Euxropa Federacio de Verdaj Partioj
Programaj Gvidlinioj

Deciditaj kaj subskribitaj je la fonda konferenco
en Masala cxe Helsinki je la 20-a de Junio 1993

La Euxropaj Verduloj
Informoficejo
EP - PHS 2C 
85,  rue Wiertz
B-1047 Bruselo

Tel.:           32-2-284.51.35
FAX:            32-2-284.91.35
E-Mail:         EFGP@europarl.eu.int
www.europeangreens.org


(Datumo de la adreso: 1999-12)Asocio de Verdulaj Esperantistoj AVE

Traduko en Esperanton laux la angla kaj germana versioj de 
Wolfgang Gunther, Manfred Westermayer kaj Herrmann Schröder (+)

I      Ekologia Evoluo
       1. Enkonduko
       2. La Tutmonda Ekonomio
       3. La Euxropa Ekonomio
       4. La Ekologiigo de la Ekonomio
       5. La Transformado de la Ekonomiaj Sektoroj
       6. Ekvilibra Transformado

II     Komuna Sekureco
       1. Paco estas Nedividebla
       2. Paco devas esti Organizata
       3. Por Norma Sistemo de Euxropa Sekureco
       4. Malarmado
       5. Garantioj por Demokrataj Rajtoj
       6. Por Civila Socio en Euxropo de Regionoj
       7. Reformo de la Unuigxintaj Nacioj

III    Novaj Rajtoj por la Civitanoj
       1. Enkonduko
       2. Homaj Rajtoj
       3. Demokrataj Rajtoj

Antauxparolo Pro la disrompigxo de la geo-politika "Nuna Stato" de la post- milita erao Eux-ropo spertas nuntempe necertecon kaj sxangxigxon. Tio donas la oportunecon starigi reton de komuna agado pri kiu la tuta Euxropo - de Dublino gxis Tbilisi, de Helsinki gxis Lisboa, de Athen gxis Rejkjavik - povas partopreni.

La tielnomata progreso de la pasintaj jarcentoj portis nin en situacion, en kiu la bazoj de la vivo estas grave endangxerataj. Dum la teknologia evoluo povas bremsi iomagrade la malplibonigon de la medio, gxi ne povas malhelpi la ekologian kaj socian kolapson de la civilizacio sen fundamenta sxangxigxo de la ideologio koncerne senbaran materialan kreskadon, kiu ankoraux superregas.

Kiel pioniroj de la industriigo, kiu estas en la centro de la krizo, la euxropanoj portas la cxefan respondecon pri tiuj detruemaj tendencoj.

La Euxropa Verda Movado atingis novan fazon. En la pasintaj dek jaroj multaj disputataj temoj, pri kiuj la verduloj batalas, eniris la vortprovizon de la civitanoj, de la informagentejoj kaj partioj trans Euxropo. La verduloj nun povas influi la decido-procezon en multaj naciaj parlamentoj, same kiel en regionaj kaj kom-unumaj konsilantaroj. Tio necesigas novan nivelon de kunordigo koncerne celojn, solvojn kaj pensmanierojn inter la verduloj de diversaj partoj de la kontinento kaj speciale inter la tradicioj de la verduloj de okcidenta kaj orienta Euxropo. Tiu cxi dokumento priskribas la cxefajn punktojn de la transformado kiu nun atendas Euxropon kaj la planedon kiel tutajxon. La ekonomio - tio estas la modeloj pri la konsumado kaj produktado - devas esti adaptota al la toleremo de la natura medio. Nova tergloba strukturo de sekureco estas establota por atingi mondpacon sur la bazo de justa solvo de konfliktaj interesoj. Nova koncepto de civitaneco konstruita sur egalaj rajtoj por cxiuj individuoj senrigarde de sekso, agxo, raso, religio, etna aux nacia origino, seksa orientigxo, ricxo kaj sano devas esti realizota. Ni devas atingi tiujn celojn per demokrataj rimedoj kaj fortigo de la rolo de lokaj komunumoj en decidoprocezoj.

Kvankam estas grandaj diferencoj inter diversaj partoj de Euxropo, la Gvidaj Principoj prezentataj tie cxi estas la unua provo krei tuteuxropan strategion por la ekologia kaj socia reformoj. Ni invitas cxiujn Euxropanojn kiuj zorge interesigxas pri la estonteco de la Tero partopreni en la realigo de tiuj ideoj. La Verdigxo de Euxropo nur nun komencigxis.


-> Dauxrigo al Ekologio>

-> Komenco de la Gvidlinioj>