La Balta maro en Danĝeroaktuale: 2007-09-18 |
Informo kaj peto de Leo de Cooman: Stato de Europaj maroj daure malboniĝas. Jam proksimas la nivelo de malpuriĝo super kio eĉ malgranda katastrofeto povas kauzi procedon de elmorto. Precipe dandĝerigita estar La Balta Maro ĉar ĝiaj ligoj kun oceano estas tiom malfortaj ke natura repuriĝo postulas longegan tempon. Jam nun la fundo de la maro (la plej profunda tavolo) estas morta. Nun aperis novaj ekonomiaj internaciaj komercaj projektoj kiuj reale kreskigas riskon murdi la maron. Rigardu Balticsea.ltVi povas elekti el multaj lingvoj (supre - bonvolu subskribi ĝin. Teksto el esperanto-l@esperanto.org esperanto-l (che) esperanto.org
supozeble de Peeter Aitai
Jen Esperanta traduko de la menciita paĝo (el la germana): Ni savu la Baltan Maron antaŭ ol estas tro malfrue La Balta Maro estas nia komuna valora posedo - Mare Nostrum de la Eŭropa Unio. Multajn jarojn ni tro malmulte okupis nin pri la situacio de la ekologia sistemo de la Balta Maro, kaj ĝi fariĝis pli kaj pli kriza. Intertempe ni konscias, ke ĉiu el ni dependas de la bonfarto de la Balta Maro. Kun la aljuĝo al ĝi de la internacie agnoskita stato de aparte sentema maro la ŝtatoj ĉe la Balta Maro devigis sin redukti siajn komercajn interesojn por ke la ununura, intertempe senfortiĝinta Balta Maro restos por la venontaj generacioj. Sed nova vasta projekto povas havi neripareblajn sekvojn por la Balta Maro. La gas-entreprenoj intencas konstrui 1200 km longan gastubon trans la Baltan Maron kaj okaze de tio fosi kaj eksplodigi la margrundon. La eblaj sekvoj de la Nord-Stream- gastuba projekto levas profundajn motivitajn zorgojn. La polua nivelo de la Balta Maro estas aparte alta. Sur la marfundo ekzistas mortaj zonoj/tavoloj, en kiuj la poluo estas tiel alta, ke la vivo tie havas neniun ŝancon. Post la Dua Mondmilito oni mergis en la Baltan Maron pli ol 290.000 tunojn da batalsubstanca municio, kiuj enhavas 14 specojn de venenaj substancoj. Pli ol 35.000 tunoj da batalsubstanca municio kuŝas proksime al Gotlando kaj Bornholmo. Proksimume 5.000 tunoj da mustardgasaj bomboj estis mergitaj 70 km for de la latva urbo Liepaja. Sed oni ne konas ĉiujn stokejojn. Krome la akvo de la Balta Maro enhavas radioaktivajn substancojn, sur la grundo kuŝas sinkintaj submarŝipoj kun atomreaktoroj kaj aliaj venenaj substancoj. En la Balta Maro kuŝas konteneroj kun mortiga mustarda gaso, nerva batalsubstanco Tabun kaj pulmo-iritanta fosgeno. Per la konstruo de la gastubo oni lozigas tiujn aktuale trankvile kuŝantajn batalsubstancojn kaj krome ankaŭ plumbon, fosforon, hidrargon kaj kadmion kaj ebligas al ili disvastiĝi en la tuta Balta Maro. Tio havos apenaŭ kalkuleblajn sekvojn por la ekologia sistemo, por la planta kaj besta regnoj de la Balta Maro. Tio trafos ankaŭ la homojn, ĉefe tra la manĝoĉeno. Se oni devas decidi inter ekonomiaj kaj ekologiaj interesoj, oni decidas kutime por ekonomiaj avantaĝoj, kaj la mediprotektado perdas. Tiu ĉi kazo ne estas escepto. La Nord-Stream-gastuba projekto estas la unua granda tia projekto en la Balta Maro. Ĝis nun ankoraŭ neniu riskis la ekologian sistemon de la Balta Maro pro ekonomiaj avantaĝoj. Ni alvokas al ĉiuj homoj de bona volo esprimi sian opinion pri la senrespondeca agado de la politikistoj kaj de la entreprenistoj kaj postuli konvinkan respondon, kiel granda estas la endanĝerigo de la Balta Maro kaj de la 85 milionoj da enloĝantoj en la Baltmara regiono per tiu projekto. Ni alvokas al ĉiuj EU-institucioj kaj naciaj registaroj, ekigi sendependan studon, kiu esploru la mediinfluon de la Nord- Stream-gastuba projekto, kiu povas kaŭzi ekologian katastrofon por la Balta Maro, por Mare Nostrum de EU. (butono:) Subskribu elektronike Kontakto: Radvile Morkunaite mob 8 688 278 50 Radvile Morkunaite
Email: AVE (c/o M. Westermayer) |