Pri Tibeto - Senarbarigo |
Ni savu la tibetan praarbaron kaj la aziajn riveregojn !
El: Tutmondaj Scienco kaj Tekniko, 1996/3, p-oj 30 - 34 (cn, eo) Enkonduko: La arbaroj, pulmoj de la Tero, etendiĝas sur ĉirkaŭ 7% el la tuta surfaco de la globo, t.e. la kvarono de la teraj areoj. Sed tiu ĉi grandega biomaso rapide reduktiĝas, almenaŭ per surfaco ekvivalenta al tiu de Britujo ĉiujare. La Eŭropa Spaciala Agentejo (ESA) lanĉis en 1994 la programon "Trees" (pri observado de medio per artsatelitoj). Ties celo estas, tre precize kalkuli la kvantojn de la vegetala tavolo de la planedo kaj de ties evoluo; pere de numera traktado de la senditaj bildoj oni deduktas donitaĵojn pri la arbaro. Oni kalkulas speciale je la eŭropa artsatelito ERS-1, kiu funkcias pere de radaraj frekvencoj, kaj do "vidas" trans la nuboj kiuj, ekzemple, plej ofte kovras la tropikajn arbarojn. (laŭ artikolo de F. GRUHIER kaj M. DE PRACONTAL "Atmosfero..." en la franca gazeto "Le Nouvel Observateur", n-ro 1574 (5/11-1-1995), p.61) Geografia Priskribo: Tibeto kaj Himalajo estas grandega akvorezervujo por la tuta Sud- Azio kaj ties centoj da milionoj da loĝantoj. La Brahmaputro - en la tibeta Jarlung Cangpo (yar.lun gtsan.po) - havas sian fonton en la glaĉeroj de la tibeta supraĵoj.Ĝi fluas sur 2.057 kilometroj tra la tibetaj altebenaĵoj antaŭ ol akvumi, kaj ofte inundi la valojn kaj ebenaĵojn de Ĉinio, Bangladeŝo kaj Bharato. La Jang-ce-kiang (aŭ Jangzi), unu el la plej longaj riveroj de la mondo, naskiĝas en la tibeta provinco Kham, en la orienta fino de la himalaja montoĉeno. La Flava Rivero (Huang He), la alia plej longa rivero de Ĉinio, havas sian fonton en la nordo de la tibeta altebenaĵo. Kelkaj el la plej vastaj virgaj arbaroj de la mondo estas (aŭ estis) en Tibeto, pulmo de la tero. Nur la arbaroj de la centra Tibeto (U-Cang) kuŝas sur 6,3 milionoj da hektaroj. En Tibeto estas pli ol 1.500 lagoj, kies akvoj estas inter la plej puraj de la tero. Ekzemple, la Turkisa Lago de Jamdrok estas une el tiuj; kvankam ĝi havas areon de 620 km2, ĝi estas endanĝerigata, ĉar hidrocentralo de ĉirkaŭ 100 MW forsuĉos la akvon, postlasante finfine ŝlim-lagon. "Natur und Umwelt" (Naturo kaj Medio 4/94) kaj "China's Tibet" (ĉina Tibeto, printempo 1990) Spertoj en Meza Eŭropo: Kelkcent jaroj antaŭe ankaŭ en Germanio oni trouzis la arbaron, ĝis montriĝis difektoj de la ekosistemo, ĉefe perdo de grundo kaj inundoj. Ek de pli ol cent jaroj komencis nova sistemo de uzado de arbaroj. La registaro ekinstalis t.n. forst-oficejojn, kiuj prizorgas la ŝtatajn arbarojn, kaj ankaŭ ordonis leĝon por replantado de forhakita arbaro. La forstsciencistoj eltrovis, ke pli valoras arbaro kun diversaj arbospecioj, kvankam de la labora vidpunkto monokulturo ŝajnis esti pli profitodona. Hodiaŭ oni agnoskas la valoron de arbaro ne nur laŭ la gajnota ligno sed ankaŭ laŭ pluraj vidpunktoj: - plibonigo de aero (transformado de karbondioksido en oksigenon, elfiltrado de polvo); - redukto de la temperatur-ekstremoj dum somero kaj vintro; - ripozo de homoj; - tenado de la grundo kaj pli longa reteno de pluvakvo kun la bona konsekvenco, ke la akvo elfluas ankaŭ dum sekaj periodoj; - multaj diversaj bestoj loĝas en la arbaro, kiuj stabiliĝas la biosistemon - krome povas doni viandon al ĉasistoj; - kelkaj fruktoj kaj fungoj kreskas nur en la arbaro kaj servas por bestoj kaj homoj; - daŭra rikolto de ligno nur, se oni denove plantas arbidojn aŭ ebligas, ke naturaj semoj povas ekkreski (tio signifas, ke oni ne forhakas grandajn areojn je unu fojo, sed malgrandajn areojn - malpli ol 1 hektaro. Tiu ĉi sistemo estas medioafabla kaj donas daŭran rikolton (angle: sustainability). Krome la ŝtato lasas kelkajn arbarojn sen rikolto de la homo - tiel denove iĝas preskaŭ praarbaro. G. Olschowy (eld.) "Eingriffe in die Umwelt und ihr Ausgleich (Intervenoj en la medion kaj iliaj kompensoj)", eldonejo Parey (1981, p. 518-550) Aktuala Situacio en Tibeto: Certe ankaŭ en Ĉinio oni pripensis la situacion - ekzemple la "ĵurnalo de la Popolo" publikigis fine 1988 jenan artikolon: "La tibeta virga arbaro estas unu el la plej bone domaĝitaj el la arbaroj de nia lando. Sed, hontige por ni, de dek jaroj ankaŭ tiu ĉi arbaro estis viktimo de gravaj sabotadoj sekve de anarkiaj hakadoj kaj incendioj. Kiu kontemplas la arbaron en Tibeto povas vidi ke vastaj arbaraj areoj malaperis. Ĉiuj, kiuj amas la heredan posedaĵon de nia lando sentos pro tio bedaŭrojn. Mi iris al la loka ĉefurbo Mi, kie la ligno estis amasita ĉie. Ĉu ŝtataj ĉu privataj forstaj entreprenoj, ĉiuj estis okupataj per hakado. Eĉ la junaj arboj estis hakataj por esti vendotaj. La malŝparado estas grandega. Granda nombro da grandaj arboj estis forlasitaj surtere, manke de transportaj rimedoj. La arbaro en la sudo de la loko estis tute forhakita. Pluraj dekoj da incendioj okazas en Tibeto ĉiujare. Dekoj da miloj da hektaroj tiel perdiĝas. Ni esperas ke la koncernataj departementoj faros energiajn decidojn por protekti la riĉofontojn de la tibeta arbaro." (Renmin Ribao, 20-an de oktobro 1988) (Trad-o de Christian Lavarenne, laŭ P-A DONNET, "Tibet...", Paris: Gallimard, 1992, p.235-244). Kaj kia estas la nuna situacio en Tibeto ? Por la UNCED Konferenco en Rio de ĵaneiro en junio 1992 estis preparita dika dosiero pri la situacio de la ekosistemo en Tibeto. Tiu anglalingva dokumento, "Tibeto: 1992-a situacio pri naturmedio kaj disvolviĝo" estas parte bazita sur ĉinaj oficialaj statistikoj. Laŭ tiu ĉi raporto, pli ol 40% el la virga arbaroj en centra Tibeto kaj en tibetkulturaj Kham kaj Amdo (nun partoj de la ĉinaj provincoj Siĉuan, Junan, Kinghai kaj Gansu) estis forhakitaj ekde la '50-aj jaroj. Tiel la arbaraj areoj, de 22,1 milionoj da hektaroj en 1950, t.e. 9% el la tuta areo de la koncernata teritorio, reduktiĝis al 13,4 milionoj da hektaroj, t.e. 5% el la teritorio. Plejparto el tiuj ĉi arbaroj el koniferoj, el kiuj multaj estas ducentjaraj, lokiĝas ĉe la orienta parto de la tibeta altebenaĵo, laŭlonge de la valoj de la Flava Rivero, de Jangzi, de Mekongo, de Salueno kaj de Brahmaputro. Tiuj hakadoj produktis 2.990 milionojn da kubaj metroj da ligno, malaperigante 46% el la tuta disponebla stoko en tiuj regionoj en 1950. Transportitaj al la interno de ĉinio kaj ofte eksportitaj, tiu ĉi ligno enspezigis 54.000 milionojn da dolaroj al la ĉina registaro. Tiuj ĉi hakadoj daŭras ! La ununura bremso estas la malfacileco de aliro al tiu arbaroj, sed novaj vojoj estas konstruataj, ĉefe en la regiono Kongpo kaj Paŭo Tamo kiuj restis ankoraŭ relative domaĝitaj en la Aŭtonoma Regiono de Tibeto kie pli ol 20.000 soldatoj de la Popola Armeo de Liberigo kaj tibetaj malliberigitoj estas dungitaj al intensa hakada laboro. Maloftege kompensita de novaj plantadoj, tiu senarbarigo provokas la malaperon de granda parto el la faŭno de Tibeto (el kiuj certaj specioj estas tiel minacataj de absoluta tutmonda malapero), plirapidigitan erozion, terenglitadojn kaj iompostioman ŝtopigon de la riveroj per sedimentoj, ĉefe de la Flava Rivero, Jangzi kaj Brahmaputro, kio pligravigas la mortigajn inundojn en la regiono, inkluzive de Bharato kaj Bangladeŝo. Laŭ Bradley Rowe, brita fakisto pri la ekologio de Tibeto kaj membro de la Royal Geographic Society (la brita Reĝa Geografia Societo), enkalkulante la hakadojn faritajn post 1985, 70% el la arbaroj de Tibeto, de la najbaraj provincoj Siĉuan kaj Junan nun estas detruitaj. (trad-o de C. Lavarenne: Agence France Presse (Franca Novaĵ- Agentejo), 11-an de februaro 1991). Laŭ aktualaj informoj de germana ĵurnalisto K. Ludwig la situacio estas, ke la ĉina registaro ordonis rekultivadon, tamen preskaŭ nenie oni vidas junajn arbarojn. Do, la ĉina-tibetaj forstistoj devus atentigi pri tio. Alimaniere baldaŭ mankos la ligno en Ĉinio; krome inundoj kaj sekaj periodoj sekvos unu la aliajn. Saĝa uzado de ligno necesas kaj replantado de diversspecaj arbaroj. Ĉu necesas tiomagrade forkonsumi kaj eksporti lignon el Tibeto fare de Ĉinio ? Tio jam estas politika demando. Certe multaj aliaj temoj rilatas al la ekologia situacio de Tibeto, kaj sekve ankaŭ tiu de la najbaraj regionoj, kiuj apartenas al Eŭrazio: - ŝanĝo de la malnova maniero de agrikulturo kaj paŝtado; - ekspluatado de resursoj kun sekvo de poluoj de akvo, grundo kaj aero; - radioaktivaj poluoj el nukleaj eksplodoj; - ekologie eltenebla nombro da enloĝantoj. Tamen unu el la plej gravaj aferoj, kiuj afliktos rekte la najbarajn regionojn, estas la detruo de la arbaroj. Saĝa kaj scienca agado necesas por retrovi la ekologian bilancon en Tibeto. D-ro Manfred Westermayer D-ro Christian Lavarenne El: Tutmondaj Scienco kaj Tekniko, 1996/3, p-oj 30 - 34 (cn, eo)
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) Email: AVE (c/o M. Westermayer) |