Israelo - Islamo - Talibanoj
aktuale: 2009-01-18
|
Pri Islamo kaj la Juda shtato
kaj pri Talibanoj (Islam-studentoj)
Milito inter Israelo kaj Hamas/Gaza-Strio
(2009-01-17 lau mia letero al esperantisto en Israelo)
Mi plene konsentas, ke uzi moskeojn kaj loghdomojn por militaj aferoj (kion laudire faras Hamaso) estas fi-faro kaj ne lau la milito-legho. Malgrau tio ke Hamaso fi-uzas la civilajn homojn kiel shirmilo, la homoj kredas al ili, kaj pli kaj pli malamas Israelon.
Kial Israelo bombadas tiajn civilajn objektojn kaj intertempe mortigis pli ol mil homojn (certe duono estas civilaj). Kaj Israelo uzas fosforajn brul-bombojn, kiuj ankau estas malpermesataj.
Tio signifas grandan kulpon sur Israelo.
Ni nur komprenas, ke la nuna tempo estis elektita, char en Usono estas shangho de la prezidento kaj ke en Israelo estos balotoj.
Mi ja estis en Kairo dum 9 tagoj kaj ofte vidis la TV de Al-Ghazira sed ankau de CNN kaj de la germana DW (Deutsche Welle); do, mi opinias, ke mi vidas el diversaj vidpunktoj.
Mi vizitis la tombon de Anwar Sadat (vidu la foton de Tarek); mi legis la biografion de lia edzino. Li faris seriozan paco-celan politikon, sed estis mortpafita de fanatikulo(j).
Je diskutoj mi chiam diris, ke la akcepto de la vivo-rajto de la shtato Israelo estas ne-diskutebla fakto (sub limoj de la Oslo-Traktato). Sed aliflanke ankorau okazas la setlado en la regiono de la West-Bank, kaj la muro trovighas parte sur fremda tereno; tio ankau nutras la malamon.
Espereble "oni" baldau trovos Rondan Tablon por interkomprenighi en tiu varmega regiono.
(diversaj fontoj; ekz-e "taz" 2009-01-13, p.2)
----
Pri Talibanoj (Islam-studentoj)
Malpermeso de memmortigaj atakoj:
Fatwo* kontrauas memmortigajn atakojn kiu mortigas senkulpajn homojn.
Fatwo (legha ekzpertizo lau islama religio) de la duon-shtata universitato Al-Azhar en Kairo, 2002, diras:
"Ni ne akceptas ke iu sin eksplodigas ene de grupo da senkulpaj homoj."
Pliajn informojn pri tiu debato vi trovos (en la germana) je: Fatwo kontrau memmortigaj atakoj
Pri religiaj fanatikuloj:
Fanatikaj islamuloj ordonis la fermon de lernejoj por knabinoj kaj la malpermesis al virinoj viziti bazarojn en la nord-Pakistana Swat-valo. En tiu regiono ili mortigas chiun kiu kontraustaras iliajn ordonojn. Ili volas enkonduki la Sharion - chu tio estas la enhavo de la Shario ?
En Kairo mi lernis de alt-edukita virino, kiu studis la Islamon, ke Shario ne tiom subpremas virinojn.
Kaj jam en 2000 la Islama Esperanto Centro en Pakistan respondis ke la Taliban ne rajtas aserti ke ili agas lau la Korano - sed fakte lau malnovaj tribaj moroj.
(lau dpa/Bad. Ztg. 2008-12-27, p. 5)