Atomeksplodoj en Oceanio

  • Bikini / Marshall Insuloj / Pacifika Reto:

    Pli ol 300 atombombajn eksplodojn okazigis Fracio kaj Usono en la Pacifika Oceano.
    La 1a de Marto estas la Rememortago pri la Supervivantoj (en: Nuclear Victims' Remembrance Day).
    1954-03-01 Sur Bikini-Insulo Usono eksplodigis "Bravo", Hidrogena Bombo; ĝi estis 2,5 foje pli forta ol kalkulita (1.000 foje tiom tiu de Hiroshima) kaj ĵetis grundon el kratero dimensie 2 km en diametro kaj 76 m profunda. Tiuj milionoj da tunoj ĉielen-iris kaj iom pli poste falis kiel radioaktiva "neĝo" al la insuloj Rongelap, Ailinginae, Rongerik kaj Bikar. La usona registaro sciis, ke laŭ la vento tiu-ĉi el-falaĵo (en: fall-out) trafos la indiĝenajn homojn sur tiuj insuloj.
    Poste oni ekzamenis ilin de tempo al tempo por ekscii pli pri la efikoj de tiaj atombomboj; sed ne kuracis. Ili estis evakuitaj sed post 3 jaroj revenis al sia insulo.
    Asocio Pacifika Reto okupiĝas pri tio; ili invitis Lijon Eknilang, tiam 8 jar-aĝa; ŝia patro mortis en la sama jaro ĉar lin trafis la elfalaĵo sur la maro; multaj samaĝuloj mortis je kanceroj; ŝi ankoraŭ vivas, sed suferas la radioaktiveco-malsanon (ekz-e tiroida kancero, kion oni ekstraktis); ŝi ne povas naski infanojn, aliaj beboj estas misformitaj, ekz-e sen ostoj kaj diafana haŭto nomitaj "meduzo-beboj".
    pazifik-infostelle (de)
    laŭ Ingrid Schilsky, publikigita en Frankfurter Rundschau 2004-02-28, kompilita en "Freiraum" 2004/3 de GAAA (Malperforta Agado kontraŭ Atombomboj)
    Pressehuette (de) (en Mutlangen, ĉe Stuttgart (DE), kie okazis longtempa sido-striko kontraŭ la usonaj atombomboj troviĝantaj en Germanio).
    Vidu ankaŭ atomwaffenfrei (de)>