Respubliko Altaj' estas subjekto de la Rusia Federacio.
La teritorio de la respubliko enhavas 92.6 mil kv. km.
La respubliko situas en la centro de la Eŭrazia kontinento,
kunhavas la eksteran limon kun Ĉinio, Mongolio,
Kazaĥio, kaj la internan limon kun subjektoj de la Rusia
Federacio - respublikoj Tuva' kaj ĥakasio, Altaja regiono
([Altajskij kraj]) kaj Kemerova provinco ([Kemerovskaja
oblastj]).
LA ĈEFURBO DE LA RESPUBLIKO - URBO GORNO-ALTAJSK
La ĉefurbo situas en nord-okcidenta parto de la respubliko.
Ĝia teritorio enkalkulas 91 kv. km.
Gorno-Altajsk, kiel loĝloko kun nomo Ulala, estis fondita
en 1830, statuson de urbo ricevis en 1928. Distanco de
Gorno-Altajsk ĝis Moskvo estas 3641 km, ĝis la plej
proksima fervojstacio Bijsk - 100 km. La loĝantaro de la
urbo enkalkulas ĉ. 50 mil homoj.
La klimato estas modere-kontinenta, kun kurta varmega somero kaj
longa frosta vintro.
La reliefon de la respubliko karakterizas altaj montoĉenoj,
interdividitaj per mallarĝaj kaj profundaj rivervaloj,
maloftaj vastaj intermontaj kavegoj. La plej alta monto estas
Beluĥa ("Blankulino"), en la altaja lingvo -
Kadyn-Baĵy. Ĝi altas 4506 metrojn, kaj estas la plej
alta punkto de Siberio.
La hidrografia reto enkalkulas pli ol 20 mil akvofluojn kun
longeco je pli ol 60 mil km, kaj ĉ. 7 mil lagojn kun komuna
areo pli ol 600 kv. km. Plej grandaj riveroj estas Katunj kaj
Bija, kiuj kunfluante aperigas riveron Obj, unu el la plej
grandaj en Siberio. La plej ampleksa lago estas Teleckoe
(altajlingve: Altyn-Kjolj ("Ora Lago")) kun la areo de l'
akvospegulo - 230.8 kv. km kaj profundeco - 325 m.
La homoj ekloĝis en intermontaj valoj de Altaj' en la praa
Ŝtona epoko, antaŭ ĉ. 1.5 mln jaroj. Ĝuste
tia estas supozata aĝo de la tutmonde konata Ulala
loĝadejo, trovita apud nuna ĉefurbo de la respubliko
- Gorno-Altajsk.
En la 8a-3a jc a.K. en Altaj' loĝis pazirikaj skitoj - la
kreintoj de la altaja besta stilo. La huno-sarmata historia
epoko de la regiono komenciĝas ekde l' fino de l' 3a jc
a.K. Ekde 6a jc p.K. kiel la potenculoj de la Centra Azio
ekrolas la posteuloj de hunoj, prauloj de altajanoj - tjurkoj.
Elementoj de la altaja besta stilo, restantaj en la tradicia
arto de la nuntempaj indiĝenoj, konfirmas rilaton de
altajaj triboj kun ceteraj antikvaj gentoj de la tuta
eŭrazia kontinento.
Altajo estas prapatrujo de ĉiuj nuntempaj tjurkaj gentoj de
la mondo, ĉi tie en 552 p.K. antikvaj tjurkoj establis sian
ŝtaton - kahanat' ("ĥanujo"). Ĉi tie
formiĝis la origina lingvo de tjurkoj, disvastiĝinta
inter ĉiuj gentoj de l' kahanato dank'al apero de skribo,
nune konata kiel "orĥona runa skribo". Ĉio ĉi
aperigis nuntempan sciencan terminon "altaja lingvofamilio"
(enhavanta 3 grandajn grupojn: japana-korean,
tunguza-manĉuran, tjurka-mongolan) kaj ebligis
firmiĝon de nova sciencdirekto - altajologio.
Altaj' pro sia geopolitika situloko - la centro de Eŭrazio
- dum diversaj historiaj epokoj kunigis diversajn etnojn kaj
kulturojn. Kun apero de la Ĉingisĥana imperio, Altajo
aliĝis al ĝi. En 1756, pro certaj historiaj procezoj
en Centra Azio, la plimulto de altajanoj propravole akceptis
Rusian regnanecon. En 1922 estis fondita Ojrota aŭtonoma
provinco ([oblastj]) ene de Altaja regiono; en 1948 ĝi
estis re-nomigita kiel Gorno-Altajskaja oblastj ("Montar-Altaja
provinco"). 3 jul 1991 la provinco estis transformita al
Gorno-Altajskaja respublika ("Montar-Altaja respubliko") ene de
la Rusia Federacio, kaj maje 1992 re-nomigita al Respubliko
Altaj'.
La sistemo de la ŝtata potenco en Respubliko Altaj'
baziĝas sur principoj de divido de leĝodona, plenuma
kaj juĝa potencoj, kaj ankaŭ delimigo de plenrajtoj de
la respublikaj kaj lokaj organoj de potenco.
La plej alta organo de l' ŝtata potenco en Respubliko
Altaj' estas la Ŝtata Kunveno ([El Kurultaj]) - konstante
aganta leĝodona kaj kontrola organo de potenco. Ĝi
rajtas decidi pri ĉiuj demandoj rilataj al aferaro de l'
respubliko.
La plej alta oficulo en Respubliko Altaj' estas la Ĉefo de
Respubliko Altaj', la Prezidanto de la Ŝtata Kunveno.
La registaro de Respubliko Altaj' estas la plej alta plenuma
organo de la ŝtata administrado de la respubliko.
Respubliko Altaj' havas ŝtatajn simbolojn - la flagon, la
blazonon. La ŝtataj lingvoj en la respubliko estas
egalrajtaj la altaja kaj la rusa.
La respublikon konsistigas 10 administraj distriktoj; la
ĉefurbo nomiĝas Gorno-Altajsk.
La plej malalta ĉeno de la vertikala strukturo de l'
administrado estas lokaj organoj de la ŝtata potenco.
Ĝenerale la ekonomion de la respubliko karakterizas malalta
efikeco de materia produktado. La ĉefa kialo estas
nekonformeco de branĉa strukturo de la popola mastrumado al
la ekzistanta natura-resursa potencialo kaj al hodiaŭaj
merkataj postuloj.
En la strukturo de la komuna popola produktado dominas
agrokulturo. La industrio estas febla, precipe la elminiga kaj
la prilabora. Ne sufiĉe evoluitas la produktada
infrastrukturo - energetiko, transportado, komunikado,
akvoliverado. La kredita-financa sistemo kaj la sfero de servoj
estas en stadio de establo.
La industrion de la respubliko prezentas jenaj branĉoj: la
nutraĵa, etindustrio, industrio de konstrumaterialoj, la
arbara, la mina, kaj kolora metalurgio. Ĝenerale tio estas
malgrandaj kaj mezaj entreprenoj kun malrapida renovigo de
ĉefaj produktadaj fondusoj.
Per la industrio de la respubliko estas produktadaj:
- la nutraĵa: pano kaj panaĵoj, kolbasoj kaj
bukanaĵoj, fromaĝoj, butero, frukta-legomaj
konservaĵoj, diversaj vinoj kaj senalkoholaj
trinkaĵoj;
- etindustrio: kotonaĵoj, kurtena-tulaj toloj, piedvestoj,
pantalonoj kaj aliaj kudraĵoj;
- industrio de konstrumaterialoj: kunmeteblaj ferbetonaj
konstrukciaĵoj, brikoj, granitaj kaj marmoraj
plakaĵoj;
- la arbara kaj lignaĵa: negoca ligno, segaĵo,
mebloj, diversaj memoraĵoj;
- kolora metalurgio: hidrargo, oro, arĝento,
volframa-molibdena densaĵo, juvelaĵoj;
- maŝinkonstruado: elektroteomaŝinoj.
En la ekonomia komplekso de la respubliko la ĉefan rolon
okupas agrokulturo, en kiu la primara direkto estas pela
bestobredado. Pri agrokulturo okupiĝas 25% de la
loĝantaro, kiuj aperigas 60%-jn de la totala komuna
produktado de la respubliko. En la strukturo de la agrokultura
produktado, la bestobredado pezas 81%, kaj la plantbredado -
19%.
Tradicie en Respubliko Altaj' oni okupiĝas pri pantoj
(junaj molaj kornoj) de maraloj kaj makulaj cervoj,
ŝafobredado, lanugaj kaproj, herda ĉevalbredado kaj
ĉevalaj viando kaj lakto (kumiso), fromaĝoj,
abelbredado, hortikulturo, selektado de fruktujoj kaj berujoj,
lupolbredado...
Alternativa shoseo-trako trans la Altaj-Montaro;
evidente nun estas M52 chiam laulonge de la rivero Katun. Supren
Specifaĵoj de la geografia situo de la respubliko
montriĝas ankaŭ en enorma bunteco de specoj de
animaloj (62 specoj de mamuloj, pli ol 260 specoj de birdoj, 11
specoj de amfibioj kaj reptilioj, 20 specoj de fiŝoj).
Ekzistas pli ol 50 specoj de ĉasiteblaj bestoj kaj birdoj,
tial la regiono delonge estis kaj nun estas unu el plej bonaj
ĉasejoj de Okcidenta Siberio. Raraj, malaperantaj animaloj
estas sub defendo de la Ruĝa Libro.
Flaŭraj resursoj de la respubliko enkalkulas pli ol 2 mil
specoj de plantoj, el ili 200 specoj de plantoj-endemikoj
renkonteblas nur en montoj de Altajo.
Sovaĝaj fruktaj-beraj nutraj plantoj prezentas grandan
intereson el vidpunkto de ilia agrokulturigo. Ĉi tie
kreskas pli ol 40 specoj de fruktaj-beraj plantoj,
karakteriziĝantaj per bonaj gustaj ecoj, alta
koncentriĝo de vitaminoj, baktericidaj ecoj, aldone multaj
specoj estas valoraj sanigaj plantoj. Ĉ. 100 specoj de
plantoj apartenas al grupo de la kuracigaj, uzataj en farmacio;
kaj en popola medicino tiu listo estas multe pli granda. Totala
provizo de sanigaj plantoj en la respubliko estas ĉ.
duonmiliono da tunoj, kaj ekspluatataj - centmiloj da tunoj.
Multaj reliktaj plantoj kaj plantoj-endemikoj listiĝas en
la Ruĝa Libro. Pli pri la arbaroj kaj protektitaj areoj (dank' al Oksana)
Mineralaj resursoj de Respubliko Altaj' estas diversspecaj
laŭ kvanto de eltrovitaj ercoj kaj konsiderindaj laŭ
prospektoritaj rezervoj. Sed hodiaŭ la mineral-krudaĵa
potencialo de la regiono preskaŭ ne estas uzata.
Negrandamplekse oni nun ekspluatas orajn kaj
molibdena-volframajn minkampojn, kuŝujoj de dekora
ŝtono kaj konstrumaterialoj.
Estas prospektoritaj kelkaj ampleksaj or-ercaj nodoj kun
geologiaj rezervoj je centtunoj da erca kaj dektunoj da
ŝuta oro. Estas malkovrita unika je rezervoj kompleksa
minkampo de nature-raraj metaloj (tantalo, litio, rubidio,
cezio, bismuto). Estas taksitaj diversdetale kelkaj aliaj
minkampoj (kobalto, volframo, molibdeno, bismuto, kupro,
arĝento, oro, hidrargo). Estas prospektoritaj kaj pretitaj
por ekspluatado jenaj minkampoj: la Ĉagan-Uzuna hidrarga,
la Oroktoja kaj la Koskola marmoraj (ampleksaj je dekoj da mln
kubaj metroj kaj unikaj je dekoreco), la ĥolzuna fer-erca
(kun rezervoj je ĉ. miliardo da tunoj), la Pyĵina
minkarba kaj la Taldydjurguna lignita. En stadio de esploro kaj
ekuzo estas minkampoj: la Lebeda volastonita (unika je kvalito
de l' krudo), la Poddelika gipsa (altekvalita medicina), de
diversspecaj mineralaj pigmentoj, de mineralaj kaj sanigaj
akvoj, de sanigaj ŝlimoj. Estas malkovritaj kuŝejoj de
preskaŭ ĉiuj specoj de konstrumaterialoj, de juvelaj,
dekoraj kaj kolektaj gemoj.
Unu el la plej gravaj naturaj riĉaĵoj de la Montara
Altajo estas ĝiaj akvoresursoj.
La glaciejoj de Altaj' enhavas enormajn rezervojn de akvo. La
totala amplekso de glacio en registritaj glaciejoj de Altajo
enkalkulas 57 kub. km, kio egalas 52 kub. km de akvo. Entuta
rezervo de akvo en la glaciejoj superas mezjaran defluon de
altajaj riveroj (43 kub. km jare).
Grandegaj rezervoj de altkvalita sensala akvo kuŝas en
montaj lagoj de Altajo; nur en unu lago Teleckoe estas pli ol 40
kub. km de purega akvo.
Potencialaj rezervoj de subteraj akvoj taksiĝas je 22 mln
kub. m diurne. En montoj de Altaj' ekzistas fontoj de mineralaj
akvoj, kiuj estas sanigaj.
En la teritorio de la respubliko estas koncentrita proks. 30% de
totala hidroenergia potencialo de la Okcident-Siberia regiono.
Ekzemple, nur unu rivero Katunj havas povumon je 4 mln
kilovattoj, kun ebla ellaboro de elektroenergio je ĉ. 31
mlrd kilovatt-horojn jare.
La arbaraj resursoj de la respubliko estas koncentritaj sur areo
ĉ. 42 mil kv. km. Ĝeneralaj rezervoj taksiĝas je
700 mln kub. m, el kiuj la koniferoj estas 600 mln kub. m, el
kiuj siavice preskaŭ duono estas aparte valoraj cedraj
arbaroj. Maturaj kaj supermaturaj arbaroj konsistigas ĉ.
300 mln kub. m, kaj kalkulita lignarbaro - pli ol 2 mln kub. m.
En montaro de Altaj' klare videblas laŭ-alta zoneco de
grundoj. Entute prezentiĝas ĉ. 20 ĉefaj specoj de
grundoj kaj eĉ pli multe da subspecoj.
De ĝenerala areo de terenoj, la agrokulturaj okupas ĉ
10%, el kiuj 8% - paŝtejoj kaj 1% - plugejoj.
Preskaŭ tutan orientan parton de la respubliko okupas unu
el plej grandaj naturrezervejoj de Ruslando - la Altaja. Altaja
ŝtata rezervejo estis fondita en 1932, areas preskaŭ
9000 kv. km kaj etendiĝas de la nordo suden je pli ol 250
km laŭ teritorioj de la Turaĉaka kaj Ulagana
distriktoj.
La rekreivaj resursoj potenciale enroligas la respublikon kiel
rekreiva centro ne nur de la regiono, sed de Ruslando kaj de la
mondo.
Respubliko Altaj' havas konsiderindajn naturajn resursojn,
unikajn historiajn kaj arĥeologiajn memorlokojn por
aranĝado de ripozo, turismo kaj sporto.
Unikaj natura-klimataj kondiĉoj donas grandajn eblecojn por
evoluo de preskaŭ ĉiuj specoj de turismo, kreo de
balneologiaj ripozejoj kaj sanatorioj, enroligas la Montaran
Altajon kiel unu el ruslandaj centroj de montaraj specoj de
turismo kaj sporto.
En la respubliko estas 11 infan-junularaj sportlernejoj, 2
infan-junularaj kluboj de trejnado, 1 speciala infan-junulara
lernejo de la Olimpika rezervo, kie laboras entute ĉ. 150
etataj trejnistoj-instruistoj de sporto. La lernantoj estas pli
ol 7000 personoj. Ĝuste ĉi tie troviĝas startejo
de preparo de nunaj kaj estontaj ĉampionoj de la mondo,
Azio kaj Eŭropo, Rusio.
Entute kultiviĝas 21 specoj de sporto, kie la ĉefaj
estas: la greka-roma lukto, SAMBO (memdefendo sen armiloj),
skiado, futbalo, pilka hokeo, et-atletiko. Samtempe
plifortiĝas tiuj specoj de sporto kiel karateo, pezlevado,
deltaplanado, montogrimpado k.a. Ankaŭ la naciaj specoj de
sporto konservas sian tradicion.
En Respubliko Altaj' funkcias kvar tutjaraj turismaj bazoj
("Katunj", "Zolotoje ozero" ("Ora lago"), "Junostj" ("Juneco"),
"Kuĉerla"), turisma hotelkomplekso "Turist'", lerna-trejna
centro "Seminskij pereval" ("Semina montpasejo"). Estas kreitaj
kaj funkcias dekoj da novaj privataj komfortegaj turkompleksoj,
ampleksantaj 10 ĝis 50 personoj. Samtempe ĉiuj
turismaj bazoj kaj kompleksoj povas akcepti ĝis 2 mil
personojn.
Ekzistas 9 hoteloj por pli ol 500 lokoj, du el ili situas en la
ĉefurbo de la respubliko - Gorno-Altajsk (por 300 lokoj).
En la lastaj jaroj la respubliko aktivigis sian eksteran
ekonomian agadon. Jara ekstera komerca kapitalo konsistas je:
eksporte - ĉ. 8 mln USD, importe - pli ol 5 mln USD.
Duonon de la tuta eksporto de la respubliko konsistigas pantoj
(junaj molaj kornoj) de maraloj kaj cervoj. Krome, la tradiciaj
varoj de eksporto estas filiko "Orljak", ronda ligno,
segaĵo. En la lastaj jaroj la vara strukturo de la eksporto
buntiĝis per hidrargo, volframa-molibdena densaĵo,
kuracil-teknika krudaĵo kaj krudaĵo por
parfum-kosmetika industrio (abia, cedra kaj hipofea oleo, herbaj
ekstraktoj).
La ĉefaj eksportaj fluoj orientiĝas al landoj de
Sud-Orienta Azio (Suda Koreio, Mongolio, Ĉinio, Japanio
k.a.).
La prioritataj sferoj por alilandaj investoj estas:
- modernaj teknologioj de prilaboro de agrokultura
produktaĵo (lanugo, lano, leda krudaĵo, viando,
maralaj kaj cervaj pantoj);
- profunda prilaboro de ligno kaj kuracil-teknika krudaĵo;
- elminigo kaj prilaboro de ercoj;
- kreado de energetika bazo per konstruo de etaj kaj mikraj
HESoj (HidroElektroStacioj) kaj TESoj (TermikoElektroStacioj);
- kreado de infrastrukturo en internacia nivelo por ripozado
kaj turismado.
Geografiaj specifaĵoj de la respubliko premisis evoluon de
du specoj de transportado: aŭtomobila (pli ol 90% de
ĉiuj transportadoj) kaj aviada (pasaĝeraj kaj
poŝtaj transportadoj).
Aŭtomobila transportado estas la ĉefa en la
respubliko. La longeco de aŭtovojoj estas 6 mil km,
inkluzive 3.5 mil km - departementaj, kaj 2.5 mil km -
ĝeneral-uzaj, el kiuj 572 km - la ĉefa
aŭtoarterio - federala ŝoseo "Novosibirsk - Bijsk -
Taŝanta" (Ĉujskij trakt ("Ĉuja strado")).
La aeran transportadon reprezentas aviaentrepreno "Gornyj
Altaj'" ("Montara Altajo"). En la respubliko funkcias 3
flughavenoj (en urbo Gorno-Altajsk, en distrikt-centro
Ustj-Koksa kaj en d.-c. Koŝ-Agaĉ) kaj kelkaj
helikopteraj placetoj.
La loĝantaro de Respubliko Altaj' konsistas je 202 mil
homoj. El la totala kvanto de la loĝantaro 75% (150 mil
homoj) loĝas en kamparo/montaro kaj 25% (50 mil homoj) - en
la urbo.
La laborkapabla loĝantaro de la respubliko konsistas je iom
pli ol 100 mil homoj, ĝia plimulta parto okupiĝas pri
agrokulturo.
En la respubliko loĝas reprezentantoj de multaj nacioj,
tamen tiuj nacioj, krom altajanoj, rusoj kaj kazaĥoj, ne
konsistigas kompaktajn grupojn, kaj estas reprezentataj per
unuopuloj en internaciaj geedzecoj aŭ per apartaj familioj
en alinacia medio. Laŭ popolnombrado, la aŭtoktona
gento de Altajo - altajanoj - konsistigas 31% de la
loĝantaro de Respubliko Altaj', kaj el aliaj nacioj: rusoj
- 60%, kazaĥoj - 6%, ukrainoj - 0.9%, germanoj - 0.4% ktp.
Rusoj ekloĝis la Montaran Altajon ekde l' fino de l' 18a
jc; en la lasta jardeko de l' 19a jc al teritorio de nuna
Koŝ-Agaĉa distrikto venis kazaĥoj.
Ĉiujare en la respubliko aranĝitas la tradicia nacia
festo - El-Ojyn. Centoj kaj miloj da homoj rapidas en montaron
por ke, kune kun la samgentanoj, mergiĝi en pasion de
popola gajeco.
La bajram' - El-Ojyn - estas nomadanta festo. En tio,
verŝajne, realiĝas spirito de l' prauloj, kiuj en
antaŭlongaj, malproksimaj jaroj ne povis fikssidi en unu
loko, kaj preferis longajn transirojn laŭ aktualaj aferoj.
La festo, en 80aj jaroj komenciĝinta kiel kultura-sporta
aranĝaĵo, en lastaj jaroj akiras fundan sencon.
Ĝi simbolas revenon al etika-moralaj valoraĵoj de la
prauloj.
La plimulto de l' aŭtoktonaj loĝantoj konfesas
burĥanismon - la altajan branĉon de la tibeta
budaismo. (mw: Krome restis shamanismo).
En Respubliko Altaj', organoj de potenco kaj administrado
atentas kulturan renaskiĝon de l' aŭtoktona popolo de
la regiono. Samtempe sufiĉan subtenon ricevas kulturaj
postuloj de la loka rusa k.a. popoloj.
Ĉi-sence tre reprezentiva estas la verkistara
organizaĵo de la respubliko, enhavanta pli ol 30 membrojn
de Ruslanda Unio de Verkistoj.
En la nacia teatro aktivas altaja kaj rusa trupoj. En ĉiu
distrikto ekzistas dekoj da ensembloj; kelkaj el ili, ekzemple
folklora ensemblo "Altaj'", famas larĝe ekster Rusio. Pli
kaj pli spertiĝas kaj aŭtoritatiĝas tiuj grupoj
kiel "Jarmanka", "Ursul", "Ar-Baŝkuŝ" k.a.
Unu el plej meritaj personoj de la respubliko estas Aleksej
Grigorjeviĉ Kalkin - La Popola Kajĉi' de Respubliko
Altaj', plenumanto de heroa eposo "Maadaj Kara" kaj de aliaj
sagaoj. Ne malpli famaj estas Bolot Bajryŝev, Nogon
Ŝumarov, Sainĥo Namĉylak k.a. - plenumantoj de
"kaj'" (altaja gorĝa kantado) kaj muzikantoj de komus'
(vargan') (etna buŝa muzikinstrumento).
La Montara Altajo estas patrujo de elstaraj pentristoj de la
nuntempo. La pleja certe estas G. I. Ĉoros-Gurkin
(1870-1937), aŭtoro de tiuj famaj pentraĵoj kiel
"ĥan' Altaj'", "Korona Katuni" ("Krono de Katunj"), "Ozero
gornyh duhov" ("La lago de montaraj dajmonoj") k.a.
Konatiĝo kun tiuj artaĵoj kiel "Meĉty dikarki"
("Revoj de sovaĝulino"), "Pastuh" ("Paŝtisto"),
"Bazar'" de ankoraŭ unu originala pentristo de Altajo - N.
I. Ĉevalkov (1892-1937) - lasas ĉe la spektanto
neforgeseblan impreson. Ĉiuj ĉi, kaj multaj aliaj,
kreaĵoj de grandaj artistoj-pentristoj, kaj ankoraŭ
objektoj de malproksimaj kaj proksimaj epokoj, estas
ekspoziciataj en haloj de la respublika muzeo A. V. Anohin.
Somere 1926 la ĉirkaŭaĵojn de Beluĥa vizitis
N. K. Reriĥ (Nicholas Roërich). Ravita de Altaj', la
granda pensulo kaj artisto kreis kelkajn pentraĵojn, en
kiuj prezentis sian komprenon de interna sakramenta esenco de
nia landero, kaj antaŭdiris ĝian rolon en la estonta
historio de l' homaro.
Lia fama pentraĵo "Ojrot - vestnik Belogo Burĥana"
("Ojrot' - heroldo de Blanka Burĥan'") estas dediĉita
al nuntempa realo. En montoj kaj valoj de Altajo denove
flustriĝas legendo pri Burĥan' kaj renaskiĝas la
Blanka Kredo - Ak Djjan.
La Montara Altajo estas eksterordinare riĉa je
arĥeologiaĵoj. La plimulto konsistas el trovaĵoj
rilataj al pazirika kulturo, kuirilaroj kaj ŝtonaj
skulptaĵoj de la tjurka periodo, petrografiaĵoj de
diversaj epokoj.
En 6a-2a jc a.K. en senlimaj vastaĵoj de Granda Stepo
aperis tri grupoj de similaj objektoj: armiloj,
ĉevalrimenaroj kaj artaĵoj. La similaj armiloj
reprezentiĝas per bronzaj kaj feraj ponardoj kun
krucaĵo simila al etenditaj papiliaj flugiloj kaj kun
listela kalkano, kaj ankaŭ per diversspecaj tri-alaj kaj
tri-edraj pintoj de sagoj. En ĉevala jungaĵo samis
faŭkrimenetaroj pieding-formaj kaj ring-formaj, kaj psalioj
kun zooformaj randaĵoj. En arto ĉie disvastiĝis
figuroj de cervoj kun branĉoriĉaj kornoj, mitologiaj
grifoj, kaj scenoj de lukto de animaloj.
En 1993 estis fosita la 1a tumulo de tombejo Ak-Alaĥa (en
plataĵo Ukok'), kie oni trovis balzamitan korpon de juna
(ĉ. 25 jaroj) pazirika virino, ricevita de lokaj gazetistoj
titolon "Altaja princino". Nun la registaro planas konstrui
grandan aŭtovojon trans plataĵo Ukok', kio elvokas
amasajn protestojn de arĥeologoj kaj historiistoj, ekologoj
kaj verduloj, lokaj loĝantoj kaj naturturistoj.
Simila problemo ekzistas en Ĉemala distrikto, kie oni
planas konstrui gigantan HESon, kiu per sia apero detruos unikan
klimaton, flaŭron, subakvigos grandegan terenon,
industriigos (kaj per tio neniigos) perlon (unu el plej lastaj)
de sovaĝa montara naturo (kiu interalie apartenas al
kultura heredaĵo de Unesko), sensencigos unikan
tuberkulozan sanatorion, kaj minacos subakvigi multajn
vilaĝojn en la valo de l' rivero. Dum la HES mem estos
ekonomie malprofita.
Scienca potencialo de la respubliko estas koncentrita ĉefe
en Gorno-Altajsk. En la ŝtata universitato, en instituto de
humanitaraj esploroj, en aliaj lern-organizaĵoj kaj en
organoj de ŝtata administrado laboras dekoj da doktoroj kaj
kandidatoj de sciencoj. La plej perspektiva direkto de la
fundamenta scienco en la Montara Altajo estas humanitara
sektoro, kaj en ĝi - sferoj ligitaj al altajlogio,
tjurkologio kaj arĥeologio.
Sciencistoj de pluraj sciencaj institucioj dediĉis sian
agadon al produktado. Inter ili aparte menciindas laborantoj el
Altaja ŝtata rezervejo, el bestobredejo "Gorno-Altajskoe"
("Montar-Altaja"), el eksperimenta mastrumaĵo de Instituto
de citologio kaj genetiko de RAN (Rusia Akademio de Sciencoj),
el filio de Siberia botanika ĝardeno kaj el Gorno-Altajska
scienc-esplora instituto de agrokulturo.
Konsiderindan parton de la loĝantaro de urbo Gorno-Altajsk
konsistigas studentoj kaj lernantoj el la ŝtata
universitato, el agrokultura kaj pedagogia kolegioj, el
teknologia kaj komerca teknikaj specialaj lernejoj, el medicina
altlernejo, kaj el dekoj da ĝeneralaj kaj specialaj
lernejoj. Estas ellaborita la sistemo de profesia
antaŭpreparo de junularo. de Ikar Akimenko, 2007-11Supren