Tutmonda Sano
aktuale: 2006-05-11
|
Uzi satelitojn por la sano
Ekologistoj ne tro akceptas sendi satelitojn por
ĉirkaŭi la ter-globon, ĉu por militara ĉu
por civila celo (GPS, Globala (tutmonda) Pozicio-Sistemo).
Ĉifoje temas pri pli pozitiva valoro de ili.
La projekto Epidemio (jes la nomo estas tiel), uzas diversajn
datenojn por skeni kaj evalui la surfacon de la tero. Parte
temas pri mapoj por pli efike organizi la helpantojn aŭ
averti la homojn. Sed ankaŭ temas pri spektroskopio por
scii, kie troviĝas akvo, sablo, vegetaĵo, kaj la
temperaturo de la surfaco. Tiel la Eŭropa Kosmo-
Organizaĵo (en: ESA) trovis en la tropika zono:
* Forhakado da arboj laŭ longe de la riveroj subtenas la
evoluon de nova malsano, Buruli Ulcer, kiu similas la Lepro.
* Sablostormo povas distribui Meningiton.
* Malario plifortiĝas kiam troviĝas starantaj flakoj
da akvo; krom uzi insekticidojn (danĝeran DDT), pli efike
estas fluigi la akvon.
(Jenoptik focus 2005/1, Epidemio