Mazingira Salama & Ketare en Tanzanio

Raportoj de Mramba Simba por Mazingira:
Raporto ghis 2023-09 (pdf)
Raporto ghis 2019-10 (pdf)
Raporto ghis 2018-10 (pdf)
Raporto ghis 2017-10 (pdf)
Raporto ghis 2016-09 (pdf)
Raporto ghis 2015-09 (pdf)
Raporto ghis 2014-09 (pdf)
Raporto ghis 2013-09 (pdf-formato)
Raporto ghis 2012-08 (rtf-formato)
Raporto 2010-09 ghis 2011-06 (pdf-formato)

Ankau la Esperanto-Grupo Frejburgo dum pluraj jaroj subtenas „Mazingira Salama/Ketare“ de nia samideano Mramba Simba en nord-okcidenta Tanzanio apud la urbo Bunda. Ni helpas finance al orfoj iri en la lernejon, konstrui novan mezlernejon „Esperanto Secondary School“, rearbarigi kaj bori puton por ke chiu vilagho havu bonan trinkakvon  ktp..

Aktualaj bezonoj: - detaloj en la raporto 2016.
tranoktejo dezirata
"Esperanto Secondary School - Ni bezonas gastejon por knabinoj"

2017 AVE kolektis pli ol 7 mil, chefa parto (5,2 mil) venis de kunlaboranta fonduso de germana firmao Bosch.
Koran dankon al chiuj subtenantoj.
Agenda-21 oficejo de la germana Freiburg en Breisgau en 2018 subtenis ghin i.a. per 500 Euro. Por pordo kaj fenestro-kradoj.
> Sekva plano estas socia domo por la gastigejo: salono por manghi kaj studi.

> Krome ni subtenis la rekonstruon de detruita pro uragano bazlernejo en Sarawe.
Je tiu katastrofo mortis 2 lernantinoj kaj 6 estis severe vunditaj.

Bonvolu subteni tiun projekton, pagante au al nia UEA-konto: avex-z
Au - aparte por germanoj - al la germana fonduso "Stiftung Bruecke", se temas pri donaco super 100 euroj.
La konto de "Stiftung Bruecke": IBAN DE12 1002 0500 0003 2474 04, BIC: BFSWDE33BER
Info in Deutsch - Bitte e-mail an Manfred Westermayer

2016-09: Intertempe konstruita Projekto: Pluvakvo-baseno en Nyaburundo 2016/2017 (pdf) - lau la plano
Raporto en la germana kun fotoj

La akvo-basenoj - almenau unu en chiu vilagho - por la ghardenoj kaj la bestoj, entute 7 vilaghoj (unu baseno kostas ch. 7000 euroj)
- koran dankon al la subtenantoj, aparte al WKV AG kaj Stiftung Brücke.

> Koran dankon al chiuj kiuj subtenis la financadon de operacioj je misformitaj gamboj kaj piedoj.

  Intertempe chiuj infanoj estis operaciitaj - bonvolu legi la raporton

La infanoj naskighis tute normalaj; 
Evidente la osto-tordoj okazis pro vakcinado pere de kinino/hhinino kontrau malario.
Nun oni klopodas eviti tian vakcinadon, eble pere de Artemisio.

Produkti Sunflor-Oleon floras:
Dankon al pluraj esperantistoj kiuj subtenis per 1500 Euroj duone la projekton „oleo-premilo por sunflor-oleo“ kun la celo mem produkti bonkvalitan oleon kaj enspezi monon por plia evoluo. Ankau la kamparanoj gajnas enspezojn, ghi donos laborlokojn, la restajhoj povas esti utiligataj au por nutri bestojn au por produkti biogason. La sunfloroj sur kelkaj kampoj kreskis sufiche bone.
Mazingira kaj la kamparanoj gajnas monon por plia evoluo - tamen ankorau ne sufichas por chiuj evoluindaj projektoj.

A
lia retejo (de,en,eo, fr,nl): ghenerala retejo de Mazingira kun multaj fotoj, bedaurinde ne tute aktuale.

Mazingira koncizaj informoj - por havi rapidan informon

nova  Semajna Programo de Radio Mazingira Informilo en la Svahila kaj Esperanto, donas i.a. konsilojn pri sano kaj agrikulturo.

Komence de 2012 estis finkonstruita la mezlernejo Esperanto Secondary School por finfine 240 mez-lernejanoj, tamen bezonatas ankorau diversaj ekipajhoj, i.i. lernomaterialo por Esperanto.


La blazono de la nova mezlernejo (2012)

La mez-lernejo bezonas ankorau laboratorion, kiu estas subtenata de nederlanda fonduso .


La unuaj mezlernejanoj, Marto 2012

  • Subteni Mazingira eblas pere de la Flandra Esperanto Asocio, Antwerpen.
    IBAN: BE66000026533843, BIC: BPOTBEB1
    Bonvolu noti "Mazingira lernejo, au operacio, rearbarigo, akvo"

  • momente mankas oficiala konto en Germanio, sed al eblas transpagi al la UEA-konto de AVE: avex-z
    Info in Deutsch - Bitte e-mail an Manfred Westermayer

    Mazingira Community, c/o Mramba Simba Nyamkinda, P.O.Box 51, BUNDA, Tansania
    e-mail - en Esperanto or English

    Elkoran dankon !

  • Al la enirejo
  • Returne al la "Mondo"
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)