La Aral-Mara Katastrofo, aktuala situacio 2009 |
La Amu Darja delonge ne plu atingas la maron, sed estas haltita per barajho proksime de Kungrad kaj Nukus. La iama insuleto Wozrozhdenja, kie Sovet-unio praktikis ege dangherajn militajn esplorojn pere de bakterioj kaj virusoj, nun estas duon-insulo; sekve de tio pli facile eblas ke ratoj k.a. transportas la malsanojn al la homoj.
La regiono Karakalpakio estas en katastrofa situacio: la viv-atendo reduktighis de 64 al 51 jaroj. Salo - miksita kun pesticidoj, chefe el la monokulturado de kotono, trovighas en la aero kaj la vento transportas ghin al la plej altaj montoj, kie glacheroj pli rapide degelas - dume ili ekzistas.
La sola espero:
La norda parto trovighas en Kasahio; ili zorgis ke la Syr Darja restu fluanta rivero, kaj dank al barajho la akvo ne fluas en la sudon.
Email: AVE (c/o M. Westermayer) |