1 Intertempe oni solvis la urghan problemon per t.n. "har-trancho"; la bankoj ktp. lasas 20% de la shuldoj, sed aliflanke profitas de pli bona kvalito. Grekio (k.a.) ricevas malplikostajn kreditojn kun longa dauro.
2 EUropo bezonas integritan financ-sistemon kaj komunajn financpolitikajn regulojn kaj procedurojn por regajni fidindecon.
3 Ni bezonas kunordigitan imposto-sistemon por eviti truojn. Intertempe pluraj politikistoj (Sarkozy, Merkel) postulas la financ-transakcian imposton almenau en Europo.
La pozitiva efiko de la Euro estas tiom granda, ke indas meti ghin al pli stabila bazo.
Informfontoj:
*1 lau John Lanchester, germana versio de Le Monde Diplomatique, Augusto 2011, p.1ff
*2 lau Oliver Landmann, prof-o pri ekonomiko en Freiburg, Der Sonntag, 2011-08-14, p.10