Eŭropo - MOE (Belarus ĝis Albanio)

2005-01-13

  • Belarusio: Post la Oranĝa Revolucio en najbara Ukrainio ankaŭ tie diskutas la homoj pri politiko. La belarusa ambasadoro en Latvio, Mariniĉ, estis malliberigita por 5 jaroj, ĉar li montris intereson kandidatiĝi kiel prezidento.
    Simile al centraziaj ŝtatoj ankaŭ Lukashenko reĝas kiel diktatoro, kiu malŝatas kritikon. Krom la prezidento riproĉis la Goethe-Instituton k.a. ke ili "eksportas virinojn al okcidento por prostitucio". tio certe estas problemo, sed certe aliaj strukturoj okupiĝas pri tia homo-ŝakrado.
    Kaj li ankaŭ volas malpermesi, ke infanoj, suferantaj pro la radiada malsano (pro ĉernobil (1986-04-26!), ne plu rajtas kuraci sin eksterlande.
    (Deutschlandfunk, Jan Kallukat 2005-01-11)


    Arkivo

  • Homaj Rajtoj en Ukrainio
    Kiu venenigis Juŝĉenko ? (2004-12-13)
    En Vieno kuracistoj eltrovis, ke venenega Dioksino estas tiu-ĉi veneno kiu iu ajn donis al Juŝĉenko dum la balotokampanjo.
    Verŝajne li ricevis gxin dum vizito ĉe la sekreta polico (Sept. 5a); ĉar post tio lia edzino rimarkis strangan guston sur liaj lipoj. Je la 10a li estis portita en malsanulejon en Vieno, ĉar lia sanstato estis vivdangxera. Malgraŭ doloroj li daŭrigis la balotokampanjon sed perdis valoran tempon, havis dolorojn kaj aspektis malbele.
    (tageszeitung (Berlin), 2004-12-13, p.3)
    Dioksino estis konata pro la kemia katastrofo 1976 en Seveso, Italio. Tiam mortis multaj ŝafoj, birdoj k.a. bestoj. La videbla signo de dioksin-venenigo estas klor-akno. Krome pluraj organoj kaj la nerva sistemo estas trafita.

  • Demokratio en Ukrainio - Oranĝkolora Revolucio (2004-12-28)
    La ripeto de la baloto - laŭ internaciaj observantoj pli-aŭ-malpli bonorde montris klare ke Juŝĉenko (51,99%) gajnis. La alia kandidato (44,19%) ne volis akcepti tiun rezulton, uzante la pretekston ke handikapuloj ne facile rajtis voĉdoni hejme.
    Se oni komprenas, ke post la fraŭdita unua "fin"-elekto ege rapide necesis verki pli sekuran baloto-leĝon, oni povas kompreni, ke ĝi ne tuj estis perfekta. Nur post kiam la jugxkortumo decidis negative, li finfine akceptis.
    Kaj se oni komparas kun la antaŭa fraŭdego flanke de la registara grupo (de tiu aliulo), ĝi estas neglektinda por tiu-ĉi balotorezulto, ĉar la manko preskaŭ sam-nivele rilatas al ambaŭ grupoj.
    Ni esperas, ke Ukrainio nun havos ne-koruptan registaron kaj bonajn kondiĉojn por ekonomia evoluo.

    Demokratio en Ukrainio - Orangxkolora Revolucio (2004-12-08)
    Gratulon kaj Bondezirojn al la manifestaciantoj en Ukrainio kiuj defendis la justecon por la kandidato Juŝtĉenko !


    La ukrainia popolo sukcesis neniigon de la fraŭda balotorezulto; sekvos nova baloto sed sub pli justaj kondiĉoj.
    Interesa afero ke ĵus nun rusa justico postulis arestmandaton je Interpol kontraŭ Julia Timoshenko, la virina idolo de la orangxa revolucio pro suspekto de fraŭdo.
    ĉiu scias, ke la rusa prezidento Putin jam anticipe gratulis al sia figuro Viktor Janukoviĉ; sed poste devis retiri sian gratulon.
    (laŭ Badische Zeitung (Freiburg), 2004-12-08, p.5)

    Post la decida baloto je la 21a de Novembro: ---
    Malgraŭ frosto la ukrainaj manifestaciantoj postulas novaj baloton por la prezidento; ĉar evidente okazis fraŭdo.
    Pro malsekura elekto-regularo voĉdonantoj povis "karuseli" kaj tiel aldonigxis al unu kandidato verŝajne pli ol miliono da duoblaj/pluroblaj voĉoj.
    Denove la rusa prezidento Putin montris lian komprenon de "demokratio"; ĉar li forte enmiksigxis en la eksterlandan balotokampanjon.
  • Moldavio plendas kontraux Transnistrio, najbaro en la direkto al Ukrainio. Pro pluraj kauxzoj:
    1. Multaj homoj tie parolas la rumanan lingvon - sed estas malhelpataj lerni gxin.
    2. Kvankam Transnistrio ne apartenas al Rusio, tie ankoraux trovigxas granda arsenalo da armiloj de Rusio. Kaj multaj Rusoj zorgas pri gxi.
    3. La sxtato Transnistrio ne estas oficiale agnoskata.
    4. Gxia kvazauxa registaro subtenas mafion kaj nigran merkaton: ekz-e kontrauxbandado de narkotikajxoj kaj homoj.
    (2004-11-26, antaux 7:00 horo ; Informo de Deutschlandfunk (germana radio-stacio)); www.deutschlandradio.de