UN-Deklaracio de la Rajtoj de la Indighenaj Popoloj
aktuale: 2007-09-13/10-12
|
(Leo jhus ricevis ghi tiun novajhon: 19/09/2007 ,
Probal Dasgupta skribis:
Unuighintaj Nacioj, 13 sept (UPI) -- La Ghenerala Asembleo de UN en Nov-Jorko, kun malkonsento de Usono, aprobis formalan deklaracion, kiu malpermesas la diskriminacion kontrau la indighenaj popoloj.
La jure nedeviga Deklaracio pri la rajtoj de la indighenaj popoloj skize prezentas individuajn kaj kolektivajn rajtojn de indighenaj popoloj,
kaj iliajn rajtojn pri la kulturo, la identeco, la lingvo, la dungigho, la sanprizorgo, la eduko kaj aliaj sferoj, lau gazetara informo de UN.
Entute 143 shtatoj-membroj de la Ghenerala Asembleo de UN vochdonis en jhaudo por la teksto kaj 11 sin detenis. Kvar shtatoj-membroj -- Australio, Kanado, Nov-Zelando kaj Usono -- vochdonis kontrau ghi.
La prezidanto de la Ghenerala Asembleo Sheikha Haya Rashed Al Khalifa, la ghenerala sekretario Ban Ki-moon kaj la Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj Louise Arbour esprimis kontenton pri la aprobigho de la propono.
Ban diris, ke ghia adoptigho estas "historia momento, en kiu la membroj-shtatoj de UN kaj la indighenaj popoloj atingis komunan klarecon pri siaj doloraj historioj kaj decidis antaueniri lau la vojo de homaj rajtoj, justeco kaj evoluo por chiuj".
La deklaracio ankau malpermesas la diskriminacion kontrau la indighenaj popoloj kaj antauenigas ilian rajton prisekvi la ekonomian kaj socian kreskon surbaze de siaj vizioj rilate la evoluon.
© Kopirajto che United Press International. Chiuj rajtoj rezervitaj.
TRADUKIS: Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-33-2575-3282 )
(Fino de personaj informoj)
UN-Deklaracio de la Rajtoj de la Indighenaj Popoloj