Mozaiko: Nuklea Energio (2006-03-01)
10 Riskoj de la Atomenergio:
Verdpaco en "greepeace magazin 2006/2", rakontas la historion de
la nuklea tekniko, danĝeroj, akcidentoj kaj katastrofoj,
inkluzive de la militaraj.
Greenpeace / Verdpaco
Nuntempe (2006) oni postulas de Irano, ke ĝi ne
pliriĉigu
uranion en la propra lando, ĉar oni timas ke ankaŭ
Irano volas
produkti atombombojn. Sed: ankaŭ la "havuloj" - Usono,
Rusio,
Grandbritio, kaj ĉiuj aliaj ŝtatoj devus malprodukti
siajn
atombombojn laŭ la kontrakto de 1968. Ĉar ili ne faris
- la
ne-havuloj ankaŭ volas havi "La Bombon".
1. Uranio-ekspluatado:
La plej grandaj minejoj troviĝas en Aŭstralio, Kanado,
Kasaĥio, kaj Niger. Laboristoj enspiras polvon de la "Flava
Kuko" kaj Radon-gason; kiuj ambaŭ kaŭzas
pulmo-kanzeron. Por
produkti 1 t da uranio oni krom-produktas 40.000 t da neuzebla
materialo. (AVE: Sed ne nur la laboristoj malsaniĝas.)
2. Pli-riĉigo:
"Flava Kuko" entenas 0,7% da fendebla uranio 235. En la formo de
UF6 oni povas apartigi la isotopojn. Nukleaj centraloj bezonas
pliriĉigon al 4% da U-235. Por uzado de uranio en atombombo
oni
devas pliriĉigi al pli alta procentaĵo.
3. Brul-elementoj:
El UF6 oni produktas UO2 - kutime en formo de tablojdoj. Dum tiu
proceduro povas okazi ĉen-reakcio; kiel 1999 en Takaimura
(JP).
Oni muntas tion en t.n. brul-stangojn, la hejt-materialon.
La fendo de U-235 kaŭzas multajn novajn kemiajn elementojn;
inter ili plutonio - oni povas recikli la brul-elementojn kaj
finfine produkti t.n. MOX-elementojn (MOX = miksita oksido (el
PU kaj U).
4. Nuklea centralo:
La fendo de la atomkerno kaŭzas varmigon kaj diversajn
fend-
elementojn. La alta temperaturo uzeblas por produkti elektran
kurenton. Oni bezonas fortan malvarmigon; t.s. oni varmigas
aŭ
riveron aŭ lagon aŭ la atmosferon. Se okazas teknika
problemo
la aro da brul-staboj, la t.n. "kerno" povas fandi (kio okazis
1979 ekz-e en Harrisburg, reaktoro "Three-Miles-Island" en
Usono) kaj eksplodi. La krom-produktita hidrogeno (el akvo kaj
varmego) kaj bruliganta grafito kaŭzas distribuon de la
radioaktiva materialo en la atmosferon; kiel okazis en
Ĉernobil
(SU, nun UA) 1986, kun radioaktiva poluado aparte de tuta
Eŭropo; ankoraŭ hodiaŭ troviĝas radioaktiva
cezio en fungoj
kaj en la viando de sovaĝaj bestoj. Multaj homoj mortis pro
tio
kaj pli multaj malsaniĝadis. Plej trafita estis la regiono
de
Gomel (BY). Proksime de Kap-Urbo (ZA) en feberuaro 2006 okazis
tro-varmiga akcidento, kiu nur dank al funkcianta eksteraj
dizel-pumpoj povis esti limigita.
5. Nuklea reciklado:
En La Hague (FR) kaj Sellafield (GB) oni reciklas la brul-
stangojn. Ambaŭ uzinoj troviĝas je la marbordo, kaj
ili rajtas
ellasi radioaktivan ab-akvon en la maron. Tiel ili poluas la
tutan regionon. Ili produktas MOX kaj radioaktivan rubaĵon,
kion ili resendas al la hejm-lando de la materialo.
En Germanio la ruĝ-verda registaro decidis fini tiun
danĝeran
ciklon ek de 2005.
6. Radioaktiva rubaĵo:
Oni bezonas sekuran lokon por stori la radioaktiva rubaĵon.
Ĝi
devas esti for de la akvo-cirkulado kaj sekurigita dum pluraj
mil jaroj (imagu tion !). Neniu volas havi tian heredaĵon;
nek
tiuj kiuj profitis de la elektro, nek tiuj kiuj ne profitis de
ĝi - nome, la indiĝenoj en fora nord-orienta Siberio,
aŭ
simile.
7. Ŝtelado, ktp.:
Kontrabanda vendado de radioaktiva materialo ne devus okazi pro
la tre danĝera materialo; tamen ĝi okazas. El ĝi
oni povas
konstrui t.n. "malpurajn bombojn"; t.s. ke ili simple distribuas
radioaktivecon kiam ili krevas.
8. Transporto:
Radioaktivan materialon oni transportas tra la mondo. Ĝi
bezonas apartan sekurecon kaj puran pri-laboron. Ekz-e oni
mezuris radioaktivan materialon sur la ekstera vando de t.n.
"Castor" kontenero.
9. Terorismo:
Aviadilo povas ĵeti sin al nuklea centralo, kaj tiel
kaŭzi
radioaktivan katastrofon.
10. Proliferado / Atombomboj:
La liverado de radioaktiva materialo al landoj kiuj ne rajtas
havi pliriĉigitan uranion kaj la bezonatan ekipaĵon
nomiĝas
proliferado. IAEA (Internacia Atom-Energia Agenturo) devus
kontroli tion, sed fakte ne povas malhelpi la proliferadon.
Feliĉe oni haltis la surteran atombombo-testojn, kiuj
malsanigis kaj mortigis multegajn homojn kaj bestojn kaŭ
kaŭzis radioaktivan pluvon tutmondan.
Aveno #29 - Mozaiko Ekonomio kaj Naturo, 2005-01-06
>Litovio: Bloko 1 de la atomcentralo Ignalina estis
malŝaltita finfine, tra subtena kontrakto kun EU. Restas la
bloko 2. Ambaŭ estas de la tipo Ĉernobil (kiu
eksplodis 1986-04-26). "Jarcenta" Tertremo en Litovio (forteco
5,3) pligrandigix fendojn en la betono. Similaj atomcentraloj
troviĝas en Bulgario (Kosloduj) kaj Slovakio (Bohunice).
Necesas alternativoj kaj eble altigi la pli efikan uzadon de
kurento.
(vidu la Konsiloj de AVE pri efika uzado de elektra energio)
(taz/ap, Reinhard Wolff 2005-01-03)
> Nuklea Rubo: 2004-09-12 Protestoj kontraŭ planoj de t.n.
fina stokejo por forte radianta rubo el nukleaj centraloj okazis
en Benken, Svisio, proksime de Schaffhausen [ŝafhausen] kaj
la Lago de Konstanco.
Protestantoj el Svisio, Francio kaj Germanio unuiĝis;
ĉar unue ili estas najbaroj kaj due en Francio oni planas
simlajn instalaĵojn por Bure, proksime de Nancy, kaj en
Germanio en Gorleben, sude de Hamburgo - tie jam oni stokas
grandajn ujojn; sed ankoraŭ ne en t.n. fina stokejo.
Pliaj informoj je: KLAR-Schweiz
Krom la problemo de la transporto oni devus esti certa, ke en
miliono da jaroj nenio okazos je tiuj profundaj lokoj; kaj ke
neniu (teroristo, ...) povus uzi la materialon por fiaj celoj.
Kompreneble ne nur temas pri la rubo sed ankaŭ pri la tuta
serio de laboroj por produkti elektrikan kurenton en nuklea
centralo: Elfosado de la erco, kiu poluas la tieajn regionojn
per radioaktiveco. Produktado de la al-riĉigita materialo,
kiu povus esti uzata ankaŭ por atombomboj, disdono de
radioaktiva materialo - eĉ akceptitan kvanton - el la
nukleaj centraloj, paneoj en la nukleaj centraloj, kaj prilaboro
de la el-bruligita materialo, kiu tamen havas altan
radioaktivecon. (red.)
> En Japanio, lando kiu nun tre dependas de nuklea energio, okazis
pluraj akcidentoj en nukleaj centraloj; la lasta en Mihama kie
mortis 4 laboristoj (2004-8-9) pro neglektado de antaŭ-
zorgema riparado de streĉitaj partoj.
En Rokkasho, troviĝas uran-industrio: al-riĉigo,
intertempa stokejo - ĉar oni ne plu rajtas transporti al
Eŭropo, kaj oni konstruadas reciklado-fabrikon por nukleaj
brulstaboj - ĝi daŭre prokrastiĝas kaj kostoj
altiĝas - Tamen la kostoj ne tro gravas, sed la provizo per
energio kaj finfine ankaŭ la sekureco.
Nur malmultaj
civitanoj protestas, ekz-e s-ino Kikukawa, sed aliaj ne emas
protesti; ĉar tio ne estas tradicio en Japanio.
> Fand-energio: ITER estas internacia projekto por konstrui
reaktoron kiu uzas la energion el la fandigo de atomaj nukleoj.
En 2006 oni volas ekkonstrui esplor-reaktoron ĉu en
Cadarache (FR), ĉu en Rokkahso (JP).
El unu gramo da
hidrogeno rezultos tiom da energio kiel je bruligo de ok tunoj
da teroleo. ĉu eblos bridi tian altenergian procezon ?
Nuntempe ĝi okazos nur en steloj, kiel nia suno, kaj
surtere en fulmrapidaj eksperimentoj. (taz, 2004-09-15)
Returne al la Mondo-Paĝo
AVE