El Ĉilio

  • Mapuche - Indiĝena popolo en Ĉilio
  • Jen kopio de diskutado pri tiu temo (ĝis 2007-09-27)
    pardonu la miksitan skribmanieron

    Estimata Jose Antonio,
    Multajn dankojn pro via sincera respondo, kaj via seniluziigho povas tre bone komprenighi. Certe via vidpunkto de chiliano estas por ni tre valora. Mi tute ne dubas, ke la problemo de la indighenaj popoloj estas tre kompleksa kej ke de Europo ni ne chion povas kompreni. Vi diras: “Estas kortushe al mi scii ke civitano de richa europa lando emas helpi membron de tiu komunumo”.
    Mi volas diri al vi, ke IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj), en kiu membras certe pli da europanoj, sed ne nur, kaj estas malfermita al chiuj, kiuj kapablas uzi esperanton kaj interesighas pri monoritatoj, ne nur interesighas kaj subtenas indighenajn popolojn de malrichaj landoj, sed ankau, kaj samgrade (ech pli char la informoj pli abundas el Europo) okupighas pri europaj etnaj problemoj. Chiuj membroj de nia komitato estas nuntempe malfeliche europanoj, kaj subtenas propran regionan lingvon kaj popolon plej ofte minacatajn. Mia propra regiona lingvo, la francprovenca estas multe pli bone konata ekster Svislando ol en mia lando, kie oni hontas pri tiu lingvo, konsiderata kiel fusha franca lingvo. Tio por diri, ke eksterlanda rigardoj foje utilas. La homaj rajtoj ne estas necese pli respektataj en la ra richaj landoj, nur kiam ili ne suferis pri diktatoroj la tradicio de tiu homaj rajtoj ne suferis rompojn. Kaj mi devas malfeliche konfesi, ke nun en Svislando la rajtoj de la azilpetantoj kaj de la enmigrantoj ne estas respektataj, tion mi profunde bedauras, kaj vere konsideras, ke ne estas popoloj pli bonaj ol la aliaj. Same kiel vi mi ne funde konas la kazon de Juana Calfunao. Kaj por mi malfacilas pli bone ekkoni la detalojn de la afero char la rektaj informoj estas en la hispana, kiun mi tamen iom povas kompreni, sed tio postulas al mi multe da tempo. Mi trovis multajn retejojn en la franca http://www.mapuches.org/ (ekzistas ankau en la germana http://de.mapuches.org/, ech en la nederalnda kaj itala). Sed la informoj estas malpli kompletaj chefe pri la komunumo Juan Paillalef. Kaj la hispanlingvaj retejoj, kiujn mi mem donis, mi komplete ne legis.
    La mapuchoj asertas ke la nuna la chilia stato, ili certe troigas. Mia impreso (kiu chiam povas esti reviziita) estas, ke, se la chilia shtato serioze celas kaj ech vivas demokratecon, tion eble ne sentas la mapuchoj. Kaj certe malfacilas al nuna demokrata estraro shanghi situacion, kiu dauras de jarcentoj. Mi ne scias kiuj estas la intencoj de la nuna estraro al la mapuhoj, mi tre dubas, ke ili prioritatas, tutsimple char la mapuchoj nun malmultas kaj ofte estas konsideratoj, kiel bremso al ekonomia evolu. Sed ech se ili bonas, malfacilas shanghi la senton de la chilia popolo, kiu de jarcentoj plej vershajne alkutimighis (char kondichitaj al tio) konsideri la mapuchojn, kiel subpopolon. Kaj certe ankau malfacilas al la estraro lukti kontrau la richaj posedantoj kaj kontrau la nunaj transnaciaj firmaegoj (kaj pri tiu lastaj respondecas ankau Europo kaj Usono, kiu profitas de la situacio). Interesus min, se eblus, havi infomojn pri la oficiala politiko de Chilio rilate mapuchojn. Chu estas legho por protekti iliajn rajtojn pri iliaj teroj kaj ilia kulturo? Via opinio pri Juana Calfunao estas, ke shi alpartenas al perfortema grupo. Eble vi pravas, mi ne havas sufiche seriozajn argumentojn por tion konstraustari. Tamen mi havas kelkajn:
    Chu vi certas, ke la chilia televido donas ghustan kaj kompletan bildon de la tuta afero? La mapuchoj kontestas tion en iliaj informoj. Mi renkontis Juana Calfunao en Ghenevo, ne persone char mi ne parlos la hispanan, sed mi auskultis shin kaj vidis shian sintenon en la grupo, kie estis multe pli da sudamerikanoj ol da ghenevanoj. Kaj mi vidis virinon tre paceman, dignan, homecan. Tio tamen ne malhelpas min pensi, ke en shia lukto shi estas nekredeble obstina kaj povas en kelkaj kazoj uzi forton. Sed kion vi volas diri parolante pri perfortema grupo? Chu vi opinias, ke shi agas, kiel ETA ekzemple en Hispanio, kiuj metas bombojn kaj murdas au grave vudas homojn? Mi sincere tre dubas pri tio, kaj se tio estus pruvita, IKEL tuj chesus subteni tian grupon. Se en kelkaj cirkonstancoj shi au membroj de la komunumo frapis au damaghis materialon (shajnas, ke pro tio ili estas en karcerejo nun), tio ne estas akceptebla, sed oni devas kompreni kial, kaj en kiuj cirkonstancoj tio okazis. Ech se ili damaghis traktoron, kiu lau ili ne leghe trairis ilin teron, chu ili vere meritas 15 au 17 jarojn da karcerigho? Mi ne scias, chu vi legis la raporton, kiun mi faris en la numero 77 de Etnismo, (pagho 12-13)? Tiam mi ne bone konis la problemon, kaj chefe paroligis shin. En tiu raporto vi lernos pri shia vivo kaj shia daura lukto. Vi vidos, ke shi uzis leghajn rimedojn por rekonigi shiajn rajtojn sur la tero de shia komunumo, kaj en til estis malhelpata. Vi vidos, ke chiliano cheestante tiun paroladon, diris, ke en Chilio li komplete ignoris la veran situacion de la mapuchoj, nur konsideris ilin kiel chirkau urbaj drinkuloj. Chu shi lerte mensogis por gajni europajn vochojn al shia kauzo? Mi tre dubas pri tio, chefe, ke pluraj fidindaj internaciaj instancoj, kiel Amensty International, kaj Tutmonda Organizo Kontrau Torturo subtenas shin. Ili havas pli da rimedoj por kontroli la verecon de la situacio. Chu la mapuchoj konsideritaj kiel ne perfortemaj agantoj havas rajtojn sur propraj teroj kaj kulturo? Kio estas ekzakte ilia situacio kaj kial? Kaj en tiu enkarcerigado shajnas, ke la homaj rajtoj ne estas respektataj: mankas kuracadoj al malsanaj homoj, ekz. Mi tute konscias, ke la shtatoj, kiuj havas indighenajn popolojn, kiel civitanojn, ne havas facilan taskon, char tiuj popoloj ofte konservis kulturon ka pens manieron tre foran de nia nuna konsuma civilizo, kaj ghuste tiuj shtatoj ofte malrichas kaj volas alporti ekonomian konforton ali iliaj civitanoj. Sed en momento kiam ni konscias la dangheron en ku estas nia planedo, mi opinias, ke iliaj vochoj ofte saghaj, ne chiam, devus pli auskultataj, kiel ili petas. Do, la diskuto certe ne estas fermita, kaj certe se vi konsentus, estus bone ghin malfermi al la nova diskulisto de etnismo, char temas pri tre baza diskuttemo pri etnismo. paghoj de Etnismo [eo]
    Mi ankau chi tie metas la retejon de nia subtena agado. Daniele Vitali kaj mi-me kunverkis la leteron, kaj mi opinias, ke Daniele bone montris en tiu letero, ke ni agadas lau nia kompreno de la situacio, kaj havas bonan opinion pri la la nuna estraro de Chilio.
    Pri la Mapuche [eo]
    Ankorau multajn dankojn pro via tre valora respondo. Plej kore Nicole Margot, Redaktistino de Etnismo Lys 4 CH-1010 Lausanne

    Saluton!
    > > dankon pro viaj interesaj mesaghoj, al kiuj me ne povas detale > respondi nun, char la temo estas tre grava kaj do oni atente ekzamenu > ghin.
    Vi tute pravas. >
    > Lau mia povo, mi klopodos pli bone informighi pri la afero, mi esperas > ke dum la venontaj semajnoj.
    Ankau mi provos plibone informighi. >
    > Kiel dirite, estas malfacile orientighi, char la mapucha movado havas > plurajn branchojn kaj grupojn, kun tre malsimilaj ideologia > starpunkto, organizaj praktikoj, strategio kaj taktiko, ktp. >
    > La nuna registaro ja havas tutan politikon por la indighenaj popoloj, > kun diversaj leghoj, iniciatoj kaj financaj rimedoj por plibonigi > iliajn vivkondichojn, restarigi la historian veron pri ilia sorto, > krei la kondichojn por ilia rajto al revivigo de la propraj lingvo kaj > kulturo, ktp. Kompreneble, kiomgrade tiuj diversaj progamoj vere > helpas au atingas la celatojn estas alia historio, sed oni ne prezentu > la aferon kvazau nenio okazas kaj ke chi tie estas nura subpremado. > Estas aparta shtata landa oficejo, kun fakoj en chiuj regionoj kie > vivas indighenoj, kun antropologoj, sociologoj, ktp. la shtato achetas > terpecojn por redoni al la komunumoj.
    Mi provos scii pli pri tio >
    > La nuna registaro estas lau mi sufiche pregresema rilate la temon. La > problemo tamen estas ke ekonomie en la lando estas novliberalisma > sistemo, kaj do efektive kelkaj megakorporacioj havas konflitojn kun > apartaj komunumoj. >
    > Kelkaj tro radikalaj indighenaj grupoj, inter kiuj lau mia scio tiu > chirkau S-ino Calfunao, agas per tre perfortemaj metodoj, kun uzo de > pafiloj kaj granda detruado, ekbruligo de domoj kaj kamionoj, ktp. Ili > ne uzas bombojn kiel ETA, sed ekzemple iu membro de ETA venis chi tien > subtene al unu el tiuj grupoj.
    Mi vere tre bedaurus, se la mapuchoj sekvus tiun vojon. Oni povas kompreni, ke kiam oni daure dum jarcentoj estis viktimoj de maskroj kaj perfortoj oni estu tentataj pere de perforta agado, opiniante, ka paca agado ne efikas, sed tiu tento estas riska kaj kondamninda, kaj, kiel oni povis konstati kun ETA kondukas al nenio, krom al pli granda malamo el ambau flankoj. Sed mi persone admiras la homoj, kiuj kapablas plu lukti sen perforto kiam ili-mem suferis teruran perfortadon, tio devas malfacili.
    Mi atentigas, ke shajne pli dauras perforto kontrau mapuchoj en ChilioL
    La 15an de septembro ekzemple komunumo de Temucuicui estis invadita de granda grupo da policistoj, kiuj stelis bestojn kaj pafadis vundante homon kriante rasistajn insultojn. Kompreneble tiaj informoj devus esti kontrolitaj, kaj certe la informoj kontraustarighos lau la fontoj...
    > Al Manfred mi diras ke certe jes miaj amikoj estas aktivaj mapuchoj > kaj mi pridemandos ilin por klopodi pli bone kompreni pri kio temas > kaj chu tiu s-ino estas subteninda de mi.
    > Mi mem estas maldekstrulo kaj subtenas la sunbpremitajn popolojn, sed > mia subteno havas moralajn limojn, kiel jam dirite.
    Multajn dankojn pri via plua atento pri la afero kaj amikajn salutojn
    Nicole

    2007-09-26, Estimataj Nicole kaj Manfred,
    dankon pro viaj interesaj mesaghoj, al kiuj me ne povas detale respondi nun, char la temo estas tre grava kaj do oni atente ekzamenu ghin.
    Lau mia povo, mi klopodos pli bone informighi pri la afero, mi esperas ke dum la venontaj semajnoj.
    Kiel dirite, estas malfacile orientighi, char la mapucha movado havas plurajn branchojn kaj grupojn, kun tre malsimilaj ideologia starpunkto, organizaj praktikoj, strategio kaj taktiko, ktp.
    La nuna registaro ja havas tutan politikon por la indighenaj popoloj, kun diversaj leghoj, iniciatoj kaj financaj rimedoj por plibonigi iliajn vivkondichojn, restarigi la historian veron pri ilia sorto, krei la kondichojn por ilia rajto al revivigo de la propraj lingvo kaj kulturo, ktp. Kompreneble, kiomgrade tiuj diversaj progamoj vere helpas au atingas la celatojn estas alia historio, sed oni ne prezentu la aferon kvazau nenio okazas kaj ke chi tie estas nura subpremado. Estas aparta shtata landa oficejo, kun fakoj en chiuj regionoj kie vivas indighenoj, kun antropologoj, sociologoj, ktp. la shtato achetas terpecojn por redoni al la komunumoj.
    La nuna registaro estas lau mi sufiche pregresema rilate la temon. La problemo tamen estas ke ekonomie en la lando estas novliberalisma sistemo, kaj do efektive kelkaj megakorporacioj havas konflitojn kun apartaj komunumoj.
    Kelkaj tro radikalaj indighenaj grupoj, inter kiuj lau mia scio tiu chirkau S-ino Calfunao, agas per tre perfortemaj metodoj, kun uzo de pafiloj kaj granda detruado, ekbruligo de domoj kaj kamionoj, ktp. Ili ne uzas bombojn kiel ETA, sed ekzemple iu membro de ETA venis chi tien subtene al unu el tiuj grupoj. Al Manfred mi diras ke certe jes miaj amikoj estas aktivaj mapuchoj kaj mi pridemandos ilin por klopodi pli bone kompreni pri kio temas kaj chu tiu s-ino estas subteninda de mi.
    Mi mem estas maldekstrulo kaj subtenas la sunbpremitajn popolojn, sed mia subteno havas moralajn limojn, kiel jam dirite.
    Amike, José Antonio

    2007-09-25, Saluton. Pardonu pro la malfrua respondo.
    >
    > Mi ne funde konas la kazon de Juana Calfunao, sed havas la impreson ke > shi apartenas al perfortema brancho de la mapucha movado, al kiu do mi > sentas ian moralan malproksimecon, kvankam mi estas solidara al la > mapucha popolo kaj havas amikojn kiuj partoprenas diversajn > organizajhojn. Iam mi spektis shin en televido neatendite ataki per > pugnaj kaj piedaj batoj shtatan funkciulon, kiu ne estis policisto nek > atakis shin. >
    > Leginte la retejon kiun vi sendis al mi, mi trovis diversajn asertojn > kiuj estas strangaj, ekzemple ke la nuna registaro en Chilio estas > "fashisma", kio estas evidenta troigo tamen indika pri la radikala > sinteno de tiu grupo. >
    > La problemo de la indighenaj popoloj estas tre kompleksa post 500 > jaroj da genocido, diskriminacio kaj kultura subpremado, kaj ankau la > movado por iliaj rajtoj estas tre kompleksa. Estas kortushe al mi scii > ke civitano de richa europa lando emas helpi membron de tiu komunumo. > Sincere dirite tamen, mi hezitas (nur pri mi mem, kompreneble) char mi > ne shatas la batalmetodojn de la grupo chirkau Juana Calfunao, kiuj > shajnas unuavide al mi sufiche perfortemaj kaj detruemaj. Mi klopodos > informighi pli pri la temo, ne nur el tio kion ili mem diras. >
    > Pardonon pro la seniluziiga respondo, sed mi devas esti sincera. > José Antonio Vergara

    Kara José, kaj geamikoj,
    cxiam estas malfacile prijugxi tiajn delikatajn aferon.
    Wilfried Telkaemper, nia verda euxroparlamentano (nun maldekstrulo), tiam (cx. 1990) eldonis dulingvan libron (kanto) en Mapucha lingvo kaj la germana pri la historio de la konkero de la lando de la Mapuche - espereble mi trovos kaj citos el gxi. En Euxropo la Roma kaj Sinti (ciganoj) spertas eble similan sorton kiel la Mapuche; cxar la okcidenta civilizo estas alia ol ilia vivmaniero.
    José, vi diris ke vi havas amikojn - mi komprenas de la Mapuche-etno ? Bonvolu demandi ilin pri tiu persono. kaj eble viziti la jenan retejon (hispana): GFBV = Asocio por endangxerigataj popoloj [es] Laux tiuj informoj mi komprenas, ke ili ne gxuas la plenajn homajn rajtojn .....