŝinpafiloj tie vivantajn kapreolojn kaj la lupojn (romano de ^Cingis Aitmatov), kaj oni konstruis kanalojn, por uzi la akvon de la du riveroj, Amu Darja kaj Syr Darja. Do, nuntempe la rivera akvo ne plu atingas la Aral-on. Sekve ĝi reduktiĝas de jaro al jaro kaj sekve la saleco altiĝas kaj pro la multaj agrokemiaĵoj la akvo-sitacio estas malbone - plej multo de la fiŝospecioj ne plu ekzistas, la ĉe-mara arbaro kun granda biodiverseco preskaŭ ne plu ekzistas - pro tio ankaŭ la sovaĝaj bestoj formortis. ^Cu estas granda konsolo, ke en Nukus, ĉefurbo de Karakalpakio sude de la Aral-o situas tre bona Aral-Mara Muzeo, kie la historio de la lago estas zorgeme kaj belaspekte konservata? Krom tio estas tie belarta muzeo.
      La pentristo Grigori Ulko el Samarkand pentras pri la vivo ĉe la Aralo; kaj pentrante sekvis la malpliboniĝon de la tuta vivo, trafante de la manko de akvo. AVE planas organizi ekspozicion de liaj bildoj kaj la ekologia/ekologia sociala situacio en la okcidenta Eŭropo, komence en Freiburg -ĉu ankaŭ alie ?
      Dank' al Murodkul Rozikov mi povis viziti la oficejojn de UNDP (Evoluiga Programo de la UN) en Taŝkent kaj Nukus kaj la ĉefon de la kvin-ŝtata oficejo rilate la akvo-mastrumado en la Aral- Regiono (EC-IFAS), s-ro Giniatullin. Alia institucio kiu komencas vere trovi solvon estas WARMAP (Akvo de Aral Regiono Mastruma Programo (aŭ simile)), subfako de TACIS (Teknika Helpo por la eks-sovetiaj landoj); ili nun almenaŭ mezuras kaj pripensas, ŝanĝi la agrikulturon uzante malpli da rivero-akvo. UNDP plantigas zonon de arboj ĉirkau la urbo Nukus por plibonigi la mikroklimaton kaj protekti la homojn kontraŭ la fajna polvo je ventegoj, kiuj malhelpas la spiradon.
      Dank al s-ro Kamalov mi renkontiĝis kun D-rino Oral Atanyazova (NRO: Perzent), kiu servas por la patrinoj, kiuj havas la plej malfacilan vivon tie. ^Si trovis por nia Aral-agado eblecon uzi nian malaltan buĝeton (intertempe 360 usd) por plibonigi la medion rilate organika agrikulturo, planti arbojn (kiujn ??) kaj plibonigi la trinkakvon. Mi scias ke nia kontribuo estas malgranda - tamen mi fidas al ŝi, ke la mono estos bone uzata.
      En Samarkand mi vizitis la Muzeon de Solidareco kaj Paco, kie Anatoli Iunusov pere de Esperanto kaj pluraj aliaj lingvoj aranĝis ekspozicion de kontraŭ militaj afiŝoj, k.t.p.; kaj pli grave ankaŭ prezentas pacigajn afiŝojn kaj tekstojn. Redukti krizojn kaj helpi al la popoloj superi politikajn problemojn sen milito estas la plej granda provoko kaj tasko. Bedaŭrinde KSKE (konferenco por sekureco kaj kunlaboro en Eŭ-ropo) havas malmulte da mono.
      Pro manko da tempo kaj neklaraj eblecoj mi uzis aviadilon al Tehran. La flugo super la kanaloj, la Amu-Darja rivero kaj la Turkmenbaŝi-kanalo (kiu deprenas la akvon el la Aral) montris ke la kanaloj finiĝas en lagoj en la dezerto; ŝajne tiuj lagoj ne havas verdaĵojn ĉirkaŭ si; do, la akvo simple vaporiĝas kaj eniras en la grundon.
      Finfine mi denove tre dankas al ĉiuj miaj gastigantoj, interparolantoj kaj helpantoj.


      AVE (c/o M. Westermayer)
      [Dokumentoj]