I Ekologia Evoluo
1 Enkonduko
1.1 Verda politiko bazigxas sur dauxripova utiligo kaj ne sur
senlima konsumo. Tio signifas, ke la ricxuloj devas
restrikcii sian konsumon por cedi al la malricxuloj ties
justan parton de la teraj resursoj. La Verduloj preferas
kunlaboron al konkurenco, kontentigon de cxies bezonoj al
avido de nur kelkaj, pacon kaj sekurecon al milito kaj
agreso.
1.2 Verda politiko bazigxas sur la konvinko, ke cxiuj homoj
volas vivi en harmonio kun sia cxirkauxo kaj siaj
najbaroj en socio, kiu donas puran medion, sekurecon en
la nuno kaj konfidon al la estonteco.
1.3 La ekologiaj kaj socialaj celoj de Verda politiko estas
akordigeblaj nek kun libera merkat-ekonomio nek kun
sxtate kontrolata ekonomio, kiuj ambaux bazigxas sur
nelimigita kresko kaj ekspansio. Devas esti evoluataj kaj
efektivigataj novaj modeloj, kiuj apogigxas sur la neceso
de ekologie kaj sociale reguligata merkatekonomio.
1.4 Eko-evoluo devas bazigxi sur demokratio, egalrajteco de
virinoj kaj viroj, la rajto de cxiuj homoj pri libera
opiniesprimo kaj sur plenpartopreno en decidprocezoj,
kune kun cxicele necesa aliro al la koncernaj informoj
kaj klerigo.
1.5 La celoj de Verda ekonomipolitiko estas ekologia
dauxropovo, egalrajteco, sociala justeco kaj
sendependeco. Por atingi tiujn celojn necesas la fortigo
de regiona kaj surloka ekonomioj.
1.6 Dauxropova mondekonomio ebligos al la hodiaux vivantoj
kontentigi siajn proprajn bezonojn sen endangxerigi la
eblecon de venontaj generacioj kontentigi la iliajn. Gxi
respektos la integron de ekologiaj sistemoj, de kiuj
dependas cxiu homa aktiveco.
1.7 La justa dispartigo de potenco kaj resursoj necesas por
senkondicxe kontentigi elementajn homajn bezonojn kaj por
certigi, ke cxiuj gecivitanoj havas pleneblon koncerne
personan kaj socialan evoluon.
1.8 Verda ekonomipolitiko fortigos la prikomunuman konscion,
tiel, ke cxiuj havas parton en la socio kaj neniu estas
ekskludata, kaj gxi certigos la justan utiligon de la
medio. Sendependeco bazigxu sur la regiono kaj ne estu
restrikciata per naciaj kaj administraciaj limoj.
2 TERGLOBA EKONOMIO
2.1 La Euxropaj Verduloj proponas ekologian mondekonomion,
fundamentitan sur planeda solidareco, pri kiu Euxropo
aparte responsas.
2.2 En la aplikado de tiu tergloba ekonomio estas
antauxkondicxo la protekto de la diverseco de la
ekologiaj resursoj kaj de la komunaj havajxoj kiel
atmosfero, oceanoj kaj arbaroj. La Unuigxintaj Nacioj
devas esti la fokuso de cxiuj klopodoj cele konservadon
de la vivofundamentoj.
2.3 La sxlosila rolo de virinoj en la eko-evoluo rekonendas.
La rajtoj de la virinoj devas esti plifortigataj, aparte
pere de klerigxo kaj samrajtigita partopreno en cxiuj
vivosferoj.
2.4 Estas respektendaj la rajtoj de indigxenaj popoloj al la
bazaj resursoj de ilia survivado kaj al ekonomia agnosko
de ilia aparta kontribuo al la komuna heredajxo .
2.5 La nuntempa fluo de enspezoj de Sudo al Nordo devas esti
inversigata. La sxuldosxargxo de la malricxaj landoj
malhelpas ilian evoluon. La sxuldoj de la plej malricxaj
landoj devas esti nuligataj senkondicxe. La sxuldoj de la
malpli evoluitaj landoj estos nuligataj kiam vivogravaj
ekosistemoj kaj homrajtoj estos adekvate sekurigataj.
2.6 La kreskado de la mondlogxantaro devas esti restrikciata.
La plej efika rimedo por la malpliigo de la naskokvanto
estas atingo de minimuma nivelo koncerne ekonomian bon-
staton kaj pligrandigon de la kontrolo flanke de la
virinoj pri ilia vivo kaj generado. Ni kondamnas cxiujn
ordonemajn metodojn por restrikcii la kreskadon de la
mondlogxantaro.
2.7 Dauropovaj kaj justaj formoj de komerco kaj kunlaboro,
bazigxantaj sur sendependeco anstataux sur senbrida
mondmerkato, devas esti la fundamento de transformado de
GATT, IMF kaj Mondbanko, kio postulas plifortigon de la
rolo de pli demokratiigita UN.
3 LA EUxROPA EKONOMIO
3.1 La Euxropaj Verduloj proponas komunan ekonomian sferon de
la orientaj kaj okcidentaj landoj, kiuj prezentas
stabilan kadron de agado por paca kunlaboro, komerco kaj
kompensaj transdonoj de la ricxaj al la malricxaj
regionoj.
3.2 La Euxropaj Verduloj advokatas la evoluon de pli
sendependa nacia, regiona kaj loka ekonomioj en estonta
Euxropo de Regionoj.
3.3 La Verdaj Partioj ene de la Euxropa Komunumo celas
transformadon de la EK en demokratie kontrolatan
federacion - malferman por cxiuj sxtatoj. Cxikadre devas
havi prioritaton medioprotektado, sociala sekureco kaj
tergloba responso.
4 LA EKOLOGIIGO DE LA EKONOMIO
4.1 La malneta nacia produkto estas aparte misgvida indikilo
de la evoluo. Ni volas anstatauxigi gxin per indikiloj,
kiuj pli adekvate taksas la progreson direkte al ekologia
akordigxo kaj sociala justeco, inklude la agnoskon de la
valoro de nepagata laboro (kiel ekz. infanedukado), kiu
plenumas fundamentajn komunajn bezonojn. Verdaj naciaj
indikiloj devas esti evoluataj kaj publikigataj cxiujare.
4.2 La prezoj devas speguli la ekologian veron, ili devas
enteni cxiujn socialajn kaj ekologiajn kostojn. Vojo
atingi tion estas la kreo de eko-impostsistemo por
neregenerebla energio, por malabundaj resursoj kaj por
ekologie dangxeraj aktivecoj. La plej urgxa priimposta
rimedo estas la imposto sur neregenerebla energio. Eko-
impostoj estu pliigxe uzataj cele malaltigon de la
impostado sur homa laboro; tamen estu utiligataj kelkaj
impostenspezoj el eko-impostoj por akceli ekologie racian
produktadon.
4.3 Kvotoj por la havigado kaj utiligado de naturaj resursoj
povus esti necesaj por gardi la resursojn kontraux plena
ekspluatado.
4.4 Dauxripova kaj mediokonforma evoluo ne eblas, kiom longe
regas malricxeco kaj vivas homoj en materiala necerteco.
Ni volas sekurigi garantiatan minimuman salajron por
cxiuj gecivitanoj, cxu pere de sociala subtena sistemo,
legxodonado pri minimuma salajro, plibonigita sociala
helpo, enkonduko de baza salajro aux pere de kombinajxo
de la cxisupraj rimedoj.
4.5 La neformala sektoro de la ekonomio multe kontribuas al
la gxenerala bonstato. Tio estas agnoskata per garantio
de sociala asekuro por la farita laboro en la informala
sektoro.
4.6 Estas kuragxigataj reuzeblaj, ripareblaj aux recikleblaj
produktoj. Produktantoj estas responsigataj por la tuta
vivociklo de siaj produktoj. Eko-markado, partoprene de
medio-organizajxoj, estas forta instrumento de protektado
de la konsumantoj.
4.7 Estas postulata de cxiuj privataj kaj publikaj
korporacioj organizi cxiujarajn informojn-esplorojn pri
mediokonformeco. Farigxas devigaj kontroloj-testoj pri
medioadekvateco, partoprene de kelkaj gecivitanoj kaj
primediaj organizajxoj. Kelkaj gecivitanoj ricevas
lauxlegxe liberan aliron al datumoj de privataj firmaoj
aux publikaj instancoj koncerne de la mediostato.
4.8 Estas enorma altigxo de la senlaboreco en Euxropo. Cele
kreon de pli da laborlokoj aplikendas samtempe pluraj
rimedoj:
- Pere de la ekologiigo de la ekonomio estas kreataj pli da
laborlokoj ol detruigxas pro la malnova, mediodamagxaj
tipoj de produktado kaj konsumo.
- Pere de la pli justa distribuo de la ekzistanta pagata
laboro, ebligita pere de favorado kaj subteno de mallon-
gigo de la labortempo.
- Krom tio estos ekcelata la laboreco, tiel, ke oni plipre-
zindigas pagatan laboron pere de malaltigita impostigo de
la laboro kaj altigita impostigo de energio, de uzado de
naturaj resursoj kaj de kapitalo.
5 LA TRANSFORMADO DE LA EKONOMIAJ SEKTOROJ
5.1 Ni progresigas specifajn programojn por industria
reorganizado en sferoj kiel tiuj de la milit-industria
komplekso, de la kemia industrio, la auxtomobilindustrio
kaj de aliaj dangxeraj kaj energidisipemaj industrioj.
5.2 La ekologiigo de la ekonomio pere de reorganizado de la
diversaj ekonomiaj sferoj signifas novajn kaj ekologie
raciajn laborlokojn en sfero kiel tiuj de energisxpardo,
regenereblaj energiofontoj, reuzado, reciklado, de
publikaj transportiloj, agrikulturo, forstindustrio,
naturprotektado, esplorado kaj evoluo de medie fidinda
teknologio.
5.3 ENERGIO:
Oni ne konstruu novajn nukleajn centralojn kaj la jam
ekzistantajn oni lauxeble plej rapide malfunkciigu.
Efikeco kaj konservado koncerne energion devas prioritati
en tuta Euxropo. La karbondioksidemisioj el fosilaj
brulajxoj devas esti reduktataj minimume je 20 procentoj
gxis la jaro 2000 kaj je 50 procentoj gxis 2030, kompare
al la jaro 1990. En Mez- kaj Orient-Euxropo gxi devas
resti sama gxis la jaro 2000 kaj esti reduktata je 50
procentoj gxis 2030. Estas farendaj plifortigitaj
klopodoj cele establon de programoj pri renovigeblaj
energioj. Cxe la energiplanado reduktendas la monopola
rango de la elektrokompanioj kaj pligrandigendas la
influo de unuopaj civitanoj kaj medioorganizajxoj.
5.4 TRAFIKO:
Estos malaltigata la damagxa medio-influo de la trafiko
pere de investoj en puran publikan trafikon, racian
projektadon de la grunduzado kaj de impostigo de fosiliaj
brulajxoj en cxiuj kampoj, inklude de la aviadila
trafiko. Farigxos normoj la senauxtomobilaj urboj kaj la
impostigo de la fosiliaj brulajxoj. Oni cxesigos grand-
dimensiajn projektojn pri auxtosxoseegoj, inventitajn por
plifaciligi la frajtotrafikon inter diversaj Euxropaj
regionoj; estos favorataj investoj en la plukonstruado de
la relretoj.
5.5 AGRIKULTURO KAJ FISxINDUSTRIO:
Ekologiaj formoj de agrikulturo devas esti subtenataj
anstataux la kreska utiligo de agrikulturaj aldonajxoj
kiel kemiaj sterkenzoj pesticidoj, importita proteinricxa
bestofuragxo, hormonoj kaj genmanipuladoj. Por redukti la
agrikulturan produktadon en la EK oni devas cxesigi la
subvenciadon koncerne la eksportadon de agrikulturaj pro-
duktoj. La porvivajxaj prezoj tamen spegulu la realajn
mediaj kaj socialajn kostojn de la agrikultura
produktado. Agrikulturo ne povas esti translokigata kiel
industrio, cxar gxi ja estas esenca parto de la regiona
kulturo. La konservado de la diverseco de la
kultivokulturoj estas antauxkondicxo de dauxropova
nutrajxa industrio samkiel por medioadekvata produktado.
Mediokonforma agrikulturo devas fundamenti sur la
principo, ke bestoj estas traktataj kiel sentipovaj
estajxoj. La Euxropaj Verduloj celas dauxropovajn kaj
mediokonformajn praktikojn en la fisxindustrio, kiuj
bazigxas sur internacie agnoskitaj kvotoj kaj malinter-
venemaj metodoj. Balenkaptado estu permesata nur laux
kvantoj koncesiitaj de la Internacia Balenkaptada
Komisiono.
5.6 FORSTINDUSTRIO:
La forstindustrio en la mezvarma zono, kovranta la plej
grandan parton de Euxropo, bazigxas sur monokulturo kaj
uzo de peza teknologio. Konformaj praktikoj estos enkon-
dukataj kaj la praa, origina Euxropa arbaro estos aparte
protektata. La paper- kaj celuloz-industrioj estos
responsigataj por la tuta ciklo de siaj produktoj.
5.7 PROTEKTITAJ REGIONOJ:
Biologiaj specoj, iliaj logx-regionoj kaj aparte fragilaj
ekosistemoj protektendas. Gxis la jaro 2000
naturprotektaj regionoj kaj regionoj por specialaj
programoj devus kovri minimume 20% de Euxropo.
5.8 ESPLORADO KAJ EVOLUO:
Estos draste reduktata la financigo de ofensiva milita
teknologio, atomenergio, genmanipulado kaj kosma
teknologio favore al energisxparado, renovigebla energio,
publikaj trafikiloj, ekologie raciaj teknologioj kaj
natura medicino. Ni malpermesos produktadon, patentigon
kaj liberigon de genteknike modifitaj organismoj. Ni
enkondukos plej severajn kontrolojn koncerne vivisekcion.
6 EKVILIBRA TRANSIRO
6.1 Estas tre diferencaj la situacio de la ricxaj landoj de
Okcident-Euxropo kaj tiu de la landoj en Mez- kaj Orient-
Euxropo. Okcidente prioritatas malgrandigo de konsumo, la
rekonstruado de komunuma socio kaj la sekurigo de justa
distribuado de la ricxajxoj kaj resursoj. Oriente
prioritatas la riparado de la difektita medio, la plukon-
struado de industria kaj sociala substrukturo kaj la
sekurigo de plenumado de la homaj bazaj bezonoj.
6.2 Por eko-evolue direkti la eksan centralisman
planekonomion en Mez- kaj Orient-Euxropo nepre necesas la
helpo de la ricxaj industriigita Okcidento. La mediostato
en Mez- kaj Orient-Euxropo estas tiu de detruo pro la
multjara komanda-militara ekonomio. Tiuj landoj bezonas
helpon por redukti la mediopoluon kaj regeneri la
venenigitan grundon.
6.3 Okcidenteuxropaj landoj devas malfermi sian protektitan
merkaton al eksportoj de centrala kaj orienta euxropaj
landoj, por ke ili povas esti memstaraj. Tamen merkataj
reguloj devas malhelpi socialan kaj ekologian dumpingon.
6.4 Okcidenteuxropaj registaroj kaj firmaoj, investante en
Mez- kaj Orient-Euxropo, devas konservi la medio- kaj
social-normojn de siaj propraj landoj. La eksportado de
mastrumada rubo samkiel de venenaj kaj radioaktivaj
defalajxoj el la Okcidento en la Orienton kaj inversa
devas esti malpermesata.
6.5 Devas esti malplektata la centrosxtate administrata
ekonomio de Mez- kaj Orient-Euxropo kaj anstatauxigata
per miksa ekonomio, kunmetitaj el diversspecaj formoj de
proprieto. Por faciligi la planadon la komunumo devas
reteni la kontrolon koncerne uzadon de la grundo.
Enkondukendas flekseblaj kooperativaj kondicxoj pri
proprietado por antauxenigi malgrandajn entreprenojn.
Gravas ankaux la komunuma proprieto. Endas esti pli loka
la proprieto por ebligi partoprenon de gelaboristoj kaj
gecivitanoj.
6.5 Kaze de la atomcentraloj nenia rekonstruado garantias
adekvatajn sekurecnormojn. Tiuj reaktoroj devas esti
malfunkciigataj surbaze de energiefikeco kaj energikon-
servaj programoj.
-> Sekureco>