Hungario kun nova naciisma konstitucio, 2011

aktuala versio 2011-04-28

Dio, patrujo kaj familio - kondimentitaj per maltolero, naciismo kaj novfas^isma retorikoj - estas la ingrediencoj de la nova Konstitucia C^arto, j^us aprobita de la Hungara Parlamento... kaj voc^donis favore al g^i pli ol 85% de la parlamentanoj!
Teksto hontinda kaj evidente maldemokrata, kiu revekas la memoron pri la malhelaj jaroj de la totalismoj. Domag^e, ke nun Hungario estas laŭvic^a Prezidanta lando de Eŭropunio.

La nova Budapes^ta Konstitucio ne plu difinas la S^taton kiel respublikon, sed identigas la politikan nacion laŭ g^iaj etnaj kaj kristanaj originoj... la rajtoj de la malplimultoj ec^ ne estas konsiderataj.
En g^iaj artikoloj D kaj G eblas legi ke la Lando "devas sin s^arg^i per la destino de la hungaroj, kiuj vivas ekster g^iaj limoj", kaj kiuj rajtas voc^doni, c^ar "filo de hungara civitano estas hungara, kie ajn li/s^i trovig^as". Frazoj interpreteblaj kiel pretendo pri iamaj teritorioj, kiuj post la unua mondimitito farig^is Serbiaj, Rumaniaj, Kroatiaj kaj Slovakiaj.

La teksto aldone difinas Kristanismon, kiel fundamentan elementon de la nacio. Tiu eksplicita aserto diskriminacias ateistojn disde la anoj de malsamaj religioj, kaj krome humiligas la rajtojn de la virinoj kaj de la samseksemuloj. Ja, ekzaltante la valoron de la familo, Hungario leg^e malpermesas aborton kaj protektas la "geedzig^o, kiel unuig^o inter viro kaj virino".

Estas jam sufic^e por rekoni mezepokan sintenon, sed la listigo ne finis. La plej terura parto de la nova Konstitucio estas tiu, kiu renversas la povordigon. Ja serio de garantiorganoj, g^is hieraŭ sendependaj, nun estas metitaj sub kontrolo de la registaro, kiu metis sub sia kontrolo ankaŭ la nomumon de de la Konstitucia Kortumano, ec^ senigante g^in je g^iaj kompetentumoj pri bilanco, fisko kaj doganoj.

En la C^arto estas krome eksplicite agnoskita la rolo de NMHH, la kontrolaŭtoritato pri la amaskomunikiloj starigita antaŭ kvar monatoj... kompreneble g^iaj membroj estas nomumitaj de la registaro. Simile la membroj de la Fiska Konsilio de la Nacia Banko estos nomumitaj rekte de la C^efministro, kaj tiu Konsilio havos la vetoopovon en bilancoaferoj; tial, se la Konsilio malaprobos. la Prezidento povos eksigi la Parlamenton. Ne temas pri detaleto: se la falus la registaro, la nova registaro estus ostag^o de fideluloj de la eksa c^efministro.

Kompletigas la "trankviligan" bildon serio de aliaj preskriboj... inter kiuj,
- la nekomutebleco de la dumviva karcero,
- la ebleco hejme teni pafajn armilojn sen licenco,
- la difino de laboro kiel "devo" kaj ne kiel "rajto".

C^i nova Konstitucio anstataŭas tiun komunisman je 1949, plurfoje modifita al demokrata direkto post la falo de la Berlina muro en 1989. Kiel povis okazi, nuntempe, tia abomenaj^o? La c^efa respondeculo de la institucia monstraj^o estas la c^efministro Viktor Orban, kiuj kudris sur si mem perfektan reformon por iunstituciigi diktaturon. Fojon li estis liberala gvidanto, sed lastatempe eble la spirito de iu aŭstro-hungara imperiestro lin ekposedis. Pasintjare lia partio - Fidesz - venkis la elektojn per 52% de voc^donoj... tio permesis al li okupi pli ol du trionojn de la parlamentaj seg^oj. Tio signifas ke, por aprobi kiun ajn reformon, Orban bezonas apogon de neniu, nek de socialistoj, nek de la ekstremdekstro... c^ar ja estas ankaŭ la ekstremdekstro! La nova Konstitucia C^arto estis ja voc^donata nur per Fidesz.

Por protesto, la maldekstruloj lasis la parlamentan c^ambron. Komitatoj de civitanoj tuj aktivig^is por peti abrogan referendumon, sed la registaro jam respondis ke g^in ne konsentos.

EU intertempe flosas en embaraso... la voc^o plej aŭtorita estis tiu de la germana vicministro pri Eksteraj Aferoj, kiu asertis ke "Germanio rigardas kun granda atento kaj preokupo tion, kio okazas en Hungario". La Budapes^ta registaro reagis difinante "miriga kaj neakcetebla" la entrudig^on.

La Konsilo de Eŭropo plendis, ke la skizo pri la nova Konstitucio g^in atingis nur la 14an de mardo, igante neebla kiun ajn interkonsenton kun EU. Tamen g^is nun konkretaj intervenoj venis nek de EU nek de KE, kavankam tiuj Eŭropaj institucioj ne multe povas entrudig^i en la interna vivo de la membros^tatoj.
Pri konkretaj malobservoj povas verdikti nur la Kortumoj
- EKHR (Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj) de KE kun sidejo en Strasburgo
- EU-Kortumo kun sidejo en Luksemburgo rilate al malobservo de la EU-traktatoj


Sed Amnesty International estis malpli diplomata, kaj parolis rekte pri malobservo de "la internaciaj kaj eŭropaj priskriboj rilate al homaj rajtoj". Kaj aldonis ke EU devus "garantii kongruecon" inter la "hungara ordosistemo" kaj "la eŭropaj priskriboj".


Komento de la tradukisto: oni ne povas kulpigi EU, se la eŭropanoj voc^donas popolisme aŭ ekstremisme. Se la popoloj voc^donas per la ventro, ili ricevas la registarojn, kiujn ili meritas... ne nur en Hungario, ankaŭ en Italio ktp.
Malgraŭ tio la proceso por Federa Eŭropunio restas gradioza projekto je paco kaj kunvivo, kiu fontas el elstaraj s^tatistoj... la fondintaj patroj de Eŭropunio.
El guglo-grupo "Eŭropaj Federistoj"
EU-Federo
sendis: J-K Rinaldo


  • Al la enirejo
  • Returne al la "Mondo"
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)