Palestino - Observanta shtato de la UN

aktuala versio 2012-12-01

2012-11-29 Statuso de Palestino kiel Observanta Shtato en la UN decidita.
Gratulon al la palestina popolo en ambau partoj de la lando! Bona komenco.

Klarigo: Palestino ghis tiu decido estis Observanta Organizo: OLP.
Palestino vendrede farighis Observanta Shtato je UN.
Palestino ankorau ne estas membro-shtato de UN.
(dankon por la klarigoj al Mirejo

Komento de AVE/mw:2012-11-29
Sed nun venas la penoj agi respondece kiel shtato, zorgi ke la ekstremistoj komprenas ke ili devas agnoski la viv-rajton de Israelo en la teritorio difinita 1967.
Sed atentu: se ekstremistoj en Gaza jhetas rakedojn al Israelo, tiam nun ankau la Okcidenta Bordo estas kun-kulpa. (tion mi audis de iu komento de israela jhurnalisto - kaj mi ne dubas, ke tiu averto gravas)
Aliflanke - estas neakceptebla, ke Israelo tuj poste deklaris la konstruadon de 3000 novaj loghejoj en la okupita tereno!

Roy demandas chu/kiel la temo rilatas al Verdismo - sed li ankau prezentas la vidpunkton de la usona Verda Partio kaj specife D.2.i (traduko de Roy):
"Ni agnoskas, ke internacia opinio estas dedichita al du-shtata solvo por la israela-palestina konflikto. Tamen, ni vidas la du-s^tatan solvon kiel nek demokratia nek farebla fronte al internacia juro, materialoj kondic^oj kaj 'surgrundaj faktoj' kiuj nun ekzistas en Israelo kaj la okupataj palestinaj teritorioj. Kun tiu chi realajho, ni apogas usonan eksterlandan politikon kiu antauenigu la kreon de unu sekulara, demokratia shtato por palestinanoj kaj israelanoj en la lando inter la Mediteraneo kaj la rivero Jordano, la nacia hejmo de ambau popoloj, kun Jerusalemo kiel chefurbo. Ni kuraghigas novan usonan diplomatian iniciaton por komenci la longan procezon de intertraktado, metonta la bazon por tia simpla unu-shtata konsisto."

Respondo de AVE/mw:
"La Verda Partio en Usono (pri aliaj landoj ne temas tie) ja prenas starpunkton rilate la israela-palestinan konflikton, kiu estas kontrau la mia (kaj tiu kiun AVE ghis nun sekvis)- kaj tiu de la petskribo de AVAAZ.
Krome, ekzemple la germana Verda politikisto Jerzy Montag defendis antau la decido en la Ghenerala Asemlbeo de UN en radio-intervjuo de Deutschlandfunk la rajton de la palestinoj je sendependeco. Kaj jen aliaj dokumentoj de la germana Parlamenta Frakcio de la Verduloj - (serchu Palästina)

"... Wir hoffen, dass die israelische Regierung, die sich bisher dazu ablehnend geäußert hat, die Chancen erkennt, die in dieser Initiative liegen. Der Entwurf des palästinensischen Antrages spricht von einem Staat Palästina auf der Grundlage der Grenzen bis 1967. Die sehr weitgehenden Formulierungen des Antrages bieten eine große Chance auch für Israel. ...."
traduko (mw): "Ni esperas, ke la israela registaro, kiu ghis nun malakceptis tiun iniciativon (ighi observanta shtato), ekkonas la shancojn, kiuj kushas en chi-tiu iniciativo. La koncepto de la palestina peto parolas pri shtato Palestino surbaze de la limoj de 1967. La tre amplekse direktantaj formuloj de la peto ofertas grandan shancon ankau por Israelo." (Kerstin Mueller (MdB, Bündnis 90/ Die Grünen, parolantino por ekstera politiko)

Gheneva Iniciativo pri Palestino kaj Israelo

2012-11 Palestino - diversaj artikoloj pri "La alia flanko" rilate la konfliktojn inter Palestino kaj Israelo. (plejparte en la germana): al la dokumento
dank' al d-rino Gabi Weber & Simon Köhl, Freiburg.

Intertempe Palestino deklaris sin shtato, estas akceptita de multaj shtatoj, sed ankorau ne de UN.
En 2011 la Gaza-Strio kune kun la t.n. Okcidenta Bordo estis akceptita de UNESKO kiel Palestino.
Mahmud Abbas substrekis antau ne-longe ke ili respektos la ekzisto-rajton de la shtato Israelo.

Gheneva Iniciativo (2003)
"Propono je akordo pri la finfina statuso de Israelo kaj Palestino"

Grupo da israelaj kaj palestinaj personoj verkis dum dujara kun-laboro tiun proponon, kiu estis subskribita je la 1-a de Decembro 2003 - supozeble en Ghenevo.

La chefa interkonsento estis:
Israelo agnoskas sendependan shtaton Palestino, kaj garantias liberan kaj chiam malfermitan koridoron inter la du partoj de Palestino: Gaza-Zono kaj Okcidenta Bordo.

Palestino agnoskas la sendependan shtaton Israelo en la limoj, kiuj estis deklaritaj 1967 en Oslo. Israelo retiras la setlantojn el tiuj regionoj, lau definita tempo-plano.

La rifughintoj ricevos kompenson, kaj rajtas setlighi, lau diversaj reguloj, tial ili ne plu estos rifughintoj.

Jerusalemo restos dividata, kaj estos la chefurbo de ambau shtatoj.
Kelkaj sanktaj lokoj ricevos internacian statuson.

  • Returni al la enirejo
  • Returni al la "Mondo"
  • Returni al la "Dokumentoj"
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)